“Kioma horo estis kiam vi redonis la auton?”
“Mi ne rigardis horlogon. Jam estis nokto. Mi dirus: la 9-a.”
“Cu la panela horlogeto akuratis?”
“Ne mi kontrolis, sed preskau certe jes, car la estro ciam pedante rilatas al la horo, kaj se gi ne estis ekzakta antaue, li sendube gin gustigis dum la kontrolveturo. Lau la rakontoj kiujn mi audis, la katastrofo okazis cirkau la naua kaj duono. Kiel la sinjoro havus tempon halti sufice longe por ke iu sabotu la auton? Kaj kie? Ne estas ec kabaneto inter ci tie kaj la loko de l’ katastrofo. La stirmehanismo kaj la bremsoj estis bonstataj kiam la estro ilin kontrolis survoje, kaj neniu poste tusis la veturilon. Tion mi pretus juri, car mi la tutan tempon restis tie ci kaj la auto ne estis facile atingebla. Se Petro au Stefano gin estus fuspalpintaj — estas absurde tion imagi, se oni konas ilin — mi estus ilin vidinta. Ne. Tiu afero ironias al ni kiel karoseria bruo.”
‘Ankau al mi’, pensis Jano, kiu dankis la albanon kaj decidis pridemandi la junulon kiun li vidis unue post sia alveno.
6
Petro Balgana direktis al Jano migdalokulojn ciam movigemajn. Dum la albano havis tujan, rektan, person- al-personan kontakton, lia kolego ne sentis sin tute hejme fronte al la policano. Li videble estis iomete embarasita.
La demandoj kaj respondoj sekvis unuj la aliajn ne malsimile ol kun la albano. La faktoj estis konfirmitaj ekzakte, escepte pri tio kio okazis post la 6-a vespere, car tiuhore la juna viro finis la laboron kaj reiris hejmen.
“Cu sola?” Jano demandis, sen preciza kauzo.
“Fakte ne. Kun Stefano”, respondis Balgana. “Ni iris al drinkejo apud mia hejmo, ne malproksime de ci tie, kaj tie babilis eble tri kvaronhorojn. Poste ni disigis.”
“Kion vi opinias pri tiu Stefano?” La detektivo ne rezistis la plezuron scivoli kiel impresas lia nevo.
La junula vizago alprenis esprimon de ega respekto.
“Li imponas”, Petro diris serioze. “Kiam ni havas feritempajn laborulojn, ili generale scias nenion pri l’ metio. Sed ne Stefano. Kvankam li studas en Valcefa Univ’, li estas vera mehanikisto. Maloftajo!”
“Kaj Ustari?”
“Ankau li min impresas, sed alimaniere. Stefano estas kamarado por mi, placa kunulo. Kun Halim mi ofte sentas ke estas distanco inter ni, eble kultura au religia.”
“Kiun religion li havas?”
“Islaman.”
“Jes, vi devas senti diferencon.”
“Fakte, eble tamen pli agas la ago. Li agas dek jarojn pli ol mi, havas edzinon, infanojn, tutan familion. Mi ne.”
“Cu vi kredas lin kapabla krimi?”
“Ne”. La respondo estis tuja kaj firma. Audeblis ke ce Petro Balgana pri tio ne ekzistas ec plej eta dubero.
“Kaj Stefanon?”
“Ankau ne, kvankam mi ne konas lin de tiel longe. Sajnus nekredebla afero.”
“Kion vi pensas pri la akcidento?”
La junulo iom ekscitigis.
“Auskultu, sinjoro, por ni en ci tiu garago, la enketado havas ion ofendan. Mi komprenas ke vi devas fari gin, sed ni tiel fidas nin reciproke, koncerne honestecon, senkulpecon, ktp, ke la ideo ke oni nin suspektas estas vere incita.”
“Tamen okazis io serioza!”
“Jes, sed cu povas esti io alia ol momenta cerb- au kor-paneo? Lau la kondicoj en Ejga-Garago, krimo tute simple ne eblas.”
“Ni tre satus sekvi vin en tiu rezonado. Bedaurinde, iu eksplodigis la auton en la sekvanta nokto, kaj ni scias ke la bremsa sistemo plej speciale celigis. Kaj…”
Karal haltis, car la junulo paligis kaj rigidigis momenteton.
“Sed tamen…” tiu komencis, kaj subite interrompis sin, dum lia frunto sulkigis penskoncentre. Lia mieno sangigis al malgoja rideto dum li daurigis:
“Pardonu, cio ci efikas skue. Mi ne scias kion pensi, kaj tio estas tre malagrabla por homo staranta meze de la tuta afero.”
“Mi komprenas. Sed ni tamen devas demandi kaj cion konsideri. Mi simpatias al via solidareca sento pri viaj kolegoj, sed kredu min: krimulo tre malofte aspektas krimule.”
*
Stefano aperis tiel severmiena ke Karal malfacile subpremis inklinon ekridi.
“Vi vokis min, sinjoro policano?” sonis serioztone la neva voco.
“Nu, vi scias pri kio temas”, la detektivo diris, pensante ke estus riske sangi la sintenon kaj decidinte agi kvazau la junulo ne estus kunlaboranta parenco.
Stefano konfirmis ciujn antauajn asertojn. Li pretis juri ke neniu tusis la veturilon inter la reveno de la laborejestro kaj la tempo kiam li kaj Petro foriris. Oni sentis lin same konsternita kiel la aliaj, ec pli, car li sciis pri la anonimaj minacoj, kiuj — lau li — tute ne kongruis kun la karaktero de liaj laborkunuloj.
Estis decidite, car tiuvespere venis por Stefano la vico dejori gis la oka kaj duono, ke Karal revenos tiuhore kaj invitos la nevon al trankvila restoracio. Versajne neniu ilin vidos, kaj, se jes, la homoj pensos ke li trovis tiun manieron pridemandi homon kiu povos havigi al li informojn. Ili do disigis, sed fakte la detektivo ege malpaciencis koni la impresojn de Stefano. Cu ili alportos lumon?
7
Ili trovis diskretan angulon en diskreta restoracio. Karal trovis la nevon malpli verva, malpli vigla ol kutime. Per zorgapatra voco li demandis:
“Kio estas al vi, Stefano, cu la garaga vivo al vi ne plu placas?”
“Kara Karal!” diris la junulo, uzante sian familiaran vokmanieron. Li gemspiris. “La vero estas ke mi estas laca. Cerbe laca. Mi rompas al mi la kapon super tiu akcidento ekde kiam gi okazis.”
“Tamen ekzistas racia solvo, kaj ni fine trovos gin”, Jano provis konsoli.
“Cu vere vi kredas?”
“Auskultu, ni staras nur komence de la esplorado. Kiam ni scios pli pri la viktimo, ni scios pli pri la krimo.”
“Por vi ne estas dubo ke okazis krimo, cu?”
“Ne. Pro la eksplodo kaj la anonimajoj. Estus tro da koincidoj.”
“Sed diru, ocjo, kiamaniere gi farigis?”
“Via albana kolego havis multe da tempo por fusi la bremsojn, cu ne?”
“Tempon li havis. Sed kial li tion farus? Kaj kial la bremsoj misfunkciis nur tie? Mi allasas ke je tiu hor’ estas neniu trafiko tialoke kaj do ke Jendrik versajne ne devis bremsi pro iu limaka veturilo. Sed li devis bremsi dufoje ce ‘halt’-signaloj. Krome, tio ne kongruas kun la karaktero de Halim.”
“Cu vere? Interesas min scii kion vi pensas tiurilate, car vi estas bona karakterjuganto. Familia trajto”, li aldonis, aludante al sia edzino Goja, psikologino generale satata.
“Estas io tre honesta en Halim”, Stefano klarigis. “Mi ne povus difini, sed ial mi ne povas rigardi lin kasema. Eble li kapablas murdi, sed li mortigus front-al-fronte: ponarde, pafe, lukte au per io simila, ne per fusado de