29
Dum Petron oni kondukis hospitalen, Jano Karal alvenis. Li rapide trarigardis la etan logejon. Sur la tablo trovigis familia fotoalbumo, kun multaj fotoj sur kiu bone rekonigis Tereza Jendrik, multe pli juna ol nun, kun maldika, fajnatrajta viro kaj unu, du au tri infanoj.
Apud la albumo kusis dika kajero malnovstila, plena je belskriba verkajo. Karal gin eklegis. Estis taglibro kiun verkis antau multaj jaroj instruisto de elementa lernejo. La unuaj pagoj banalis, kaj ili rapide tedis Janon, kiu cesis cion legi kaj nur foliumis. Sed subite la skribo farigis malregula, ateste pri fortega psika perturbo, kaj alia papero, kovrita de alia skribo, estis tie gluita. La detektivon tiuj ci pagoj katenis per vigla intereso. Jen la koncerna teksto:
Ci tie estis gluita la sekvanta noto:
Post ci tiu mesago la taglibro plu lamentadis:
Tiel dauris dum pagoj kaj pagoj. Lamenta plendo de homo kies vivo perdis cian sencon. Komence li skribis ke ne estas por longe, ke si havis specon de pasia ekfajro kiu baldau estingigos, kaj si revenos, humile pardonpeta. Tiam li pardonos al si kaj ili denove felicos.
Sed la monatoj pasis kaj si ne revenis, ne skribis. Li informis la policon ne menciante la noton, car li tro hontis. La polico nenion trovis. Fine li sendis la infanojn al parencino, kaj plongis morten. Per la anonco pri tuja sinmortigo la taglibro finigis.
30
Petro sidis en apogsego, kun stranga, indiferenta esprimo kaj maniero sin teni kvazau li volus envolvi sin en sin.
‘Tiu reprovos sin mortigi je la unua okazo’, Karal pensis. Laute li demandis:
“Sed kiel la ideo venis al vi?”
“Mi delonge pensis pri vengo”, la juna mehanikisto respondis. “Miaj infanaj revoj obsede temis pri tio ke mi mortigas mian patrinon kaj sian ulon, kaj cerpas triumfan guon el la vengo. Mi ciam pensis ke iutage mi retrovos sin kaj sin humiligos, sin devigos rampi surgenue antau mi kaj peti pardonon, petadi pardonon. Kaj la pardonon mi rifuzos.”
“Per akcidento vi senigis vin je tiu guo!” Jano rimarkigis.
Petro jetis al li akran rigardon.
“Mi ne plu estas infano. Mia revado evoluis. Fakte la ideo venis al mi de Cezaro Birman, la libristo. Li sidis en restoracio kun iu maljunulino, kaj mi sidis ce la apuda tablo. Li menciis planon de krimromano kiun li elpensis.”
“Cu vi tuj decidis gin apliki?”
“Tute ne. Sed gi registrigis en mia menso. Li diris ke autante al Monto Baruna, li rimarkis ke ce la girejo, kie okazis la terfalo, la rubo kiu okupas la tutan soseon devigas iri lau angulo tiel akuta, pli ol harpingla, fakte, ke oni devas multe manovri: necesas retrostiri, reiri antauen, retrostiri refoje ciam turnante la stirradon, reiri antauen kaj retro-stiri trian fojon por povi pasi preter tiu rubamaso en montvoja zigzagero kun tiel malmulte da spaco por giri. Post tiu loko, la vojo iras supren gis la kulmino de Eta Baruna, kaj poste malsupren lau forta deklivo gis la girejo kiu signas la re-alsupradon sur Granda Baruna.”
“Kaj kie okazis la akcidento de ges-roj Jendrik”, Jano diris kompletige.
“Ekzakte”, la juna viro jesis. “Guste pro tio, kion Birman diris. Li klarigis ke oni havus perfektan krimon se oni eltrovus sistemon malhelpantan ke la bremsoj funkciu, sed arangitan tiamaniere ke la bremso-inhibo okazu nur post tri retrostiroj.”
“Kaj tian sistemon vi imagis?”
“Jes. La ideo de Birman impresis min. Mi fantaziis mehanismon per kiu la bremsosistemo funkcius nur depende de regilo fiksita per tri sekurpecoj tiamaniere ligitaj al la rapidumstango ke ciufoje kiam oni metas tiun sur retroiran pozicion, unu el la eroj malkrocigas. Post tri retrostiroj, la tri sekurigiloj estas malkrocitaj kaj la bremsoj cesas funkcii. La granda avantago de tiu sistemo estas ke oni povas atesti ke la veturilo funkcias normale kiam la kliento gin reprenas el la garago, kaj ke la bremsoj estas normalaj komence de la vojo; alie li ne povus halti ce la du interkrucigoj antau ol komenci la alsupradon sur Eta Baruna.”
“Sed tia sistemo estas neuzebla, gi postulas tro multajn hazardojn.”
“Jes. Efektive, mi ne estus aranginta la aferon se ne okazus duobla hazardo. Unue, la estro sendis min por ripari auton paneintan sur tiu vojo. Kiam mi alvenis al la rubfalo kaj faris tiun trifojan manovron, la vortoj de la libristo kaj mia fantaziajo kvazau reaktivigis miamense. Tre malofte prezentigas tia situacio.”
“Kaj la dua hazardo estis ke Jendrik lasis la auton por garaga kontrolo tiuepoke, do antau ol la rubo de la