kaj pro sia gusta celado bone trafis ilin.

La gemelcivitoj de Heliumio, komprenante ke ni estas amikoj, sendis centojn da aviadiloj por helpi nin, kaj nun komencigis la unua grandega aerbatalo, kiun mi gis nun vidis.

La aviadiloj portantaj niajn verdajn militistojn devis cirkle iri super la interbatalantaj aviadilaroj de Heliumio kaj Zodanga, car iliaj pafegiloj estis senutilaj por la Tarkanoj, kiuj kutimas uzi nur malgrandajn manpafilojn. Ci tiujn, tamen, ili multefike uzis nun, tiel ke ili certe helpis decidi la finan venkon. Komence la du aviadilaroj cirkle cirkauiris je la flama nivelo, pafante salvon post salvo unu en la alian. Baldau grandega truo sirigis en aviadilo de la partio de Zodanga; gi tute renversigis, kaj la etaj homfiguroj elfalis al la tero tri cent metrojn sube; poste, terurrapide, la grandega masino same falis, kaj preskau subterigis sin en la sablargilajon de la malnova marfundo.

Kriego de batalgojo levigis de la Heliumianoj, kaj ankorau pli feroce ili jetis sin al la aviadilaro de Zodanga.

Per lerta manovro du aviadiloj de Heliumio lokigis super siaj kontrauuloj, kaj el siaj kilaj bombejoj elversis lavangon da eksplodanta detruajo. Poste, unu post unu, la aviadiloj de Heliumio sukcesis levigi super tiuj de Zodanga, kaj baldau granda nombro el tiuj de Zodanga, senespere difektitaj, drivis al la skarlata turo de la pli granda civito de Heliumo. Aliaj penis fugi, sed miloj da etaj unuopulaj aviadiloj cirkauiris ilin, kaj super ciu svebis granda aviadilo preta por lasi fali kaptontaron.

Baldau, apenau unu horon post la komenco, la batalo finigis, kaj oni kondukis al la civitoj de Heliumo la aviadilojn de Zodanga ne faligitajn al la tero.

Tre kortusis, okaze de la sincedo de la gigantaj aviadiloj, la efektivigo de la moro, lau kiu la kapitano de la venkita aviadilo devas jeti sin al la tero. Unu post la alia, la kuragaj kapitanoj, tenante siajn flagojn alte super la kapoj, saltis malsupren al terura morto. Nur kiam la cefgeneralo tiel jetis sin en la abismon, indikante cedon de la cetera aviadilaro, finigis la batalado, kaj finigis la senutila sinoferado de kuragaj viroj.

Ni nun signalis, ke la flagaviadilo de Heliumio alproksimi gu, kaj mi krie informis, ke ce ni estas la Princino de Heliumio, kaj ni volas transdoni sin al la flagaviadilo, por ke gi portu sin tuj al la civito. Kiam ili komprenis plene la signifon de mia diro, venis granda hurao de la ferdekoj de la flagaviadilo, kaj momenton poste la flago de la Princino de Heliumio flirtis de cent lokoj sur gia supro.

Kiam la aliaj aviadiloj komprenis la signifon de la signaloj, kiujn oni donis al ili, same ili flirtigis sian flagon en la brila sunlumo. Kiam la flagaviadilo venis apud nin, deko da oficiroj alsaltis nian ferdekon; kaj tuj kun mirego ili rigardis la centojn da verdaj militistoj, gis Kantos Kan antaueniris, kaj ili aliris lin. Poste Deja Toris kaj mi antaueniris, kaj ili havis okulojn nur por si. Si akceptis ilin gentile, ciun lau lia nomo, car ili estis viroj alte satataj de sia avo, kaj si konis ilin tre bone.

”Metu viajn manojn sur la sultrojn de Johano Carter,” si diris, turnante sin al mi, ”la viro al kiu Heliumio dankas pro la alveno de sia princino, kiel ankau pro sia hodiaua venko.”

Ili estis tre gentilaj al mi, kaj diris multon afablan kaj laudan, sed cefe impresis ilin, ke mi akiris la helpon de la sovagaj Tarkanoj en mia batalkampanjo por la liberigo de Deja Toris kaj la savo de Heliumio.

”Pli multe vi devas danki al iu alia viro,” mi diris, ”kaj jen li venas, jen unu el la plej grandaj militistoj kaj statgvidantoj de Barsumo, Tars Tarkas, Jedako de Tark.”

Same gentile kiel al mi, ili donis siajn salutojn al la eminenta Tarkano, kaj li mem surprizis min per siaj poluritaj manieroj kaj paroloj. La Tarkanoj ne estas parolema popolo, sed tre formala, kaj facile alprenas dignajn manierojn.

Deja Toris suriris la flagaviadilon, kaj tre cagrenigis, ke mi ne sekvis. Sed mi klarigis, ke nur parte ni venkis la pardon de Zodanga; ankorau ni devos ataki la surteran militistaron, kaj mi ne povos disigi de Tars Tarkas, gis ni venkis ankau sur tiu kampo.

La cefgeneralo de la aviadilaro de Heliumio promesis, ke li atakos samtempe kun nia surtera atako. Niaj aviadiloj disigis kaj Deja Toris estis portata hejmen al la kortego de sia avo, Tardos Mors, Jedako de Heliumio.

Malproksime trovigis niaj sargaviadiloj, kun la toatoj de la verdaj militistoj, restintaj en la sama loko dum la dauro de la batalo. Sen alterigaj estradoj estis malfacile malsargi la bestojn sur la sensirman ebenajon, sed per rimenoj kaj skarpoj ni sukcesis en nia klopodado, en loko dek ok kilometrojn de la civito. La laboro okupis la ceteron de la tago kaj duonon de la nokto. Dufoje aroj da cevalsoldatoj de Zodanga atakis nin, sed sensukcese.

Tuj kiam oni malsargis la lastan toaton, Tars Tarkas ordonis antaueniron, kaj en tri partoj ni aliris la lokon, kie la armeoj de Zodanga kamplogis, respektive de nordo, sudo kaj oriento. Je du kilometroj de la cefarmeo ni renkontis iliajn eksterajn gardosoldatojn, kaj lau antaua arango akceptis tion kiel signalon por komenci la alkuregon.

Kun ferocaj kriegoj, sur batalavidaj toatoj, ni atakis, sed neniel ni trovis ilin dormantaj. Bone preparita batallinio trovigis antau ni, kaj konstante oni repusis nin, gis fine, cirkau tagmezo, mi komencis malesperi pri

Вы читаете ?Princino de Marso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату