Mi alportis la kapridojn hejmen, kaj malsatigis ilin longatempe, gis fine, ili mangis el mia mano, kaj tute malsovagigis. Mi ilin enfermis en parko, en kiu trovigis arboj por sirmi ilin kontrau la suno. Unue, mia parko havis tri mejlojn cirkaue; sed mi pripensis, ke en tia granda spaco, la kapridoj tiom savogigos, kvazau ili vagus tra la tuta valo, kaj malpli da spaco estus pli bone; tial plektbarilon mi faris kaj tiun planti okupis min tri monatojn.

Mangante, mia hundo sidis kun mi, kaj sur skabeloj unu kato ciuflanke, dum Polo paroladis al ni. Nun, unu vorton au du rilate al la vestajo, en kiu mi vojagis cirkau la insulo. Mi multe pensis, kiel mia vestajo estus ridinda en la stratoj de mia naskurbo. Mi portis kaprofelan alcapon havante pendantan vizieron por deteni la sunbrilon kaj la pluvon de mia kolo, kaprofelan veston kies rando tusis miajn koksojn, kaj kaprofelon sur miaj kruroj, partojn da felo cirkau miaj tibioj, sed ne suojn. El sama materialo mi havis cirkau mia talio largan zonon, kiun mi povis alligi per du ledrimenoj, kaj de gi ce mia dekstra flanko pendis segilo kaj hakilo, kaj maldekstre, saketo de pafajoj. Mia barbo ne trancigis de kiam mi alvenis. Sed sufice, pri mia sajno, car ceestis neniu por min vidi.

Mi baldau estis vidonta strangan vidajon, kiu estis sangonta mian tutan vivon sur la insulo.

Unu tagmezon, promenante sur la marbordo ce parto al mi nekonata, kion jen vidi sur la sablo krom la impreson de homa piedo! Mi sentis, kvazau tenate per katalepsio, kaj ne povis mavigi de la loko.

Baldau mi ekrigardis cirkau mi, sed ne estas videbla iu. Kion signifas tio? Mi iris tri-au-kvarfoje por gin rigardi. Jen estas — la impreso de piedo homa; piedfingroj, kalkano, kaj ciuj partoj de la piedo. Kiel povis gi veni tien?

Mia kapo kvazau nagis pro timo; kaj lasante la lokon, mi iris du au tri pasojn, rigardis, kaj plu, same. Mi timemigis je la stipo de maljuna arbo, kaj kuris domon, kvazau por mia vivo. Kiamaniere povis io homforma alveni al tiu-ci marbordo sen mia scio? Kie estas la sipo, kiu alkondukis tion? Tiam, malpreciza teruro kaptis mian animon; ke, eble ia homo au aro da homoj eltrovis min; kaj ke eble intencas mortigi min, au rabi cion, kion mi havas.

Kia stranga afero estas la vivo homa! Unu tagon ni amas tion, kion ni malamas la sekvantan tagon. Unu tagon, ni sercas tion, kion ni evitas la sekvantan tagon. Unu tagon, ni deziras tion, kion ni timas la sekvantan tagon. Tiamaniere ni vivadas. Jen, de kiam mi estis jetita sur tiun-ci insulon, la granda kauzo de malgojo estis, ke mi tiel estis disigita de la ceteraj de mia raso. Kial do, povis kauzi al mi malgojon la penso, ke eble homo estas apud mi? Ja, kial nura ekvido de impreso de homa piedo min ektremigas pro timo? Sajnas plej strange, tamen ne pli strange ol vere.

Unufoje, mi pensis, ke eble la impreso devenas de mia propra piedo, kiam la ventego min unue jetis sur tiun-ci bordon. Cu estas eble, ke mi venis tiun-ci vojon de la sipo? Se fakte montrigus, ke la impreso estas miapiede; mi sentus simile al knabo, kiu rakontas pri fantono, kaj sentas pli da timo je sia propra rakonto ol tiuj, kiujn li intencas timigi.

Tritage, timo min endomadis, gis la manko de nutrajo min forpelis. Fine, mi sufice kuragigis por iri al la marbordo, por ke mi rerigardu la impreson piedan, por eltrovi, cu gi estas same kiel mia propra. Mi eltrovis, ke gi estas multe pli malgranda. Tial estis klare, ke trovigas homoj sur la insulo. Guste tiam, mia bona gardhundo falis senviva ce miaj piedoj. Li estis maljuna kaj lacigita, kaj tiel mi perdis mian plej bonan gardanton kaj amikon. Unu tagon, irante de la monteto al la marbordo, trovigas vidajo kornauza, loko kovrita per ostoj homaj. Estas tie rondspaco elfosita el la tero, kie estis farita fajro, kaj tien-ci estas venintaj kelke da homoj por festeni. Vidinte tiun-ci vidajon, mi ne sciis, kiel agi; mi endomadis kaj apenau eliris escepte por melki mian kaprinaron.

Estis nun pli grave al mi senti sendangere, ol esti bone nutrita; kaj mi ne kuragis enbati najlon, au haki stipon lignan, timante ke tia sono estu audata, multe malpli pafi pafon. Pri mia pano kaj viando, mi ilin bakis nokte, kiam neniu povas vidi la fumon. Sed mi baldau trovis manieron bruligi lignon sub torfkovrilo, kio gin lignokarbigis; kaj tio mi povis uzi tage, car gi ne faris fumon.

En la arbaro, kien mi iris por havigi la bastonojn por mia fajro, mi eltrovis kavernon tiel largan, ke mi povis stari en gi; sed mi pli rapidigis eliri ol eniri; car du grandaj okuloj, tiel lumaj kiel steloj, forbrilis kun sovagka brilego. Mi prenis torcon kaj eniris por eltrovi, kies estas la okuloj, kaj trovis ke ne estas ia kauzo por timo; car la okuloj apartenas al maljuna griza kapro, kiu iris tien por morti. Mi gin ekpusis, kaj provis elirigi gin, sed gi ne povis levigi de la tero, kie gi kusas; tial mi gin lasis tie por morti, car mi ne povis savi gian vivon.

Mi eltrovis, ke la largeco de la kaverno estas 3.6 metroj, sed parto de gi, ce la plej posta parto estas tiel malalta, ke mi devis rampi sur miaj manoj kaj piedoj por eniri. Kiom gia longeco estas mi ne povas diri, car mia lumo estingigis, kaj mi devis cesigi mian sercadon. Morgautage, mi iris al la kaverno kun lumegoj kaprograsaj; kaj atinginte la finigon, mi eltrovis, ke la tegmento altigas 12 metrojn au plu.

Kiam miaj lumoj lumigis la murojn kaj la tegmenton de la kaverno, trovigis vidajo, kies carmojn, lingvo tute ne povas esprimi; car la muroj ekbrilis kvazau steloj. Kio kauzis ke la stonegoj ekbrilu, mi ne povis diri: tie eble estas gemaj, brilstonoj, au oro. Sed, kio ajn, la kaverno estis. rica mino por mi; car, kiam ajn, mi sentis malgaja kaj malgoja, la brilvidajo lumigis la okulojn de mia animo, kaj gin plenigis per gojo.

Ciuj-ci jaroj pasigis sen ia nova vidajo por ravigi miajn okulojn, gis tiu vidajo subite ekvidigis antau mi. Mi sentis kvazau mi volas pasigi tie-ci la restajon de mia vivo kaj vivfine, kusigi en tiu-ci kaverno por morti, same kiel la grandaga kapro.

Irante hejmon, mi ekvidis iom da fumo, devenante el fajro ne pli ol du mejlojn malproksime. De nun, mi perdis mian kvietecon. Tage kaj nokte timo min cagrenis, ke la homoj, farintaj tiun fajron, mi eltrovos. Mi hejmiris, supreniris la stupetaron; sed unue, mi kauzis, ke cio cirkau mi vidigu sovaga. Mi sargis mian pafilon, kaj pripensis, ke estus plej bone por mi resti dome kaj kasi.

Sed, tion mi ne povis toleri longe. Mi ne havis spionon por elsendi, kaj cio, kion mi povis fari, estis supreniri la monteton kaj observi. Fine, tra mia vidilo mi povis vidi grupon da sovaguloj dancante cirkau fajro. Tiel baldau kiel ili foriris, mi prenis du pafilojn, pendigis glavon miaflanke kaj rapide ekiris al la supro monteta por rehavi klaran vidon.

Tiufoje, mi decidis iri al la homoj, sed mi ne intencas mortigi ilin, car mi sentis, ke estus malprave tion fari. Kun tia sargo da armiloj mi postulis du horojn por atingi la lokon. Alveninte, trovigas neniu; sed mi vidis la homoj enmare en kvar boatoj.

Marborde, trovigis la farajoj de tiuj-ci viroj. La signoj de ilia festeno kornauzigis min, kaj mi fermis miajn okulojn. Kiam ajn mi iris tiuflanke de la insulo pro nutrajo, mi ne kuragis pafi, timante ke restu kelkaj el la homoj, kiuj povu gin audi, kaj tiamaniere min eltrovu. Tiustato dauris unu jaron kaj tri monatojn, kaj intertempe mi vidis neniun.

Parto IV

Je la dekdua de Majo, granda ventego blovis tutatage kaj tutanokte. Car estis mallume, mi sidis en mia domo, kaj ventegmeze mi audis pafilpafon. Mi opiniis, ke gi certe estas de sipo jetita surteron per ventego. Tial mi bruligis lignon sur la supro monteta, por ke, tiuj en la sipo, se sipo gi estas, sciigu, ke iu estas tie-ci por helpi ilin. Mi poste audis du pafojn plu. Post kiam lumigis, mi iris sudflankon de la insulo, kaj tie kusas ruino de sipo, tiunokte jetita sur la stonegojn. Gi kusis tro malproksime por mi vidi, cu restas homoj sur gi.

Vortoj ne povas diri, kiom mi sopiris, ke mi alportu almenau unu el la sipanaro surtere! Tiel forta estis mia deziro savi la vivon de tiuj sur la sipo, ke mi volonte estus doninta mian propran vivon por tion fari. Trovigas en la koro kelkaj inklinoj, kiuj ekscititaj per espero tiel forte pusas la animon, ke perdi ian okazon por atingi la esperatan celon, sajnas tiun frenezigi; kaj tiel okazis ce mi.

Nun, mi pensis, estas la okazo por uzi mian boaton; tiel mi gin ekordigis. Mi kunprenis iom da rumo (de kiu mi ankorau havis multe), sekigitaj vinberoj, sakon da rizo, iom da lakto kaj fromago, kaj poste ekvetunis enmare. Mi pense ektimis pri la dangero, en kiu mi min antaue trovigis sur la samaj stonegoj; sed ne tute korperdis, kvankam mi sciis, ke, car mia boato estas malgranda, cio estus perdata, se ventego ekblovus. Baldau mi trovis, ke estas necese por mi returni surteron gis la fluo turnigos kaj la forfluo komencos.

Mi decidis eliri la sekvantan tagon kun la forfluo, tial tiunokte mi dormis en mia boato. Tagige, mi ekveturis enmaron kaj netute duhore, mi atingis la sipruinon. Jen, kia vidajo! La sipo estis jetita sur la stonegojn. La posta parto estis rompita per la ondoforto, la mastoj fornagigitaj, snuregoj kaj cenoj disjetitaj ferdeke, kaj cio envolvita en malgajo. Kiam mi atingis la sipruinon, hundo alnagis al mi, blekante kaj ploretante. Mi prenis la hundon en la boaton; kiam mi donis al gi iom da pano, gi mangis la panon kvazau lupo, kaj pri trinkado gi eble krevus, se mi estus permesinta, ke gi plenigu.

Mi iris al la cambro de la kuiristo, kie mi trovis du virojn malvivajn. La lango estas muta, la orelo surda, la okulo fermata, kaj la lipo rigida; la malgoja rakonto estis dirata, car ciu tenis sian brakon cirkau la kolo de la amiko, kaj tiamaniere ili atendis la morton. Kiom sangigis la sceno, tiam, tute sovaga pro la batoj ondaj kaj la mugado venta! Nun, cio estis trankvila — la morto elfaris sian celon, kaj ciuj ricevis gian baton, escepte la hundo, kiu estis la sola kreitajo, kiu postvivis.

Mi divenis, ke la sipo venis de Hispanujo, kaj mi trovis sur gi multe da oro. Mi metis keIke da kestoj surboaton, sed ne atendis por eltrovi, kion ili enhavas, kaj kun ili kaj tri bareloj da rumo, mi revenis.

Hejme, mi trovis cion same tiel, kiel mi gin lasis — miaj kaproj, la katoj, kaj la birdo. La vidajo en la cambro de la kuiristo restadis tage kaj nokte en mia animo, kaj por reforti min, mi trinkis iom da rumo. Tiam mi ekhejmportis mian sargon de la marbordo, kie mi antaue gin lasis. En la kestoj trovigis du grandaj sakoj da oro, kaj kelke da fandajoj oraj; apud ili trovigis tri boteletoj kaj tri sakoj da pafajo, kiuj estas granda akiro.

De nun gis dujare, cio prosperis al mi; sed ne estis dauronta. Starante unu tagon sur monteto, mi ekvidis ses boatojn, marborde. Kion eble signifas tio? Kie estas la viroj, kiuj ilin alkondukis? Kaj pro kiu kauzo ili alvenis? Mi ekvidis per mia vidilo, ke almenau tridek trovigas orientflanke de la insulo. Ili havis viandon sur la fajro, cirkau kiu, mi vidis, ili dancadis. Poste ili prenis viron el unu el la boatoj. Liaj manoj kaj piedoj estis ligitaj, sed kiam ili malligis liajn ligilojn, li kuris laueble rekte al mia domo.

Por diri la veron, ekvidante, ke ciuj ceteraj kuris por lin kapti, miaj haroj starigis pro timo. En la rivereton li nagis simile al fiso, kaj lia saltego alportis lin tra la rivereto iombate. Ciuj nun cesigis la casadon escepte du, kaj tiuj-ci nagis tra la rivereto sed neniel tiel rapide. Nun, mi pensis, estas por mi la okazo helpi la malfeliculon, kaj mia koro min diris, ke estos bone tion fari. Mi prenis miajn du pafilojn, malsupreniris la stupetaron kaj suprenkuregis la monteton, malsupren tra vojeto por renkonti ilin.

Mi signodonis al la malfelica sklavo, ke li venu al mi, kaj samtempe mi suprenkuris por renkonti la du virojn casante lin. Mi kuris al la unua, terenbatis lin pafiltenile. Mi vidis, ke la alia celis pafarke al mi; tial, por savi mian vivon, mi lin mortpafis.

La fumo kaj pafilbruo, tiom terurigis la sklavon, ke li tuj venkigis kvazau pro songado. Mi kriegis, ke li venu al mi, kaj mi, penis montri al li, ke mi estas amiko, mi ankau faris ciueblajn signojn, por allogi lin al mi. Fine, li venis, genuigis por kisi la teron, kaj poste ekprenis mian piedon, metante gin sur sian kapon, tio signifante ke li estas mia sklavo, kaj mi ordonis al li, ke li starigu, kaj mi agis bone al li.

Sed restis pli multe da heroajo, car la viro, ricevinte la pafilbaton, ne estis malviva. Mi signodonis al mia sklavo (kiel mi nun lin nomos), ke li lin gardu. Ce tio li parolis al mi, kaj, kvankam mi ne povis kompreni tion, kion li diras, tamen, mi sentis gojfrapon, car estis la unua sono de homa voco, kiun mi audas ciomjare de kiam mi alvenis sur la insulon.

La viro, kiun mi pafilbatis, sidigis, kaj mia sklavo timante lin, signodonis al mi por havigi mian glavon, pendante en zono miaflanke. Kun gi li alkuris al la viro, kaj unubate detrancis lian kapon. Tion farinte, li ridante reportis la glavon, kaj demetis gin antau mi. Mi ne satis la gojon pri kiu li gin faris, kaj mi ne konsideris mian vivon tute sendangere kun tia homo.

Li, siaparte, suprenlevis siajn grandajn brunajn manojn timege, mirante kiel mi mortigis la malamikon starante tiel malproksime de li. Pri la glavo, li kaj la ceteraj el lia gento uzas lignoglavojn; kaj sekve, li sciis bone kiamaniere manregi la mian. Li faris signojn al mi, ke mi lin permesu aliri kaj rigardi la viron mortpafitan, kaj li multe turnis lin de flanko al flanko, kaj ekvidante la vundon en la brusto, farita per la kuglo, ree staras senmove, spritlime. Mi faris signojn al li, ke li revenu, car antausento al mi diris, ke eble venos la ceteraj por sercadi.

Mi ne deziris kunpreni mian sklavon al mia domo au mia kaverno; tial mi disjetis iom da rizpajlo por la dormejo, kaj mi donis iom da pano kaj aron da vinberoj sekigitaj por la mangajo. Li estis belviro, alta kaj juna, kun regulaj fortaj membroj. Lia hararo estis densa kvazau lano, kaj nigra. Lia kapo estis granda kaj alta, kaj li havis brilajn nigrajn okulojn. Lia hauto estis nigrebruna, la vizago ronda, kaj la nazo malgranda sed ne plata; li havis belforman buson kun lipoj maldikaj, per kiuj li povis fari dolcan rideton; kaj liaj dentoj estis blankaj kvazau nego.

Iam melkante mian kaprinaron en la apuda kampo, li min vidante, kuris al mi, kaj terenkusigis por montri al mi sian dankon. Tiam li almetis sian kapon altere kaj almetis mian piedon sur gin, kiel antaue. Li penis sciigi al mi per ciueblaj manieroj, ke li servos al mi la tutan vivon; kaj mi signodonis, ke mi lin satas.

Mi nun devas elpensi nomon por li. Mi elektis la nomon de la sesa tago de la semajno (Vendredo) car li venis al mi tiutage. Mi zorge ne lasis lin el mia vido tiunokte, kaj tuj kiam la suno levigis mi signodonis al li ke li venu al mi por ke mi donu al li iom da vestajo, car li neniom portis. Poste, ni supreniris la monteton por observi la virojn, sed car ni ne povis ilin vidi, estis evidente, ke ili jam forlasis la insulon.

Mia sklavo poste min diris, ke okazis batalego kontrau la apude loganta gento, kaj al la partio kiu kaptas virojn, la kaptitoj proprajigas. La malamikoj de mia sklavo akiris kvar virojn; li, unu el tiuj.

Вы читаете Robinsono Kruso
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату
×