Li pagis al mi multan monon por mia boato, kaj diris, ke mi ricevos egalan monon por Zuro, se mi lin fordonus. Sed mi diris al li, ke liberiginte kun helpo de la knabo, mi lin ne volas vendi. Li diris, ke estas juste kaj prave por mi tiel senti, sed, se mi decidus fordoni Zuron, li estus liberigota dujare. Tial, car la sklavo deziris iri, mi nenial diris ne. Trisemajne mi alvenis al Ciuj Sanktuloj Golfeto, kaj nun mi estis liberulo.

Mi ricevis multan monon por ciujn miaj posedajoj, kaj kun gi, mi iris surteron. Sed mi tute ne sciis, kion nun fari. Fine mi renkontis viron, kies stato estas lau la mia, kaj ni ambau akiris pecon da tero, por gin prilabori. Mia farmilaro, lau la lia, estis malgranda, sed ni produktigis la farmojn sufice por subteni nin, sed ne plu. Ni bezonis helpon, kaj nun mi eksentis, ke mi eraris, ellasante la knabon.

Mi tute ne satis tiun manieron de vivo. Kion! mi pensis, cu mi venis tian longan vojon por fari tion, kion mi laubone povus fari hejme, kaj kun miaj parencoj cirkau mi? Kaj pligrandigis mia malgojo, car la bonamiko, kiu min alsipis tien-ci, intencas nune lasi tiun-ci terbordon.

Kiam mi estis knabo, kaj ekiris surmaron, mi metis en la manojn de mia onklino, iom da mono pri kiu, mia bonamiko diris, ke mi bone farus, se mi gin elspezus pro mia bieno. Tial, post kiam li revenis hejmon, li alsendis iom da gi kontante, kaj la restajon kiel tukoj, stofoj, lanajoj, kaj similajoj, kiujn li acetis. Mia onklino tiam metis en liajn manojn iom da livroj, kiel donaco al li, por montri sian dankecon pro cio, kion li faris por mi; kaj per tiu mono, li afable acetis sklavon por mi. Intertempe, mi jam acetis sklavon, tial mi nun havas du, kaj cio prosperis dum la sekvanta jaro.

Parto II

Sed baldau miaj projektoj trograndigis lau miaj rimedoj. Unu tagon alvenis kelke da viroj por peti min, ke mi komandu sklavsipon elsendotan de ili. Ili diris, ke ili donos al mi parton en la sklavoj, kaj pagos la tutajn elspezojn sarge. Tio estus bonajo por mi, se mi ne havus bienojn kaj teron; sed nun, tian sangon fari, estus malsage kaj hazarde. Gajninte multe da mono, estis konsilinde ke mi laue daurigu tri au kvar jarojn plu. Nu, mi diris al la viroj, ke mi tre volonte irus, se ili dume prizorgus mian farmon, kion ili alpromesis.

Tial, mi faris mian testamenton, kaj bordigis tiun-ci sipon je la oka datreveno de mia forlaso de Hull. Tiu-ci sklavsipo enhavis ses pafilegojn, dekdu virojn kaj unu knabon. Ni kunprenis segilojn, cenojn, ludilojn, globetojn, pecetojn de vitro, kaj tiajn komercajojn konvenajn al la gusto de tiuj, kun kiuj ni intencis komenci.

Ni ne estis pli ol dekdu tagoj de la ekvatoro, kiam ventego forpelis nin, ni ne sciis kien. Subite eksonis la krio «Teron»! kaj la sipo alpusigis sur sablajon, en kiun gi mallevigis tiel profunde, ke ni ne povis gin liberigi. Fine, ni eltrovis ke ni devas gin lasi, kaj atingi terbordon laueble. Ekire, estis boaton sur gia posta parto, sed ni eltrovis, ke gi estis desirita per la forto de la ondoj. Nur unu boateto restis ce la sipflanko, tial ni enboatigis en gin. Tie ni ciuj trovigis, sur la malglata maro! La koro de ciu nun malfortigis, vangoj paligis, kaj niaj okuloj malklarigis; car estas nur unu espero, eltrovi ian golfeton, kaj iel atingi rifugejon apudteran. Ni nun tute transdonis niajn animojn al Dio.

La maro pli kaj pli malglatigis kaj gia blanka saumo tordigis kaj bolis. Fine, la ondoj en sia furioza sporto disrompigis kontrau la boatflanko, kaj ni ciuj eljetigis.

Mi povis bone nagi, sed la povo de la ondoj kauzis, ke mi perdis mian spiron tro multe por tion fari. Fine, unu granda ondo terenportis min, kaj lasis min sendangere, kvankam konsumite pro timego. Mi starigis min sur piedoj, kaj penadis laueble surterigi, sed jus tiam, la kurbo de ondego suprenlevigis kvazau monteto, kiun eviti, mi tute ne havis sufican forton, tial gi marenportis min. Mi laueble penadis nagi supraje, entenante mian spiron, por tiun fari. La sekvanta ondo estis egale alta, kaj enfermis min en sia vasto. Mi detenis miajn manojn ce mia flanko, kaj tiam, mia kapo ekeligis de la ondoj. Tio donis al mi kuragon kaj spiradon, kaj baldau miaj piedoj sentis teron.

Momente, mi staris gis la akvoj dekuris de mi, kaj tiam, mi nagis lauforte alteren; sed la ondoj min rekaptis, kaj dufoje plu ili min marenportis, kaj dufoje plu min terenportis. Mi pensis, ke la lasta ondo mortigos min, car gi pusis min sur stonegon tiaforte, ke mi falis en ian svenon, kio, dankon al Dio, ne longe dauris. Fine, gojege, mi atingis la krutegajon apud la terbordo, kie mi trovis ian herbon preter la atingo de la maro. Tie mi sidigis min, fine sendangere surtere.

Mi nur povis ekkrii per la vortoj de la psalmo: «Tiuj, kiuj veturas surmaron en sipoj vidas la farajojn de la Sinjoro en la profundajo. Car, per Lia ordono la ventegoj levigas, la ventoj blovas kaj levas la ondojn; tiam, ili supreniras al la cielo; de tien, ili malsupreniras al la profundajo. Mia animo malfortigas, mi sanceligas tien kaj reen, kaj mi ne scias tion, kion fari, tiam la Sinjoro elkondukas min el ciuj miaj mizeroj».

Mi tiom gojigas, ke cio, kion mi povis fari, estis iri tien kaj reen sur la terbordo, jen levi miajn manojn, jen ilin faldi sur la brusto kaj danki Dion por cio, kion li faris por mi, kvankam la ceteraj sipanoj pereis. Ciuj krom mi pereis, kaj mi estas sendangera! Mi nun rigardis la cirkauajon por eltrovi, kian lokon mi estis jetita, simile al birdo en ventego. Tiam cia gojo, kiun mi antaue sentis, forlasis min; car mi estis malseka kaj malvarma kaj havis nenian sekan vestajon por revestigi min, nenion por nutri, kaj nenian amikon por helpi min.

Estis tie-ci sovagaj bestoj, sed mi ne havis pafilon, per kiu mi povis pafi ilin au savi min de iliaj makzeloj. Mi nur havis trancilon kaj pipon.

Nun mallumigis; kaj kien mi iros por pasigi la nokton? Mi pensis, ke la supro de ia alta arbo estos bona rifugejo kontrau dangero; kaj tie mi povas sidi kaj pripensi pri la monto, car mi sentis nenian esperon de vivado. Nu, mi iris al mia arbo kaj faris ian neston por dormejo. Tiam, mi trancis bastonon por forpeli la savogajn bestojn se iuj venos, kaj ekdormis kvazau la brancnesto estis lanuglito.

Estas hela taglumo, kiam mi vekigis, ankau la cielo estas klara, kaj la maro trankvila. Sed mi observis tra la arbsupro, ke nokte, la sipo lasis la sablajon, kaj kusas mejlon (1.7 kilometrojn) de mi kaj la boato estas surtere du mejloj dekstre. Mi iom laulongiris la terbordon por atingi la boaton, sed Golfeto de la maro larga unu mejlo min detenis de gi. Tagmeze, la forfluo tiom forkuris, ke mi povis alproksimigi la sipon; kaj mi eltrovis, ke se ni restadus sipbordon, ciu nun estus bone.

Tiupense, mi ploris; ja, mi ne povis alie fari; sed, car tio ne helpos ion, mi pripensis ke estos plej bone por mi nagi al la sipo. Mi rapide senvestigis mi saltis en la maron, kaj nagis al la sipruino. Sed kiamaniere mi surigos la ferdekon? Nagante cirkau la sipo, mi ekvidis pecon da snurego pendante tiel malalten giaflanke, ke unue la ondoj kasis gin. Per helpo de la snurego mi sursipigis.

Mi trovis fendon en la malsupro de la sipo. Vi povas esti certa, ke mia unua penso estis serci por nutrajo, kaj mi baldau iris al la panujo, kaj mi macis panon dum mi iris tien kaj reen, car mi ne havis tempon por perdi. Trovigis tie ankau iom da rumo, de kiu mi prenis sufican trinkon kaj tio refortis min. Kion mi plej multe bezonis, estis boato por terenporti la posedajon. Sed vanigis por deziri tion, kion mi ne povis havigi; nu, car en la sipo torvigis kelke da ekstraj velstangoj, tri au kvar grandaj traboj el ligno, kaj unu ekstra masto au du, mi komencis fari floson.

Mi metis kvar stangojn flanko ce flanko, kaj laularge, surmetis sur ilin mallongajn pecetoin de tabulo por fortikigi mian floson. Kvankam la tabuloj povis elporti mian pezon, ili estis tro maldikaj por elporti multe da mia sargo. Tial mi prenis segilon, kiu estas en la sipo, kaj segis maston en tri longajojn, kaj ili multe fortikigis la floson. Mi trovis iom da pano kaj rizo, holandan fromagon, kaj iom da sekigita kaprajo. Ekire, estis iom da tritiko, sed la ratoj gin eltrovis, kaj neniom restis.

Mia sekvanta tasko estis, ke mi sirmu miajn posedajojn kontrau la sprucado de la maro; ne postulis multe da tempo por tion fari, car, estis sursipe tri kestoj sufice grandaj por enhavigi cion, kaj ilin mi metis surfloson. La enfluo forportis mian veston kaj cemizon, kiujn mi nelonge lasis surtere; sed estis kelke da novaj vestajoj en la sipo.

«Vidu! jen kaptajo»! mi diris laute (kvankam neniu ceestis por audi min); «nun mi ne malnutrigos:» car mi trovis kvar grandajn pafilojn. Sed kiamaniere mi surterigos mian floson? Mi ne havas velon, nek remilojn; kaj ekvento kauzos degliti ciun mian posedajon. Tamen, estis tri aferoj, pri kiuj mi gojis — trankvila maro, altera fluo, kaj venteto por blovi min alteren.

Bonsance, mi trovis kelkajn remilojn en parto de la sipo gisnune nesercita. Per ili mi ekveturis alteren, kaj duonmejle, mia floso bone surnagis; sed baldau mi eltrovis, ke gi surnagis flanken. Fine mi vidis rivereton, kaj per iom da laboro mi direktis mian floson en gin; kaj nun, la terbordo estis tiel proksima, ke mi sentis, ke mia remilo tusas fundon.

Tie-ci, mi preskau perdis mian sargon, car la terbordo estis sur deklivo, tiel ke ne estis loko por surterigi, escepte ke unu parto de la floso kusas tiel alte, kaj la alia parto tiel malalte, ke ciuj miaj ajoj defalus. Estis necese, ke mi atendu la enfluon. Tiam, kiam la maro profundigis unu futo plu, mi pusegis la floson sur ebenan pecon da tero, por gin alligi tie snurege, kaj enpusis miajn du remilojn en la sablon, unu ciuflanke de la floso. Tiel mi gin lasis kusi atendante la forfluon; tiam, gi kun gia sargo sidis bone surteron.

Mi ekvidis, ke estas birdoj sur la insulo, kaj mi mortpafis unu. Mia pafilpafo sendube estis la unua, kiu audigas tie post la kremondo; car, giasone tutaj birdaroj forflugis de ciu parto de la arbaro kun lautaj krioj. Forme, la beko de tiu, kiun mi pafis, estis simile al akcipitro, sed ungegoj senlonge.

Mi nun revenis al mia floso por elflosigi miajn provizajojn, kiu okupis min tagrestaje. Mi ne sciis kion fari nokte, nek kie trovi taugan lokon, por meti miajn provizajojn. Mi ne satis kusigi sur la teron, pro timo je sovagaj bestoj, kiel ankau je serpentoj, sed ne ekzistis kauzon por timo, kiel mi poste eltrovis. Laueble, mi metis la kestojn kaj tabulojn cirkau mi, kiu faris ian budon, pornokte.

Car estis multe da provizoj en la sipo, kiu eble estos utilaj al mi, mi bone pensis ilin tuj surterigi; sciante, ke la unua ventego disrompos la sipruinon. Tial mi veturis al la sipo kaj zorgis ke mi ne ree trosargu mian floson.

Unue, mi sercis la ilkeston, kaj trovis kelke da sakoj da najloj, najlegojn, segilojn, trancilojn kaj tiajn objektojn, sed inter cio, kion mi trovis, la plej bona estis stono per kiu mi povis akrigi miajn ilojn. Estis tie du au tri botelegojn, kelke da sakegoj da pafajoj, kaj volvo da plumbo; sed mi ne havis la forton por suprenlevi la plumbo al la sipflanko por ke mi gin sargu sur mian floson. Estis tie ankau kelke da ekstraj veloj, kiujn mi terenportis.

Mi iom timis, ke sovagaj bestoj, se ne homoj, eble forportos miajn provizojn; sed revenante, mi trovis ilin sendifektaj, kaj ke neniu estis veninta tien krom sovagkato, kiu sidis sur unu kesto. Alvenante, mi celis mian pafilon sur gin, sed tio ne ekscitis gin, car gi ne sciis tion, kiu estas pafilo. Gi nur mangis pecon da sekigita kaprajo, kaj foriris.

Havante nun do sargojn da ajoj, mi faris tendon per la veloj de la sipo por konservi ilin, kaj trancis la stangojn necesajn por gi en la arbaro. Mi nun elprenis cion el la bareloj kaj kestoj, kaj amasigis la barelojn cirkau la tendo por gin fortigi; kaj tion farinte, mi fermis la enirejon per tabuloj, ordigis liton (alportata de la sipo) sur la tero, metis du pafilojn apud mia kapo, kaj unuafoje kusigis en lito. Mi dormis la tutan nokton, car mi tre bezonis ripozon.

Morgautage, mi malgojis en mia koro, car mi sentis tian enuon esti disigita de la cetera mondo! Mi ne deziregis laboron: sed mi ne povis pripensi longan tempon pri mia malgoja sorto, car estis tro multe da laboro por mi. Ciutage mi eliris al la sipruino por alporti pli da objektoj; kaj mi tiom alportis, kiom la floso povis elporti. Unu tagon, mi sargis la floson per tro peza sargo, kiu kauzis unu flankon mallevigi, tiel ke la enhavo eljetigis en la moron; sed mi ne ploris pro tio, car la plej multa parto de la sargo estis snuregoj, kiuj ne estus tre utilaj al mi.

Tiamaniere, mi pasigis la dekdu tagojn, sur la insulo, kaj mi surterigis cion, kiun unu paro de manoj eble povis levi; kvankam, se la maro estus trankvila, mi eble estus povinta surterigi la tutan sipsargon, pecon post pecon.

Kiam mi nagis la lastan fojon al la sipruino, la vento blovis tiel severege ke mi decidis iri la sekvantan fojon lau forfluo. Mi trovis iom da teo kaj kelke da ormoneroj; sed rilate al la oro, gi ridigis min, kiam mi gin rigardis. «Ho senutilajo»! mi diris: «vi ne povas utili ion al mi! Mi vin ne zorgas savi. Restu, kie vi kusas, gis la sipo pereos; tiam, pereu vi kune kun gi».

Tamen, mi pripensis, ke estos egalbone por mi kunpreni gin; tial mi gin metis en pecon de velo, kaj gin jetis sur la ferdekon, por ke mi gin metu sur la floson. Baldau la vento blovis de la marbordo, tial estis necese, ke mi nun rapide re- nagu; car mi sciis, ke je la turnigo de la fluo mi trovus malfacilajon por atingi la terbordon. Sed, spite la ventego, mi sendangere atingis mian budon. Tagige, mi elpusis mian kapon el la budo okuljetis almaren, kiam, jen, tie ne estis sipo! La sangajo, kaj perdo de tia sipamiko min tute malgojis. Sed, mi gojis pensi, ke mi surterigis cion, kio povas esti utila por mi. Mi nun devis serci ion lokon kie mi povis fari mian logejon. Duonvoje supren la monteto estis ebenajeto, longa kvar au kvin dudekojn do futoj (24 au 30 metroj), kaj larga duoble, kaj car gi havis bonvidon almare, mi pensis, ke gi estos bonloko por mia domo.

Unue, mi fosis fosajon cirkau spaco, kiu enhavis dekdu jardojn (10 metrojn), kaj en gin mi enbatis du vicojn da fostoj, tiel firme kiel palisoj kaj alte kvin kaj duonon da futoj. Mi firme kunligis la fostojn per pecetoj da snurego, kaj starigis sur ilin pintitajn bastonetojn, najlforme. Tio farigis tiel fortika palisaro, ke nek homo nek bestoj povis eniri.

La pordo de mia domo estis ce la supro, kaj estis necese, ke mi suprenrampu al gi per stupetaro, kiun mi enprenis kun mi, tiel ke neniu alia povu supreniri samamaniere. Apud la postflanko de la domo staris alto stonajo, en kiun mi faris kavernon, kaj metis la teron elfositan, cirkau mian domon, alte duonmetre. Mi devis eliri unufoje ciutage por serci nutrajon. Unufoje, mi ekvidis kelke do kaproj, sed ili estis tro timemaj kaj rapidpiedaj por permesi min alproksimigi ilin.

Fine, mi embuskis ilin apud iliaj nestoj. Min ekvidante en la valo, kaj ili sur altajo, ili forkuris timege, sed ili estante en la valo, kaj mi sur altajo, ili ne rigardis min. La kaprino, kiun mi mortpafis, havas idon siaflanke, kaj kiam la kaprino falis, la ido staris gis mi dorse forprenis la kaprinon kaj tiam, la ido kuris miaflanke. Mi demetis la kaprinon kaj portis la idon hejmon por gin dorlotigi; sed estante tro juna por nutrigi mi devis gin mortigi.

Mi pensis unue, ke mi perdos cian tempkalkulon pro la manko de plumo kaj inko; tial, mi starigis altan foston krucforme, sur kiun mi entrancis la jenajn vortojn: «Mi alvenis Junio 8a 1659». Mi

Вы читаете Robinsono Kruso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×