suspektema, sed kiam mi diris, ke mi havas la originalon de lia letero, li sekundeton rigardis la paperon tre atente, kaj mi profitis tiun okazon por lin pusi.”

“Kaj pri via onklino?” Karal demandis.

“Estis ec pli simple. Mi iris al la lignodomo, klarigis, ke mi estis tie pro laboro koncerne la eksterteranojn, kaj ke mi vidis viron stumbli kaj fali. Si tuj venis. Si jam maltrankviligis pri lia longa foresto — li estis for jam unu horon — kaj estis facile pusi sin.”

“Cu si kutimas logi kun li tie supre?”

“Mi opinias, ke ne, sed mi sciis, ke tiunokte si iros al Rafunja. Iu diris al si, ke li vidis Gidon eniri la notariejon, kaj si scivolis kial. Car si sciis, ke mi laboras en tiu oficejo, si proponis al mi vespermangi kun si. Estas mi, kiu sugestis restoracion en Malpaz, car mi devis iri tien pli frue la saman vesperon. Kiam si proponis al mi kunmangi ie, si menciis, ke Malpaz tre taugos por si, car poste si iros al la domo de Gido en Rafunja. Tiam mi decidis agi tiun nokton, kaj mi arangis la rendevuon kun s-ro Verstrata.

“Kiel vi divenis, mi estas tiu, kiu ricevas mesagojn songe de la eksterteranoj. Mian lastan songmesagon mi rakontis abunde, kiam la renkontigo kun mia onklino en Malpaz kaj kun la pentristo en Rafunja estis fiksita. Mi pensis, ke ju pli da homoj iros tien, des malpli oni suspektos min, car espereble iu el la aliaj estos vidita kaj la aferon oni raportos al la polico.”

“Sed cu vi ne timis, ke ili vidos ankau vin?”

“Ili vidos min, sed tio estis favora al mi. Mi ja anoncis, ke mi nepre ne volas maltrafi tiun alterigon de kosmosipo, kaj ciuj en la grupo sciis, ke mi iros. Krimulo generale ne anoncas antaue, ke li trovigos sur la loko de l’ krimo, cu? Do versajne tio estos argumento favora al mia senkulpeco.”

“Sed oni povus vidi vin efektivigi la murdon!”

“Ne, car mi indikis al la aliaj horon konsiderinde pli fruan ol tiu de la rendevuo kun s-ro Verstrata. Atendi plurajn horojn en la malvarmo tie supre, dum nenio okazas… tion ili ne faros. Plie, car mi sciis, ke estas grave ne montrigi je la mortohoro, mi intencis esti tre singarda, dum la aliaj havis neniun kauzon kasi sin. Mi ankau pensis, ke kelkaj havos neniun eblecon pruvi, je kiu horo precize ili forlasis Rafunjan, tiel ke la diferenco inter la horoj ne starigis seriozan problemon. Tamen mi prenis sur min stulte gravan riskon provante altiri plurajn NIFO-satantojn al mia krimejo. Kiel mi diris, mi ne estas tre inteligenta. Kaj mi tiom avidis la monon! Fakte venis nur Veronika, au almenau nur sin mi vidis.”

“Kaj vi pensis pri si, kiam vi konsciis, ke la polico ne konas la gustan horon de la morto de Laura, cu ne?”

“Estis por mi terura bato, kiam la notario klarigis tion. Mi auskultis per miaj audiloj, kiel kutime, kiam vi estis kun li. Mi antaue pensis, ke polico ciam povas akurate difini la tempon de morto per nekropsio. Mi ne sciis, ke kelkfoje oni ne havas certecon.

“Tiam mi samtempe furiozis kaj panikis: jen mi akceptis egan riskon, mi farigis murdinto, kaj nun eble la tuta ricego, por kiu mi agis, ekfugos for! Mi ne povis toleri tiun penson, sed mi ne sciis, kiel elturni min. Tiam mi pensis al Veronika, sed mi jam dubis pri miaj sancoj sukcesi, kaj mi jam duonkomprenis, ke mi neniam povos vere gui tiujn milionojn. Mia kulposento malebligos.”

“Cu vi pensis, ke Veronika povos negative respondi al via cantagprovo? Cu vi ne konsideris la eblecon, ke si diros: ‘Kial mi komuniku tion al la polico? Rakontu al gi, kion vi volas, al mi estas egale’?”

“Mi suspektis, ke Veronika havas ian sekreton, kaj ke eble sia ceesto en Rafunja estas ligita al tiu sekreto. Sed mi riskis fiaski. Mi faris tion nur, car mi ne havis alian elekton. Absolute necesis, ke oni sciu, ke Laura mortis poste.”

“Cu ne venis al vi la ideo, ke oni tuj suspektos vin, kiam vi devos diri, ke vi estas la nevino de Laura Pergame, por ricevi la heredajon? Ke la polico tiam informigos pri tio, kion vi faris dum la koncerna nokto, ktp?”

“Jes, mi pensis pri tio. Mia plano estis iri al Kanado al mia fratino kaj tie instaligi por kelkaj monatoj. Mi tiam arangus hazardon, kiu konigus al ni la morton de onklino Laura, kaj mi agus pere de jurista firmao kanada. Mi proponus al tiu rilati kun notario en Valcefa, kiu estas vera malamiko de s-ro Viljemin, tiel ke ci tiu nenion scius. Se iu devus persone veni, mi sendus mian fratinon kun plenpovo subskribita de mi. Si tute ne similas min. Estus tre neprobable, ke la polico rilatigus tiun personon el Kanado kun sekretariino de notario niaurba.”

“Nestulte. Eble tio estus povinta sukcesi…” Jano diris penseme, kaj li aldonis: “Kial vi skribis al la polico falsan leteron, kiun gi atribuu al Laura Pergame? Tio ne estis necesa.”

“Mi opiniis, ke tio forturnos de mi la suspekton. Mi havis la ideon pro la alia letero. Kiel vi vidos, kiam mi estos tajpinta la veran leteron de s-ro Verstrata, li efektive petis la policon fari nekropsion, se li mortos antau ol onklino Laura. Fakte, la falsa letero, kiun mi verkis imitante la skribon de s-ro Verstrata, plejparte nur rekopiis lian autentan tekston. Sed gi estis multe malpli longa, car mi forprenis la tutan konfeson, nur lasis la partojn pri tio, ke li suspektas ce Laura intencon lin likvidi. Tio donis al mi la ideon verki similan leteron atribuotan al Laura Pergame. Por la polico, mi rezonis, tio estos kvazau pruvo, ke ambau mortis provante faligi unu la alian. Versajne ne estis tre sage tion fari, car pro tiu falsa letero mi igis perdita.”

Karal ne faris komenton, sed lastan demandon submetis al si:

“Cu ne venis al vi la ideo, ke, ciaokaze, vi ne heredos, car ne al Ronaldo Verostrata vere — kaj do lege — apartenis la ricego, sed al la autenta pentristo, al tiu Gido Verstrata, kiu mortis antau dudeko da jaroj?”

“Mi imagis, ke vi neniam scios pri la intersango. Gi estis konfesita en la letero, kiun mi stelis el la gardosranko notaria, sed mi opiniis, ke sen tiu konfeso, vi havas neniun rimedon koni la koncernajn faktojn. Car mia falsa letero ne inkluzivis tiun tutan rakonton, mi kredis min senriska tiurilate.”

“Mi komprenas”, simple diris la detektivo, pensante, ke jen refoje krimulo subtaksis la sancojn de la polico igi plene informita.

“Kio okazos al mi?” si demandis humile.

“Tion decidos la tribunalo, ne la polico. Kie estas la stenografia kopio de la stelita letero?”

“Sur notbloko en mia oficejo, kune kun diversaj aliaj stenografitaj tekstoj.”

“Akompanu min, mi iros gin preni, kaj vi gin tajpos por mi. Cu vi ankau konsentos tajpi mem vian depozicion?”

“Se vi deziras”, diris la ciam komplezema virino. “Mi masinskribas tre nete.” Kaj si ridetis sian mallertan, timeman rideton, kiun ceestunto malfacile povus akordigi kun la ideo, ke tiu tajpistino antau nelonge malvarme mortigis du personojn.

31

“Kaj cu vi eksciis ion gravan el la vera letero?” Goja demandis.

“Ho jes”, la edzo rakontis. “Verstrata klarigas en gi, kiel Rik estis murdita.”

“Cu vere? Cu kulpas li? Kiel ili povis fari?” la nevo scivolis, kun streciga intenseco en la voco. “Mi estis certa, ke la falsa Gido Verstrata kaj lia kara Laura trovigis en hotelo je 270 kilometroj for de Rafunja en tiu fama nokto.”

“Neniu povas aserti, ke ili efektive pasigis la tutan nokton en Akvoviva. Fakte, dank’ al la autovojoj, tiuj 270 kilometroj forglutigas en tri horoj, au tri horoj kaj duono. Nur la lasta peco, la zigzaga monta supreniro de Malpaz al Rafunja estas malrapide farebla.”

“Sed kiel diable ili faris?” demandis la ekscitita nevo. “Cu ili rendevuis kun Ospaci en loko tiel inspira por murdi cantagiston, kaj tiu akceptis? Mi tion ne povas kredi. Li ne estis tiagrade naiva!”

“Eble estos pli bone,” Goja admonis, “se vi lasos vian onklon cion rakonti de la komenco, sen konstante interrompi lin.”

Ne atentante la grimacon, kiun la knabo direktis al Goja, Jano komencis:

“Kiam Rik decidis lanci sin en politikon, li postulis de Verstrata multe pli da mono ol antaue. Lau la letero, li estis tre ambicia kaj pensis, ke per multe da mono, li povos fine atingi plej altan pozicion en la lando. Tiu postulo ne placis al la falsa pentristo, kaj Rik versajne ektimis, ke tiu provos lin likvidi. Por tion malebligi, li diris al Verstrata, ke parto de la dokumentoj pruvantaj ties kulpon trovigas ce amiko, kiu daurigos la cantagon post la morto de Rik.”

Вы читаете Cu li venis trakosme?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату