“A-a-a-a-ci’!” komentis Stefano, kies manoj estis ligitaj malantau la segdorso. Kaj per lamenta tono, pri kiu li poste ne fieros, li almetis:
“Mi petas, cu vi bonvolus pasigi al mi postukon?”
24
Karal estis en Valcefa, kie li devis prezenti ateston ce tribunalo. Kiam la dudek ReVaanoj desupris gis Valmu kaj ties policejo por liveri sian kaptajon, sennecese kolbase ligitan, dejoris la juna atleta policisto kun la hauto fresa kaj roza.
Li audis la raporton de dudek ekscititoj, kaj kvankam cies atestoj akordis, kio estas maloftajo en policaj esploroj, ne estis facile cion bonorde noti, car la dudek vocoj prezentis samtempe ciaspecajn diversajn detalojn pri la skandalajo.
“Do, vi estos arestita pro nelege engliti senpermese en privatan logejon”, la policisto diris al Stefano, uzante la dialektan kutimon infinitivi post ia ajn prepozicio. Li daurigis:
“Vi pasigos unu karceran nokton ci tie, kaj morgau la jugisto decidos. Sinjoroj kaj estimata fraulino, bonvolu lasi nin solaj. Mi bone gardos lin.”
Ili eliris kun la brua komentado de homoj kiuj jus ceestis nekredeblan eventon.
“Kiel vi nomigas?” la policisto demandis kiam silento regis denove.
“Stefano Farnadzo”, diris la junulo, dum la policisto prenis formularon.
“Stefano Farnadzo? Cu vere? Nu, tio estas interesa”, li elparolis rigardante la knabon kun akra atento.
Kaj li cerpis el tirkesto beltitolan slipon samnoman.
*
Goja Karal ploris. Ili sidis sur la salona sofo.
La detektivo polmis sian sultron, premis sin al si, kaj faris lulan movetadon.
“Nu, nu”, li diris per plej tenera voco. “Kial mia Goja malgojas?”
“Estis plena fiasko, plena stulta fiasko”, si singultis.
Si visis al si la okulojn. Iom post iom la ekvilibro revenis.
“Mi frenezas doni al malsukceso tiom da graveco”, si diris mallaute, kaj sia voco refirmigis tute dum si plue dialektis:
“Finfine, fiaski estas parto de la viv’, cu ne? Kial prie malsagi?”
“Jen. Bone. Jen mi retrovas mian veran Gojan”, la policano diris. “Rakontu do.”
“Nenio speciala rakontindas. Mi iris al la restoraci’ de Karleto. Li havigis al ni tablon apud la Fortaroko-paro. Mi diras “ni” car mi iris kun mia frato Rikardo; virino sola en tia restoracio ja tro altirus atenton.”
“Nu, kio fusigis?”
“Rikardo parolis tre laute. Mi antaue avertis lin, sed li forgesis. Delonge ni ne vidis unu la alian. Li havis tiom por rakonti! Li jus revenis el longa vojago. Mi preskau forgesis pri mia komisio. La restoracio estis agrabla, la mango bongusta, la vino fajna… Mi tamen re-kaj-re petis lin mallauti kaj ne tro paroli, ke ni povu auskulti la ge- Fortarokojn. Sed tiuj susuris inter si tiel diskrete ke ec unu “la” mi ne audis.”
“Ba! Ne gravas. Prezentigos alia okazo. Eble ec ili diris nenion interesan por ni. Kian mienon ili havis?”
“Felican, radian. Ambau. Ec tiu malbela perfidaspekta estro perdis iom el sia falseco dank’ al la felica esprimo.”
“Cu ili mangis karajn delikatajojn?”
“Jes, kaj campanon ili trinkis! Ili certe festis ion.”
“Interese. Vidu, vi ne perdis la tempon, tiuj indikoj estas tre valoraj por mi. Nu, nun ni forgesu pri la devo. Ankau mi satus festeni. Kion vi proponas menue hodiau?”
Kaj li akompanis sin kuirejen.
*
En la valcefa cefpolicejo, kie Karal volis raporti al leutenanto Remon pri la lastaj okazajoj, du surprizoj lin atendis. Unu estis la informo ke Stefano estas arestita.
“Tre gene, treege gene por vi kaj por mi”, basvocis la leutenanto. “Konfidis
Karal akceptis la baton stoike, sed estis konsternita. Li taksis la nevon pli fidinda.
La dua surprizo estis magnetofona bendo, akompanata de letereto kiu tekstis:
*
Karal kaj Remon strecis la atenton kiam la bendo komencis disvolvigi. Bedaurinde, ofte audigis pli da oreltordaj bruoj ol da konversacio. Ciufoje kiam iu movis pladon, la bruo, lautigata, dolorige sonis el la bendo. Tamen oni sufice bone komprenis la interparolon.
Dum tri kvaronhoroj gi temis nur pri vojagplanoj, mangoplezuro kaj la amaj aventuroj de la mastro de l’
Tamen, post komento pri la placa etoso kreata de campano, audigis jena opini-intersango:
“Kiaj feliculoj ni estas, se cion konsideri!” diris la vira voco.
“Nekredeble!” la virina konsentis. “Mi apenau sukcesas kredi ke gi estas vera.”
“Cu vi opinias ke iu kontraubatalos la testamenton?”
“Kiu? Ni ne havas rivalojn. La testamento estas lega. Si ne diris ke si heredigas la filinon. Si diris ‘s-inon Vilman Fortarokon’, ne donante motivon. Si rajtas lasi sian ricon al iu ajn, cu ne?”
“Sed se la polico malkovras pri via molventra detektivo…?”
“Nu, estis lia eraro, ne nia. Ni ne estas supozataj scii. Li informis nin kaj ni kunarangis la aferon, sed li ciam diris: ‘oficiale, vi scias nenion; se io ajn okazus, neu’. Se, kiam s-ino Jendrik petis lin serci filinon, li indikis ion falsan, ne estas nia kulpo.”
Intervenis silenta pauzo, dum kiu audigis nur la bruo de la mangiloj ce la murmura fono de alitablaj konversacioj.
“Tamen estas nekredeble ke okazis tiu akcidento”, la viro rekomencis.
“Jes. Mi ne povas gin kompreni. Se iu volus favori nin, li tiel agus. Kelkfoje mi min demandas cu cielaj estajoj ne enmiksigas en la homajn aferojn, tiel mirakla la afero sajnas.”
“Mi dubas ke cielaj estajoj agus tiasence. Kvankam eble estas erare atribui al ili pli da moralo ol al ni. Sed vera miraklo gi estas, efektive. Ni esperis profiti el la trompo de s-ino Jendrik, sed ne tamen per tia tuja heredajo. Gis tio mi neniam fantaziis. Cu vi?”
“Mi fantaziis, jes. Sed kutime pensis nur: dum deko da jaroj ni ricevos de si monajn au aliajn donacojn, kaj tiam si testamentos sian havajon al mi kaj si mortos, kaj mi estos rica.”
“Kaj ni estos ricaj, vi volas diri.”
Si eligis etan ridon.
“Kiu scias?” si diris. “Se vi ne plu placos al mi…” Kaj si ridis plu.
“Ne faru tian vinagran mienon”, si reparolis. “Mi nur sercis. Jen trinku! Je via sano!”
Glasoj tintis.
“Kaj cefe je la sano de la krimulo kiu faris tiel belan laboron por ni”, sonis la vira voco.