“Foje, kiam la notario devis enhospitaligi. Li havas plenan konfidon al mi, kaj mi daure venis al la oficejo por tajpi, klasi, ktp. Ciam estas laboro farenda. Mi havis la slosilon kaj povis facile resti, post kiam la aliaj oficistoj estis for. Mia amiko Jocjo, knabo tre kompetenta pri elektroniko, donis al mi ciujn necesajn indikojn, por ke mi tauge arangu la aferon.”
“Jocjo, cu tiu knabo, kiu gajnis premion, kaj nun krozadas sur la kariba maro?”
“Jes, cu vi konas lin?”
Jano sin rigardis: la kompakta korpo, la sportema aspekto, la singena mieno, jes, cio ci jam estis menciita de Stefano. Kia strangajo! Kaj kiel stulte, ke la nevo neniam menciis sian nomon!
“Estis bone organizite”, si plu diris. “Mi ec ne devis kasi min, car mi tajpas el diktokasedoj kaj ofte havas audilojn sur la oreloj por transskribi, kion li diktis. Mi povas konekti la audilojn al la drato de la kabineta mikrofono kaj faras gin ofte, kiam iu tie trovigas kun la notario.
“Estis por mi tre agrabla kaj senkulpa ludo. Neniam estis mia intenco tiri el tiu ludo profiton, sed estis ege kontentige scii, kio estas tie dirata.
“Kiam la pentristo venis, mi auskultis des pli ekscitige, car li estas intima amiko de mia onklino, kaj car li epizode logas ne malproksime de la loko, kie Rik Ospaci falis. Vi scias, cu ne? ke mi apartenis al la grupo de Rik?”
“Ne. Au pli guste, mi komence ne sciis, sed antau ne tre longe mi suspektis. Vi estas Elizabeta por la notario, sed Lizabeta por la NIFO-grupo, kaj estas vi, kiu ricevas songe mesagojn, cu ne?”
“Jes, estas mi. Kiel mi diris, mi trovis la sintenon de s-ro Verstrata ege stranga… kaj mi ege scivolis. La gardosranko de kara Viljemin estas malnova afero, tute bonorda kaj fortika, sed brua. Mi sciis, kiunumere malslosi gin, car mi rimarkis, ke ciu cifero el la slosa ciferplato faras difinitan nombron da tiktik-bruetoj, simile al telefonaj ciferoj, kaj mi audis tiujn multfoje tra la mikrofono.
“Ju pli la notario maljunigas, des pli ofte li forlasas la oficejon, kaj mi restas sola en gi, kiom mi deziras. Mi sekve profitis de unu el tiuj okazoj por serci en la gardosranko. Mi tuj trovis la leteron de s-ro Verstrata. Gi surhavis vaksan sigelon, kaj adreson tajpitan per tipoj tute identaj al tiuj de unu el niaj skribmasinoj. Mi pensis, ke mi povos malfermi gin senriske. Remeti la leteron en similan koverton, tajpi la adreson simile, kaj refari ne-netan vaksan sigelon ja ne estos malfacile. Mi estis certa, ke la notario ne kontrolos tre atente la sigelon, car neniam li imagus, ke oni povus malslosi la monsrankon. Mia rezono poste montrigis tute prava.
“Tiumomente, mi deziris nur legi la leteron, ne anstatauigi gin per alia, falsa. Sed kiam mi gin legis…” Si cesis paroli, kaj sia gorgo videble strecigis.
“Kio estis skribita? Cu vi konservis la leteron?” Karal diris, kaj tiu konkreta demando efikis malstrece.
“Ne. Mi gin bruligis”, si respondis pli trankvile. “Gi estis tro dangera por mi. Gi enhavis kompletan konfeson fare de l’ falsa pentristo. Sed car mi havas la manion — tipe notariecan — konservi arhivojn, antau ol cindrigi la leteron, mi kopiis gin stenografie. Mia stenografio estas absolute nelegebla por iu alia, gi estas tiom sekreta skribo, kiom stenografio, tiel ke mi riskis nenion tion farante.”
“Cu vi bonvolos tajpi por mi la tekston, kiun vi tiel transskribis? Ankau ni ce la polico satas kompletajn arhivojn.”
“Jes, se vi volas, mi tion faros”, si promesis iom reve. “Sed kion mi rakontis? Ha jes! Kiam mi legis la leteron… Miaj sentoj pli kaj pli flamis. Mi indignis. Mi bolis per indigno. Jen Verstrata profitis dum multaj jaroj de alies laboro kaj talento. Mi ne kapablus priskribi, kion mi travivis legante. Mia indigno min frenezigis, transformigis al kolero. Ke li vivis tiel lukse, guis famon kaj vojagojn, kiujn mi, eta honesta sekretariino, neniam povos gui, estis neelporteble. Krome, li detruis mian naivan estimon al Rik, montrante lin cantagisto.
“En tiuj tagoj, mi ec pli kaj pli sentis generalan jaluzon, car mia juneta amiko Jocjo nur pro bona sanco faris tian vojagon, al kia mi sopiras de jaroj sen povi gin pagi por mi.
“Mi unue konsideris informi la policon, sed kiel mi klarigus mian scion? Aliflanke, min impresis la sekreta edzigo kun onklino Laura. Ec al mi la nevino — cetere neniam de si tre satata — ili gin prisilentis, mi eksciis gin nur per tiu letero.
“Tiam mi memoris konversacion, kiun mi foje audis, inter kelkaj notarioj, kiuj kunvenis en la kabineto de Viljemin. Mi strece auskultis tiufoje, car estis strange interese, kaj mi speciale dankis mian inspiron instali mikrofonon. Prezentigis momento, kiam ilia diskuto deflankigis al la grandaj ricoj de Sanktavalo, kaj iu menciis s- ron Verstratan, akcentante, ke li ne havas heredontojn, kaj ke li foje diris, ke li neniam faros testamenton, tiel ke lia tuta havajo iros al la stato.
“Memorante tiun interparolon, mi pensis: nun la edzeco tion sangis, nun heredos mia onklino, kaj kiam si mortos… Kiam si mortos, heredos mia kanada fratino kaj mi. Kiel kontraubatali la penson, ke, se ambau mortus, mi tuj farigus ricega? En kelkaj sekundoj, dum mi legis tiun leteron, komplete renversigis mia mensa universo. Komprenu min…”
Si ekploris, singulte, dum en Jano kirligis, kiel ofte similkaze, diversaj emocioj. Al konfesantaj krimuloj li ofte sentis komprenon, kaj li ilin rigardis kortusite, pri kio li kelkfoje sin demandis, cu estas vere sana, vere normala reago. Li konsciis la hororan karakteron de la ago de Lizabeta, li abomenis murdon kiel manieron solvi la problemojn, sed la sento de kompato, kontrau kiu li provis sin defendi, estis pli forta ol lia volo.
“Rakontu”, li simple diris, kun tia perceptebla foresto de morala jugo, ke Lizabeta lin rigardis akre, kaj sammomente cesis plori. Siaj okuloj kelksekunde montris miron, kaj tuj poste refarigis malgojaj.
“Mi subite vidis antau mi mian tutan estontan vivon: mi estas pli ol tridekjara, inter krozado kaj mi Jocjo elektis la krozadon, kaj li estas la sola homo, kiu iam iom amis min. Mi neniam estos bela. Mi neniam estos rica. Sekve, mi ciam estos sola, kaptita inter la kvar muroj de oficejo, frapante la klavojn de skribmasino gis, ankorau pli sola, mi pensiigos. Neniu amos min. Cu vi scias, kion mi vidas en la okuloj de la notario, en la okuloj de la NIFO-grupo, en la viaj? Cu vi scias?”
Jano sentis embarason.
“Kompaton. Oni kompatas min. Povrulino, jen kio mi estas, jen kio mi estos, gismorte kompatinda povrulino. La homoj dividigas en du grupojn, la neaculojn, kiel vi, kiuj sentas kompaton, kaj la aculojn, kiel onklino Laura, kiuj rigardas min de alte, kun klara malestim.
“Cu vi ne komprenas, ke homo bezonas dignon? Ec ne tre inteligenta tajpistino bezonas dignon! Se vi nur scius, kiom mi donus, por ke foje oni
“Kiel mi eskapus el la penso, ke se mi estos milionrica, oni respektos min? S-ro Verstrata estis aculo, kaj ciuj lin respektis. Rik es…, Rik… Rik…”
Larmkrizo sin denove skuis. Evidente, si antaue idealigis Ospacin, kaj la rivelo de lia fia konduto efikis disrompe al si.
“Ankau Rik estis aculo”, milde prononcis Karal.
“Jes. Mi kredis je la eksterteranoj. Ili por mi prezentis la eblecon fidi al alia mondo, kie pli da justeco regus, kie neniu malestimus min… Sed ili estis nur fantazia elpensajo de Rik, favora al la propraj interesoj. Efektive, ankau Rik estis aculo, sed li estis respektata, kaj — mi tion bone vidis en la grupo — pluraj lin reale amis. Mi estis morala, honesta, bona, komplezema, servema, kaj neniu respektis min, kaj neniu iam ajn serioze amis min… Mi valoras malpli ol kariba krozado! Sed se mi havus milionojn, mi irus al la plej kostaj hoteloj, kaj oni klinus sin antau mi, mi invitus konatojn al la plej karaj restoracioj, kaj ciu eksatus min. Ne simplan leteron mi tenis enmane, sed Eldoradon…”
Si pauzis, kaj Karal, kiu, male al sia opinio, sin respektis, respektis sian silenton.
“Mi estis stulta,” si reparolis pli sobre, “sed esprimante al vi miajn tiutempajn sentojn, sajnas, ke ec kun la konscio, ke gi versajne fiaskos, la tento estus tro forta, kaj mi refarus gin. Se ili estus bonuloj, tiu rico ne allogus min. Sed likvidi du komplotintajn stelistojn, kiuj agis trompe al la tuta mondo, por doni tiun ricon al iu honesta, tio sajnas logika, cu ne? Mi komprenas, racie, ke tiu rezono ne estas gusta: se mi mem murdas, mi farigas aca kiel ili, kaj perdas la meriton al riceco. Sed tamen, tamen, nur puseto, kaj respekton akiri…”
“Kiel vi faris por ilin altiri al la Rafunja-teraso?” la policano demandis post pauzo emociplena.
“Mi kontaktis s-ron Verstratan, diris al li, ke mi havas lian leteron, ke mi redonos gin al li kontrau mono. Mi sciis, ke li ne povus fari ion alian ol obei min, se li volis ne igi arestita. En tia situacio, mi povis dikti miajn kondicojn. Mi fiksis rendevuon al li ce Rafunja, klarigante, ke tio montras mian bonvolemon, car mi faciligas al li la aferon proponante lokon proksiman al lia surmonta domo. Mi diris — kaj tio estis vera, kaj mi poste sciis, ke li kontrolis — ke mi devos iri tien supren pro promeso farita al la grupo de Rik iri serci spuron, kiun la eksterteranoj tie lasis.
“Kiam li venis, mi stumbligis lin kaj li falis. Ne estis vere malfacile. Mi estas tre forta. Li komence estis