sentimentalan scivolemon… Ne, mi ne sciis. Ekde sia foriro, se si volis, si povis resti informata pri ni, cu ne? Sed si preferis turni la pagon definitive, vivi kvazau si neniam estus naskinta, rekomenci cion de nulo. Si volis forgesi, kaj sukcesis nur perdi la kontakton…”

Jano sin demandis cu li rakontus la trompon pri Vilma, sed li decidis ne. Tio povus esti senutile suferiga por la knabo.

“Kaj cu la detektivo ion trovis?” demandis ci-lasta.

“Nenion, li estis trompulo, ne vere sercis”, respondis Karal pensante: ‘li versajne trovis vin, sed estante amiko de Jobo kaj Vilma Fortarokoj, li preferis kombinajon kiu lasos al li pli da mono…’

“Cu mi povas demandi kial vi eksuspektis min?” scivolis Petro Balgana.

“Vin perfidis via vizago”, la polica detektivo klarigis. “Vi havas la saman frunton kaj la samajn okulojn kiel via patrino. Ankau en la haroj estas io simila. Kiam mi tion pensis vidinte belegan portreton de s-ino Jendrik, mi opiniis ke eble tie kusas motivo neglektita. Tiam evidentigis al mi ke mi neniam ricevis konfirmon pri la fakto ke Halim dejoris gis la naua. Ni ciam rigardis tion certa car vi ne havis motivon. Sed se vi havas motivon, eble la dejoroj intersangigis. Tiukaze, kial la albano neniam diris gin? Eblis hipotezi ke li bezonis mem alibion. Tiam mi ekpensis pri la similtempa tombosango. Halim sciis ke ni fakte povas nenion pruvi kontrau li, ke ciam restus ce jurio normalmezura dubo, kaj estis sage por li nenion konfesi por eviti suspekton pri la tombo-afero. Sed kial vi tamen fine decidis pri sinmortigo?”

“Car mi ne plu elportis la strecon. Cu oni vere povas vivi kun la ideo ke la polico sercadas onin kaj estas pli kapabla ol oni unuavide pensis? Kaj ankau car Halim diris ke kliento jus menciis esploron fare de la polico por scii kiu dejoris garage la faman sabaton vespere. Tio kauzis al mi panikon.”

“Kaj kio pri la eksplodigo de la auto?”

“Same. Mi ektimis ke oni trovos la sistemon, au spurojn de gi. Mi havis delonge dissaltigan plastajon kun la eksplodigilo. Luko ilin fabrikis au akiris tuj antau ol arestigi.”

“Cu vi bedauras vian agon?”

“Bedauri, tio signifas nenion. Faritajon ne eblas malfari, cu? El mia tuta ekzisto, estis la sola periodo dum kiu mi sentis min plenplene viva. Mi havis celon, justecan celon. Mi estis preta je ciuj sekvoj. Nun mi ne plu scias.”

Li haltis subite, kun fiksaj okuloj. Li demandis kun objektiveco preskau kortusa, al kiu — unuafoje — humileco ne mankis:

“Cu mi estas frenezulo?”

“Mi ne povas respondi”, Karal diris. “Nur psikiatria fakulo povos diri. Kvankam lau mi vi rezonas kun perfekta racio.”

La knabo rigardis antau sin, ciam fikse.

“Espereble mi frenezas”, li diris.

“Kial?” demandis la policano.

Tiam — plej strange ce tia sajne senemocia knabo — Petro komencis plori silentajn, kvietajn, nevisatajn larmojn, tra kiuj li prononcis:

“Mi satus logi kun Luko.”

Kaj li turnis al Karal vizagon tute novan, ege esprimplenan, sur kiu legigis tia profundo de homa kormizero, tia fundo de soleco, ke al la detektivo la okuloj malsekigis. ‘Li sanigas el tutviva, neniam diagnozita psikozo’, tiu pensis.

Kaj li ektremis pensante pri la sekvo.

La fakuloj ja trovos Petron mense sana.

Publika rajtigilo

Vi rajtas kopii kaj redistribui la nesangitan tekston de Cu li bremsis sufice?, komplete au parte, en iu ajn formo, inkluzive de komputilaj dosieroj kaj sonregistrajoj, sub la sekvaj kondicoj: (1) Vi liveru ci tiun rajtigilon kun ciu kopio. (2) La originala teksto estu klare distingita de cia aldonajo, komento au klarigo, kaj, se la teksto estas nur parte reproduktita, la lokoj, kie tekstoparto estis forprenita, estu klare indikitaj.

Вы читаете Cu li bremsis sufice?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату