Li ekstaris subite.

“Tio nauzas min”, li diris, kun videbla ironio sub kiu io pli serioza divenigis. “Mi foriras.” Kaj salutinte li malaperis, lasante Janon sancelita, kvazau post neatendita pugnobato. La detektivo havis la saman impreson kiel post la konversacio kun Halim, ke ne eblas difini cu temas pri ekstreme lerta ruzulo-komedianto, au pri simpla bubanimo, purkora kaj naiva.

“Strange”, li prononcis, rigardante fikse antau sin. Sur la vakua ekrano de lia menso obsede stampigis la portreta vizago de Tereza Jendrik.

27

La foto estis demandostariga. Necesis gin turni orienten. Tio estis la malfacilajo: gin tauge orienti. Meze sidis s-ino Tereza Jendrik kun ciuflanke unu infano. Unu estis knabino vestita kiel Vilma Fortaroko, sed tute ne estis si. La alia estis Stefano, vestita per elegantaj vestoj, kiajn li neniam surhavis. Li strange similis s-inon Jendrik. Sed kial estis tiel malfacile orienti la foton?

*

Tiu songo ankorau tre klaris en la menso de Jano kiam li vekigis. Li rapidis gin noti, car li sciis ke songoj disfibrigas for post mallonga dauro se oni ne fiksas ilin tuj surpapere.

Voco lin tiris el la revo.

“Cu vi iros al Valmu hodiau?” Goja demandis.

“Jes, tuj post la matenmango.” Kaj li ekscitige aldonis: “Goja, mi songis!”

Li neniam kuragis diri gin ec al Remon, al kiu li tamen sentas neordinaran konfidon. Sed fakto estas ke ce Jano funkcias stranga mensa procezo. Fine de enketo, li preskau ciam faras songon kiu lin impresas kaj el kiu notigas detaloj nesufice atentataj gis tiam, kvazau li nekonscie registrus aferojn kiuj, se neglektitaj maldorme, uzas la vojon de songo por igi rimarkitaj.

“Kio estis en via songo?” Goja demandis.

“Temis pri orientado. Tion versajne sugestis la konflikto pri la albanaj tomboj. Ankau pri la foto de s-ino Jendrik. La songo estis preciza, sed nun mia memoro nebulas.”

“Ciaokaze gi indikas ke vi devus scii pli pri la tombo-orientado.”

“Efektive, iu faris al mi mencion pri tio. Kiu? Cu la loka polico? La maljunulo ce la restoracia bufedo? Kiu alia? Ne, estis io pli preciza. Diable! Se mi nur rememorus…”

Dum li autis al Valmu, la memoro revenis. La mencion faris la sicilia pastro dum ilia unua renkontigo.

Karal subite paligis. Sajnis ke li duonvidas eblan solvon al la problemo. Almenau gi taugus kun la respektivaj karakteroj, kio jam estus multo. Kelkajn punktojn neglektitajn nun necesos kontroli.

*

“Jen”, diris Gako, trovinte la petitan raporton. Karal direktis scivolan vizagon al li. La loka policisto klarigis:

“Efektive, tombo estis reorientita Mekken dum la nokto de sabato la 3-a. La laboro estis frue farata kaj farita. Estas la sola kazo kiam ni ricevis indikon pri la tempo. Alifoje, ni matene konstatis ke la albanoj venis sangi la orientadon dumnokte, sed ni havis neniun ideon pri la horo. Ci-okaze, la tombeja gardisto estas certa ke cio estis en ordo je la sesa posttagmeze. Je la deka ebriulo telefonis al ni ke la tombo — provizorajo por jus enterigito — kusis ne laulinie. Li stas duonfreneza viro kiu pretendas poeti kaj kiu sercis inspiron en la tombejo tiunokte. Nu, li estis ebria, sed Nestoro rapide iris kontroli, kaj konstatis ke li pravas.”

“Estas strange fari tian laboron tiel frue en la nokto”, Karal komentis. “Ili multe pli riskas esti vidataj, cu ne?”

“Fakte, ne”, la uniformulo respondis. “Neniu vizitas la tombejon post noktigo. Neniu atentos bruon tie, kaj tia laboro farigas tre diskrete. Krome, la trafika bruo ec pli kovras la eventualan manipulon de laboriloj au la parolojn tiuhore ol pli malfrue en la nokto, kiam cio cie silentas.”

“Efektive, jes, mi ne pensis pri tio. Nu, dankon. Kaj nun, mi satus liston de la personoj kiuj klientas ce Ejga- Garago, car…”

28

Estis kvarono antau la sesa vespere. Pluvis regula monotona pluvo jam plurajn horojn nun. Autisto haltigis sian veturilon antau la garago kaj petis benzinon. Stefano iris gin doni.

“La polico plu suspektas ion pri via garago, sajnas”, diris la kliento, dum Stefano plenigis la benzinan rezervujon.

“Cu vere?” la junulo demandis.

“Jes! Policisto jus telefonis al mi por demandi cu mi acetis benzinon ce vi la sabaton kiam tiu Jendrik mortis. Mi respondis ke jes. Ili volis scii kiu min servis. Kion ili imagas? Kiel mi povus memori cu estis vi au iu via kolego? De unu fojo al alia estas tamen ciam la samaj vizagoj, cu ne?”

“Efektive. Tiu polico! Bando da nekapabluloj, miaopinie!” diris Stefano, tuj bedaurante sian esprimon kaj esperante — post la fresdataj jugistaj admonoj — ke ci tiu kliento ne rilatas iamaniere kun la autoritatoj.

La kliento pagis kaj forveturis. Stefano rigardis sian brakhorlogon, car estis lia vesperdejora tago. “Ankorau iom pli ol du horojn kaj duonon”, li murmuris al si sin turnante. Surprizite li konstatis ke malantau li staras Halim, iom pala, kun stranga nedecifrebla esprimo. Tiu rapidmove foriris kaj proksimigis al Petro.

*

Nemultaj klientoj venis ci-hore. Stefano trovis iom stulta la nepran insiston de la mastro ke la garago restu malfermita gis la oka kaj duono. Cu gi ne kostas pli, salajre, ol gi enspezigas? Sed por s-ro Alsjo estis maniero reklami.

La junulo sidis interne auskultante sian transistoran radion. Li rigardis la horlogon. Estis la horo fermi. Li mallumigis, kaj komencis malsuprenigi la pezan ferkurtenon, kiam li audis kurajn pasojn en la pluvo. Virina voco vokis: “Stefan’!”

Estis Ana, refoje senspira.

“Stefano, venu tuj, mi timas, mi iris al la logejo de Petro. Lia pordo estas slosita, sed estas lumo interne. Neniu respondas. Mi devis viziti lin ci-vespere. Li estis tiel stranga la lastan tempon. Fumis, drinkis. Vi scias, cu ne? Mi timas, venu. La pordistino vidis lin eniri, sed juras ke li restis ene. Se li elirintus, si estus vidinta lin, car si restis la tutan tempon en la enirejo helpante la edzon ripari mi-ne-scias-kion.”

La juna viro estis impresita. Li ne povis forgesi la strangan esprimon de Halim, kaj ties rapida iro al Petro post kiam li provizis klienton per benzino. Li slosis la garagon kaj sin akompanis. Ili tamburis sur la pordon, sonoris, vokis. Okazis nenio.

“Mi tuj informos la policon”, li diris. “Eble estas nenio, sed se li atendis vin ce si…”

Li kuris for.

Policisto baldau alvenis kun seruristo. Ili malslosis la pordon. Estis unucambra logejo kun apartaj kuirejeto kaj minimuma bancambro. Petro kusis surlite. La policisto tuj kaptis lian manradikon, kaj faris unue dubeman grimacon, poste uf-spiron. La pulso malfacile percepteblis, sed la junulo estis ankorau viva.

Sur tableto apudlita trovigis noto, skribita per strange deprimita mano:

Mi ne plu povas elporti la strecon. Mi uzas la solan eliron: meti finon al mia vivo. Estas mi kiu arangis la akcidenton. Adiau, ciuj. Mi havis fusitan vivon pro si kaj pro li. Ili igis mian patron kaj fratinon sin mortigi, mian fraton vivaci en frenezulejo, kaj min sperti vivon senelire grizan. Dio min pardonu.

Вы читаете Cu li bremsis sufice?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату