Plue estis pli kaj pli malfacile. Li penis legi, strecante la okulojn, kiam lin frapis lauta frazo elstaranta el murmuro kiu zumis al liaj oreloj jam kelkajn minutojn, sed kiun li gis tiam tute ne atentis. La voco estis konata. Li singarde turnis sin, kaj klinante la kapon, li vidis, sur benko al li kasita per kelkaj arbetoj, la kolegon Petron Balganan kune kun ties amatino Ana. Li penis ilin audi:
“… nur ke mi trovas vin nerva ekde tiu akcidento, kaj tio starigas al mi demandojn”, la knabino diris kvazau sindefende.
Stefano audis virvocan zumadon, sed ne sukcesis kapti gian sencon. La voco de Petro ciam estis aparte obtuza.
“Komprenu min,” si revortis, “mi min demandas pri mia patro… mi estas zorga, zorgega pro la… nu, vi scias kion mi rakontis… ili estis vere minacaj kelkfoje, kiel scii? Kaj nun vi, via garago, cio. Vi fumas duoble pli ol antaue. Ankau mia patro. Mi ne plu scias sur kiu min apogi.”
Stefano senbrue iom pli proksimigis. Li volis ne perdi la respondon de l’ kolego.
“Apogu vin sur mi, kara, kiel antaue”, diris ci-lasta. “Nenio funde sangigis, nur supraje. Konsentite, mi ne sentas min perfekte komforte. Sed nur pripensu mian situacion.
“Provu imagi. Kolegon, estron, kiuj ciam rilatis kun mi normale, same kiel mi al ili, mi nun jen suspektas, jen forjetas el suspekto, jen refoje suspektas. Estas lacige por la nervoj.”
“Petro!” si moligis. “Jes, kompreneble. Tio devas esti malfacile elportebla. Pardonu min. Sed ankau mi fojfoje angoras. Vi ja scias ke…”
Damne! Motorboato forlasis la kajon kaj ekiris sur Tjazo kun raketada-pafkrakada bruo kovranta la junulinan vocon. Kiam audeblo revenis, parolis Balgana:
“… de suspektoj. Se vi iam estus suspektata pri murdo — cu vi audas min?
Kaj ili fulme pasis for, dum Stefanon invadis aro da sindemandoj.
12
Karal kaj uniforma policestro trapasis vastan cambron kun pluraj grandaj desegnotabuloj. Tie ci dumtage laboras la arkitektaj desegnistoj, sed ci-hore ili forestis. La kabineto de Aleksandro Jendrik trovigis transe.
Gi estis ekstreme bonorda. Vasta skribtablo kovrita per dika vitro, du remburitaj braksegoj, eleganta librobretaro plenplena je belaj bindajoj, aktosranko, cio aperis kalkulita por maksimuma efikeco. La ciferslosa ujo estis fiksita enmure je la alto de l’ sultroj de homo sidanta.
“Ni esperu ke li ne sangis la kodnombron”, Jano diris al la akompananta policisto, dum li foliumis posan notlibreton. Li fingris la ciferplaton. Sen ec brueto, la dika pordo malfermigis.
Trovigis monbiletoj — nemulte. Multaj aferpaperoj, dosierujoj, unu porna fotlibro, kaj diversaj dokumentoj.
La detektivo sisteme ekzamenis la trovajojn. En kartona dosierujo estis klasita tuta tekstaro el gazet-devenaj vortoj kaj literoj: la anonimletera kolekto. Tuj Karal rimarkis ke da ili estas pli ol kiom Jendrik fotokopie transdonis al la valcefa polico.
Fakte, la unua elstaris, car giaj literoj estis gluitaj sur alispeca, pli kruda papero. Gi tekstis:
“Ej, Gako, cu vi sciis pri…” Karal komencis demandi kun la okuloj ankorau al la anonimajo. Li sentis apud si surprizsalton. Lia kolego videble estis tro abrupte elskuita el koncentrigo super la porna bildaro, kiun li foliumis. Li embarasige balbutis:
“Pri… pri kio?”
“Onidiro ke la edzino de Aleksandro Jendrik — Tereza, cu ne? — jes, ke Tereza Jendrik kaj la bofrato Jankarlo gekusadis?”
“Ne, mi neniam audis pri tio. Se la afero okazis, ili certe sin gardis, ke neniu en Valmu gin divenu.”
Jano reprofundigis en la studon de la leteroj. Kaslevinte la okulojn, li amuzige konstatis ke la policisto hezitas repreni la pornajon.
“Tiu dokumento estas parto de la enketo, cu ne?” li diris okulumante, kun gesto al la fotlibro. “Trastudu gin se vi volas. Ciaokaze vi ne povas helpi min. La lego postulas ke estu atestanto dum mi trasercas la oficejon, sed li povas fari ion ajn.” Gako hezitis, rigardis taks-prove la detektivon, kaj ridetante eksidis en unu el la apogsegoj kun la ge-nudula libro.
Jano dume plu foliumis la leterojn. Subite li fajfis ekscitige. Novan interesajon li trovis, jene:
“Jen kial li alsupris dum tiu sabata vespero”, diris la uniformulo.
“Jes”, Jano aprobis. “Oni volis ke li iru tiun vojon…”
“Cu vi opinias ke s-ro Rijoka estas implikita?” Gako demandis.
“Mi dubas. Au pli guste, eble li estas, sed tion ni ne povas konkludi el tiu ci letero. Sajnas esti nur precizigo pri la loko rendevua. Tamen ni informigos pri Rijoka. Kiu li estas? Cu vi konas lin?”
“Li estas unu el la ekscititoj el Vinstrato. Spicisto. Li havas funkcion en la ReVa-grupo. Cu vi scias pri tiu?”
“Iomete. ‘Vinstrato ne volas morti’ ktp, cu ne?”
“Jes.”
“Mi ne scias tute certe kiuj estas liaj respondecoj en tiu grupo, sed mi audis ke li gin prezidas. Li estas konata kiel bona homo. Prospera butiko, pli car oni amas lin ol car la vendado estas bone organizita. Li tre interesigas pri folkloro, malnova urbhistorio, lokaj popolkantoj, k.s.”
“Bone. Mi foje vizitos lin.”
Kaj Jano plu studis la paperojn de la arkitekto.
*
Fininte tiun laboron, li iris kun Gako al la banko kie s-ino Jendrik konservis monsrankon.
Ankau ci tie la serco montrigis frukta. Inter la malmultaj dokumentoj trovigis anonima letero tute simila al la unua trovita ce la edzo, nome:
“Strange”, diris Karal. “Cu ciu el la paro malfidelis kun ciu el la alia paro? Au cu iu skribis tiujn leterojn senbaze por inciti la Jendrik-familion?”
Li prenis la sekvantan dokumenton. Estis testamento. Gi enhavis ion mirigan: krom diversaj donacoj al tiu au alia, nekredeble altega sumo iris al iu s-ino Vilma Fortaroko, sen motivo esprimita.
“Vilma Fortaroko!” la detektivo ekkrietis. “Cu parenca al la laborejestro de Ejga-Garago?”
“Mi ne scias”, respondis Gako. “Mi renkontis tiun Fortarokon komence de la enketo, antau ol vi venis el