'Su-su-u-u-u!' diris sia Pacjo. 'Kial? Gi tre similas al tiu ronda-ovo-sono iom maldikigita.'

'Do s'pozu ke ni desegnos maldikan rondan ovon, kaj kvazauos ke gi estas rano kiu dum jaroj nenion mangis.'

'Ne-ne,' diris sia Pacjo. 'Se ni desegnus tion haste ni povus miskompreni kaj pensi ke temas pri la ronda ovo mem. Su-su-su! Mi diros al vi kion ni faros. Ni faros malgrandan truon je la fino de la ronda ovo por montri ke la o-sono prononcigas maldike kun malgranda truo de buso, oo-uu-uu. Tiel.' Kaj li desegnis jenon. (13)

'Tre bone kaj bele! Multe pli bone ol maldika rano. Daurigu,' diris Tafinjo, utiligante sian sarko-denton.

Sia Pacjo daurigis desegnadon, kaj lia mano skuigis pro incitigo. Li daurigis gis li estis desegninta jenon. (14)

'Ne rigardu supren, Tafinjo,' li diris. 'Provu eltrovi kion tio signifas en Teguma lingvo. Se vi povas, ni ja trovis la Sekreton.'

'Serpento — fosto — rompita-ovo — fis-hoko kaj karpo-buso,' diris Tafinjo. 'Su-ja. Ciel-akvo (pluvo).' Guste tiam guto falis sur sian manon, car la cielo plennubigis. 'Nu, Pacjo, pluvas. Cu tion vi volis diri al mi?'

'Kompreneble,' diris sia Pacjo. 'Kaj mi diris tion al vi ne dirante ec unu vorton, cu ne?'

'Nu, mi pensas ke mi estus eksciinta post minuto, sed tiu pluvoguto certigis. Mi nun por ciam memoros. Su- ja signifas 'pluvo', au 'pluvos'. Nu do, Pacjo!' Si ekstaris kaj dancis cirkau li. 'S'pozu ke vi elirus antau ol mi vekigis, kaj dezegnis su-ja en la fulgo sur la vando, tiam mi scius ke pluvos kaj mi prenus mian kastoro-felan pluvo-capon. Cu Panjo ne estus surprizita!'

Tegumo ekstaris kaj dancis. (Pacjoj ne hontis fari tiajn aferojn en tiuj tempoj.) 'Pli ol! Pli ol!' li diris. 'S'pozu ke mi volus diri al vi ke ne multe pluvos kaj ke vi venu al la rivero, kion ni desegnus? Diru la vortojn en Tegumo- lingvo unue.'

'Su-ja-las, ja maru. (Ciel-akvo finigas. Rivero venu.) Kiom da novaj sonoj! Mi ne scias kiel ni povos desegni ilin.'

'Sed mi ja — sed mi ja!' diris Tegumo. 'Nur atendu momenton, Tafinjo, kaj ni cesos por hodiau. Ni jam havas su-ja, cu ne? sed tiu las estas enigma. La-la-la!' kaj li svingis sian sarkodenton.

'Estas la sibla serpento je la fino kaj la karpo-buso antau la serpento — as-as-as. Ni nur bezonas la-la,' diris Tafinjo.

'Mi scias, sed ni devas fari tiun la-la. Kaj ni estas la unuaj homoj en la mondo kiuj iam ajn provis fari tion, Tafimaj!'

'Nu,' diris Tafinjo, oscedanta, car si estis sufice laca. 'Las indikas krom finon au finigon ankau rompon, cu ne?'

'Tiel estas,' diris Tegumo. 'Jo-las signifas ke ne estas akvo en la rezervujo por ke Panjo kuiru kun gi — ankau kiam mi estas casonta.'

'Kaj si-las signifas ke via sago estas rompita. Se mi nur estus pripensinta tion anstatau desegni stultajn kastoro-bildojn por la Fremdulo-viro!'

'La! La! La!' diris Tegumo, svingante sian bastonon kaj kuntirante siajn brovojn. 'Ho geno!'

'Mi estus povinta desegni si tute facile,' daurigis Tafinjo. Kaj tiam mi estus desegninta vian sagon tute rompita — tiel!' Kaj si desegnis jenon. (15)

'Tiel do,' diris Tegumo. 'Tio precize estas la. Gi krome ne similas al iu el la aliaj signoj.' Kaj li desegnis jenon. (16)

'Nun sekvas ja. Ho ne, tiun ni jam antaue faris. Do sekvas maru. Mum-mum-mum. Por mum oni devas fermi la buson, cu ne? Ni desegnos fermitan buson kiel ci tiu.' Kaj li desegnis. (17)

'Tiam la karpo-buso malferma. Tiel ekestas Ma-ma-ma! Sed kio pri tiu rrrrr-afero, Tafinjo?'

'Gi sonas tute krude kaj angule, kiel via sarkodenta segilo kiam vi segas breton por la kanuo,' diris Tafinjo.

'Vi celas ke tute akre ce la randoj, kiel ci tio?' diris Tegumo. Kaj li desegnis. (18)

''Zakte,' diris Tafinjo. 'Sed ni ne bezonas ciujn tiujn dentojn: metu nur du.'

'Mi metos unu,' diris Tegumo. 'Se ci tiu nia ludo farigos tio kion mi pensas ke gi farigos, tiam ju pli facilaj estos la son-bildoj, des pli bone por ciuj.' Kaj li desegnis. (19)

'Jen ni sukcesis,' diris Tegumo, starante sur unu kruro. Mi desegnos ilin ciujn kune kiel ceno da fisoj.'

'Cu ni ne prefere metu peceton da bastono au ion similan inter ciu vorto, tiel ke ili ne interfrotigu kaj interpusigu kvazau estus karpoj?'

'Ho, mi lasos spacon por tio,' diris sia Pacjo. Kaj tre incitite li desegnis ilin ciujn senhalte, sur granda nova peco da betulo-selo. (20)

'Su-ja-las ja maru,' diris Tafinjo, legante gin sonon post sono.

'Tio suficas por hodiau,' diris Tegumo. 'Cetere, vi lacigas, Tafinjo. Ne gravas, kara. Ni finos la tuton morgau, kaj tiam ni estos rememorataj dum jaroj kaj jaroj gis post kiam la plej grandaj arboj kiujn vi povas vidi estos ciuj dehakitaj por brulligno.'

Do ili iris hejmen, kaj dum tuta tiu vespero Tegumo sidis je unu flanko de la fajro kaj Tafinjo je la alia flanko, desegnante ja-ojn kaj jo-ojn kaj su-ojn kaj si-ojn en la fulgo sur la vando kaj faris ridajn sonetojn kune gis sia Panjo diris: 'Vere, Tegumo, vi estas ec pli malbona ol mia Tafinjo.'

'Bonvolu ne genigi,' diris Tafinjo. 'Estas nur nia sekreta s'prizo, Panjo kara, kaj ni rakontos al vi pri gi en la momento kiam gi estos preta; sed mi petas, ne demandu nun kio gi estas, car aliokaze mi devus diri.'

Do sia Panjo tute zorge ne demandis; kaj tute frue la sekvantan matenon Tegumo iris al la rivero por pensi pri novaj son-bildoj, kaj kiam Tafinjo ellitigis si vidis Ja-las (akvo finigas au elcerpigas) kalkita sur la flanko de la granda stona akvo-rezervujo, ekster la Kavo.

'Um,' diris Tafinjo. 'Ci tiuj son-bildoj estas fakte genaj! Pacjo tute bone estus povinta veni ci tien mem por rakonti ke mi prenu pli da akvo por ke Panjo povu kuiri kun gi.' Si iris al la fonto malantau la domo kaj plenigis la rezervujon per arbosela sitelo, kaj tiam si kuris al la rivero kaj tiris la maldekstran orelon de sia Pacjo — la orelo kiun si rajtis tiri kiam si estis obeema.

'Nun sidu apud mi kaj ni desegnos la restantajn son-bildojn,' diris sia Pacjo, kaj ili havis tre incitan tagon da tio, kaj belegan luncon en la mezo, kaj ili dufoje petololuktis. Kiam ili alvenis al T, Tafinjo diris ke car sia nomo, kaj tiu de sia Pacjo, kaj de sia Panjo ciuj komencigas per tiu sono, ili desegnu ian familian grupon, ilin mem, man- en-mane. Tio estis tauga por desegni unufoje au dufoje; sed kiam ili devis desegni gin sesfoje au sepfoje, Tafinjo kaj Tegumo desegnis gin pli kaj pli skize, gis finfine la T-sono estis nur iu maldika longa Tegumo kun etenditaj manoj por teni Tafinjon kaj Tesuman. De ci tiuj tri bildoj vi vidos parte, kiel tio okazis. (21, 22, 23)

Multaj el la aliaj bildoj estis multe tro belaj en la komenco, precipe antau la lunco; sed kiam ili estis desegnataj denove kaj denove sur betulo-selo, ili farigis pli krudaj kaj pli facilaj, gis fine ec Tegumo diris ke li ne trovas eraron en ili. Ili turnis la siblan serpenton por la Z-sono, por montri ke gi siblas malantauen en malforta kaj milda maniero (24); kaj ili faris nur iun kirlon por E, car gi tiom ofte aperis en la bildoj (25); kaj ili desegnis bildojn de Biba, la sankta Kastoro de la Tegumoj por la B-sono (26, 27, 28, 29); kaj car temis pri naza sono, ili nur desegnis nazojn por la N-sono, gis ili lacigis (30); kaj ili desegnis bildon de la buso de la granda laga ezoko por la graka G-sono (31); kaj ili desegnis la ezokan buson denove kun sago ce gi por la kraka K-sono (32); kaj ili desegnis pecon de Vagajo-rivero por la V-sono (33, 34); kaj tiel plu kaj tiel pli kaj tiel ankorau gis ili faris kaj desegnis ciujn son-bildojn kiujn ili volis, kaj jen la Alfabeto, kompleta kaj preta.

Kaj post miloj kaj miloj da jaroj, post la Hieroglifaj, kaj Demotaj, kaj Nilotaj, kaj Kriptaj, kaj Kufaj, kaj Runaj, kaj Doriaj, kaj Ioniaj, kaj Ciaj Aliaj skribajoj kaj signoj (car la Vunoj, kaj la Negusoj, kaj la Ahundoj, kaj la Gardantoj de la Tradicio neniam lasis ion bonan sensanga kiam ili rimarkis gin), la bona malnova simpla, komprenebla Alfabeto — A, B, C, kaj ciuj aliaj literoj — ekhavis denove siajn gustajn formojn por ke ciuj Plej Amataj lernu ilin kiam ili estas sufice agaj.

Sed mi memoras pri Tegumaj Bopsulaj, kaj Tafimaj Metalumaj kaj Tesumaj Tevindrau, sia kara Panjo, kaj ciuj forpasintaj tagoj. Kaj tiel estis — tiel do — antau longa tempo — sur la bordo de la granda Vagajo!

Unu el la unuaj aferoj kiujn Tegumaj Bopsulaj faris post kiam Tafinjo kaj li estis produktintaj la Alfabeton, estis farado de magia Alfabeto-kolceno de ciuj literoj, tiel ke gi povis esti metita en la Templon de Tegumo por esti konservata por ciam kaj eterne. La tuta Tribo de Tegumo alportis siajn plej valorajn bidojn kaj belajojn, kaj Tafinjo kaj Tegumo dedicis kvin tutajn jarojn por pretigi la kolcenon. Jen bildo de la magia Alfabeto-kolceno. La snuro estas farita el la plej bonkvalita kaj fortika rangifero-tendeno, cirkauvindita per maldika kuprofadeno.

Komence ce la supro, la unua bido estas iu malnova kaj argenta kiu apartenis al la Cefa Pastro de la Tribo de Tegumo; tiam venas tri mitulo-perloj; poste argila bido (blua kaj griza); poste bula ora bido sendita de tribo kiu

Вы читаете Tiel do rakontoj
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×