401. Juro

401.01 Kie juron vi audas, malbonon suspektu.

402. Piko

402.01 Geamantoj sin pikas.

402.02 Dentoj mordas la langon, tamen ambau sin amas.

403. Profito

403.01 Kie estas mielo, tie musoj ne mankas.

403.02 Al kuko kaj kaso ciam venas amaso.

404. Malpaco

404.01 Kie minaco, tie malpaco.

404.02 Disputoj kondukas al malpaco.

404.03 Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj.

404.04 Ligno fendita facile flamigas.

404.05 Kontrau vesto malbona konspiras ciu stono.

404.06 Manon malkvietan ciu muro atakas.

405. Sklavo

405.01 Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldau sklavas.

406. Laboro

406.01 Laboro kondukas al honoro kaj oro.

406.02 Laboro fortigas, ripozo putrigas.

406.03 Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, — kiu mem ne penas, nenio al li venas.

406.04 Pano buson ne sercas.

406.05 Kiu amas la liton, ne akiros profiton.

406.06 Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.

406.07 Rezonado kaj filozofado panon ne donas.

407. Doloro

407.01 Kie dento doloras, tien iras la lango.

408. Okulo

408.01 Tien okuloj iras, kion la koro deziras.

409. Abundo

409.01 Kie pano estas, tie musoj ne mankas.

409.02 Plena kaso steliston altiras.

409.03 Malfermita kelo tentas al stelo.

410. Ombro

410.01 Kie lumo ekzistas, ankau ombro trovigas.

410.02 Neniu sanktulo estas sen makulo.

411. Forto

411.01 Kie regas la forto, tie rajto silentas.

411.02 Kiu havas la forton, havas la rajton.

412. Honto

412.01 Kie timo, tie honto.

413. Envio

413.01 Felico kaj rico envion elvokas.

414. Malforteco

414.01 Kie maldike, tie rompigas.

Вы читаете Proverbaro Esperanta
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×