“La edzinoj estis longatempe bonegaj amikinoj. Oni tre ofte vidis ilin kune. Ekzemple, ili kune sekvis kurson pri mehaniko organizitan de la Klubo Automobila. Ili ec provis arangi tian kurson speciale por virinoj, lau la principo: ‘virinoj multe uzas autojn nun, ili devas scii pli pri mehaniko’, sed ili ne sukcesis varbi sufice da inaj amatoroj. Tamen, jam eble unu jaron la du edzinoj ne plu multe interrilatas, kvazau iu streco intervenis inter ili. Mi ne scias kial.”
“Kaj cu vi havas ideon pri la ama vivo de tiuj du paroj?”
“Neniun. Lauaspekte, ciu formas fidelan paron. Sed kompreneble tiaj homoj, se ili devojigas de la rekta edzeca linio, tion faras plej diskrete.”
“Nun pri la katastrofo mem, kion vi povas diri al mi?”
“Pri la eksplodo bedaurinde nenion. Ni enketis vane. Neniu spuro. Neniu vidinto. Plasta eksplodajo lokita en la regiono de la bremsa regsistemo, lau niaj deduktoj. Domage ke ni ne venigis autofakulon antaue, au ne gardostaris. La fakulo nun ne plu trovos ion ajn gravan.”
“Kaj pri la akcidento?”
“Tiu akcidento estas tre stranga. Ne pro la loko. Ni policistoj jam plurfoje atentigis la autoritatojn ke tiu loko estas dangera. La kurbo tro akutas post tiel forta rekta deklivo. Tamen gis nun nenio serioza okazis, car estas malmulte da trafiko. Okazis malgravaj devojigoj. Junulo foje vundigis kolizie kun arbo. Sed por fali abismen kiel Aleksandro Jendrik, necesis pli ol devojigo, necesis veturi kelkajn metrojn plu en la veprejo sen povi haltigi la auton.”
“Kio impresas vin kiel plej stranga en ci tiu afero?”
“Nu, estis bonega stiranto. Li ne drinkis. Li estis, kiom ni scias, sana. Li perfekte konis tiujn vojojn. Kaj la auto jus estis kontrolita en la garago kiu servis lin dum jaroj kaj jaroj, kaj ciam kontentigis lin.”
“Kia estas la reputacio de tiu garago?”
“Senmakula. Kompetentaj laboristoj, bona organizo, tauga kontrolo de cio necesa.”
“Kio estas la opinio de viaj kolegoj kaj de vi pri la katastrofo?”
“Fakte, se oni konsideras ciujn elementojn, restas nur unu ebleco: iu sabotis la bremsojn. Ne eblas guste giri tie sen forte bremsi fine de l’ deklivo. Kun nefunkciantaj bremsoj li povis nur forflugi elvoje.”
“Sed cu li povis atingi tiun lokon ne bremsinte ec unu fojon?”
“Ne, antau ol atingi la montovojon, li dufoje trairis pli gravajn vojojn, kaj ce ambau interkrucigoj estas ‘halt’-signalo, kie li nepre devis bremsi. Sed poste la vojo konstante serpentas supren sufice deklive, kaj ec ce harpinglaj girejoj suficas malakceli.”
“Interese… Nu, mia enketo videble devas komencigi en la garago. Mi tien iros. Dankon pro la multaj informoj.”
Kaj Karal eliris el la policejo.
4
La polica detektivo ne deziris iri tuj al la garago. Li bezonis promeni en la urbo, sorbi ties etoson, antau ol transiri al punktoj pli konkretaj.
Trankvile pasante, li ekmiris pri tio ke Valmuon li tiel malbone konas. Gi situas ne malproksime de Valcefa, kie li logas kaj kutime dejoras, kaj estas bela loko, piede de placa arbokovrita montaro. Tamen, kvankam li kelkfoje ekskursis por tago en Valmu, au tie iun vizitis, li neniam restadis en gi, kaj lokon oni vere konas nur se oni en gi vivas kelkan tempon.
La lumo estis belega. Placa venteto forprenis la troon da varmo kiun sen gi sentigus tiu unua semajno de septembro. Estis agrable lauiri la stratojn sencele.
Li alvenis Grandan Placon. Pulsis tie vigla vivo. La trotuaroj estis plenaj je homoj, jen starantaj, jen rapidantaj, jen irantaj de restoracio al alia zorge studante la menuojn afisitajn ekstere. Multaj homfluoj interkrucigis ci tie: turista, dungitula, lernejana, kune kun tiu de la kamparanoj kiuj venis urben kaj atendas autobuson por rehejmigi au trinkas lastan aperitivon en trotuarkafejo antau ol reauti vilagen.
La turistaj grupoj konscience ekzamenantaj la menuojn pensigis Janon pri la horo. Estis tempo tagmangi. Sed turista restoracio lin ne logis. Li decidis serci ejon vizitatan de lokanoj, malmultekostan establon, kie ciu babilas kun ciu, kaj la vocon ne kontrolas.
La malnova kvartalo laulonge de Mikva certe respondas al tiu deziro. Cu eble Vinstrato pravigos sian nomon per placa vinlivero? Li tien iris.
Ce neniu tablo trovigis libera sidloko. Kelnerino rapidanta kun akrobata strukturo el fumantaj teleroj kaj pladoj iel trovis sufice da spiro por flustri: “Vi devos atendi, sidu bufede.” Karal obeis kaj mendis aperitivon.
Sur la alta sendorsa sego apud li sidis maljunuleto, kiu videble jam trinkis pli ol unu glason. Li levis la nunan lau “je-via-sano”-gesto kaj ridetis al Karal bonvenige.
“Vinstrato ne pretas morti”, ci-lasta diris kapmontrante la plenplenan ejon.
“Ne plu stas dangero nun”, dialektis la maljunuleto kun signifoplena esprimo.
“Ciuj tion diras”, respondis Jano, “sed tamen estas dube. Cu vere la projekto povis tiagrade dependi de ununura persono?”
“Vi ne estas el Valmu, cu?” supozis la alia. “Tial vi ne povas kompreni la potencon de la granda Jendrik. Multaj sekvis lin, sed nur sekvis. Dum li estis tie, ili vocdonis cion ajn por placi al li kaj tiri la profitojn. Sed sen li mankos la energio kaj iniciatemo. Ili ne kuragos fronti la popolon. Ili estas hordo da lupoj, atakas morde-murde nur se la plej sovaga montras la viktimon. Sen cefo ili penos forgesigi sin.”
“Cu multaj ion perdos pro lia morto?”
“Multaj, nemultaj, kiel scii? Ciaspecaj entreprenistoj, havigistoj, industriistoj — la tuta ‘Respubliko de la gajaj sambanuloj’, kiel ni nomas ilin —…”
“
“Valmua esprimo, versajne. La popolo ilin tiel nomas, car ili sin
“Kaj nun, Jendrik forpasis. Ege maloportuna morto, por tiu ‘Respubliko’, cu ne?”
“Jes, stranga. Ciu stas sokfrapita ci-kvartale. Gi tiom similas krimon! Kaj oni tiom fanfaronis ke li morton meritas! Multaj timas ke oni ilin kulpigos.”
“Cu vere oni publike parolis pri lin murdi?” Jano demandis strece, nekonscie uzante la postprepozician infinitivon tipan pri sanktavala dialekto.
“Ho jes! Sed neniu prenis tion serioze, ec kiam elokventis la dika Julio Safir, la drogisto, la plej ekscitita el la kvartalo. Li kondutis kvazau li dirus: ‘Tenu min, tenu min, au mi faros katastrofon!’, sed ciuj sciis ke li ne kuragus fari ion pli ol malfermadi la faukegon fanfarone. Mi ne povas kredi ke iu el la ReVaanoj implikigis.”
“Revaanoj? Kio estas revaano?”
“Cu vi ne scias? Ano de la organizo
“Kial ili ne kapablus sukcesi?”
“Vi konas la specon. Oni kunvenas por frandi kaj drinki, oni vortas kaj vortas, ekzaltigas, flame deklaras ke ‘ni ne toleros’…, sed havas neniun veran rimedon ion sangi, se la ‘Respubliko de la gajaj sambanuloj’ ricevas plimulton da vocoj en la elektado. Mi konas ilian senefikecon. Rigardu min. Cu mi kapablus sukcesigi tian kampanjon? Kaj mi estis unu el la fondintoj de ReVa!”
Li ridis etan gorgan ridon.
“Cu vi ne plu estas?” la detektivo demandis.
“Ne. Mi forlasis la ReVaanojn kiam ili decidis pri sekreto. Pro Cezaro Birman, la ulo de l’ ci-apuda librejo; li