Kojonov Lucjo
Antauparolo de la tradukinto
Kojonov Lucjo (originala titolo:
La verko priskribas fakte tragikan eventon, sed, pro trafe elektita stilo kaj tono, neniu leganto perceptas tion kiel tragedion. Gi estas amuza (ankau am-uza!) fabelo por plenkreskuloj. La moralo aperas en la prologo: necesas esti singarda en seksa vivo. Dum 150 jaroj tiu penso neniom malaktualigis kaj post apero de aidoso ekhavis novajn nuancojn…
Tiu ci poemo, samkiel ciuj rusaj «maldecaj» poemoj, estis tradicie atribuata al Ivan Barkov – fama poeto de XVIII jc., kies multaj versajoj estas vere sokaj. Tamen simpla logiko neas tion: en la kvina parto de la poemo estas menciite, ke la praavo de la protagonisto vivis en la tempo de Jekaterina (t.e. inter 1762 kaj 1796), do Lucjo mem devis naskigi komence de XIX jc. kaj, evidente, Barkov (1732–1768) ne povis tion priskribi.
La stilo kaj metriko de Lucjo estas tipaj por la epoko de A. Puskin (post 1820), kelkloke la poemo memorigas kelkajn poemojn de Puskin, verkitajn en 1830–1833 (
Certe la poemo estis malpermesita fare de cenzuro. Antau 1917 la moralon gardis eklezio, poste aperis komunistpartia cenzuro, multe pli severa kaj cinika ol la eklezia. Nur post falo de la komunista diktaturo aperis ebleco eldoni la poemon en Ruslando kaj gi estas publikigita en
Dum pli ol 150-jara cirkulado de la poemo en manskribitaj kopioj aperis multaj versioj, kelkaj el ili estas tute fusaj. Mi disponas tri diversajn variantojn, el kiuj mi klopodis restauri la plej plenan kaj adekvatan tekston. Foje tio estis preskau neebla kaj oni povas pri tio bedauri, sed povas ankau goji – ja tio pruvas, ke la poemo igis vere popola kreajo, parto de la nacia kulturo. Havante diversajn versiojn de unu strofo, mi ciam klopodis elekti la plej majstran kaj spritan, sed se tio ne eblis – mi penis konsideri dum la tradukado ciujn versiojn.
La poemo estas verkita per simpla parola lingvajo. Specialaj rusaj realajoj en gi preskau ne aperas, do ne estis bezono enkonduki glosindajn vortojn, kaj necesas nur minimumaj klarigoj. La malnovan rusan mezurunuon
En la genealogio de Lucjo estas menciita regado de kelkaj plej konataj rusaj caroj, nome:
Johano IV (la Terura) (1530–1584, regis ekde 1547), fama pro sia krueleco kaj maljustaj reprezalioj;
Petro I (la Granda) (1672–1725, regis ekde 1689): eminenta reformisto, establis kontaktojn kun Europo, organizis la unuan regulan armeon en Rusio. La batalo apud urbo Poltavo (nuntempe – provinca centro de Ukrainio) okazis en 1709 dum la milito kontrau Svedio;
Jekaterina II (la Granda) (1729–1796, regis ekde 1762), konata kiel «klera» imperiestrino; dum sia rego faris karieron pluraj eminentaj militistoj kaj politikistoj.
Mi esperas, ke la poemo estos interesa por legantoj en diversaj landoj, car gi montros al ili tute nekonatan tavolon de la rusa literaturo.
Valentin Melnikov
Prologo
Parto unua