“Jen kiel mi rekunmetis la okazajojn”, polica detektivo Jano Karal klarigis al Leutenanto Remon — ili sidis en la Centra Policejo de la regiona cefurbo, Valcefa, 37 kilometrojn for de Valmu — “lau la detaloj havigitaj al mi de mia nevo Stefano kaj kompletigitaj de la loka polico. Parenteze, mi ne menciis al ci-lasta Stefanon kaj la anonimajojn. Jendrik ja rekte venis al vi car li ne satis ke la valmua polico sciu pri tiuj, cu ne? Vi do…”

“Tion ni vidos poste,” interrompis Remon, “unue rakontu pri la akcidento”.

“Kiel vi volas. Nu, sabaton matene. Aleksandro Jendrik kondukis sian auton al Ejga-Garago por regulaj kontrolo kaj prizorgado. Estis arangite ke li venos vespere repreni gin. Li menciis ke li bezonos gin por nokta rendevuo en unu el la lignodometoj supre de Monto Baruna.”

“Nokta rendevuo tie supre? Stranga afero”, ekmiris la leutenanto.

“Efektive”, Karal respondis, “ciuj surprizigis pri lia senemocia diro tiurilate, sed neniu audacis fari demandojn. La laboro do efektivigis, senprobleme.”

“Cu ili faris ian specialan riparon?”

“Tute ne. Cio estis en ordo. La laborejestro provis mem la auton kelkminute veturante, kiel li ciufoje faras en tia servado. Vespere je la naua proksimume Jendrik venis kaj oni redonis al li la veturilon. Li estis kun la edzino. Ili ambau foriris en gi. La garago situas ekster Valmu, preskau komence de la almonta vojo, kaj tiun vojon ili iris.”

“Kie okazis la akcidento?”

“Inter Eta kaj Granda Barunaj. Cu vi memoras kie okazis tiu ston- kaj terfalo antau unu monato? Nu, post tio estas ankorau eble ses au sep harpinglaj girejoj, kaj tiam la vojo plongas malsupren lau forta deklivo, formante komence relative longan rektan linion. Tio estas la parto kiam oni desupras de Eta Baruna antau ol komenci la grimpadon sur Granda Baruna. Nu, la girejon fine de tiu rekta linio la veturilo misis kaj gi falis frakasige.”

“Cu iu vidis la akcidenton?”

“Ne, malmultaj tie veturas nokte. Sed la spuroj ebligis kompreni kio okazis.”

“Kiam oni eksciis pri la katastrofo?”

“Dimancon matene. Grupo da junuloj, ekskursante supren lau la piedvojetoj, ekvidis renversitan auton, komplete karbigitan, kiu ankorau odoracis je brulo. Ili alproksimigis kaj vidis ke gi enhavas mortintojn. Ili iris al la soseo, auton haltigis kaj petis venigi policon. Komenca enketo rivelis ke la auto apartenas al Aleksandro Jendrik. Identigo jam estas farita dank’ al rapidega kunlaboro de lia dentisto, kiu konfirmis, komparante la dentaron kun siaj slipoj, ke nedubende temas pri la arkitekto kaj ties edzino.”

“Cu li estis drinkinta?”

“Preskau certe ne. La nekropsio versajne konfirmos. La autohorlogo rompigis je la 9-a kaj 33 minutoj. Nu, oni bezonas proksimume duonhoron por iri de Ejga-Garago al la akcidentloko. Krome, la garago estas la lasta konstruajo tiudirekte: post la du krucigoj kun la vojoj al Gorna kaj al Largamur, la vojo tuj komencas grimpi tra arbaro. La mehanikisto kiu redonis la auton diras ke Jendrik estis tute klarmensa. Li ne havis okazon trinki alkoholajon intertempe.”

“Kia autisto li estis?”

“Bonega, longasperta. Kaj li parkere konis ciujn zigzagojn de la valmua montaro.”

“Kiom li agis?”

“Kvindek tri jarojn. Cu vi pensas pri sanproblemo?”

“Jes. Korkrizo, cerbovaskula rompo, komato diabeta… estas multaj eblecoj.”

“Efektive. Mi ne scias precize kiom nekropsio ebligas malkovri ce korpo tiel bruligita, sed ciuj tiuj kompreneble estos esplorataj, ankau per rilato kun la kuracisto de s-ro Jendrik.”

“Cu povus esti malzorgo de la garaga mehanikisto? Cu eblus ke li ion fusis?”

“Mi ege dubas. Des pli car la laborejestro mem kontrolis la veturilon stirante.”

“Se ne agis ia malsana stato, ni necese alvenos al konkludoj pli nigracaj.”

“Kongruaj kun la leteroj, cu ne?”

“Jes. Cu povas esti hazardo ke la ricevanto de anonimaj leteroj mortis en tiel strangaj cirkonstancoj, survoje al tiel stranga rendevuo?”

“Stefano pensas simile, kaj ankau mi. Pro tiuj leteroj krimo aperas pli versajna. Sed kiumetoda?”

“Mehanika intenca fuso estas plej probabla. Kion alian oni povus elekti? Cu toksadon per produkto kiu post difinita tempo kauzas senkonsciigon au paralizon? Tio sajnas…”

Telefontintado interrompis la leutenanton. Kiam, post mallonga fraz-intersango, li remetis la auskultilon, lia vizago plej severis.

“Krimo”, li basvocis. “Jen oni informas min ke la autorestajo eksplodis dumnokte. Ne povis okazi nature. Iu intence dissplitis la jam fajrotorditan veturilon por malhelpi fakulajn konkludojn. La loka polico sentas sin iom kulpa ke gi ne gardis la auton, sed tion oni ne povus postuli de gi, cu? Ili estas malmultaj en Valmu, kaj la afero tamen ege similis al ordinara akcidento.”

“Des pli car ili ne sciis pri la anonimajoj”, Karal aldonis.

“Prave. Kiel dubi nun ke temas pri mehanika sabotado? Vi iros tien, Jano. Kaj ankau la autofakulo, kiun oni ne povis kontakti hierau car estis dimanco kaj li ne trovigis hejme.”

3

La loka policisto direktis al Karal paron da tre bluaj okuloj. Li sajnis apenau dekokjara, sed probable agis almenau dek jarojn pli. Io tre fresa en la roza hauto, la mallongaj blondaj haroj, la rekta, memcerta sinteno de viro konscia pri siaj alta kresko kaj largaj sultroj kvazau disradiis la mesagon: ‘jen mi estas: prava, campiono, kaj kun autoritato’.

“Aleksandro Jendrik estis amata kaj malamata”, li diris enigme.

“De kiuj?” Jano Karal demandis.

“Amata de unu duonurbo, malamata de la alia duono. Valmu dividigas en du politikajn opiniojn. Duono de la logantaro estas konservativa, duono socialista. La rezultojn de l’ vocdonoj fakte decidas kelkaj hezitemaj elektantoj.”

“Kaj kie situis Jendrik?”

“Ne diru simple: Jendrik. Estas du fratoj. Aleksandro estas konservativa kaj volas nenion konservi. Jankarlo estas kontraukonservativulo kaj volas cion konservi. La sloganoj de Aleksandro estas: futuro, progreso, modernigi. Li estis elektita en la Urban Estraron. Jankarlo, male, estas socialisto kiu batalas por ke Valmu konservu ciun el siaj malnovaj stonoj, en kiuj, lau li, kusas gia carmo. Ankau li estas arkitekto. Li sidas en la Komunuma Konsilantaro, sed ne en la Estraro.”

“Ili do rivalas?”

“Akre. Aleksandron Jendrik subtenas la homoj kaj firmaoj kun kapitalo, grandparte personoj venintaj de aliloke. Jankarlon favoras la nericuloj, homoj kiuj sentas sin “autentaj valmuanoj”, tre korligitaj al la kadro ci-urba. Cu vi jam vidis jenan afison?”

Li prenis el tirkesto paperon sur kiu legigis grandlitere: Vinstrato ne volas morti. Jano strecigis. Li ekmemoris la anonimajn leterojn senditajn al Aleksandro Jendrik. Unu tekstis: “Vinstrato ne volas morti”, alia: “Vinstrato ne mortos”, tria: “Vi mortos pli frue ol gi”.

“Kio estas Vinstrato?” Karal scivolis.

“Strato laulonge de Mikva. Lau projekto de Aleksandro Jendrik, oni detruus tutan flankon de la strato por fari largan soseon. Tio indignigis la stratanojn, kaj ili organizis kampanjon kontrau la projekto, kun la helpo de Jankarlo. Ili sentas — pardonu, sentis — al Aleksandro teruran malamon, kvazau tiu volus ruinigi ilian vivon, detrui ilian animon, atenci ion sanktan.”

“Cu la fratoj ege malamis sin reciproke?”

“Ne. Ili fakte bone rilatis. Mi pensas ke ili estimis unu la alian. La rivaleco estis politika kaj profesia, tute ne persona.”

“Kaj la virinoj?”

Вы читаете Cu li bremsis sufice?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату