“Cu ankau Pitizazo sin fordonas al cantago?” Goja demandis, sajne sen skrupuli pri interrompado.
“Mi opinias, ke ne”, la edzo respondis. “Tio estis blufo, kaj Verstrata gin perceptis, kvankam li tamen estis certa, ke efektive Rik kasis dokumentojn aliloke ol hejme. Au almenau li opiniis, ke la eventuale nova cantagisto ne estos tiel finance avida, kiel la alia jus farigis. Li do decidis cesigi la vivon de Ospaci.”
“Kiamaniere?”
“Tre simple, fakte. Rik postulis tre altan sumon sub formo de monbiletoj. Verstrata sajnigis, ke li konsentas pagi, sed petis tempospacon por kolekti la monon nesuspektate. Ospaci akceptis. La falsa pentristo tiam diris, ke pluraj personoj jam scias, ke li intencas ferii tuj en Akvoviva kun Laura Pergame, kaj ke la plej diskreta maniero transdoni tiun grandan kvanton da biletoj estus, ke Rik tien venu nokte. La cantagisto aprobis kaj ili fiksis rendevuon.”
“La murdo tamen ne okazis tie, cu?” diris Stefano.
“Ne. Tie nur komencigis la scenaro. La hotelo, kie ili logis, konsistas el konstru-unuoj apartigitaj unuj de la aliaj. Je la fiksita horo, Rik frapis al la pordo de ilia logunuo, kaj eniris. Gido kaj Laura staris kasitaj ambauflanke de la pordo, ciu kun revolvero enmane. Per la konstanta minaco de ambau revolveroj, ili devigis lin reveturi kun ili tiun nokton la tutan vojon de Akvoviva gis la Rafunja-teraso, kie ili ordonis al li stari sur la ekstrema rando de l’ klifo. Laura promesis, ke ili ne mortigos lin, se li malkasos la nomon kaj adreson de la amiko, kiu havas la dokumentojn…”
“Kaj li kompreneble rifuzis”, la junulo asertis.
“Tute ne. Kiel diras la letero: ‘Li estis terurita, kaj krocis sin iom stulte al tiu lasta sanco plu vivi.’ Li fakte nomis Pitizazon, kaj klarigis, kie staras la kofro.”
“Mi trovas tion eksterordinara”, Stefano komentis. “En la sama situacio mi dirus ian ajn mensogon.”
“Ne estas tiel strange el psikologia vidpunkto”, diris la psikologino el la triopo. “Lia forto kusis en la sagula carmo, kiun li disradiis, en lia jurnalista trovkapablo, en lia talento organizi kaj intelekte koncepti. Sed li estis sekse, viande, alkohole abstinema. Tiajn homojn ofte teruras minaco de perforto, au la vido de revolver, tiel ke ilia cerbo preskau paralizigas. Ili ne estas nerve ekipitaj por batali kaj barakti. Ili estras situaciojn nur per intelekto au ordona dokumento, inkluzive cantagan, t.e. per io, kio dekomence certigas, ke ne povos okazi alfrontigo, car la viktimo dekomence ne povas sin defendi.”
“Ciaokaze, li donis la necesajn indikojn al Verstrata, sed tiu ne intencis lasi lin vivi. Li simple pusis, kaj Rik falis morten.”
“Kial”, Stefano demandis, “ili revenis al Rafunja, proksime al la domo de l’ pentristo? Cu tio ne estis neracia maniero altiri al si la atenton?”
“Li mencias tion en la letero. Li diras, ke li decidis mortigi Ospacin en Rafunja, car la afero pri eksterteranoj povos provizi klarigon pri lia tiea ceesto, kaj krome car oni malpli suspektos, se li mortos proksime al Valcefa, kie multaj eblaj suspektatoj certe vivas, ol se oni trovos lin ie fore — ekzemple en Akvoviva — kie oni riskus pli facile rimarki la samtempan ceeston de Verstrata.”
“Tio estas la racia klarigo,” Goja diris, “sed mi min demandas, cu ne ekzistas alia kauzo, kusanta en la nekonsciaj profundoj de lia psiko, nome, ke li volis, ke Ospaci trafu la saman morton kiel la vera Gido. Iel, la morto de ci-lasta estis kvazau modelo de facila maniero likvidi homon. Kaj en tute neracia tavolo de la psiko povis vivi la ideo, ke la korpo de tiu, kiu provis malhelpi plenan guon de la rico, iru retrovi la korpon de tiu, el kiu tiu rico fontis.”
“Sajnas al mi, ke vi arangas tre komplekse tute simplan aferon”, la policano diris. “Fakte, ni ne suspektis Verstratan antau ol li mortis, kio pruvas, ke li rezonis guste.”
“
“Vi ne suspektis,” kontraudiris la edzo, “vi deziris, ke si estu kulpa. Tio estas tute alia afero.”
“Kion ili faris post la krimo, cu vi scias? Cu vi komprenis, kial la auto de Rik retrovigis en Malpaz?” Goja deziris scii.
“Ili bezonis auton por reveturi malsupren, kaj ili havis nur tiun de Rik. Versajne ili tranoktis en la lignodomo, kaj revenis valen la sekvantan matenon, por iri trajne de Malpaz al Akvoviva.”
“Kial ne la tutan vojon aute?” vocis Stefano, sed parolante li jam divenis la respondon: “Ha jes! Kompreneble. Por ne lasi spuron pri Rik tro malproksime de Rafunja.”
“Sendube”, aprobis Karal, kiu aldonis: “Izidoro enketis pri tio surloke. Ili certe trovigis en Malpaz la tagon post la krimo, kiam ili supozeble estis en Akvoviva. Biletdejoranto en la malpaza stacidomo rekonis foton de la “civilizita” Verstrata, kaj — parenteze — apenau kredis Izidoron, kiam tiu diris, ke la fotito estas la fama pentristo.”
“Kio pruvas,” Stefano diris, “ke la aspektosango de Verstrata estis vere efika.”
La triopo silentis, pripensante, gis la junulo eligis profundan gemspiron.
“Kio estas al vi?” la onklino demandis. “Cu io malplacas?”
“Mi nur bedauras,” la knabo respondis, “ke ciuj ci raciaj klarigoj ne plu lasas rolon al la eksterteranoj. Mi satis ilian ceeston fone de ci tiu afero. Estis io poezie fantazia en gi, cu vi ne trovas?”
“Eble jes,” la onklo respondis, “sed, se diri la veron, mi preferas rilati kun teranoj. Mi sentas min pli hejme.”
Kaj, strange — car ne estis tre varme en la cambro — li postuke visis al si la frunton.
32
“Bob!”
“Veronika!”
Ili interkisis pasie.
“Veronika!”
“Bob!”
Flamoj fluis en liaj vejnoj, sed tio estis tre agrabla sensaco, eble car samtempe angela horo milde muzikis, kaj ili flugis tra la spaco akompanate de miloj da birdoj, kiuj proklamis al la kosmo lian paradizan felicon.
“Ili kondamnus nin”, si diris tiel proze, ke li abrupte retrovigis surtere, “je tre grava puno, se ni ne estus sukcesintaj negoci niajn sciojn kun la kontrauspiona servo kontrau promeso de senpuneco. Ni neniam plu agos kontraulege, cu?”
“Neniam plu”, li diris, kaj li denove regalis sin per longa, longa, Hollywooda kiso.
Ili promenis sur la Rafunja-ebenajo. Post la strecaj tagoj travivitaj jen dise jen kune, tiu sovaga naturo sajnis pli tauga ol iu ajn kadro por repacigi la korojn kaj ilin provizi per anima trankvilo sopire bezonata. Si rompis la silenton.
“Li estis nekredeble afabla, cu vi ne trovis?”
“Jes”, sia amato diris, sed lia menso rigardis tro malproksimen por povi vere memori pri la gravulo el la kontrauspiona servo, kun kiu ili jus havis longan konfesan kunsidon.
“Li ec ne montris malestimon,” si prononcis, “li komprenis, ke mi estis viktimo, simpla viktimo.”
Li ne respondis, nur plu kontemplis reve la rokan oceanon.
Si haltis por forpreni stoneton el la suo. Sub la vesperiga suno, la rokoj de Rafunja aspektis pli kaj pli songeskaj. Ilin — sed ankau sin — Bob rigardis admire. Si remetis la suon kaj rekomencis pasi. Tenere, li metis la manon sur sian sultron. Kvankam li havis longajn krurojn, kaj si relative etajn, ambau iris sampase, kaj tiu komuna kadenco estis por li pace feliciga simbolo.
“Nu,” si diris, “la cefa afero estas, ke ni kuragis fronti unu la alian, kaj diri al ni reciproke la veron pri ni mem. Tio estas mirakla, cu ne?”
“Cu mirakla? Mi opinias, ke tute simple ambau sentis, ke li au si amas la alian, kaj ke vivi mensoge ne koheras kun la postuloj de felica amo. Ni agis nur pro propra intereso.”
“Eble jes, sed felice niaj personaj interesoj koincidas.”
Li rigardis sin oblikve.
“Multo en ni emas koincidi, cu ne?” li susuris.