415. Virino
415.01 Virino scias, tuta mondo scias.
416. Cefo
416.01 Romo estas tie, kie estas la papo.
417. Volo
417.01 Kion oni volas, tion oni povas.
418. Braveco
418.01 Kuraga homo en sia domo.
418.02 Bravulo kontrau muso, sed muso kontrau bravulo.
418.03 El post la arbo li estas bravulo.
419. Flato
419.01 Karesi al iu la barbon.
419.02 Paroli dolce en la orelon.
420. Malkareso
420.01 Fari al iu ursan kareson.
420.02 Karesi kontrau la haroj.
420.03 Ludi kun iu ludon de pugnoj.
420.04 Vivi kun iu kiel hundo kun kato.
420.05 Montradi al si reciproke la dentojn.
421. Sango
421.01 Komenci per flato kaj fini per bato.
421.02 Komenci per Dio kaj fini per diablo.
422. Kareso
422.01 Ne karesu per mano, sed karesu per pano.
423. Paco
423.01 Paca silento, ke ne blovas ec vento.
423.02 Konsento konstruas, malpaco detruas.
424. Deziro
424.01 Vidas okulo, sed mano ne trafas.
425. Okulo
425.01 De l' koro spegulo estas la okulo.
425.02 Kion koro portas, vizago raportas.
425.03 Al koro penetro per okula fenestro.
426. Atento
426.01 Teni la okulojn en streco.
426.02 Rigardi per ambau okuloj.
426.03 Havi orelojn sur gusta loko.
427. Troalteco
427.01 Ne iru okuloj super la frunton.
427.02 Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldau okulojn difektas.
427.03 Kiu rigardas cielon, maltrafas sian celon.
428. Avideco
428.01 Okulo avidas cion kion vidas.