“Mi ne scias, kiam la mortoj okazis. Cu vi konas la gustan tempon?”

Karal ne respondis.

“Mi vidis nenion, audis nenion, mi ne povus kontribui ion ajn al via esploro. Mi bedauras…”

Li forlasis sin.

‘Eksterordinare,’ li pensis survoje al la centra policejo, ‘fermitaj kiel ostroj ili estas. Eble ili diris la veron. Sed ankau eblas ke…’

26

Ec kun la montosuoj si sukcesas beli, Bob pensis, dum li pasis malantau Veronika lau kruta arbara vojeto. Alia persono, rigardanta de malantaue la junan virinon kun siaj dorsosako, kruda pantalono kaj dikaj suoj iom altakolaj, preskau certe ne konsentus, kaj vidus en tia opinio plian pruvon, ke pasio blindigas. Sed amo estas amo, kaj gi ofte vidigas realan belon, kiu al neamantoj restas plene kasita.

“Via vico!” si diris, direktinte okulon al sia horlogeto, kaj si deprenis la sakon. Bob surdorsigis gin.

“Cu ne laca?” li demandis.

“Tute ne. Sed la nuboj min zorgigas.”

Li turnis la kapon cielen. La tago, kiu komencigis senmakula, sajnis rapidi al fulmotondro.

“Damne!” li sakris. “Cu estas sage plu alsupri?”

“Mi dubas,” si respondis, “sed alvali ne estus pli prudente. Cu vi konas la rifugkabanon de Grizalup? Devas esti pli malpli je ci tiu alteco, sed kiel gin atingi mi ne scias.”

“Mi tuj rigardos, ni haltu momenton”, li diris prenante el sakposo mapon kaj kompason.

Post unu horo ili ekvidis la lignan primitivan sirmejon. Komencis pluveti.

“Ni estas relative bonsancaj, ke ne pluvis gis nun, sed ni tamen ne atingos la rifugejon antau dek minutoj”, Bob komentis, dum li elsakigis la faldeblajn pluvbluzojn.

“Cu ni kuru?” si proponis, sin kapucante.

Ili kuris. La pluvo farigis densa kaj peza, kaj apenau ili pusis la pordon de l’ kabano, jam tondro vibrigis la tutan montaron.

“Gustatempe!” si vortis, kun tiu dolca rideto, kiu ciufoje fandis al li la koron.

Dum ili forprenis la pluvbluzojn, Bob pensis: Jen venis la momento. Li estis sugestinta tiun montan ekskurson kun la intenco krei favorajn kondicojn por konfesi al si sian apartenon al CIA, demandi pri sia KGB-aneco, kaj decidi pri ilia estonteco. La decido estis firma en li, sed nun, kiam la tempo gin plenumi alvenis, speco de stopa bulo formigis engorge, kaj li sentis sin senhelpa.

“Kial vi gapas al mi kiel vendota fiso?” si demandis, kaj la humuraj okuloj pardonigis la ofendan frazon.

“Mi… flms… blk… e… e…” li balbutis.

“Ha jes! Mi komprenas, vi volas diri, ke vi amas min, cu ne?” si interpretis, cerpante scion el precedencoj. Sed li energie kapneis.

“Kion? Cu vi ne amas min?” si demandis duonpetole duonzorge.

“Jes, sed… gblks… umf…” La gorgo ne malstrecigis.

“Vi amas min, sed ne tion vi volas diri?”

Li jetis al si rigardon de bonvola, sed senkonsila hundo. Fulmo sekunde lumigis la ejon, kaj ektondris.

“Se vi estas kvazau paralizita laringe, tio signifas, ke vi volas komuniki al mi ion gravan, cu ne?” si sugestis.

“Grv…” li respondis danke kaj kapjese. Li volis diri “grava”, sed nur “grv” eligis, kvazau li parolus per hebrea au araba skribo, senvokale.

“La grava afero pri vi kaj mi estas ke vi min amas kaj mi vin, sed ne tion vi klopodas pritrakti.” Si pauzis, dum rebruegis tondro.

“Do,” si daurigis, “temas pri la dua grava afero rilata al ni, nome, ke vi estas kunlaboranto de CIA.” Si diris tion, kvazau temus pri la plej banala natura fenomeno, kvazau si dirus ‘strange, fulmotondro ci-sezone’, sed al li efikis tiel soke, ke li ne sciis, cu li audis guste, au cu fulmo jus trafis la kabanon. Tamen la soko iom sanigis lian vocparalizon.

“Ki… ki… kiel vi…?” li balbutis.

“Kian mienon vi faras! Cu la cielo falis al vi sur la kapon?” Si ridis plengorge mirindan, argentan ridon.

“Kogobokogobo”, li elgargaris, sed li sentis, ke la povo paroli revenas. “Cu kadre de viaj KGB-funkcioj vi eksciis?”

Li atendis miron, eksalton, akran surprizigan komenton, eble ec furiozan au humiligan reagon, sed si nur jetis al li karesan, teneran rigardon, dum si ameme murmuris: “Bob!”

Fulmo falis tiel proksime, ke skuigis la pordo, kaj ambau retenis dum sekundo la spiron. Kiam ili reparolis, du vocoj sonis samtempe.

“Vi do sciis!” la ina krietis.

“Cu mi faru kafon?” la vira proponis, kaj Sulavi komencis arangi lignon en la kameno.

Post nelonge ili guis varmegan kafon kaj dikajn sandvicojn. Similaj cirkonstancoj ciam akrigis la apetiton de Bob, kaj vidi lin mangi efikis al si imite.

La enkamena fajro, la pluvego ekstere, la placa konsumo de l’ resto de l’ pikniko tagmeza kunformis etoson aparte taugan por konfidencoj, kaj tute nature, sen plua geno, ili komencis rakonti unu al la alia sian spionan vivon. Al la sento de kor-ce-kora intimeco laugrade miksigis komforta senpezigo, kiu por ambau valoris pli ol la plej rica diamantejo.

“Cu vi scias de longe, ke mi laboras por CIA?” li demandis.

“Jes. Unu el miaj ‘kontaktoj’ tion sciigis al mi. Kaj vi, de kiam vi konas mian kromlaboron?”

“Ekde tiu tago en Valmu. Mi vidis mesagon en via mantelo. Mi tuj rekonis la kodon.”

Mac, mac, mac, sonis la makzeloj, dum ambau pripensis.

“Kion ni faru, viaopinie?” diris Veronika.

“Ni devas eligi, au la vivo estos por ni nevivebla. Kial ne cion konfesi al la kontrauspiona servo? Niaj scioj valoras, se ne monon, almenau senpunecon. Mi estas certa, ke ili gin havigos al ni.”

“Sed cu niaj dungintoj ne volos nin likvidi?”

“Tion mi antaue opiniis, sed pripensu, kial ili farus tion?”

“Por instigi aliajn kunlaborantojn gardi sin kontrau simila perfido.”

“Ne estus tiel facile. Se ni konfesos, la kontrauspiona servo tuj atentos pri eventuala akcidento au malapero de unu el ni. Gi faros taugan enketon, kiu povus esti nur gena por la grandaj potencoj, kiuj varbis nin. Tiuj preferos akcepti, ke ili perdis du agentojn, kaj ili rapidos reorganizi siajn retojn por korekti niajn maldiskretajojn. Ne estus lau ilia intereso malaperigi nin. Se ni estus gravuloj, eble, sed fakte ni ambau estis tre subaj kunlaborantoj. Ni ne scias ion vere dangeran.” Kaj kvazau por emfazi lian frazon, tondro longehe tamburis.

Veronika metis manon sur lian genuon kaj turnis al li vizagon kvazau lumigitan per senfino da dolceco.

“Bob,” si diris mildavoce, “kiel agrable estas vin auskulti! De jaroj kaj jaroj mi sopiras audi ion similan.”

“Ne placis al vi via laboro por KGB, cu?”

“Ne, absolute ne.”

“Kial vi gin faris?”

“Mi ne havis elekton. Foje, mi stulte kusis kun bela oficiro el ilia lando. Lia intereso al mi min flatis, fierigis. Mi sentis min supera al miaj kamaradinoj pro tiu am-aventuro kun gravulo el iom ekzotika potencego. Fakte, cio — inkluzive de lia “amo” al mi — estis antauplanita, pro la simpla fakto, ke mia patro estas staboficiro kaj mia frato altrangulo en Ordo kaj Disciplin, la movado plej bone informata pri cio ci-landa, cu ne? Fotisto trovigis kasita en apuda cambro kaj cion fotis tra iu truo. Ne dauris longe antau ol iu vizitis min, montris la fotojn, kaj minacis vidigi ilin al mia patro, se mi rifuzos kunlabori. La unua tasko estis tiel simpla, ke mi tuj akceptis. Ne estis proporcio inter la facila komisio kaj la risko, ke mia patro vidus… Rigardi min sur tiuj fotoj estis terura sperto por mi. La oficiro intence prenis kaj prenigis al mi pozojn plej obscenajn. Mi sentis min reduktita al la nivelo de besto. Mi aspektis putine. Neniam mi tiom hontis en mia vivo. La ideo, ke mia patro povus vidi… La fotoj fizike nauzis min… Mi pretis fari ion ajn por tion eviti.”

Вы читаете Cu li venis trakosme?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату