Johan Valano

Cu li bremsis sufice?

Krim-romano originale verkita en esperanto

Johan Valano

© Kopirajto ce autoro kaj eldoninto

HTML-eldono kreita lau la dua libroforma eldono:

Antverpeno: TK/Stafeto, 1979. ISBN 90-6336-008-8.

Kembrigo: Edmundo, 2011-10-24.

Glosaro

Jenaj vortoj ne trovigas samforme au samsence en Plena Ilustrita Vortaro:

caledo

montara lignodomo (PIV: caleto; car temas pri vorto originanta en franclingva Svislando, la autoro preferis la formon uzatan de la svisaj franclingvaj esperantistoj)

damne

malbene, malbeninde (esprimas fortan senton de malplezuro)

frustri

ne havigi al iu kontentigon, kiun li au si atendas (PIV: frustracio)

intui

instinkte, kvazau senpere scii (PIV: intuicio)

porna

koncernanta au prezentanta malcastajojn, obscenajojn (PIV: pornografio)

1

Stefano rigardis la tegmentojn, sorcata de la beleco de l’ loko. ‘Simfonio el tegoloj’, li pensis admire. De tie supre, oni vidis la tutan urbeton, juvelon savitan el la tempo, kiam la homoj sciis harmonie konstrui.

Kvankam, verdire, la monto ne estis tre alta, gi ebligis placan birdvidon al la tuta regiono. Stefano okule lauiris la fluon de Mikva, de ties elmonta apero gis la kunfluejo kun Tjazo, kaj li sentis kvazau dankan korvarmon al la prauloj kiuj sukcesis tiel arte gin ornami per juvelaj stonpontoj.

Rigardante de supre, oni komprenis la obstinan reziston de la malnovaj logantoj al la projekto krei lau la rivero largan soseon por la auta trafiko. Realigi gin estus blasfemi kontrau multjarcenta disvolvigo, en kiun miloj da homoj metis nekalkuleblan kvanton da ama laboro, arda kaj arta.

Stefano turnis la rigardon dekstren. Trans Tjazo nun staris ampleksa nova kvartalo, al kies domkuboj personeco mankis. ‘Povus esti ie ajn’, li murmuris al si, kaj gratulis sian sorton ke li trovis cambron en la malnova parto de la urbo. Malpli luma, certe, iom malpli komforta, eble, sed tiom pli homa!

La modernan logkubaron disduigis larga vojo, kondukanta foren al la Minejo. Ekde kiam — antau eble dek kvin jaroj — oni malkovris ercon, la vivo de la regiono sangigis. Por eltiri la minajon, oni venigis laboristojn el ekstere, cefe siciliajn kaj albanajn, kiuj nuancis la urbon per sia speciala, propra etoso. Neniu precize sciis de kie venas tiuj albanoj, sed Stefano duonkomprenis ke ili fugis el la komunista regimo Greklandon, de kie ili dungigis por la ci-tiea minejo.

La okuloj de la junulo revenis al la riverbordo, iom sekvis la argentan rubandon de Tjazo, haltis sekundeton ce la malnova pregejo Sankta-Valtero, kaj lauiris la vojon kiu kondukas al Monto Baruna. Li provis vidi la garagon kie li laboras, sed ne sukcesis, kvankam la fakto ke tiu konstruajo staras iom izolite, ekster la urbo mem, devus faciligi gian trovon. Tamen, je tia distanco, ne estis mirige gin maltrafi.

“Kia fabela vidajo!” juna virina voco eksonis apude. Stefano turnis sin. Kvinopo da turistoj, spiregantaj pro la kruta vojo, alvenis kun videbla intenco ekstazigi. La junulo respondis ridete al ilia rideto, kaj cedis al ili la lokon. Bruaj vocoj genas guan kontempladon, kaj li cetere jam satigis sian deziron admiri. Li ekpasis malsupren.

‘Placa urbeto, Valmu’, li al si flustris desuprante lau malglata vojeto. Kaj la voco de Leutenanto Remon resonis en lia memoro: ‘Valmu placos al vi, estas urbo lau homa mezuro.’ Tiklis lian memestimon la konfidenca komisio kiu lin venigis tien ci. Li jam kelkfoje helpis sian onklon, polican detektivon Janon Karal, en tiu au alia enketo, sed neniam oficiale. Ci-foje la leutenanto mem lin petis kunlabori.

“Ni bezonas iun, kiun neniu suspektos pri polica kontakto,” Remon tiun tagon diris, “kaj via onklo klarigis al mi ke vi satus labori en garago dum la ferioj. Mi povas havigi al vi mehanikistan laboron en garago kiu situas strategie por enketo, se vi konsentos diskrete kolekti por ni informojn. Temas pri anonimaj leteroj sendataj al fama loka arkitekto. La mastro de tiu garago estas amiko de li…”

Fierige, cu ne? Sed se facile estas paroli, konkrete kolekti informojn montrigas malpli glata afero. Gis nun Stefano eksciis ec ne unu menciindan fakton. Jes ja, li multon audis pri la urbetaj konfliktoj, la politika rolo de la arkitekto, kelkaj liaj malamikoj. Sed cu ion tian deziras la leutenanto? La junulo antautimis la tagon, kiam li devos raporti.

La suroj doloris dum li fine haltis por iom spiri piede de la monto. Refresiga trinko sentigis nepre havinda. Li iris al Granda Placo, kie pluraj trotuaraj kafejoj konkure invitis al placa sensoifigo.

Svarmis turistoj, sed ne tiuj interesis Stefanon. Li plezure rimarkis tablon cirkauitan de rondo el malnovaj Valmuanoj fordonitaj al seriozkapa diskutado. Li eksidis apude.

Ju pli li rigardis, des pli lin frapis la streciteco de l’ vizagoj. Ne tiel aspektas kutime aro da urbetanoj dum suna dimanca posttagmezo. La Valmuanoj estas famaj pro sia gajeco, kaj similaj tragikaj esprimoj en grandplaca kafejo nepre signis ion nenormalan. Stefano strecis la atenton.

“Mi konas plurajn kiuj gojos pri gi”, unu estis diranta.

“Tiuj el Vinstrato?” demandis alia.

“Tiuj kaj aliaj. La popolo ne satas lian projekton. Gi tute fusus la urban etoson”, la unua respondis.

“Sed la projekto plu ekzistas, ec se li mortis”, intervenis tria.

“Mi dubas cu liaj partianoj kuragos daurigi. Necesis lia forta personeco por konvinki kaj por cion organizi”, diris la unue parolinta.

Stefano auskultis pli kaj pli strece. Ciu sinsekva komento alportis novajn detalojn. Fine, el tiu konversacio nur unu konkludo eblis: ke jus mortis Aleksandro Jendrik, la arkitekto respondeca pri la projekto konstrui largan autososeon lau Mikva. Guste pri tiu sama gravulo Leutenanto Remon petis Stefanon enketi…

Sed la sekvo tremigis la junulon. Li estis proksimiginta sian segon kaj nun cion bone audis. La disaj frazoj trafis lin kiel puzleroj, kiujn lia menso klasis interrilatige. Tiel li eksciis ke Jendrik mortis pro autoakcidento montvoja la antauan nokton. Lia veturilo ial forlasis la vojon, falis de alte kaj komplete brulis.

Per si mem tio estis jam impresa. Sed por Stefano la afero des pli seriozis ke la fama arkitekto jus lasis la auton en lia garago por ordinara prizorgado! Kaj ciuj konis lin kiel bonegan stiranton, perfekte konantan ciujn vojojn de la regiono. Kiel tia homo povis devojigi per auto jus kontrolita garage? Cu okazis io fusa? Io rilata kun la anonimaj minacoj?

2

Вы читаете Cu li bremsis sufice?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату