ston- kaj terfalo estis forbalaita, cu ne?”

“Guste. Jendrik telefonis komence de la semajno por demandi kiam li povus lasi la auton. Fortaroko estis for, kaj respondis mi. Estis malfacile trovi taugan tagon. Finfine li diris ke tiu sabato taugos se ni konsentos gardi la auton gis la vespero au gis dimanco matene, car li bezonos gin en la dimanca posttagmezo. Sabate, li ien trajnos kaj revenos nur malfrue. Fortaroko tiam reaperis kaj diris ke jes, ni faros tion.”

“Tiam necesis trovi sistemon por devigi lin uzi tiun vojon sabaton dumnokte.”

“Jes. Mi pensis pri tio kaj sendis cantagan leteron, certa — pro la nuna atmosfero en la urbo — ke li obeos gin. Mi sciis per Ana ke la ReVaanoj jam sendis anonimajojn al li, kaj kelkfoje kunvenas en la caledo de Rijoka tie supre.”

“Sed vi ne estis certa ke ambau ges-roj Jendrik iros?”

“Ne. Mi provis redakti la anoniman leteron tiel ke si sentu emon akompani lin. Sed se nur li mortus, mi jam estus tre kontenta, kaj poste mi decidus pri si.”

“Cu vi pensis ke li povus uzi la manbremson?”

“Jes, ankau tiu estis malkonektita.”

“Cu vi ne havis dubojn pri via sistemo?”

“Ne. Mi estas bona mehanikisto. Komence mi ne estis certa kaj provis gin, kiam mi dejoris sola post la sesa posttagmeze, ce automobiloj kiujn oni petis nin vendi brokante. Mi provis, kaj perfektigis la sistemon.”

“Sed kiel vi planis gin arangi en la veturilo de Jendrik?”

“Mi intencis peti al Halim intersangi kun mi la vesperan dejoron. Ni generale estas tre trankvilaj por fari kion ni volas tiutempe. Mi pensis ke tiel mi mem redonos la veturilon al s-ro Jendrik kaj demandos kiadirekte mi elirigu gin, cu urben, cu monten. Se li dirus ‘urben’, mi pretekstus lastminutan kontroleton kaj forprenus mian sistemon. Se li dirus ‘monten’ mi simple lasus gin.”

“Sed oni estus suspektinta vin tuj!”

“Jes kaj ne. Vi tuj suspektis kolegon Halim, cu ne? Sed cu vi arestis lin? Mia reputacio estas same bona kiel lia. Kian motivon vi imagus? Mi ne estus konservinta la taglibron hejme se estus ia rekta suspekto kontrau mi. Kiel vi povus scii pri mia rilato kun…” — li havis dum sekundero vizagtordan esprimon — “… kun mia patrino?”

“Sed mi antauvidis bonan planon”, li plu klarigis post pauzeto. “Mi estus dirinta ke iu vokis min telefone, asertante ke li parolas nome de Ana Rijoka, ke sia auto paneis dum si veturis al la familia lignodomo, kaj ke si petas min urge veni ripari. Mi estus aldoninta ke mi foriris en la riparveturilo, kaj revenis tri kvaronhorojn poste ne trovinte sin. Tio lasus tempon dum kiu Fortaroko, Stefano, iu ajn povus veni kaj fusi la bremsojn. Car Ana Rijoka dirus ke si ne iris tien nek paneis, ciuj konkludus ke iu vokis min for intence por saboti la auton. Kiel vi povus pruvi mian kulpon? Ec se vi akuzus min, bona advokato persvadus la jurion ke estas dubo pri mia kulpeco. Se, en raciaj limoj, dubo restas, la jurio ne rajtas deklari min kulpa pri murdo.”

“Efektive, ni havus fortajn suspektojn, sed ne suficajn por konvinki jurion.”

“Mi sciis pri la anonimaj leteroj, mi povis forsovi la kulpon sur la bubojn de Vinstrato, car ili estas almenau tridek kaj estus neeble ke tridek homoj, pri kiuj oni scias ke ili mortminacis Aleksandron Jendrik, havus taugajn alibiojn. Eble ec mi povus konvinki anonimletere la policon ke la libristo Birman konceptis la planon, ke li menciis gin al maljuna sinjorino certe facile retrovebla, car mi jam vidis sin plurfoje en tiu kvartalo. Tiam la polico sercus kaj sercus pensante ke estas tiu grupo, sed sen povi fiksi la kulpon sur iu preciza, nek sur la grupo kolektive. Car Ana Rijoka estas filino de ties prezidanto, sajnus des pli versajne ke ili uzis sian nomon por min forlogi.”

“Vi impresas min. Tiu plano eble estus pli bone sukcesinta ol la realigita, car en gi pordo estis malfermita al dubo pro via pseudoforiro, dum ci-foje vi ne lasis tiun eblecon. Kial okazis la plansango?”

“Plej simple. Halim mem petis min sangi. Jus mortis albano, kiun oni enterigis lau la generala tomblinio. Li volis iri sangi la orientadon, por meti gin al Mekko, inter la oka kaj naua, kiam estas nokto sed ankorau trafikbruo. Gravis ke li havu alibion, do li petis min komplete silenti pri la intersango de niaj dejorvesperoj. Estis decidite ke li restos gis la sepa, kaj ke mi foriros kun Stefano kaj restos ian tempon kun tiu, por ke ciuj havu la iluzion ke ni nenion sangis. Je la sepa mi iris anstataui lin.”

“Cu vi ne timis ke Halim konfesos la anstatauadon?”

“Ne. Li ne volis ke iu ajn sciu pri lia partopreno en la tombosango. Kaj mi estis certa ke li neniam imagos min kulpa. Mi pensis ke li certe fidos ke la afero finfine solvigos sen tio ke ni devus priparoli la dejorproblemon. Ankau li ne povus prezenti al si ke mi havas motivon.”

“Kaj se ni estus arestintaj lin?”

“Mi ne scias kion mi farus. Eble, se vi eligus formalan akuzon, mi konfesus…”

Dum tiu longa konversacio, Karal miris pri la malvarmeco de Balgana. La junulo parolis tute trankvile, kvazau la diskuto ne rilatus al li, kvazau ne temus pri murdo, pri murdo al la propra patrino. Oni ec sentis sporade specon de fiero pri la brila elpensajo.

“Kiel vi eksciis pri via patrino?” la policano demandis.

“Per Luko, mia frato. Nia fratino menciis ion pri valmua arkitekto al li. Tial mi sercis laboron en Valmu.”

“Kie vi estis edukata?”

“En diversaj orfejoj. Sed kiam Luko agis dek ses jarojn, li farigis skizofrenia, kaj oni metis lin en mensmalsanulejon. Li estis rigardata dangera, car li parolis nur pri mortigi nian patrinon kaj sian amanton. Kelkfoje li havis terurajn agresajn krizojn. Jam en la orfejoj ni babilis pri tiu mortigo. Vidu, eble ankau mi estas dangera skizofreniulo, sed neniu tion rimarkis gis nun.”

Kiel malvarme li parolis! Kvazau temus pri nekonato.

“Estas mi,” li daurigis, “kiu retrovis mian patrinon en Valmu. Si ne tiom sangigis kompare kun la fotoj kiujn Luko konservis. Kiam mi diris al mia frato kiel si nomigas nun, kiu si estas, li petis pli kaj pli da detaloj pri la familio Jendrik. Nur poste mi eksciis kial: li sendis al ili anonimajn leterojn esperante ke ili malamikos unuj al la aliaj. En tiuj leteroj li diris ke ciu malfidelas kun iu alia el la familio. Mi foje audis s-inon Fortarokon diri al sia edzo ke Tereza Jendrik konfidis al si en la restoracio ke si ne plu povas fidi Doran, la bofratinon, pro tiu suspekto.”

“Cu via frato posedis dokumentojn?”

“Luko? Ne. Nur kelkajn malnovajn fotojn. Sed antau ne tre longe, legista-notaria oficejo australia sendis al mi pakajon. Mia fratino, kiu, tre juna, elmigris Australion, jus mortis, kaj si antaue petis ke oni retrovu min kaj havigu al mi la fotoalbumon, la taglibron de mia patro, diversajn familiajn dokumentojn, inkluzive de identiga karto de mia patrino, kiun si estis lasinta post si.”

“Cu vi scias kiel si faris por ke neniu iam ajn ataku sin justice pro forlaso de la geedza logloko kaj de la infanoj?”

“Ne. Mi diskutis pri tio kun Luko, mia frato, kiun mi regule vizitas (li ne estas tiel freneza kiel “ili” diras). Li pensas ke la arkitekto sukcesis havigi al si falsajn pasporton, identigan karton, naskig-atestilon, familian dokumentaron, ktp, kun alia familia nomo kaj sen mencio ke si havas infanojn. Kiu povas pagi, falsantojn facile trovas. Li edzigis al si en Usono, kie oni nur juras pri la gusteco de la identeco, nomo, naskigdato, ktp, sen devi prezenti pruvajn dokumentojn. En Usono falsjuro estas gravega se malkovrita, sed ili ne intencis resti tie, do si ne riskis multon. Kiam si revenis kun autenta atestilo pri usona edzinigo, kiu audacus suspekti la edzinon de s-ro Jendrik, filo de la fama Jendrik, frato de alia fama Jendrik…?”

“Kiam vere formigis en vi la projekto ilin formortigi?”

“Kiam mi ricevis leteron el Australio lau kiu fakte mia fratino metis mem finon al sia vivo. Amikino sia skribis al mi ke si ciam malfelicis, lasttempe eksedzigis, i.a. car la edzo volis havi infanojn kaj si nepre ne, kaj fine elektis memmortigon. Tiam mi pensis: mia patro mortigis sin mem, mia fratino mortigis sin mem, Luko estas en frenezulejo kaj mi iris de orfejo al orfejo, de garago al garago, kaj nun mia amatino Ana ec ne estas certa ke si amas min kaj parolas pri disigo. Kaj kial ni ciuj tiel mizeras? Nur car nia patrino nin abrupte forlasis. Mi mortigos sin kaj sian deloginton. Poste mi mortigos min.”

“Sed se vi intencis cesigi la propran vivon, kial vi ellaboris tiun komplikan planon?”

“Eble car mi estas frenezulo kiel frato Luko. Sed eble car ju pli mi pensis ke mi ilin mortigos, des malpli mi pensis ke valoras la penon ilin sekvi inferen.”

“Cu vi iam ajn pensis pri la heredajo?”

“Mi? Heredajo? De k…? De ili? Cu…? Sed vi pravas! Mi eble rajtas heredi! Oj, ne. Oni ne heredas de iu kiun oni mortigis. Ne, neniam tiu penso trafis min. Mi estus povinta… Mi pensis ke ne eblas pruvi mian filecon. Cetere, gi altirus la suspekton al mi, cu ne? Mono fakte ne multe interesas min.”

“Cu vi sciis ke via patrino komisiis privatan detektivon retrovi siajn infanojn?”

“Kion? Si volis retrovi nin? Si do sentis ankorau ion al ni? Amon? Kiel estus eble? Ne, ne amon, ian

Вы читаете Cu li bremsis sufice?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату