Iom post iom la Fremdulo-viro (kvankam li estis Tevaro) farigis vere genita. Ili estis plenigintaj liajn harojn sufice dense per koto; ili estis rulintaj lin supren kaj malsupren sur akraj stonetoj; ili estis sidintaj sur li en longa vico sesope; ili estis frape tusintaj kaj bate pusintaj lin gis li apenau povis spiri; kaj kvankam li ne komprenis ilian lingvon, li estis preskau certa ke la nomoj kiujn la Neolitikaj sinjorinoj donis al li ne estis tre sinjorinecaj. Tamen, li nenion diris gis la tuta Tribo de Tegumo estis kolektiginta, kaj tiam li kondukis ilin al la bordo de rivero Vagajo, kaj tie ili trovis Tafinjon kiu faris lekanteto-cenojn, kaj Tegumon kiu zorge sagis malgrandajn karpojn per sia riparita sago.

'Nu, vi ja estis rapida!' diris Tafinjo. 'Sed kial vi kunportis tiom multe da homoj? Kara Pacjo, jen mia surprizo. Cu vi surprizigis, Pacjo?'

'Tre,' diris Tegumo; 'sed tio fusis mian fisadon por la tuta tago. Kial la tuta kara, afabla, placa, pura, trankvila Tribo estas ci tie, Tafinjo?'

Kaj ili ja estis. Unuaj promenis Tesumaj Tevindrau kaj la Neolitikaj sinjorinoj, firme tenantaj la Fremdulo- viron, kies haroj estis plenaj de koto (kvankam li estis Tevaro). Post ili venis la Cefa Estro, la Vica Estro, la Deputitaj kaj Asistaj Estroj (ciuj armitaj gis la supraj dentoj), la Hetmanoj kaj Centestroj, Rotestroj kun siaj Rotoj, kaj Dolmanoj kun siaj Tacmentoj; Vunoj, Negusoj, kaj Ahundoj iom pli malantaue (ankau ili armitaj gis la dentoj). Post ili la Tribo en hierarhia ordo, ekde posedantoj de kvar kavoj (po unu por ciu sezono), privata rangifero-stalo, kaj du salmo-saltejoj, gis feudaj kaj prognataj Komunuloj, semi-rajtantaj je duona ursofelo por vintraj noktoj, sep jardojn for de la fajro, kaj asignitaj servutuloj, rajtantaj je transproprietigo de skrapita medol-osto subherede (Cu cio tio ne estas belegaj vortoj, Plej Amata?). Ili ciuj estis tie, saltantaj kaj vokantaj, kaj ili timigis ciujn fisojn je dudekmejla distanco, kaj Tegumo dankis ilin per flua Neolitika oratorajo.

Tiam Tesumaj Tevindrau alkuris kaj kisis kaj cirkaubrakis Tafinjon vere tre multe; sed la Cefa Estro de la Tribo de Tegumo ekkaptis Tegumon ce la verto-volvajaj plumoj kaj skuis lin severe.

'Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!' kriis la tuta Tribo de Tegumo.

'Je la bona cielo!' diris Tegumo. 'Lasu mian verto-volvajon! Cu iu ne povas rompi sian karpo-sagon sen ke la tuta kamparanaro jetas sin al li? Vi estas tre enmiksigema popolo.'

'Mi ne kredas ke vi fakte alportis la nigratenilan sagon de mia Pacjo,' diris Tafinjo. 'Kaj kion vi faras al mia kara Fremdulo-viro?'

Ili estis batpusantaj lin duope kaj triope kaj dekope gis liaj okuloj turnigis kaj turnigis. Li povis nur spasme spiri kaj montri al Tafinjo.

'Kie estas la malbonaj homoj kiuj pikis vin per sagoj, mia kara?' diris Tesumaj Tevindrau.

'Ne estis ajn,' diris Tegumo. 'Mia sola vizitanto ci-matene estis la povra homo kiun vi klopodas sufokigi. Cu vi ciuj malbone sentas, au cu vi estas malsanaj, ho Tribo de Tegumo?'

'Li alvenis kun terura bildo,' diris la Cefa Estro, — 'bildo kiu montris ke vi estas plena de sagoj.'

'E... um... — Eble mi p'fere 'spliku ke mi donis al li tiun bildon,' diris Tafinjo, sed si ne sentis sin tre komforte.

'Vi!' diris la Tribo de Tegumo ciuj kune. 'Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata! Cu vi?'

'Tafinjo kara, mi timas ke ekestos iom da problemoj,' diris sia Pacjo, kaj li metis sian brakon cirkau sin, por ke si ne zorgu.

'Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!' diris la Cefa Estro de la Tribo de Tegumo, kaj li saltetis sur unu piedo.

'Mi volis ke la Fremdulo-viro alportu la sagon de Pacjo, do mi dezegnis gin,' diris Tafinjo. 'Ne estis aro da sagoj. Estis nur unu sago. Mi dezegnis gin trifoje por esti certa. Mi ne povas helpi ke aspektis kvazau gi trafis la kapon de Pacjo — ne estis sufice da loko sur la betulo-selo; kaj tiuj aferoj kiujn Panjo nomas malbonaj homoj mi celis kastoroj. Mi dezegnis ilin por montri al li la vojon tra la marco; kaj mi dezegnis Panjon ce la buso de la Kavo kun goja aspekto car li estas kara Fremdulo-viro, kaj mi pensas ke vi ciuj estas la plej plejstulta popolo en la mondo,' diris Tafinjo. 'Li estas tre placa viro. Kial vi plenigis liajn harojn per koto? Lavu lin!'

Neniu diris ion ajn dum longa tempo, gis la Cefa Estro ekridis; tiam la Fremdulo-viro (kiu almenau estis Tevaro) ekridis; tiam Tegumo ekridis gis li falis dorse sternite sur la bordon; tiam la tuta Tribo ekridis pli multe kaj pli fuse kaj pli laute. La solaj homoj kiuj ne ridis estis Tesumaj Tevindrau kaj ciuj Neolitikaj sinjorinoj. Ili estis tre gentilaj al ciuj siaj edzoj, kaj diris 'idioto!' sufice ofte.

Tiam la Cefa Estro de la Tribo de Tegumo kriis kaj diris kaj kantis: 'Ho, Malgranda-persono-sen-bonaj- manieroj-kiu-devus-esti-frapata, vi trafis grandiozan inventon!'

'Mi ne planis; mi nur volis la sagon kun nigra tenilo de Pacjo,' diris Tafinjo.

'Sed tamen. Gi estas grandioza invento, kaj iam estonte la homoj nomos gin skribado. Nun temas ankorau nur pri bildoj, kaj, kiel ni vidis hodiau, bildoj ne estas ciam guste komprenataj. Sed venos tempo, ho Bebo de Tegumo, kiam ni faros literojn — ciujn dudek ses au dudek ok au kiom do — kaj tiam ni kapablos kaj legi kaj skribi, kaj tiam ni ciam diros precize kion ni celas sen ajnaj eraroj. Nun la Neolitikaj sinjorinoj ellavu la koton el la haroj de la fremdulo!'

'Mi gojos pri tio,' diris Tafinjo, 'car, finfine, kvankam vi alportis ciun unuopan alian sagon de la Tribo de Tegumo, vi forgesis la nigratenilan de mia Pacjo.'

Tiam la Cefa Estro kriis kaj diris kaj kantis: 'Tafinjo kara, sekvontfoje kiam vi skribos bildo-leteron, vi prefere sendu kun gi homon kiu povas paroli nian lingvon, por klarigi pri kio temas. Al mi mem ne gravas, car mi estas Cefa Estro, sed estas tre malbone por la resto de la Tribo de Tegumo, kaj, kiel vi vidas, estas surprizo por la fremdulo.'

Tiam ili adoptis la Fremdulo-viron (vera Tevaro el Tevarujo) kiel membron de la Tribo de Tegumo, car li estis gentilhomo kaj ne faris problemojn pri la koto kiun la Neolitikaj sinjorinoj estis metintaj en liajn harojn. Sed de tiu tago gis la nuna (kaj mi supozas ke pri tio kulpas Tafinjo), tre malmulte da malgrandaj knabinoj iam satis lerni legadon kaj skribadon. Plej multaj preferas desegni bildojn kaj ludi kun siaj Pacjoj — precize kiel Tafinjo.

Tio ci estas la historio de Tafimaj Metalumaj cizita sur malnova dentego antau tre longa tempo fare de la Antikvaj Popoloj. Se vi legas mian rakonton, au lautlegigas gin, vi povas vidi kiel cio estas rakontata sur la dentego. La dentego estis parto de malnova triba trumpeto kiu apartenis al la Tribo de Tegumo. La bildojn oni gratis en gi per najlo au io alia, kaj tiam la gratojn oni plenigis per nigra vakso, sed ciujn dividajn liniojn kaj la kvin malgrandajn rondetojn malsupre oni plenigis per ruga vakso. Kiam gi estis nova, estis iuspeca retajo de bidoj kaj konkoj kaj valoraj stonoj je la fino; sed tio rompigis kaj perdigis — cio krom la malgranda iometo kiun vi vidas. La literoj cirkau la dentego estas magio — Runa magio, — kaj se vi povas legi ilin vi eltrovos ion iom novan. La dentego estas ebura — tre flava kaj defrotiginta. Gi mezuras du futojn laulonge kaj du futojn cirkaue, kaj pezas dek unu funtojn kaj nau uncojn.

Kiel la alfabeto estis farata

Tiam, unu semajnon post kiam Tafimaj Metalumaj (ni daure nomos sin Tafinjo, Plej Amata) faris tiun malgrandan eraron pri la sago de sia Pacjo kaj la Fremdulo-viro kaj la bildo-letero kaj cio tio, si denove iris fisi karpojn kun sia Pacjo. Sia Panjo volis ke si restu hejme kaj helpu pendigi pelto-felojn sur la grandajn sekigo- fostojn ekster ilia Neolitika Kavo, sed Tafinjo kase foriris al sia Pacjo tre frue, kaj ili fiskaptis. Subite si komencis fari ridajn sonetojn, kaj sia Pacjo diris: 'Ne faru stulte, infano.'

'Sed cu ne estis incite!' diris Tafinjo. 'Cu vi ne memoras kiel la Cefa Estro blovigis siajn vangojn, kaj kiel ridiga aspektis la Fremdulo-viro kun la koto en siaj haroj?'

'Mi memoras,' diris Tegumo. 'Mi devis pagi du cervo-felojn — molajn kun frangoj — al la Fremdulo-viro pro cio kion ni faris al li.'

'Ni nenion faris al li,' diris Tafinjo. 'Estis Panjo kaj la aliaj Neolitikaj sinjorinoj — kaj la koto.'

'Pri tio ni ne parolu,' diris sia Pacjo. 'Ni luncu.'

Tafinjo prenis medol-oston kaj sidis muse silenta dum dek tutaj minutoj, dum sia Pacjo gratis sur pecoj da betulo-selo per sarkodento. Tiam si diris: 'Pacjo, mi penzis pri sekreta surprizo. Vi faru sonon — iun ajn sonon.'

'Aa!' diris Tegumo. 'Cu tio suficas kiel komenco?'

'Jes,' diris Tafinjo. 'Vi aspektas precize kiel karpo-fiso kun buso malferma. Diru gin denove, mi petas.'

Вы читаете Tiel do rakontoj
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×