vidis, ke Tars Tarkas hakas vojon tra la cirkauanta pigmearo. Per unu glavbato li kusigis dekduon da kadavroj, kaj faris tiel vojon al si, gis fine li staris apud mi sur la estrado, dekstren kaj maldekstren donante morton kaj detruon.

La kurago de la Zodanganoj meritis la plej altan admiron.

Neniu el ili provis fugi, kaj kiam la batalado cesis, tio estis tial, ke krom Deja Toris kaj mi, restis vivantaj en la halo nur Tarkanoj. Sab Tan kusis morta apud la patro, kaj la kadavroj de la nobelaro kaj kavaliraro de Zodanga kovris la plankon.

Post la batalo mi pensis unue al Kantos Kan. Zorginte, ke Deja Toris estu protektata de Tars Tarkas, mi rapidis kun deko da militistoj al la subpalacaj karceroj. Ciuj karceraj oficistoj estis aligintaj al la batalo en la halo, kaj ni povis esplori la labirintan malliberejon sen kontraustaro.

En ciu koridoro mi laute kriis la nomon de Kantos Kan, kaj fine mi povis audi mallautan respondon.

Gvidita de la sonoj, ni baldau trovis lin ligita en malluma alkovo. La ege gojis revidi min, kaj audi klarigon pri la batalo, kies malproksimaj sonoj atingis lian karcereton.

Li diris, ke la aera patrolo kaptis lin antau ol li atingis la altan turon de la palaco, tiel ke li ec ne vidis Sab Tan.

Ni trovis, ke estus senutile provi fortranci liajn cenarojn.

Lau lia sugesto mi iris por esplori la kadavrojn sur la supra etago por trovi la slosilojn de liaj seruroj; felice, la unua kiun mi esploris, montrigis esti la dejorinto de lia karcero, kaj Kantos Kan povis tuj aligi al ni en la tronhalo.

De la stratoj venis sonoj de pafado kaj kriegoj, kaj Tars Tarkas forrapidis por priordoni la eksteran bataladon.

Kantos Kan akompanis lin kiel gvidanto, la verdaj militistoj komencis esploron de la palaco por pluaj Zodanganoj kaj por rabajo, kaj Deja Toris kaj mi trovigis solaj.

Si falsidigis en unu el la oraj tronoj, kaj salutis min per laca rideto.

”Cu iam antaue ekzistis tia viro? Certe tian oni neniam konis sur Barsumo. Cu ciuj viroj de Tero similas al vi? Sola, fremdula, persekutata, minacata, vi faris dum kelkaj monatoj tion, kion en ciuj pasintaj epokoj de Barsumo faris neniu; vi kunligis la sovagajn hordojn de la marfundoj, kaj venigis ilin por kunbatali kun rugMarsana popolo.”

”La respondo estas facila, Deja Toris. Tion faris ne mi, tion faris amo, amo al Deja Toris, amo, kies potenco povus fari ec pli grandajn miraklojn.”

Bela rugo de embarasigo kovris sian vizagon. ”Vi rajtas diri tion nun, Johano Carter, kaj mi rajtas auskulti, car mi estas libera.”

”Kaj ankorau mi volas paroli, antau ol denove estos tro malfrue,” mi respondis. ”Dum mia vivo mi ofte agis strange, agis, kiel ne kuragus pli sagaj viroj, sed neniam dum miaj plej fantazia revado mi imagis, ke iam Deja Toris estos mia, car neniam mi imagis, ke ekzistas tia virino, kia la Princino de Heliumio. La fakto, ke vi estas princino, do ne timigas min, sed la fakto, ke vi estas tia virino, kia vi ja estas, tio vere igas min dubi pri mia propra menso, dum mi petas al vi, princino mia, ke vi igu ankau mia edzino.”

”Tiu nenecese dubas, kiu devus scii la respondon al sia peto jam antau ol li petas,” si respondis. Si levigis, kaj metis la karajn manojn sur miajn sultrojn, kaj mi volvis sin per miaj brakoj, kaj kisis sian brovon.

Tiel estis, ke meze de batalsirata urbo, plena de la alarmoj de milito, kie regis morto kaj detruo, angoro kaj rabado, Deja Toris, Princino de Heliumio, vera filino de Marso, la Dio de Milito, promesis sin kiel edzinon al Johano Carter, gentlemano, de la stato Virginio, en Usono.

Capitro XXVI. Tra bucado al gojo

Iom poste Tars Tarkas kaj Kantos Kan revenis, kaj rakontis ke Zodanga estas preskau neniigita. Giaj militistaroj ciuj kaptigis au preskau detruigis, kaj interne oni ne atendas pluan kontraustaron. Pluraj miloj da militaj kaj komercaj aviadiloj trovigas sub gardo de Tarkaj militistoj.

La hordoj jam komencis rabi, kaj disputi inter si.

Ni decidis kolekti tiom da militistoj kiom eble, meti kaptitojn de Zodanga por labori sur aro da aviadiloj, kaj per ili ekiri al Heliumio sen prokrasto. Kvin horojn poste ni ekvojagis de la dokaj tegmentoj, du cent kvindek batalaviadiloj, portantaj preskau cent mil verdajn militistojn, kaj sekvis nin aro da sargaviadiloj portantaj niajn toatojn. Ni lasis la frapitan civiton malantau ni, al la ferocaj manoj de kvardek mil verdaj militistoj el la pli malgrandaj hordoj. Ili estis rabantaj, murdantaj, kaj batalantaj inter si. En cent lokoj ili per torco komencis incendion, kaj amasoj da fumo altigis super la civito, kvazau por kasi al la cielaj okuloj la terurajn farojn, kiuj okazas sobe.

Meze de posttagmezo ni vidis la skarlatan kaj flavan turojn de la civito Heliumo, kaj baldau granda aro da batalaviadiloj levigis el la vicoj de la Zodangaj siegantoj cirkau la civito, kaj alvenis atake al ni. Ni portis flagojn de Heliumio, sed la Zodangaj aviadiloj ne bezonis tian avizon pri nia malamika sinteno, car jam kiam ili komence levigis de la tero, niaj verdaj militistoj pafis al ili,

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату