insistadis ke ciuj niaj diskutoj estu nepre sekretaj. Tiam mi ilin adiauis. Mi, sekretojn? Neeble. Mi tro satas drinki kaj babili!”
“Domage ke vi ne plu anas. Vi eble povus diri al mi la solvon de la enigmo. Kvankam mi ne estas valmuano, la mistero de l’ falinta auto min incitas.”
“Se mi scius la solvon, mi gin dirus, car mi estas malkasa. Sed ec estante ReVaano mi certe ne scius gin. Mi konas tiujn homojn. Ili ne estas krimuloj. Kaj se okazis akcidento, ili gin ne ceestis. Kvankam…”
“Kvankam?”
“Kvankam mi demandas min, cu la granda Jendrik ne iris ilin viziti kiam li plongis abismen.”
“Ilin viziti? Sed li alsupris!”
“Jes, precize. Rijoka, la spicisto, havas kabanon supre de Monto Baruna. Komence, ni kelkfoje iris tien por niaj kunvenoj, pasigis tie supre tutan placan dimancon. Kial Jendrik irus tiun vojon dum sabata nokto, se ne por preciza celo kiel tiu?”
Liberigis tablo, kaj ambau viroj eksidis ce gi. Ili tagmangis kune, kaj Jano tre satis la konversacion kun la maljuna spritulo, kies okuloj brilis dum li verve priskribis plej diversajn aspektojn de la vivo valmua. Sed — krom la fakto ke la sicilianoj kaj albanoj atribuis al Aleksandro Jendrik superecan, malestiman sintenon rilate al la fremdaj laboristoj — li plu eksciis nenion interesan por la enketo.
Kiam li eliris el la restoracio, la polica detektivo havis zorgan esprimon. Cu la maljunulo ne divenis lian policanecon? Se jes, li eble intence misgvidis lin. Kaj ec se ne, cu oni fidu lian certecon ke “ili ne estas krimuloj”? Se la ReVaanoj kunkulpus pri la mortigo, la afero ne facile malplekteblus, car kiam pluraj personoj kunkrimas, ili senpene povas arangi reton da mensogoj sub kiu ciu protektas ciun. Aliflanke, kolektiva fi-faro estas malpli facile decidebla ol unuopula krimo, kaj oni pli facile rompas cenon da kulpintoj ol malkovras unusolan izolulon. La afero, tamen, prezentigis komplika…
5
Ial, Karal estis surprizita. Eble li atendis strecan, febran etoson — liamense en garago cio ciam urgas — kaj sekve lin mirigis la paca atmosfero reganta ci tie. Iu nevidebla ekbruigis motoron akcelante gis preskau neeltenebla lauto. Veturilo staris super fosajo, el kiu eligis manoj smirajnigraj kaj helbruna hararo. Apud la large malfermita pordego trovigis juna viro kun kapo klinita al motoro. La detektivo lin aliris.
“Cu vi deziras ion?” demandis la junulo per voco obtuza. Li estis ne tre granda, kun nigraj ondaj haroj, nealta frunto kaj brunaj migdalformaj okuloj kiuj konstante movigis. Li gentile ridetis.
“Ne cesu labori pro mi. Mi havas tempon”, respondis Karal kun la tono de nenifara gapemulo.
“Min ne genos se mi haltos minuteton”, rebatis la knabo, mane netigante harbuklon kaj tiel lasante smiran nigran spuron sur la frunto. “Kiel mi povas helpi al vi?”
“Mi dezirus ion priparoli kun via cefo”, Karal anoncis.
“La cefo? Cu la mastro au la laborejestro?”
“Cu ili ne estas unu kaj sama?”
“Ne. La mastro estas s-ro Alsjo. Li ne ceestas hodiau. La laborejon estras Jobo Fortaroko. Li venos post kelkaj minutoj. Li iris for por provi veturilon.”
“Bone. Mi parolos kun li. Cu vi havas multe da laboro?”
“Normale. Sufice por okupi tri laboristojn kaj unu estron. Sed kion vi fakte deziras? Nenion pri auto, cu? Cu vi estas jurnalisto enketanta post la fama akcidento?”
“Ne. Polico”, Jano diris, montrante la pruvilon kaj akre rigardante la junulon.
Ci-lasta rigidigis kaj paligis dum ero de sekundo, sed li tuj retrovis sian kvieton.
“Diable!” li simple prononcis. Li komencis diri ion pluan, kiam sonora voco malantau Karal demandis:
“Kio estas, Petro? Cu vi povis helpi al tiu sinjoro?”
Jano turnis sin. Staris tie kvardekjarulo kun blua supertuto garagista. Mezgranda, li ne tenis sin tre rekte kaj io nesimetria en la vizagaj sulkoj impresis preskau gene. Neracie, Jano ekinklinis dubi lian veremon.
“Sinjoro Fortaroko, sendube?” li demandis, kaj sin koniginte, li lasis sin konduki al eta fusorda kabineto.
Jes, la veturilo bonfartis tiun tragikan sabaton. Ne, neniu el la mehanikistoj laboris super gi post kiam Fortaroko mem gin provis ekstere. La bremsoj kaj cio perfekte funkciis. Jes estas nur tri da ili. La junulo kun kiu la s-ro policano jus parolis — Petro Balgana —, iu albano — Halim Ustari — kaj juna studento el Valcefa, kiu tamen metilernis mehanikon — iu Stefano, Stefano… la familian nomon li ne memoras nun, nur portempe li ci tie laboras. Ciuj tri aperas honestaj, bravaj laboristoj, ankau konsciencaj. La garago havas bonan reputacion, kaj nekonscienculon s-ro Alsjo, la mastro, ne tolerus.
S-ro Aleksandro Jendrik lasis la auton je la 8-a matene. Li reprenis gin nokte cirkau la 9-a. Li estis kun la edzino. La garago restas nefermita gis la oka kaj duono ciuvespere. La laboristoj alterne dejoras de la 6-a gis la fermhoro. S-ro Jendrik antaue telefonis por demandi cu eblus fermi nur je la naua tiun tagon, car li satus repreni la veturilon je tiu horo, kiam li revenos el trajna vojago. Tute komence, li estis petinta la auton por dimanco, sed poste li akceptis rendevuon en caledo sur Monto Baruna sabaton nokte — stranga tempo, cu ne? sed ne taugas ke garagisto, ec scivola, faru demandojn — kaj li petis ke oni gardu gin gis la 9-a. Car li estas gravulo kaj bonega kliento, persona amiko de la garagposedanto, oni ciam konsentas tiajn esceptojn por li.
Tiutage estis la vico de Halim vesperdejori, kaj tiu havigis al la arkitekto la veturilon. Kiu laboris super la veturilo? Ankau Halim, kun la helpo de Stefano iumomente. Neniu riparo, nur regulaj kontrolo kaj prizorgado. Post la kontrolveturo, la auto staris tie kaj neniu gin tusis. Tion la tri mehanikistoj atestas, kaj, kvankam la laborejestro mem tiam estis for gis lundo matene, lau antaua arango kun la mastro, li ne dubas ilian diron.
Ne, Halim ne konas speciale la arkitekton. Nek Petro, nek Stefano, cetere. Ili vivas en malsamaj mondoj.
La akcidento? Ab-so-lu-te ne-kom-pre-ne-bla. La sola kauzo estus ekparalizo de la dekstra kruro. Jes, nur tio komprenigus la nebremsadon. La tuta afero estas malagrabla por la garago, kiu estas tute-tute senkulpa kaj riskas suferi nejustan misfamigon.
“Dankon,” Karal diris fine, “cu genos se mi nun parolos kun ciu el viaj tri mehanikistoj sinsekve?”
Jobo Fortaroko plej afable respondis ke ne.
*
Halim Ustari estis granda, largasultra, kun tre maldika talio. Se la makzelo, la largaj manoj dikfingraj, la forta nazo, la torso, kiun oni divenis muskola, kune disradiis fizikan potencon, la intenca rigardo avertis ke la psiko ne malpli fortikas, kaj densa liphararo iel sukcesis konfirmi la generalan impreson pri naturpura, pli malpli sovaga povego. Jano estis duonpensanta ke tian viron oni prefere kalkulu inter la amikoj ol inter la malamikoj, kiam la albano ekridetis. Tio metis sur lian vizagon tiom da carmo kaj lumo, ke la detektivo sentis kvazau sovagbesto ekcedis lokon al granda infano mildakora. Pli honestan rigardon li malofte renkontis.
“Kion vi opinias pri tiu akcidento?” li demandis.
“Sinjoro,” la albano respondis per malalta, preskau solena voco, “tio estas la plej mistera okazajo en mia vivo. Mi scias ke tiu auto perfekte funkciis. La sinjoro ankau perfekte stiris, klarmensis, konis la vojon. Kiel klarigi? Cu sinmortigo? Motivon vi eble trovus, sed kial uzi tian kruelan metodon?”
“Cu ne krimo estas pli probabla?” la policano cuis, kun akuta atento al la vizagesprimo de la alia.
“Mi pensis pri krimo. Sed kiel eblus? Post kiam la estro lasis la auton tie,” li gestis al difinita loko en la laborejo, “gi tie staris kaj neniu el ni gin tusis gis li reprenis gin vespere.”
“Cu vi restis ci tie la tutan tempon inter la 6-a kaj la fermohoro?”
La albano palpebrumis. Cu pli intense ol ce normala refleksa faro?
“Jes. Estas konstanta dejorado.”
“Vi ne eliris, ni diru, eble, kvaronhoron por ion mangi?”
“Ne. Mi mangis sandvicon en la garago mem. La auto restis tie la tutan tempon, netusata. Mi iris kelkminute necesejen, sed se iu sukcesis ensteligi en la garagon kaj ion fusarangi dum mi nenion audis kaj estis for tiel mallonge, tiu nepre estas supernatura estaj’.”
Amuzis Janon la dialekta elizio ce tiu fremdulo, kies prononco, kvankam ne tute korekta, tamen imitis la sanktavalan melodion.