“Kompatinda!” Bob diris tenere, plu metante kelkajn pecojn da ligno en la fajron.
“Post tiu unua tasko venis dua, kaj tria, kaj kvara, ktp, ciam pli kaj pli nelegaj. Mi sentis min kaptita. Mi akceptus, ke ili montru la fotojn al miaj patro kaj frato, se tio povus liberigi min, sed tiam ili minacus denunci miajn nelegajn agojn…”
“Kaj nun, cu vi ne plu timas?”
“Ne plu. Pro vi, versajne. Estas tute neracia reago, mi konscias. Sed ial mi fidas vin. Mia instinkto diras, ke vi estas fidinda, ec se mia racio konsilas singardon.”
Pli ol iam ajn antaue Bob sentis sin portita al kulmino de felico. Neniam li estus imaginta, ke homa voco povus regali lin per tiom da profunda anima plenkontento. Li ne vidis la fulmojn, li ne audis la tondron, la pluvo ne plu ekzistis; post longa nagado en storma oceano, jen li trafis florplenan insulon; post longa vagado en dezerto, multfontana oazo lin akceptis. Kara, kara, kara si estas. Li sin kisis.
“Kion vi faros, se ili rakontos al via patro?” li demandis, dum si provis reakiri spiron.
“Mi klarigos la veron. Mia patro eble ne komprenos, car li estas maljuna oficiro, iom patrujame rigida, sed tio estos lia problemo, ne mia. Kaj eble li tamen komprenos. Eble mi imagas lin malpli homa ol li efektive estas. Sed ec se li furiozos, kiel kompari tiun malagrablajon kun tuta vivo sen vi, kun tuta vivo krome direktata de fremda lando al riskaj entreprenoj?”
“Jes. Vi pravas. Tial ankau mi decidis konfesi.”
“Cu ankau vin ili varbis cantage?”
“Ne. Mi… Estas malfacile diri. Mi estis speco de naiva idealisto, kiam mi komencis. Tiuepoke, por mi, la mondo estis dividita en du homspecoj, la bonaj kaj la acaj. Mi volis helpi la bonajn. Fakte, miamense, tiu agado estis pli sporto ol io ajn. Mankis spico en mia vivo. Labori por CIA enmetis en gin elementon de risko, de intereso, de aventuro…”
“Kiuj estis viaj taskoj?”
“Cefe manipuli la informadon, sed ankau aliajn mi havis: serci dokumentojn — cetere, ofte laulege haveblajn; ili uzis min, car estis pli facile pere de mi ol alimetode — au elpumpi informojn de tiu au alia ulo. Eble pli laulegaj agoj ol viaj, sed etike ne pli bonodoraj. Strange, la moralan flankon mi neniam atentis, antau ol renkonti vin, kvankam mi ne povas klarigi al mi kial…”
Same subite, kiel gi estis alveninta, la fulmotondro malaperis. La nigraj nuboj fugis for, la komence timema peceto da bluo ciela kreskis kaj kreskis, kaj la du ekskursantoj eliris el la rifugkabano.
“Ho! Via sulko!” Sulavi ekkriis, mire rigardante la amatan.
“Kion? Pri kio vi parolas?” si demandis nekomprene.
“Sur via frunto, la sulko, la eterna sulko malaperis!”
“Cu vere?”
“Tion ni devas festi!” li diris. Kaj, kiel granda frato, li kisis sian frunton.
27
Izabela, la polica referencistino, slipkolektantino, ciotrovistino, ci-foje ne sukcesis. Si telefonis, telefonis, telefonis al ciuj eblaj informantoj. Si trasercis dokumentojn, leterojn, slipojn, dosierojn. Vane. Neniu povis doni tiel minimuman informon, kiel la familian nomon de la junulino, kiu anoncis al Veronika Munzo la alterigon de la kosmosipo. Lizabeta estis Lizabeta, kaj nenio pli.
La sorto fojfoje ironias. Se Izabela — au Karal — demandus Stefanon, ili tuj ricevus la tiel malfacile troveblan respondon. Sed kiel ili povus scii, ke li scias? Stefano ja plurfoje menciis la sercatan virinon, sed neniam launome — li uzis esprimojn kiel “la amatino de Jocjo”, “la barelforma ino, al kiu Jocjo enamigis” au “la fortika specimeno, kiu…” — kaj li neniam parolis pri siaj songaj mesagoj. Krome, car la ferioj nun jam finigis, la juna studento disponis multe malpli da tempo, tiel ke li ne havis okazon paroli kun sia onklo post kiam ci tiu pridemandis Veronikan kaj decidis informigi pri Lizabeta. Ankau li do ne imagis, ke la onklo ne scias, kaj ke vane sercas Izabela…
“Oj! Tiuj junuloj!” Izabela grumblis. Sed ec en sia propra familio estas geknaboj, kiuj tre amike rilatas al tiu au tiu ci, sed scias pri li nenion alian ol la individuan nomon. Ili retrovigas en kafejoj au klubejoj, au ec ce manifestacioj, au ankau sur tereno sporta; ili diskutas, kunludas au amindumas, sed neniam scias pli ol tion, ke la alia nomigas Paulo au Berta, Ivano au Johan, kaj ke li au si estas
“Oj! Junuloj!” si ripetis. Tiu vivmaniero ege komplikas la laboron de polica referencistino. Se ili almenau scius la adreson, au laborlokon, au profesion! Estus tro bele. Berto, Paula, Johana, Ivan, ili estas
Veronika Munzo konis nur la individuajn nomojn de la membroj el la tuta grupo, kiujn si tamen pli malpli ofte renkontis. Felice, dank’ al diversaj paciencaj esploroj, Izabela sukcesis trovi kelkajn identigajn detalojn pri du anoj el la rondo, en kies babilado Lizabeta abunde partoprenis. Karal iris ilin viziti.
La unua estis skelete maldika junulo alta eble 1,75 metron. Li aspektis kvazau li neniam mangus, kaj liaj buklaj haroj sajne ne ofte perceptis la kontakton kun sampuo. Kun malalta frunto, profunde lokitaj okuloj, nemulte da retiriganta mentono, torso preskau diafana, li impresis, kvazau li facile rompigus.
Tamen, en la rigardo brilis lumo tre arda, kies intenseco preskau genis. ‘Se mi havus filon kiel li, ni travivus teruran konflikton generacian’, Karal pensis. Kaj li aldonis enmense: ‘kaj mi certe estus maljusta’. Ciam malplacis al li, kiam li frontis al propra antaujugo.
“Lizabeta?” la junulo ripetis per kaverneca voco surprize basa. “Ho jes, mi bone konas sin.” En Karal ekvibris espero.
“Bone, vi do povos diri al mi, kiel si nomigas, kie si laboras au studas, kaj kie estas sia logejo”, li diris optimisme.
Lia atendo estis tuj trompita.
“Ho ne, mi vidas sin ofte, sed tiujn aferojn mi ne scias. Tamen mi povas priskribi sin al vi, kaj mi opinias, ke si estas stenotajpistino ie. Si estas sportema, iom tro bicepsa por mi. Cevalrajda tipo. Cu vi komprenas?”
“Cu si efektive rajdas?”
“Ne. Au jes. Mi ne scias. Sed si estas tia tipo. Si versajne faras longajn ekskursojn en la naturo, sur la montoj. Si povus esti flegistino”, li aldonis, ne tre kompreneble. Ial Jano ekpensis, ke tiu junulo fumadas hasison.
“Cu vi ofte renkontas sin?”
“Ho, ofte, neofte. Eble ciusemajne? Ni renkontigas en kafejo Garagan, sur Urbodoma Placo. La malnovaj amikoj de Rik.”
“Mi audis, ke si ricevas mesagojn de eksterteranoj? Cu estas vere?”
“Cu vi kredus tian fabelon?” La junulo rigardis Janon ironie. “Ne. Si estas kara estajo. Melankolia. Sed si estas iom tro revema por mia gusto.”
“Vi do ne kredas je siaj mesagoj, cu?”
“Ne. Mi firme kredas je eksterteranoj. Mi estas certa, ke nia planedo estis ofte vizitata. Mi kredas je tio, kion la publiko nomas flugantaj teleroj. Se oni studas la dosieron, ne estas eble eviti tion kredi. Fakte, tio ciam frapis min, ke la kontrauuloj ne konsideras la faktojn, ili eliminas ilin, pretervaporigas.”
Karal sentis, ke lia komenca antaujugo pli kaj pli forfalas. Li pensis, ke tiu diro pri faktoj validus ankau pri multaj policaj enketoj.
“Do, lau vi, la faktoj estas nedubeblaj, cu?” li prononcis, por instigi la alian paroli plu.
“Jes. Kaj la plej impresa fakto estas la rifuzo konsideri la faktojn fare de la t.n. scienculoj au realistoj. Mi do kredas je la ekzisto de tiuj aliplanedanoj, kaj eble estas vere, ke Rik havis kontakton kun ili. Kial ne? Pluraj personoj vidis strangajn flugajojn au lumojn en la najbareco de Rafunja. Kaj tio estus ideala loko por eksterteraj estajoj, cu ne? Tute izolita, krom la dometo de l’ pentristo, tiel ke ili povas tute trankvile alterigi.”
“Kiel Lizabeta ricevas la mesagojn?”
“Songe. Kaj pro tio mi ne kredas ilin. Si asertas, ke temas pri telepatia transsendo. Sed tion mi ne povas akcepti. Se eksterteranoj volus komuniki kun ni, ili ne elektus personon tiel stultan.”