kiun Jano jetis al si.
“Dum ni parolas pri policaj raportoj,” si rekomencis post tiu estetike taksa pauzo, “cu vi havas tiun de la fotografo pri la foto kun eksterteran?”
“Ha jes! Mi forgesis gin mencii al vi. Estis du fotoj, cu ne? Unu simple estas fusita kliso, kiu hazarde povus elvoki tre intensan blue blankan lumon meze de Rafunja. La alia, kiu montris strangan estajeton, estis farita versajne kun la helpo de infano au de nano, plus ia optika truko. Ni supozas, ke Rik foje konsideris uzi ilin en sia propagando, kaj poste rezignis, car ne sufice konvinkaj. Li estis bonega fotisto, kaj sendube lin amuzis provi krei specialajn efektojn per sia fotoaparato.”
“Jes, tio ne mirigas min, mi atendis similan konkludon.”
Kelkajn metrojn for, la nagemula kvaropo ial eksplodis per bruega rido. Goja al gi ridetis, kvankam neniu el la grupo sin atentis.
“Kaj kion vi opinias pri la strangaj lumoj, kiujn multaj vidis, laudire?” demandis sia edzo.
“Mi ne prenas ilin serioze. Miskomprenataj naturaj fenomenoj, tute certe. Multaj eksperimentoj pruvis, ke oni perceptas grandparte lau tio, kion oni atendas, au esperas, au timas. Krome, personoj rakontas tiajn aferojn por senti sin interesaj, gravaj. Kelkaj sukcesas sin trompi mem, aliaj konscias pri la mensogo.”
Refoje la kvar junaj homoj ekridis. El la konfuza bruo audigis la esprimo “etaj verdaj estajoj”, sekvata de nova ridego. Nur Goja turnis la okulojn al ili dum Karal komentis serioze:
“Vi pravas. Stefano probable min trovos neallaseble skeptika, sed mi kredos je eksterteranoj nur, kiam mi frontos unu vizag-al-vizage…”
25
La kajojn laulonge de Tjazo, kie Stefano nun pasis kun la manoj enpose, pentris rozaj la okcidenta suno, kaj la beleco de la Granda Ponto antau li estis reliefigata de tiu milda lumo sunsubira kvazau fare de magia artisto.
La junulo fajfis. Li estis plene felica. La vespero belegis, li rapidis al unu el tiuj bonegaj mangoj, kiujn nur onklino Goja kapablas kuiri, kaj li havis kun si dokumenton, kiun Kara-Karal nur povos gui avide.
“Hm! Kia aromo!” li diris enirante. Kaj li tuj iris kuirejen.
“Estu bonkora,” onklino Goja flustris, “ne torturu lin! Vi sukcesis voci tiel mistere ce la telefono, ke via onklo farigis neelporteble nerva. Kaj li…”
“Ha, Stefano!” Jano interrompis envenante. “Cu vi refoje blufis por aspekti impona?”
“Via detektiva mosto, mi ne permesus al mi”, ironiis la junulo.
“Cio estas preta”, Goja intervenis. “Ni tuj cetabligu kaj vi rakontos al ni dum la mango, cu konsentite?”
“Bone, bone, mi ne torture senpaciencigos vian karulon”, Stefano diris kun tono de favordonanto. “Mi opiniis, ke por farigi policano, necesas havi stalajn nervojn kaj neelcerpeblan stokon da pacienco, sed mi videble eraris.”
“Grrr!” moke sovagis la onklo.
“Ne nur senpaciencajn, ec agresemajn oni elektas! Nu, nu, nu. Kia dekadenco! Kiam mi estis juna, policanoj sciis regi sin. ‘Ec ne unu muskoleto sur lia vizago movigis’, oni diris pri ili epopeante iliajn heroajojn. Nu, nu, nu, nu. La socio ne plu estas, kia gi iam estis. La gardantoj de l’ publa bonordo — pardonu, detektiva mosto, mian sanktavalajon, mi volis diri ‘publika bonordo’ — perdis la animan forton, kiu igis ilin famaj tra la mond.”
La triopo sidigis cetable.
“Cu vi audis tiun muknazulon blufi pri sia ago?” Karal demandis la edzinon. “Cu vi audis lin diri: ‘kiam mi estis juna’? Tute certe li simile blufas pri la gravega informo, kiun li anoncis al ni.”
“Tute ne, Kara-Karal,” la junulo rebatis, “kaj mi havas ci tie la dokumenton.” Li tiris paperon el poso.
“Kio estas?” Karal demandis seriozige.
“Letero de Jocjo.”
“Ha! Kiel li fartas?” Goja diris. “Cu plu sur la kariba maro?”
“Jes, li sipas ricule de insulo al insul, kun gusta gua goj.”
“Kion li faras en la Antiloj?” Karal scivolis.
“Onklo! Vi polico ciam mirigos min. Kian procedon vi uzas por ciam sukcesi esti tiel perfekte neinformitaj? Vi vere havas specialan talenton por eviti, ke la plej famaj famoj trafu vin!”
Jano ridis, sed ne tute ride.
“La tuta urbo scias, ke Jocjo gajnis la unuan premion ce internacia konkurso pri elektroniko. Necesis solvi delikatan teknikan problemon, kaj prosperis al li.”
“Kaj la premio estis antila krozado”, klarigis Goja.
“Ni policanoj estas ec pli stultaj ol vi imagas,” Jano diris, kaj sajnis, kvazau vera humilo trasorbigus lian frazon, “car mi tute ne komprenas, kiamaniere kariba Jocjo povas sendi informojn utilajn al ni ci tie.”
“Sendube vi tro laboris lastatempe”, lia nevo respondis. “Mi ne rekonas vian kutiman viglan menson kun ties fama fulma komprenemo. Fakte, estas tute simple, li rakontas aferon, kiu okazis antau lia foriro.”
“Kion?” strece unuvortis la onklo.
“Jen”, Stefano diris, kaj la unuan fojon lia voco plene seriozis. “Jocjo automobilis per la veturilo de sia patro en Malpaz la 6-an de majo cirkau la 8-a vespere…”
“Tio estas la tago, kiam mortis Verstrata kaj Pergame!” ekkriis la detektivo.
Stefano pauzis kun la evidenta deziro intensigi la scisoifon.
“Felice”, li fine daurigis, “la placo estas tre bone prilumata. Mi parolas pri la Platana Placo, kie li pasis. Kaj jen li vidis nenion alian ol…”
Li denove sin interrompis, pli kaj pli incite.
“Diru rekte, korpo de porko!” Karal preskau koleris.
“…la auton de Bob Sulavi.”
“Cu li estas certa?”
“Jes, vi tuj vidos. Cetere, cu vi ne memoras, ke la kontrauspiona ulo donis al ni precizan priskribon pri la auto kune kun ties platnumero?”
“Efektive. Kaj poste?”
“La veturilo estis haltigita, sed Sulavi sidis ce la stirrado. Jocjo trovis tion stranga kaj decidis observi, kio okazos. Bedaurinde, li ne povis trovi lokon por restigi sian auton. Li rondiris la placon, serce al libera loko, kaj kiam li revenis tien, kie antaue staris la veturilo de Sulavi, ci-lasta estis for. Jocjo akcelis kaj tuj vidis la automobilon. Li decidis sekvi gin.”
“Kien li iris?”
“Al Rafunja.”
Svebis momenta silento.
“Kien?” Jano ripetis, kvazau li estus audinta malbone.
“Al Rafunja. Bedaurinde estis nokto. Tie Sulavi perdigis en la naturo, t.e. Jocjo ne sukcesis lin sekvi.”
“Domage, sed tamen tio estas tre grava. Kioma horo estis?”
“Li skribis, ke estis la 20:47, kiam li eliris el la auto tie supre. La precizan horon li notis, kiel detektivo/spiono tute konscienca.”
“Cu li scias, kiom da tempo Sulavi tie restis?”
“Ne, car Jocjo devis reiri hejmen. Li devis prepari siajn pakajojn, car jam la sekvantan matenon li forflugis al Trinidado, kaj li timis, ke liaj gepatroj maltrankviligos pro lia foresto. Li ne havis tempon telefoni, ke li sekvas Sulavin, kaj tie supre kompreneble ne trovigas telefonbudoj. Li do decidis reveni Valcefan. Sed tio ne estas cio.”
“Kio pli?”
“Li estis veturanta senlume por ne tiri al si la atenton de Sulavi. Estis sufice luma nokto. Alvenante supre, li vidis de malproksime, ke Sulavi haltas kaj mem lasas la auton ce la enirejo de vojeto iranta en la pinarbaron. Nu, post kiam li vane sercis Sulavin, revenante al sia auto, li ekvidis iun alian.”
“Kiun? Cu iun konatan?”