389.01 Certajo kaj lego kiel amen en prego.

389.02 Vera kiel vorto de profeto.

390. Konfido

390.01 Kun konfido neniam rapidu.

390.02 Kiu ne konfidas, tiu ne bedauras.

390.03 Vulpo faras oferon — atendu dangeron.

390.04 Se ezoko piigis, gobio ne dormu.

390.05 Se lupo ekpentis, safo atentu.

390.06 En nomo de l' cielo, sed pro bono de l' felo.

390.07 Parolo angela, sed penso pri stelo.

390.08 Ne kredu al orelo, kredu al okulo.

390.09 Ne ciu raporto estas vera vorto.

390.10 Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.

390.11 Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas.

391. Reago

391.01 Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.

391.02 Kia la semo, tia la rikolto.

391.03 Kia sono, tia resono.

392. Cirkonstancoj

392.01 Ec plej bonan sipon malbonigas la ventoj.

393. Sango

393.01 Nek gojo, nek malgojo dauras eterne.

393.02 Kio komencigis, tio ankau finigos.

393.03 Ne sama la vento blovas konstante.

393.04 Ne ciam dauras malbona vetero, ne ciam dauras homa sufero.

393.05 Ec por plej terura tago venas vespero.

393.06 Ankau al ni la suno eklumos.

393.07 Ankau al nia nesto venos iam la festo.

393.08 Venas rido post minaco, kaj pacigo post malpaco.

393.09 Diablo ne ciam unu pordon siegas.

393.10 Post la fasto venas festo.

394. Sanktulo

394.01 Cirkau sanktuloj diabloj vagas.

395. Sento

395.01 Al loko dolora ni manon etendas, al loko carma okulojn ni sendas.

396. Guado

396.01 Dio mangon donacis, sed la dentoj agacas.

396.02 Kiu multe profitas, ankau perdon ne evitas.

396.03 Bone kreskas la herbo, sed cevalo jam mortis.

396.04 De la manoj gis lipoj la sup' elversigis.

397. Rebonigo

397.01 Post kolero venas favoro.

397.02 Post vetero malbela lumas suno plej hela.

398. Profito

398.01 Hakado de ligno donas lignerojn.

398.02 Kiu panon donas, malsaton ne konas.

398.03 Ne ekzistas ofico sen benefico.

399. Kauzo

399.01 Ne ekzistas fumo sen fajro.

399.02 Kie fumo levigas, tie fajro trovigas.

400. Malpaco

400.01 Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.

400.02 Malpaco pro limo farigas kutimo, malpaco pro kredo farigas heredo.

Вы читаете Proverbaro Esperanta
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×