“Cu vi trovas sin stulta?”
“Eble estas iom troige uzi tian vorton, sed si estas malsaga, ne tre inteligenta knabino. Ne matura, malgrau siaj tridek au kvardek jaroj da vivo. Si asertis, ke Rik vizitis sin dumsonge, diris, ke ekzistas vivo transmorta, ke li trovigas en eksterordinara loko, ke la ‘eksterteranoj’ estas tute alia afero ol ni imagas, ke ili venas ne de ie en la spaco sed de ie en la tempo, kaj ke kelkaj el ili venos al Rafunja tiun difinitan nokton.”
“Cu si diris tion al la grupo?”
“Jes, ce Garagan. Mi pretas kredi, ke si tion songis, si estas tute kapabla songigi al si ion similan. Sed mi rifuzas konfuzi tion kun autenta mesago. Tial mi ne iris.”
“Cu iuj diris, ke ili vizitos Rafunjan tiunokte?”
“Ho jes, estas kelkaj fanatikuloj kiel si. Tri au kvar diris, ke ili iros, sed mi dubas, cu ili havis la kuragon. Fari tiun longan vojon nokte…”
“Kiuj ili estis?”
“Mi ne memoras ekzakte. Versajne Ksandro, Lina kaj Samuel. Eble ankau Veronika kaj Delja. Mi ne memoras.”
“Cu vi konas iliajn familiajn nomojn kaj adresojn?”
“Tute ne, sed mi scias, ke Ksandro laboras en la vojagagentejo Transvetur.”
“Do estas Aleksandro Gavin”, Jano diris konsultante la notojn preparitajn de Izabela.
“Povas esti”, la nur-ostulo respondis.
“Kion vi opiniis, kiam vi eksciis, ke en tiu sama nokto okazis la falo de Gido Verstrata kaj Laura Pergame?”
“Cu gi okazis en tiu nokto? Mi ne sciis. Des pli kontenta mi estas, ke mi ne iris, kaj mi kompatas la amikojn, kiuj eble iris tien! Vi ilin suspektos!”
“Cu vi scias, cu iu efektive iris?”
“Ne. Neniu menciis tion antau mi, kaj mi ne demandis.”
“Cu vi ne trovas stranga, ke Lizabeta dufoje anoncis aferojn, kiuj montrigis veraj?”
“Cu veraj? Mi ne komprenas vin.”
“Mi min malbone esprimis. Mi volas diri nur, ke dufoje si atentigis pri Rafunja. Unuafoje okazis la morto de Rik, duafoje tiu de la artista paro. Cu ne strange?”
“Mi ne scias, kiu informis vin,” la knabo respondis kun ia perceptebla malestimo, “sed tiu ne respektis la faktojn. Lizabeta foje diris tute malprecize, ke iam eksterteranoj faligos iun en Rafunja. Iom poste Rik falmortis. Jes. Sed ne estas iu pruvero, ke kulpas eksterteranoj, kaj si neniam donis veran precizigon, kiel daton, ekzemple. Antauvidi, ke iu tie falos, ne estas malfacile. Ciu, kiu vidis tiun vojeton laurande de la klifo scias, ke de tempo al tempo iu tie falas. Ne povus esti aliel, cu? Estas skandalo, ke la autoritatoj faris nenion por protekti la vizitantojn!”
“La kauzo simple estas, ke ne estas vizitantoj”, Karal respondis, sed la junulo ne auskultis lin.
“La duan fojon si ne anoncis morton, nur viziton de uloj el alia mondo. Pri tia vizito neniu scias ion ajn. La faktoj do ne kongruas. Sed plej grave estas, ke si anoncis tiom da aferoj, ke kelkfoje necese io realigas. Si anoncis ankau, ke okazos stormoj, militoj, granda politika manifestacio, altigo de la dolaro kaj similaj aferoj, kiuj tute ne okazis. Fakte si ec anoncis, ke Rik faros brilan politikan karieron! Homoj kiel Lina au Samuel forgesas ciujn siajn malgustajn prognozojn, reliefigas la du malprecizajn, kiuj pli malpli ekrilatis kun io vera, kaj admire konkludas: ‘Tamen, Lizabeta ricevas mesagojn el alia mondo, kiuj realigas.’ Sensenculoj! Ili tute ne havas prudentan aliron al la faktoj!”
Karal adiauis la malgrasan junulon, promesante al si, ke li petos Stefanon venontsemajne viziti tiun rondon ce Garagan, kaj ke dume li kontaktos (Ale)Ksandron.
Tiun li trovis ce la turisma agentejo.
Ksandro altis preskau same, kiel la jus vidita, sed li aspektis tute aliel. Li havis largajn sultrojn, largan kapon. Li donis entute impreson de denseco, kvazau multe da energio, efike uzebla, eklogis koncentrite en lia korpo. Ankau ce ci tiu la okuloj rigardis intense, kun nuanco de verdo malofte vidata.
Bedaurinde, la pridemandado ne estis pli frukta ol ce lia antauulo. Ksandro komence intencis iri al Rafunja, sed ju pli li pripensis, des malpli li fidis la seriozecon de Lizabeta. Finfine, li decidis ne iri, kaj tion ne bedauris. Li ne sciis, cu iu alia el la grupo tien alsupris.
Pri Lizabeta, li povis nenion diri, nur ke si venas regule al la rondo ce Garagan, kaj regule vizitis la kunvenojn, kiam Rik ankorau vivis. Li konsideras sin iom malsaga: sia intereso pri eksterteranoj estas pli superstica ol ce la plimulto, kvankam si tute ne estas sola tiurilate. Delja kaj Samuel, ekzemple, vidis misterajn signojn en tre prozaj okazajoj. Li ne sciis, kie si laboras, nek kio estas sia familia nomo au sia adreso. Same pri Delja, Samuel, Lina kaj la aliaj. Nur kafejaj renkontatoj ili estas. Ke tiuj junuloj ne intencas kasi ion ajn al la polico povis konkludigi el la fakto, ke Ksandro proponis al Karal veni mem al la venonta kunveno ce Garagan…
28
Jano Karal longe diskutis la lastajn malkovrojn kun leutenanto Remon, kaj poste kun sia edzino Goja. El tio rezultis, la sekvantan tagon, telefonalvoko al la episkopejo.
Okazis pluraj telefonaj komunikoj inter la policejo kaj la episkopa sekretario, kaj inter ci-lasta kaj pastro Varga el Sankta Monika.
La morgauon aperis en ciuj gazetoj de Valcefa kaj ec en kelkaj tutlandaj jena stranga anonco: “Se la nomo de la persono, kiu parolis kun pastro Varga, en la pregejo Sankta Monika la 15-an de majo je la 17-a, komencigas per la literoj RS au VM, tiu persono estas urge kaj insiste petata rekontakti la saman pastron.”
*
“Ci tie parolas pastro Varga, el Sankta Monika,” diris varma voco en la telefonon, “via rezono estis gusta, kaj si konsentas vidi vin.”
Remetante la telefonan audparolilon, Karal ridetis plezure. Nun li vere ekscios ion klarigan.
*
“Mi estis viktima al cantagprovo”, diris Veronika Munzo. “Mi konsideris la ideon paroli al policano, al vi fakte, car mi trovas vin
“Kiu provis cantagi?” Jano prononcis kun sia konfidinspira mieno.
“Mi ne scias,” si respondis, “la afero okazis telefone. Voco diris al mi… Sed versajne pli placos al vi audi la bendon.”
Si rigardis al Karal kun ega fiero, kvazau si atendus gratulon, sed la policano nur okulumis kun amuziga rideto:
“Jes, por spionino, estas sage surbendigi ciun telefonan interparolon.”
Se fulmo trafus sin, Veronika ne aspektus pli idiotigita. Si gapis kun la esprimo de iu, kiu sin demandas, cu li songas au ne.
“Mi, spiono? De kie vi prenis tiun fantazian akuzon?” si fine akre demandis.
Karal plu ridetis.
“Ni scias”, li diris simple.
“Mi spiono!” si ripetis kun strange miksitaj sentoj. Kiam si rekomencis paroli, sia voco estis pli paca. “Unuflanke min humiligas, ke vi malkovris, mi kredis min pli lerta, sed aliflanke mi gojas tion scii. Mi intencis eligi el tiu aktiveco, kaj via scio ec pli stimulos min konfesi la veron. Sed al kiu mi turnu min tiurilate? Cu nun tuj al vi?”
“Ne. Tio koncernas ne la valcefan policon, nur la landan servon de kontrauspionado.” Li skribis nomon kaj telefonnumeron sur slipo, kiun li pasigis al si. “Kontaktu tiun sinjoron sed nun ni revenu al nia temo kaj audu vian bendon.”
“Dankon”, si diris, kaj si transdonis kasedon, kiun la policano tuj metis sur la magnetofonon.
“F-ino Munzo,” sonis la registrita voco, kiu audeble penis farigi nerekonebla (eble la parolant(in)o pincis al si la nazon), “mi scias, ke vi estis en Rafunja la 6-an de majo nokte. Mi gis nun ne informis la policon, sed mi tion