estis tajpitaj per la sama skribmasino. Estas io nenormala en la klinigo kaj pozicio de la supersignoj. Tion mi duonkonscie mense registris, kiam mi legis la leteron de la notario, sed nur ci-nokte la pripensado igis min per songo serioze atenti la aferon.”
“Kaj kion vi konkludas? Cu tio signifas ke…?”
“Mi kuras al la skribfakulo. Mil kisojn, kara. La enketo proksimigas al la fino.”
*
Jano unue petis la polican skribfakulon kompari la subskribon “Laura Pergame” sur diversaj dokumentoj, kiujn li prenis el la dosiero. Inter tiuj trovigis la letero akuzanta sian edzon pri murdointencoj.
“Mi rigardos unue per lupeo, poste mikroskope,” la fakulo diris, “sed ec per nudaj okuloj mi jam estas preskau konvinkita. Ci tiu”, kaj li tusis la akuzan leteron adresitan al la polico pere de la notario, “ne estis skribita de la sama persono. Gi aperas al mi falsa.”
Li rigardis atente per lupeo.
“Jes, ci tiun ne subskribis la sama persono. Tion mi povas garantii. Mi kontrolos mikroskope antau ol doni definitivan jugon, sed kredu min, ci tiu estas falsajo, kaj ec ne tre bona.”
La detektivo nun transdonis al li faskon da paperoj skribitaj de la pseuda Gido Verstrata, inter kiuj trovigis la letero siatempe konfidita al notario Viljemin. Ankau ci-kaze la fakulo ne longe hezitis.
“Ci tiu estas falsa”, li diris, elektante la koncernan leteron, kaj li ekprenis sian lupeon por gin pli bone ekzameni.
“Sajnas al mi…” li komencis, sed anstatau fini la frazon, li prononcis: “Pli bone tuj uzi mikroskopon.”
Post kelka tempo, Karal sciis la respondon: la sama persono subskribis “Laura Pergame” sur unu el la leteroj transdonitaj de la notario al Jano, kaj manskribis mem tute la alian leteron, subskribitan — lausajne — de la “pentristo”.
Kun koro vigle batanta, Karal rapidis al la notario.
“Kiu tajpis ci tiun leteron?” li demandis tuj, kiam li trovigis sola kun Viljemin, montrante la resumon senditan de ci-lasta pri la heredproblemo.
La alia lin rigardis nekomprene.
“Kia stranga demando!” li fine diris mildvoce. “Mia sekretariino, kompreneble.”
El la apuda cambro perceptigis brueto apenau audebla pro la remburita pordo. Karal fulmrapide ekstaris antau la mirplenaj okuloj de la notario, sokata per tia nenormala, negentila konduto; li malfermis la pordon kaj kriis:
“Restu ci tie! Kien vi iras?”
La sekretariino, jus komencinta malfermi la alian pordon, kiu kondukis al la koridoro kaj de tie eksteren, haltis heziteme. Mastro Viljemin, sekvinta Janon, parolis kun ega surprizo:
“Elizabeta! Cu io estas ne en ordo? Kien vi iras?” Kaj li direktis al Karal milde riprocan rigardon, kvazau tiu respondecus pri la perturbo, maloftajo ofenda por la digno de ci tiu konstante paca oficejo.
“Mi… mi…” la sekretariino balbutis kun la esprimo de besto trafinta en kaptilon, “mi havas fortan kapdoloron kaj iris al la apoteko por…”
“Sed”, la notario interrompis per sia malrapida, trankvila tono, kies mildecon, sajne, ec la plej perturbaj cirkonstancoj ne povis modifi, “estis arangite, ke vi ne rajtas forlasi la oficejon sen informi min… Se okazus telefonalvoko au vizito, mi devas povi kalkuli je vi!”
“Efektive, sinjoro, efektive, vi… vi… vi tute pravas,” si panikvocis, “nur estas tiel dolore, ke mi iom perdas la kapon.”
“Se vi permesas…” Karal diris rigardante la notarion, kiu ec antau ol scii, pri kio temos, jam kapgestis jese, “mi satus peti ion de f-ino au s-ino Elizabeta.”
“F-ino”, si diris glacitone, kaj si rigardis lin kun videbla peno kasi sian angoron.
“Prenu pecon da papero kaj vian kutiman skribilon”, la detektivo instrukciis. Si sidigis ce sia tablo kaj atendis kun globkrajono enmane, kvazau bildo de perfekta sekretariino.
“Bonvolu skribi la nomon Laura Pergame.”
Sia korpo faris etan kvazausaltan ekmovon, tuj regitan, sed si skribis diligente, tro diligente.
“Trifoje, mi petas”, ordonis la policano. Si obeis kaj transdonis al li la paperon.
“Nun”, plu parolis Karal, “mi bezonus tekston, kiun vi skribis antaue. Ne gravas la temo.”
“Mi ne havas”, si diris. “Au mi tajpas, au mi skribas stenografie. Fakte mi ec uzas tre malmulte stenografion, ekde kiam ni havas diktokasedan masinon.”
La notario sin rigardis kvazau lia universo disrompigus. Post embarase longa silento, li diris:
“Ho jes vi havas, vi havas liston de adresoj el la tuta mondo, kiun ni kompilis hierau. Vi ne stenografiis gin, car estis cialingvaj nomoj, kaj vi estis en mia kabineto, kie vi ne povus tajpi. Vi diris, ke vi ne havos tempon tajpi gin antau hodiau posttagmeze. Nu, rigardu, jen gi estas sur via skribtablo.” Kaj li transdonis la folion al Karal.
“Min okulfrapas,” ci-lasta diris, “ke vi orientis vian skribon maldekstren, kiam mi diktis “Laura Pergame”, sed sur ci listo, via skribo estas iom klinita dekstren, strange, cu ne? Cu vi volis kasi vian normalan skribmanieron?”
Si rigardis lin kun tre laca esprimo.
“Vi scias, ke tio tute ne estas stranga. Bonvolu ne turmenti min plu. Jes, la subskribo sur la letero de Laura Pergame al la polico estas mia, ne sia.” Si ekploris amare. “Mi estas venkita, kaj mi ne plu havas la forton lukti. Mi estis stulta. Krimi postulas pli da nerva energio ol mi imagis. Mi preferas konfesi cion. Konduku min, kien vi volas.”
“Elizabeta!” la notario diris kun perceptebla sufero. “Cu vere vi faris delikton? Mi ne povas kredi.” Kaj li aldonis per voco emociplena: “Cu vi ne estis felica ci tie?”
Tio plorigis sin ec pli.
“Ho jes, mi estis felica. Estis bona, agrabla ofico. Mi agis nepardoneble stulte.” Sia voco iom firmigis, kaj si cesis larmi. “Min tentis la milionoj. Tio estis mia stulteco. Mi havis bonan vivon kiel sekretariino, neniam revis pri io alia. Sed kiam mi eksciis pri la milionoj…”
Si prenis postukon el la mansaketo, kaj sekigis al si la okulojn, dum la du viroj rigardis nekomprene. Si reparolis:
“Homo vivas simplan, normalan, dungitulan vivon kaj havas psikan ekvilibron. Ciuj opinias lin stabila. Sed jen alvenas eksterordinara informo kaj la tuta fortikajo sanceligas. Mi estis ege malsaga. Mi konscias klare nun, ke ec se mi estus sukcesinta, mi ne povus elporti gin, mi malfelicus dum la tuta vivo.”
“Sed kio estis tiu novajo? Mi nenion komprenas”, la notario diris.
“La edzinigo de onklino Laura al milionulo” si respondis. “Mi estas la nevino de Laura Pergame.” Kaj, ekstarinte, si iris preni sian mantelon.
30
Jano Karal kaj la notaria sekretariino sidis en la policejo.
“Min devojigis mia scivolemo”, si diris amare.
La policano miris pri sia kompleta psika sango. En la notariejo, si montris la reagojn de besto persekutata. Sed tuj kiam si decidis diri la veron, sia sinteno tute aliigis. Sajnis, kvazau venus en sin granda paco, granda psika trankvilo, kvankam miksita kun profunda malgojo.
“Mi agis sage dum mia tuta vivo”, si daurigis. “Mi tute ne havas brilan intelekton. Mia inteligenteco eble ec situas iom sub la meza nivelo. Sed mi ciam havis sanan prudenton, kaj mi estas generale fidinda, serioza en mia laboro. Tion la notario satis en mi. Mi akiris la postenon dank’ al mia ofica fidindeco.
“Vi sciu, ke labori ciutage en la plej fama notariejo de la regiono estas stranga sperto. Vizitadas la oficejon ciaspecaj homoj, kelkaj videble tre ricaj, kaj ili enfermigas en la notaria kabineto por babili, babili… Kio okazas trans tiu remburita duobla pordo? Mi estis konfidenca sekretariino kaj jam sciis au divenis multon pro mia ofico, sed mi ege scivolis pri cio, kio restis al mi kasita.
“Kiam mi instalis mikrofoneton, kiu ebligis al mi cion audi, mi tute ne havis krimajn intencojn.”
“Kiam vi gin arangis?” demandis Karal.