“Onklino Goja?”
La edzino de Jano Karal tuj ridetis rekonante la vocon de sia amata nevo.
“Jes, Stefano, estas mi”, si respondis en la telefonon.
“Auskultu, mi trovas ec ne spuron de Kara-Karal, kaj mi havas ion urgan por sciigi al li.”
“Mi informos lin tuj kiam li min kontaktos. Li ne estas hejme.”
“Diru au ne diru, al mi estas egale, sed agu. Jen. Cu li rakontis pri la enketo?”
“Jes, kiel kutime. Nur elbobenante cion al mi li metas ordon en la ideoj, vi ja konas lin.”
“Bone. Vi do konas cion necesan. Pri la ge-Fortarokoj vi scias, cu ne?”
“La mistera retrovo de perdita filin’, kiu heredas ricegon? Jes, mi konas tiun felietonon.”
“Bonege. Auskultu, mi audis Jobon Fortarokon arangi restoracian vespermangon kun la edzino. Li rezervis tablon… imagu kie… ce Karleto!”
“Ho! Mi jam fantazias al mi vian planon!”
“Estas unika okazo. Mi unue pensis ke mi petos Karleton kasi mikrofonon ce ilia tablo…”
“Stefano!” si interrompis per sokita voco. “Ne hororigu min! Mi abomenas magnetofonan spionadon.”
“Sed se vi malamas spioni, mia informo valoras nenion! Mi ne havas viajn skrupulojn, sed la ge-Fortarokoj konas min. Ankau onklon. Nek li nek mi povus iri tien sensuspekte. Sed se vi tuj telefonos al Karleto ke li rezervu al vi la tablon plej proksiman au plej taugan el audebleca vidpunkto, vi havos gin kaj povos mendi luksan mangon je la kosto de l’ polico, cu ne? Samtempe frandante intrigan konversacion, eble ec mistersolvan! Vere, mi envias vin.”
“Ne tro optimismu, Stef. Mi faros kiel vi diris, arangos la aferon kun Karleto kaj malfermos faukege la orelojn por ne perdi ec elizion el ilia interparolo. Tio ne estas spioni, car, nu, mi rajtas iri al iu ajn restoracio, kaj se homoj parolas en publika loko kaj mi audas, ne estas mia kulpo, cu?”
“Korpo de porko! Vi scias juristi kun la propra konscienco!”
“Sed eble mi audos nur makzelojn funkcii kaj paron diskuti pri la kolor’ de la sangotaj kurtenoj…”
“Tamen, valoras la penon iri. Vi iros, cu ne, onklineto?” Lia voco farigis komike karesa. “Ne elesperigu esperplenan neveton!”
“Jes, Stefano, mi iros. Kaj fidu min. Mi faros mian plejon por ke gi estu frukta.”
*
La rozvanga policisto kun la mallongaj blondaj haroj kaj la atleta sinteno rigardis la envenanton.
“Sinjoro?” li demandis, mensnotante la junan malfortan figuron, la vestojn de nericulo, la timetan aspekton de la okuloj kaj la kapon kovritan de senorda nigra buklaro.
“Mi nomigas Marko Markus”, la junulo diris. “Mi satus paroli kun la persono respondeca je la enketo pri Aleksandro Jendrik.”
“Detektivo Karal ne ceestas nun. Sed la tuta polico ci tie partoprenas en la enketo kaj mi povas auskulti vin.”
“Bone. Mi volis informi la policon pri suspektado. Cu oni rajtas sendangere? Mi ne volus ke poste oni akuzu min pri malvera misfamigo. Ne stas certeco, nur supoz’.”
“Ne estas risko misfamigi. Famo ne eliras el policejo. Cio estos strikte konfidenca kaj ni bonvenigas iniciaton kiel la via.”
“Se tiel estas, konsentite. Jen. Mi estas amiko de Petro Balgana, kiu laboras en Ejga-Garago.”
La intereso de la policisto akutigis.
“Jes?” li simple diris.
“Nu, mi babilis kun Petro kaj li dividis kun mi ian turmentan pripensajon, sed li ne volas gin komuniki al la polico, pretekste ke li tro dubas.”
“Li eraras. Ni ciam cion kontrolas. Se suspekto montrigas negusta, ni gin diras al la suspektinto, tiel lia turmento finigas. Bedaurinde homoj generale ne komprenas tion. Kiun li suspektas?”
“Kolegon. Li vidis lin esplori la paperojn de la estro kiam la kolego kredis sin sola. Ci-lasta, lau Petro, havas trasercemon tute ne normalan. Kiakauze li tiel agus, se ne por scii kiel eble plej multe kun la celo sin protekti kontrau eventuala akuzo? Krome, li laboras en tiu sama garago kie okazis la motorfuso au mi-ne-scias-kio. Li laboris en la garago tiun faman sabaton. Plie, foje, Petro sekvis lin post la labor’ kaj tiu ulo rendevuis kun alia kaj parolis vigle sed nenature mallaute, kvazau ili konspirus. Li ne estas valmuano, kaj, cu ne? eksterulojn oni tamen ne povas fidi tiom kiom samurbanojn. Li ne apartenas al la sama laborista medio kiel la aliaj…”
“Kiel nomigas tiu suspektato?”
“Stefano Farnadzo.”
“Kaj kion pli?”
“Nu, cio estas intua, malfacile klarigebla. Sed mi sentis ke Petro suspektas, ec se li ne volis tion diri al vi. Ekzemple, tiu Stefano ne estas vera mehanikisto. Li fakte studas en Valcefa Universitato. Li laboras bone, faris garagan metilernon, sed ne estas autenta garagisto. Kial li venis labori ci tie precize en la garago kie s-ro Jendrik klientas? Kial li venis nur por limigita dauro kaj precize en tiu tempo la akcidento okazis? Fine, Petro diris, kulpa povas esti nur Halim, Stefano kaj li, car Fortaroko posttagmeze estis for. Tial ke ne eblas imagi la albanon murdinto, povas esti nur la alia, cu ne?”
Foriris la junulo. La policisto prenis slipon, rekopiis sur gin siajn notojn. Titole li bele skribis: Suspektato: STEFANO FARNADZO.
23
Stefano sin demandis cu li ne perdis la prudenton. Stari en fermita sranko ne prezentas la komforton de pufa braksego, kaj la ideon ke sranko slosigas ankau de interne povis naski nur la mola cerbo de stulta spiceja servistino.
“Grrr”, li grumblis enmense. Voceto en li ja riprocis moke: ‘Estas facile kritiki Anan, sed neniu devigis vin akcepti sian ideon!’
Li furiozis kontrau si. ‘Si ec ne estas bela’, li pensis, kaj des pli bedauris ke li lasis sin logi de siaj grandaj hundaj okuloj kaj de sia nekomprenebla carmo. ‘Kiel mi povis tiagrade naivi?’ li memkoleris. ‘Cu si intence uzis sian seksan logon por faligi min en kaptilon?’ Sia bildo des pli lin incitis car li ankorau sentis korpincon pri tiu eta korpo. Li bezonus pasi, agi, movi sin, por venki tiun furiozecon. Sed li povis nur stari senmove en sranko, car en la kabano nun estis iu.
Subite io ekklaris al li: ‘Stulte mi sin akuzas’, li diris al si. ‘Ne povas esti kaptilo, car si scias ke mi kunlaboras kun la polico.’ Tamen, ial, tiu penso lin ne plene trankviligis.
Dume okazis nenio. La ulo endoma iradis kaj venadis, kaj li ciumomente povis deziri preni ion el tiu damna Stefanujo.
La junulo provis kauri. Felice, la sranko estis sufice vasta, kaj li sukcesis. Li atendis. Li atendadis. Okazis nenio.
Lin ekkaptis la penso ke se li estus saga, li estus preninta kusenon el la breta parto de la sranko. Kaj kiam tiu penso lin ekkaptis, gi lin tenis. Pli kaj pli obsede li sopiris al kuseno, malbenante sian cedemon al la stulta komplotantino kiu lin ensrankigis.
Cesis la bruo, ec sajnis kvazau la lastaj sonoj povus interpretigi kiel elirado. Cu li audacos?
Li audacis. Li pusis la pordon de la sranko, ete-ete. Tra la fendo li rigardis. Neniu. Pli malferme, ankorau pli, tute fauke. Neniu. Stefano lertamove prenis tri kusenojn el la alia fako de la sranko, kaj apenau havis tempon refermi ties pordon de interne kiam lautaj vocoj akcelis lian koron.
La alvenantoj bruis kiel kongresanoj en akcepteja salono. Lau la bruo ili estis cent; fakte, versajne ec ne dudek.
La caledo estis vasta, kvankam tre spare meblita. Tio estis frapinta la junulon tuj kiam li malslosis la eksteran pordon. Nun en sia sranko li rememoris la grandan rektangulan tablon kun la multaj segoj cirkau gi. Tie, lau la bruoj, eksidis unu post la alia la famaj ReVaanoj, bedaurinde nevideblaj por la scivola junulo, kiu satus rigardi iliajn kapojn.
Klako, kiel de martelo sur tablon, igis ciun silenti. Poste audigis tri similaj klakoj, kaj tuj post la lasta la