cambro kvazau eksplodis per kriado tiel neatendita, ke la koro de Stefano frapegis al li ripon. El dudeko da gorgoj kvindekjarulaj ja sonis speco de knaba militkrio:

Vinstrato ja ja

Vinstrato ja ja

Vinstrato venkos

Huraaaaaaa!

Bruo de movataj segoj sekvis, kaj denove martelfrapo.

Belsona tenoro anoncis, kun tuj audebla tipa sanktavala prononco:

“Mi deklaras malfermita la duan eksterordinaran kunvenon de la ReVa-grupo.”

Silenta pauzo.

La sama voco ree eksonis, solene:

“Mi kunvokis vin, amikoj, car okazas io grava. Ni ciuj pli malpli certigis ke la akcidenton, se gi estas krima, kulpis la albana mehanikisto. Ni supozis ke la polico havas la saman certecon, kaj ke se gi ankorau ne arestis Ustarin, tio estas nur car gi sercas definitivan pruvon. Nu, tiel ne estas. La polico havas aliajn suspektojn.”

Li haltis denove. Malforte audigis bruo, kvazau iu muso lignon mordetus. Escepte de tio, regis perfekta silento.

“Kiel vi scias?” iu demandis.

“Polica detektivo vizitis kaj paroligis min. Li videble pridubas la kulpecon de la albano, kvankam li ne diris kiun alian hipotezon li faras. Sed okazis io pli grava. Hierau vespere, mi devis iri al la hora ekzercado, kiel regule. Mia edzin’ vizitis sian fraton. Ana, mia filino, do devis esti sola hejme. Nu, malsanis la horestro, kaj la ekzercado ne okazis. Mi sekve revenis hejmen neanoncite, kaj enirante…”

Li abrupte interrompis sin. Audigis la bruo de akvo versata en glason.

“Kaj enirante mi audis ke mia filino telefonas. Rimarkeble, si ne audis min enveni. Io en sia tono min surprizis. Mi forprenis miajn suojn por ne brui kaj iris dormocambren; tie estas alia, samlinea telefono, ebliganta audi kion si diras. Mi metis la auskultilon al mia orel’. Vi ne imagus kiom mi ekmiris!”

Refoja pauzo. Tiu viro sciis rakonti. Iu movis segon, alia tusetis, kvazau por malstreci la atmosferon.

“Cu vi scias al kiu si telefonis?”

Silento. Peza, peza silento.

“Cu al la polico?” demandis voco timema.

“Ne. Danku Dion. Ne al la polico. Sed al De homo al homo. Vi scias: tiu numero kiun vi povas voki je iu ajn horo por esprimi viajn zorgojn anonime al anonimulo. Oni elpensis tion por helpi homojn kiuj projektas sinmortigon. Ke ili lastminute tamen diskutu kun iu speciale trejnita…”

“Ej, Marteno,” iu interrompis, “ne prelegu pri De homo al homo, kiun ciu el ni konas, dum nin strecas senpacienco. Kion Ana diris telefone?”

“Si diris ke la stato de la patro sin timigas, ke ekde la morto de la granda Jendrik li igis ege nerva, fumas trioble pli, havas zorgan mienon, ktp. Si diris ke mi tre ekscitigis pri la projekto autososea, kaj ke mi minacis mortigi la respondeculon propramane. Si aldonis ke ni sendis anonimajn leterojn.”

La audantaro ekbruis obtuze.

“Kion respondis la alia?” vibra voco demandis.

“Li konsilis al si cion diri al la polico, au, se si ne kuragos, almenau al fidinda amiko kiu jugos cu valoras au ne informi la policon.”

Stefano siasranke provis senbrue sangi la pozicion, car la piedo doloris al li. Cu li estis la fidinda amiko?

“Sed ion pli gravan mi audis”, diris la prezidanto, kaj li pauzis, dum ciu retenis la spiron.

“Si diris ke si audis hazarde konversacion inter policano kaj polica informanto. El tiu si komprenis ke la polico trovis tutan dosieron kun anonimaj mesagoj ce Jendrik. Tio estas normala. Sed inter ili estis letero invitanta la arkitekton suprenveturi ci tien por diskuti pri nelegajo au krimo kiun li faris antau 30 jaroj. La mesago menciis la caledon de s-ro Rijoka, mian caledon, ci tiun caledon en kiu vi sidas. Estis cantaga letero, kaj la rendevuo estis fiksita je la sabato vespere. Pro tiu leter’ ges-roj Jendrik ekiris la vojon al Monto Baruna… kaj morto!”

Eksplodis lauta sumo el multaj mallautaj murmuroj, demandoj, komentado. La martelo frapis la tablon.

“Silenton, mi petas”, autoritatis la tenoro. “Seriozas la situaci’. Ni ciuj estas kamaradoj, la famaj buboj el Vinstrato. Ni imagis la anonimajn leterojn kiel sercan premmanieron. Sed krimon ni neniam projektis, ec kiam nia bola sango igis nin eligi damnovortojn.”

“Ne, ne, ne”, pluraj vocoj kriis.

“Se iu el ni estus uzinta nian anoniman ludon por murdon plani, mi… mi… mi… Nu, ne. Mi tion ne povas kredi. Ne unu el la buboj. Sed ni devas ion fari. Kion?”

Ensalone svebis longa silento. Ensranke svebis eta polvero. Iel, ial, ci-lastan sajnis logi la nazo stefana. La junulo sentis emon terni, pli kaj pli pene rezisteblan. Li pensis terurite: ‘Se dauros la silento, mi ternos.’ Samtempe lin tiklis timiga inklino movi la krurojn, kion li ne povus fari senbrue.

Felice voceto rompis la silenton. Gi mirigis Stefanon, car la parolintoj gis nun ciam diris “buboj”, “kamaradoj”, ktp sen “ge”-prefikso, tiel ke la junulo deduktis ke nur viroj ci tie sidas. La voceto tamen estis ina; gi sonis maljune sed firme:

“Mi longe hezitis antau ol paroli. Mi ne volus perfidi konfidencon. Sed ankau ci tio estas grava.”

Si pauzis. Oni sentis ke la afero ne estos facile rakontebla.

“Inter ni ci-posttagmeze trovigas eksbubo kun kiu mi antau kelka tempo tagmangis en la Barel da Vino. Tie li rakontis al mi planon per kiu eblus likvidi iun sendante lin al Monto Baruna kaj uzante la lokon kie okazis la ston- kaj terfalo kaj la postan deklivon kun akuta angul’. Mi pensas ke tiu nia amiko devus iom rakonti pri siaj tiutempaj ideoj. Kion vi opinias?”

Post segbruo, regis denove silento, prema, preskau percepteble horora. Gin rompis la tenora voco de la prezidanto:

“Vi audis la… kiel diri? cu akuzon?… de nia kara f-ino Elmonta. Se la koncernato ne volas konfesi, ni nepre devos fari arangojn por trovi la veron. Inter ni tio devas esti ebla. Kaj poste ni decidos kion fari rilate al la polico.”

“Vi ne bezonos fari specialan arangon por trovi la veron pri tio”, parolis iom naza voco. “Mi volonte diros gin. Estis mi.”

Stefano interne furiozis ke li povas vidi neniun, do ne la konfesanton. Kaj rekoni unu vocon inter dudeko da nelistigitaj personoj ne estos facile.

La naza voco daurigis:

“Mi rakontos al vi. Efektive mi havis la ideon foje kiam…”

Lin interrompis nekredeble brua terno pro kiu la srankopordoj skuigis kvazau ene eksplodus grenado. La polvero estis forfalinta, sed plumeto, iel eskapinta el unu el la kusenoj kiujn Stefano estis aranginta ce si, jus trovis la vojon, helpite de junula movo, al la gastama nazo, kiun gi sadisme ektiklis. Nur superhomo povus rezisti. Stefano estis nur homo.

Post hororplena silento, sajne miljara, kvankam gi fakte dauris ne plenan sekundon, bruego audigis, segoj falis, homoj ekstaris, oni audis krion “Spiono! Spiono!”, kaj manoj malfermis la srankon.

“A-a-a-a-ci’!” ripetis Stefano, sukcesante per tiu eksplodo retropusi kelkajn siegantojn. Sed sola kontrau dudek li ne havis esperon.

Kelkaj fortuloj baldau lin tenis kaptita, iu prenis de ie snurojn, kaj post malpli da tempo ol por rakonti la tuton, li trovigis ligita al sego.

Tri frapoj audigis. Kaj kun buba entuziasmo, la grupo da kvindekjaruloj skandis triumfe:

Vinstrato ja ja

Vinstrato ja ja

Vinstrato venkos

Вы читаете Cu li bremsis sufice?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату