Kaj duafoje en tiu sama tago la haosa naturo de Rafunja liveris kadron al unu el la plej pasiaj kisoj en la homa historio. Sed io lin genetis.
“Kial vi ciam kvazau subpremas ridon, kiam mi vin kisas?” li demandis kun nuanco kelke cagrena en la voco.
Si eligis etan felican ridon.
“Karulo! Mi trovas vin tiom aminda! Nur…”
“Nur kio?”
“Nur tio, ke via nazo min tiklas ciufoje.”
Ambau ridis.
“Ne kalumniu mian nazon. Bonan flaron mi havas, ege utilan en la vivo!”
“Cu vere? Kaj kion vi flaras nun? Cu plej amindan spioninon?”
“Eksspioninon,” li diris per karesa voco, “kaj ankau…”
“Ankau kion?”
Li komike flaris plurdirekte, kaj lia mieno farigis amuze mistera.
“Eksterteranojn!” li prononcis per drame trema voco. Kaj ridante ili salte-dance brak-en-brake pasis for.
De malantau apuda roko eta homaspekta estajo, alta eble 1,40 metron, vestita per strangmateriala supertuto kun rebriloj grize verdaj, rigardis ilin foriri. Li ridetis. Lia tasko estis finita. Post unu (tera) horo, la spacveturilo revenos senbrue por lin forkonduki. La du forirantojn li kontemplis kun simpatia, iom nostalgia esprimo, kaj li direktis al ili amikan geston, kiu signifis “adiau”. Sed pri tiu saluto, kaj pri la emocio, kiu gin akompanis, ili neniam scios. Kaj, sendube, tiel estas pli bone.
stel
En Sanktavalo, kie okazas ci tiu rakonto, estas kutime de tempo al tempo elizii substantivon, kiel ni faras nur en kantoj kaj poezio. Oni tie signas la elizion ne per apostrofo, sed per supersigno sur la lasta vokalo, por montri la akcentosangon. Car tiu sistemo estas tipografie pli oportuna en teksto kun diversspecaj citiloj, ni ci tie gin alprenos.
bluginso
(Labor)pantalono el kruda, tre fortika, blua kotonstofo (angle:
simpa
(slange) Simpatia.
zumbiciklo
Motorcikleto, au biciklo provizita per malforta motoro (ofte nomata
Publika rajtigilo
Vi rajtas kopii kaj redistribui la nesangitan tekston de