nepre faros, kaj gin tre interesos audi pri via agado tiuloke, se vi ne obeos je miaj instrukcioj. Elektu mem la rimedon, sed, kio ajn gi estos, necesas, ke la polico eksciu kaj firme kredu, ke Laura Pergame mortis post Gido Verstrata. Rakontu kion vi volas, sed estas nepre necese, ke la jugistoj sciu, ke Gido Verstrata jam mortis, kiam falis Laura Pergame. Ci vi bone komprenis? Mi ripetas…” La mesago estis ripetita, kaj poste abrupte finigis.
“Kion tio signifas?” si demandis.
“Ne policon oni demandas, sed polico onin”, sentencis Karal, kiu tuj aldonis: “Kion vi fakte faris tie supre? Cu vi deziras sangi la deklaron, kiun vi faris al mi kiam mi vin vizitis por pridemandi vin tiurilate?”
Veronika lin rigardis plorepete, kaj subite eklarmis.
Karal starigis, rondiris cirkau sia skribtablo, iris al si, kaj metis konsolan manon sur sian sultron.
“Cu viaj KGB-mastroj instrukciis vin fari ion tie?”
Si kapjesis, kaj tuj poste kapneis.
“Ne. Ne precize. Ili petis, ke mi agu kiel eble plej lerte por igi la publikon favora al la Afero de la eksterteranoj. Kiam Lizabeta parolis pri la alterigo de kosma vojagilo, kiel mi rakontis al vi lastfoje, mi pensis, ke tio estos bona preteksto por iri esplori la terenon kaj eble ec elpensi renkontigon kun eksterteranoj au ion similan, kion mi povus publikigi, place por miaj mastroj. Mia ideo estis profiti la ‘mesagon’ de Lizabeta por serci, kiamaniere arangi aferojn en Rafunja tiel, ke oni vere kredu mian elpensajon. Ju pli da homoj vidos min veturi tien, mi pensis, des pli konfirmigos mia atestado. Konkrete mi ne sukcesis trovi ec etan helpan ideon, nek arangi ‘pruvan’ spureton. Kiel mi diris al vi, mi tiel malvarmis, ke mi ec ne kuragis resti tutan horon.”
“Dankon, fraulino, mi pli facile kredas tion ol vian unuan klarigon. Sed cu vere vi scias nenion pri la du mortoj? Cu vi ne audis disputajn vocojn au iajn rivelajn bruojn, dum vi restis en Rafunja?”
“Ne. Tute ne”, si respondis, kaj ci-foje si aperis tute sincera. “Mi juras al vi. Dum mi estis tie, nenio nenormala okazis.”
Kaj si aldonis kun iom malgoja rideto:
“Ec ne alterigis fluganta telero.”
*
“Tiu klopodo cantage premi Veronikan Munzon estas ago de iu, kiu senesperigas, cu ne?” Karal prononcis.
“Sen ia dubo”, respondis Goja, dum tintis siaj trikiloj.
Karal plu pasis en la cambro tien kaj reen, tien kaj reen, lerte funkciigante ludbobenon. Kvazau fascinate, Goja rigardis la bobenon ritme malsupren malbobenigi, gis la snureto estis komplete strecita kaj gi rebobenigis gis la mano de Jano, por tuj rekomenci sian seneraran dancon.
“Vi estas infano”, si diris tenere.
“Cu ne ni ciuj?” li respondis. “Estu kiel ajn, ludbobeno ege helpas min pensi.” Kaj li plu marsis bobenludante, videble strece pensanta.
“Jes,” li ripetis, “estis senespera ago de persono, kiu riskas cion, por cion ne perdi. Ciaokaze, tio signifas, ke iu volas nepre ne forlasi la heredajon. Do estas parenco de Laura. Sed, ke tiu persono provas ricevi la heredajon, ne signifas, ke li au si mortigis. Nur ke li au si eksciis pri la morto, kaj la ricegon ne volas perdi.”
“Prave. Kaj tamen…” Goja interrompis sin, enpensigante.
“Tamen…” la edzo milde ehis.
“Tamen, tiu persono sciis, ke Veronika Munzo trovigis sur Rafunja. Kiel li povis scii, se li ne ceestis mem? Kaj kion li faris tie, se ne murdon, kun tia ekstrema intereso en la morto de tiuj du…”
“Vi pravas, vi tute pravas. Cu povus esti Bob Sulavi?”
“Cu li povus sangi sian vocon al tiu de la bendo?”
“Kial ne? La voco estis naza, nenatura, pli ina ol vira, lausajne, sed viro kun iom da aktora talento certe povus produkti tian vocon, des pli, car ne dauris longe la mesago.”
“Vi do devos kontroli, cu Bob Sulavi iel povus parenci al Laura.”
“Jes, mi tion kontrolos”, Jano diris koncentrige, dum la ludbobeno daurigis sian regulan dancon.
Kaj jen subite li haltis kaj turnis al Goja zorgoplenan vizagon. Ankau la trikiloj haltis. Goja direktis al li scivolajn okulojn.
“Cu vi scias, kial ciu enketo min suferigas?” li demandis.
“Car vi tro deziras solvi. Sed guste tial vi estas bonega enketisto.”
“Mi estas bonega enketisto, car mi facile elpensas multajn hipotezojn rilate al serio da faktoj…”
“Efektive”, intervenis la edzino. “Tion Remon ofte diris. Ofte kaj prave.”
“Sed tio estas la kauzo de mia senfina turmento. Jen mi estis certa, ke tiu cantago al Veronika Munzo malstopis nian vojon, kaj jus mia tortura koboldo inspiris al mi du hipotezojn, kiuj forrabas la tutan gojon fine trovigi en iom da klareco.”
Goja sentis simpation.
“Jano! Cu vere? Kiujn?” si demandis kun sufer-partoprena voco.
“Hipotezo n-ro unu: imagu, ke la krimo havas politikan, spionan au alian kauzon, cu ne estus bonega ideo, por ke la suspektoj misdirektigu for, elpensi sistemon, kiu tuj pensigos, ke la krimmotivo estas heredi? La cantago al Veronika povus servi tiun celon kaj havi neniun seriozan bazon.”
“Interesa ideo, efektive.”
“Hipotezo n-ro du: Veronika Munzo elpensis mem la tutan cantagan aferon, kaj mem surbendigis pseudan telefonalvokon, car si imagas, ke la suspektoj iom tro proksimigas al si, kaj aperi kiel viktimo igos la policon serci alivoje.”
“Sed kial si prenus sur sin la riskon konigi al la polico, pere de pastro, ke si estis en Rafunja?”
“Eble si vidis Jocjon au iun alian en Rafunja, kaj pensis, ke ni jam scias, ke si trovigis tie supre. Kiam mi iris pridemandi sin post la letero de Jocjo, tio farigis certeco por si; si ektimis, kaj ec multe pli kiam la gazetoj aperigis anoncon kun la komencliteroj de sia nomo, kio pruvis al si — lau tiu maniero interpreti nian agon — ke la polico vere suspektas sin. Eble nur tiam si elpensis la cantagan telefon-alvokon…”
“Grrr!” reagis Goja, preskau kolere. “Ankau mi havas murdajn ideojn. Mi satus murdi la acan koboldon, kiu inspiras al vi tiel genajn hipotezojn. Ni estis tute kontentaj, ke la enketo progresas, kaj jen cio refarigas komplika! Cu vere ni neniam trankvilos?” Kaj per la dekstra trikilo si agrese pikis senkulpan kusenon.
29
“Jen gi denove okazis”, Jano diris kun mieno iom kulpa, buterante al si pantrancon.
“Kio?” la edzino mire demandis, sed, tiuhore, si tuj intuis la aferon: “Ha! Vi songis!” kaj si replenigis lian kaftason.
“Tute mallonga songo”, li diris. “Mi memoras nur leteron, tajpitan leteron pure sanktavalan. Ne. Pli ol sanktavalan. Vi logantoj de la Sankta Valo de Tjazo nepre metas kelkajn eliziojn en ciun leteron, car tio placas al via estetika gusto, sed ne multajn, kelkfoje ec nur unu. En mia songo, ciu substantivo estis eliziita:
“Ho ne,” si plendis, “ne foriru tuj, gi povas atendi kvin minutojn, vi matenmangu trankvile, vi malbone digestos! Kaj estas negentile lasi min en nescio…”
Sed tia plendo, rita en ilia para vivo, ne povis venki lian labor-avidon, kaj longa kutimo tion jam instruis al si.
“Mi telefonos”, li diris. “Promesite”.
*
Efektive, post duonhoro, li telefonis. Lia voco sonis tre felica.
“Goja! Mi pravis!”
“Diru, Jano, mi febras pro scivolo.”
“Estas la sama skribmasino! La sama!”
“Kio? Kiu skribmasino?”
“La letero, kiun la notario sendis por resumi sian konversacion pri la heredo kaj la letero de Laura Pergame