'Aa! aa! aa!' diris sia Pacjo. 'Ne estu malgentila al mi, filino mia.'

'Mi ne celas esti malgentila, vere kaj senmensoge,' diris Tafinjo. 'Estas parto de mia sekreta-surprizo- pensajo. Ja diru aa, Pacjo, kaj tenu vian buson malferma en la fino, kaj pruntu al mi tiun denton. Mi desegnos buson de karpo-fiso plene-malferman.'

'Kial?' diris sia Pacjo.

'Cu vi ne komprenas?' diris Tafinjo, gratante plu sur la betulo-selo. 'Tio estos nia malgranda sekreta s'prizo. Kiam mi desegnos karpo-fison kun malferma beko en la fulgo je la fundo de nia Kavo — se Panjo ne protestos — gi memorigos vin pri tiu aa-sono. Tiam ni povos ludi kvazau estas mi, saltinta el la mallumo kaj s'prizinta vin per tiu sono — same kiel mi faris en la kastoro-marco pasintvintre.'

'Cu vere?' diris sia Pacjo, per la tono kiun plenkreskuloj uzas kiam ili vere atentas. 'Daurigu, Tafinjo.'

'Ah fuse!' si diris. 'Mi ne povas desegni tutan karpo-fison, sed mi povas desegni ion kio indikas buson de karpo-fiso. Cu vi ne scias kiel ili staras kun la kapo malsupre sercantaj en la koto? Nu, jen estas kvazaua karpo-fiso (ni povas ludi ke la resto de gi ankau estas desegnita). Jen nur gia buso, kaj tio signifas aa.' Kaj si desegnis jenon. (1)

'Ne malbone,' diris Tegumo, kaj gratis ankau mem sur sia propra peco da betulo-selo; 'sed vi forgesis la sento-fadenon kiu pendas trans gia buso.'

'Sed mi ne kapablas desegni, Pacjo.'

'Vi bezonas desegni nenion krom la malfermajo de gia buso kun la sento-fadeno transe. Tiam ni scios ke estas karpo-fiso, car perkoj kaj trutoj ne havas sento-fadenojn. Rigardu nur, Tafinjo.' Kaj li desegnis jenon. (2)

'Nun mi kopios gin,' diris Tafinjo. 'Cu vi komprenos tion ci kiam vi vidos gin?' Kaj si desegnis jenon. (3)

'Perfekte,' diris sia Pacjo. 'Kaj mi estos same s'prizita kiam mi vidos gin ie ajn, kvazau vi estus elsaltinta de malantau arbo kaj dirinta 'Aa!' '

'Nun vi faru alian sonon,' diris Tafinjo, tre fiera.

'Jaa!' diris sia Pacjo, tre laute.

'H'm,' diris Tafinjo. 'Tio estas miksa sono. La fina parto estas la aa-karpo-fiso-buso; sed kion ni povas fari pri la komenca parto? Je-je-je kaj aa! Jaa!'

'Gi ja similas al la karpo-fiso-buso-sono. Ni desegnu plian parton de la karpo-fiso kaj ligu ilin,' diris sia Pacjo. Ankau li estis sufice incitita.

'Ne. Se ili estas ligitaj, mi forgesos. Prefere desegnu gin aparte. Kaj prefere ne parton de karpo-fiso, sed la hokon per kiu ni foje kaptas gin,' diris Tafinjo.

'Bona ideo,' diris Tegumo. 'Jen fis-hoko por la je-sono.' Kaj li desegnis jenon. (4)

'Nun mi provos,' diris Tafinjo. ''Moru ke mi ne povas desegni kiel vi, Pacjo. Cu suficos se mi desegnos nur la hokon, sen la truo por meti la fadenon?' Kaj si desegnis jenon. (5)

Sia Pacjo kapjesis, kaj liaj okuloj estis lume brilaj pro 'citigo.

'Belege,' si diris. 'Nun vi faru alian sonon, Pacjo.'

'Oo!' diris sia Pacjo, tre laute.

'Tio estas tre facila,' diris Tafinjo. 'Vi faras vian buson ronda kiel ovo au stono. Do ovo au stono taugos por tio.'

'Oni ne ciam povas trovi ovon au stonon. Ni devos grati ion rondan-similan.' Kaj li desegnis jenon. (6)

'Kara cielo!' diris Tafinjo, 'kiom multe da sono-bildoj ni jam faris, — karpo-buso, fis-hoko, kaj ovo! Nun vi faru alian sonon, Pacjo.'

'Sss!' diris sia Pacjo, kaj kuntiris siajn brovojn, sed Tafinjo estis tro incitita por rimarki tion.

'Tio estas tre facila,' si diris, gratante sur la arboselo.

'E... kio?' diris sia Pacjo. 'Mi celis ke mi estas pensanta, kaj ne volas esti genata.'

'Tamen estas sono. Estas la sono kiun serpento faras, Pacjo, kiam gi pensas kaj ne volas esti genata. Ni faru por la sss-sono serpenton. Cu tio taugos?' Kaj si desegnis jenon. (7)

'Jen,' si diris. 'Jen plia s'prizo-sekreto. Kiam vi desegnos siblan serpenton ce la pordo de via malgranda krom-kavo kie vi riparas la sagojn, mi scios ke vi forte pensas; kaj mi eniros tute muse-kviete. Kaj se vi desegnos gin sur arbo ce la rivero kiam vi estos fisanta, mi scios ke vi volas ke mi pasu plej muse-kviete, por ne skui la bordon.'

'Tute tiel,' diris Tegumo. 'Kaj estas pli en ci tiu ludo ol vi pensas. Tafinjo kara, mi havas impreson ke la filino de via Pacjo trafis je la plej bela afero kiu iam estis post kiam la Tribo de Tegumo ekuzis sarkodentojn anstatau iuj akraj stonfrapajoj kiel pintojn por la sagoj. Mi kredas ke ni trovis la grandan sekreton de la mondo.'

'Kial?' diris Tafinjo, kaj ankau siaj okuloj brilis pro incitigo.

'Mi montros,' diris sia Pacjo. 'Kio estas akvo en la Tegumo-lingvo?'

'Kompreneble ja, kaj tio signifas ankau 'rivero' — kiel Vagaj-ja — rivero Vagajo.'

'Kio estas malbona akvo kiu donas al vi febron kiam vi trinkas gin — nigra akvo — marco-akvo?'

'Kompreneble jo.'

'Nun vidu,' diris sia Pacjo. 'S'pozu ke vi vidus ci tion gratitan flanke de akvo-truo en la kastoro-marco?' Kaj li desegnis jenon. (8)

'Fis-hoko kaj ronda ovo. Du sonoj miksitaj! Jo, malbona akvo,' diris Tafinjo. ''Preneble mi ne trinkus tiun akvon car mi scius ke vi diras ke gi estas malbona.'

'Sed mi ne bezonus esti ce la akvo, tute ne. Mi povus esti mejlojn for, casante, kaj tamen -'

'Kaj tamen estus precize same kvazau vi starus tie kaj dirus: 'For, Tafinjo, au vi havos febron.' Cio tio en fis-hoko kaj ronda ovo! Ho Pacjo, ni devas rakonti tion al Panjo, rapide!' Kaj Tafinjo dancadis cirkau li en tuta rondo.

'Ne jam,' diris Tegumo; 'ne gis ni havos pli. Ni vidu. Jo estas malbona akvo, sed so estas mango kuirita sur fajro, cu ne?' Kaj li desegnis jenon. (9)

'Jes. Serpento kaj ovo,' diris Tafinjo. 'Do tio signifas ke mango estas preta. Se vi vidus tion gratitan sur arbo, vi scius ke estas tempo por veni al la Kavo. Ankau mi.'

'Ververe!' diris Tegumo. 'Ankau prave. Sed atendu momenton. Mi vidas problemon. So signifas 'venu kaj mangu', sed so signifas la sekigo-fostojn kie ni pendigas niajn pelto-felojn.'

'Acaj agaj sekigo-fostoj!' diris Tafinjo. 'Mi tre malsatas kiam Panjo petas min por pendigi pezajn plusajn peltojn sur ilin. Se vi desegnus serpenton kaj ovon, kaj mi pensus ke temas pri mango, kaj mi venus el la arbaro kaj rimarkus ke gi signifis ke mi helpu al Panjo pendigi la pelto-felojn sur la sekigo-fostojn, kion tiam mi farus?'

'Vi estus kolera. Panjo ankau. Ni devas fari novan bildon por so. Ni devas desegni makulitan serpenton kiu faras s-s, kaj ni ludos ke la senmakula faras nur ssss.'

'Mi ne certus kiel meti la makulojn,' diris Tafinjo. 'Kaj eble kiam vi rapidus vi forgesus meti ilin, kaj mi pensus ke estas so dum estas so, kaj tiam Panjo kaptus min tamen. Ne! Mi pensas ke ni aldonu tiujn acajn altajn sekigo-fostojn mem, por esti tute certaj. Mi metos ilin malantau la siblan serpenton. Rigardu!' Kaj si desegnis jenon. (10)

'Mi pensis ke vi celas malantau kiel post,' diris sia Pacjo. Kaj li desegnis jenon. (11)

'Ankau eblus,' diris Tafinjo. Sed tiam ni eble pensus ke temas pri du sonoj, dum temas pri unu.'

'Eble vi pravas. Ciuokaze tre similas al niaj sekigo-fostoj,' diris sia Pacjo, ridanta. 'Nun mi faros novan sonon kun la serpento-kaj-sekigo-fosto-sono en gi. Mi diras si. Tio estas Teguma por sago, Tafinjo.' Kaj li ridis.

'Ne ridu pri mi,' diris Tafinjo, pensante pri sia bildo-letero kaj la koto en la haroj de la Fremdulo-viro. 'Vi desegnu gin, Pacjo.'

'Ni ne aldonos kastorojn au montetojn ci-foje, cu?' diris sia Pacjo. 'Mi desegnos nur rektan linion por mia sago.' Kaj li desegnis jenon. (12)

'Ec Panjo ne povus erare pensi ke oni mortigas min,' li diris.

'Mi petas, ne faru, Pacjo. Mi eksentas malkomforte pro tio. Faru iom pli da sonoj. Ni tiel bele progresas.'

'E... h'm!' diris Tegumo, supren rigardante. 'Ni diru su. Tio signifas 'cielo'.'

Tafinjo desegnis la serpenton kaj la sekigo-foston. Tiam si haltis. 'Ni devas fari novan bildon por tiu fina sono, cu ne?'

Вы читаете Tiel do rakontoj
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×