“Estas por fortimigi la turistojn”, Rijoka klarigis, kaj lia ridego komunikigis al ciuj ceestantoj. “La Sankta Valo de Tjazo multe tro famas per sia dolca vivo kaj la placa amika sinteno de la logantaro. Tial turistoj venas pli kaj pli, kaj ni ne plu sentas nin hejme. Se Cezar’ publikigos kronikon pri la krimoj, la turistoj timos kaj restos for. Ili komprenos ke nia famo stas tute simple mita.”
“La domaga afero pri Cezar’, se vi volas sinceran opinion,” diris Julio Safir, “estas ke se mankos krimoj, li mem intencas efektivigi kelkajn, por plenigi sian kronikon. Kaj kun sia tordita-plektita menso, li kapablus elpensi sistemojn tiel makiavelajn ke neniu ilin iam ajn malimplikos.”
Karal sin demandis cu tiu diro ne kreos embarason, sed Rijoka ne lasis al geno la tempon ensovigi: li eksplodis per rido komunikigema, kaj amike frapis al la drogisto sur la dorson, ride ripetante:
“Certe, certe. Hahahaha! Ej, Cezar’, pafe-trafe, cu ne? Hahahaha! Certe, certe, certe, certe.”
“Nu,” diris Karal, “se la nomo Cezaro Birman okulumos al mi de sur libro montrofenestra, mi nepre acetos la verkon. Vi ne imagus,” li okulumis, “kiom la sanktavalaj krimoj min interesas!”
Rijoka ree ridis. Sajnis ke kiam li atingis la finon de rid-ondo, nova ondo levigis el la profundoj, kiel ondoj sekvas unu la alian borden el la vasto oceana.
“Sed vi ne vidos mian nomon”, la libristo respondis kun petola brilo en la okulvitroj. “Mi uzas pseudonomon.”
“Cu vere, kial?”
“Modesteco, versajne”, diris Rijoka, kiu eligis novan sprucon de neestrebla gajeco.
“Li timas ke la klientoj cesos viziti lian librejon se ili scios ke tiuj fusaj mismoralaj rakontoj idas de li”, serce klarigis la eta fotisto.
“Sed”, plu petolis Julio Safir, la rugvizaga drogisto, “lia ruzo ne efikos. Li ankorau ne eldonis la unuan libron el sia fuskroniko, kaj jam la tuta urbo scias ke ‘Johan Valano’ estas
“Diskreton, sinjoroj, diskreton!” Cezaro Birman amuzige petegis. “Cu ec amikoj ne kapablas teni sekreton? Se vi daurigos, mi publikigos
Dum ili serce rivalis, videble lau profundradika kutimo de la opo, la rigardo de Karal trafis la fotojn.
“Cu ilustrajoj por via venonta verko?” li demandis la libriston.
“Guste, sinjoro. Rigardu. Ilin faris nia talenta Sanktajana. Cu ne mirinde? Cu vi iam ajn vidis tian belan portreton de Tereza Jendrik?”
Jano kontemplis la foton. Gi efektive estis admirinda. Belega foto de belega virino kun nevasta, iom zorga frunto, vizago kadrita de plej placa hararo, bruna kaj onda.
“Mateo vere talentas”, diris Julio Safir. “Li sukcesas reliefigi la cefajn karakterizojn de tipa esprimo, tamen montrante la personon sub plej bela aspekto. Rigardu ci tie: tiun iom turmentan, kulposentan esprimon Tereza Jendrik ofte havis. Sed li ankau sukcesis kapti sian nekontraustaran, konfliktofugan sintenon. Oni sentas, cu ne? ke si ciam diras jes.”
Efektive, tiujn du tendencojn oni perceptis el la foto. Karal gojis vidi la bildon. Li jam vidis foton de la forpasinta riculino — unu trovigis en la dosiero kunmetita de la loka polico — sed gi ne akcentis sian personecon kiel tiu ci.
Li rigardis la tutan serion. Kelkaj fotoj montris la arkitekton, bone substrekantaj ties batalemon kaj harditecon, ties guston al potenco. Sur alia vidigis la du paroj Jendrik, kaj okulfrapis la kontrasto inter la du fratoj kaj la du edzinoj. Mildaj aperis Jankarlo kaj Tereza, duraj Dora kaj Aleksandro.
“Nu, stas tempo foriri”, Julio Safir diris rigardante la muran horlogon, kaj li starigis.
“Mi iras kun vi”, ehis Rijoka.
Karal rigardis Cezaron Birman. Ci tiu iom hezitis. Sajnis ke li deziras babili kun la detektivo, sed tion samtempe timas.
“Ho jes, jam malfrue farigas”, rimarkis la nerva Sanktajana, remetante la fotojn en sian nigran tekon.
“Mi satus iom paroli kun vi,” diris Karal al la libristo, “cu genas se ni restos iom pli ci tie? Tiu ci loko estas vere agrabla.”
“Konsentite”, jesis Birman, dum la aliaj adiauis kaj foriris. Li aspektis senpezigita.
“Parolu al mi pri tiu ebleco mortigi iun per autoakcidento sur la vojo al Monto Baruna. Eble la reala murdisto havis la saman ideon.”
“Se mi planus murdi iun,” Cezaro Birman diris serioze, “mi ne rakontus la aferon al grandagulino meze de plenplena restoraci’.”
“Mi ne diris ke vi planis iun murdi,” Karal emfazis, “sed mi satus koni la eblecojn pri kiuj vi pensis. Kiel vi havis la ideon?”
“Veturante al Monto Baruna. Estas tiu loko kie rubo el defalo nun kovras preskau komplete tutan porcion el la vojo, guste ce harpingla girej’. Mi devis retroiri, reiri antauen, retroiri, reiri antauen, trifoje tiel manovri por povi preteriri tiun rubon. Poste estas tiu forta deklivo malsupren. Nu, mi pensis — mi intencis meti tion en krimromanon kiun mi volis verki, sed nun ciuj dirus ke mi kopiis la realon — ke se ce ciu retroiro io iom pli fusigus en la motoro, eble oni povus uzi poste la forton de tiu deklivo por kauzi akcidenton.”
“Iom malpreciza, via sistemo, cu ne?”
“Efektive. Guste tio estas mia manko. Mi ne estas teknikisto. Estis nur ideo kiun mi ec ne havis tempon prilabori.”
“Cu vi parolis pri via ideo al iu krom la maljuna fraulino?”
“Ne. Al neniu. Mi ec dubas cu oni povas tiri ion praktikan el gi. Jen mia kompatiga sorto: ideoj svarmas miakape, sed mi ne havas praktikan rigardon al la aferoj, kaj ili ciam montrigas fakte neuzeblaj.”
“Vi, kiu kutimas rezoni pri krim-aferoj, kion vi opinias pri la morto de la Jendrik-paro?”
“Ej, gi ofendas mian trovemon. Mi ec provis rezoni pri gi jenmetode: mi supozu ke tiuj estus la faktoj por krimromano kiun mi verkus, kiel mi solvus la problemon? Sed mi ne vidas. Pro malespero mi ec provis imagi ke estas mi la kulpulo. Komence ne iris malbone. Mi trovis motivon: senigi Valmuon je tiu urbokripliganto; mi trovis armilon: mehanikan intencan difektadon; mi trovis manieron: subaceti la albanon por ke li elpensu solvon al la teknika problemo (tiu rimedo estas des pli sekura car la logantoj pensas klise pri la albanoj kaj ilia fama honorkodo: ju pli oni diros “tio ne kongruas kun la agmaniero de la albanoj”, des malpli oni min suspektos); mi trovis okazon: mia albana kunkulpulo havis tri horojn por apliki sian teknikan solvon…”
La libristo subite pauzis.
“Mi vin admiras”, diris Jano. “Via kazo estas preskau perfekta. Kio mankas al gi?”
“Pruvo. Sen pruvo miaj teorioj disfalas en la ruinon de nereala cerbumajo.”
“Kial ne pruvi per konfeso?” Karal akre demandis.
Li havis la impreson ke ili strece ludas ludon dunivelan, en kiu neniam scieblis cu oni komedias au parolas pri verajoj, ludon des pli seriozan car, por unu ludanto, ties vetajo estus dumviva mallibero.
“Konfeso? Jes. Mi ec pensis pri tio. Sed gi ne estus vere konvinka. Finfine, mia motivo ne estas sufice serioza. Neniu iam ajn kredos ke bubo el Vinstrato iris gis murdo por savi malnovajn murojn, ec se varme amataj. La projekton de Jendrik oni povas kontraustari per tiom da pacaj rimedoj! Ni ankorau ne arangis manifestacion, ekzemple. Murdo neniam pravigus, sed cefe ci-stadie gi sajnus nekredebla fantaziajo.”
“Nu, precize car gi estas nekredebla gi povus sukcesi kaj resti nepunita, cu ne?”
“Cu vere? Sed estas aliaj malfacilajoj. Se Jendrik, repreninte la auton, decidus iri alidirekten, la tuta plano ruinigus. Ke la motoro misfunkciu post kelkaj retroiroj estas interesa ideo, sed praktike sengarantia, kaj sekve neuzebla. Kaj finfine la albano restus problemo. Neniu kredus ke mi sukcesis subaceti lin. Iun alian, eble, sed ne tiun bravan Halim.”
“Kion do vi proponus?”
“Finfine mi min demandas cu romantika am-afero ne estus pli versajna. Ekzemple ke s-ino Jendrik, deprimita, decidis morti sed samtempe, vengocele pro iu ama trompo, tiri ankau la edzon almorte. Se si pikis lin per venena pinglo dum…”
La satanto de detektivromanoj aperis ekzaltita, kvazau lin fascinus la propra hipotezo. Cu ci-lasta eris en la subtila ludo? Sed Karal forvisis la venensupozon preskau kolere.
“Kial si farus tion dumveture?” li diris senpacience. “Estus pli simple en la propra hejmo.”
“Sinjoro policano,” Birman serce riprocis kun troiga, teatra esprimo, “vi ciun revon krevigas. Cu vi ne postulas pli da racio ol trovigas en la karnaj homoj? Tamen sendube vi pravas. Estas malesperige. Neniam mi trafas kontentigan solvon.”