Valcefa, sed mi nenion scias pri lia familio.”

“Unu plia persono vidota”, konkludis Jano, kaj li tiris la trian kaj lastan dokumenton el la valorajujo. Gi klarigis la duan.

Temis ja pri letero de iu Eriko Malven, privata detektivo en Valcefa, kiu raportis pri diversaj esploroj kaj sercadoj, fine de kiuj li akiris certecon ke la filino kiun s-ino Jendrik petis lin retrovi estas s-ino Vilma Fortaroko, kelnerino en la restoracio Ce l’ Fiso Vostumanta en Valmu, edzino de Jobo Fortaroko, kiu estras la riparejon en Ejga-Garago, same en Valmu. Si sangis la nomon al Vilma kiam si estis adoptita de familio en kiu jam trovigis unu Johana. Akompanis la leteron foto resendita de la detektivo. Gi montris knabineton rave ridetantan antau kuko kun kvar kandeloj. Dorse legigis: “Johana, kvara naskiga festo, 2-an de marto 1951”.

“Tiun Vilman Fortarokon vere benis la sorto”, la uniformulo diris. “Cu vi vidis kiom si ricevas testamente de s-ino Jendrik? Mi ne imagis ke tiu arkitektedzino havas tian personan ricon!”

“Ciam surprizas la faktoj kiujn elfosas enketo”, sentencis Karal. “Sed cu tiu ci faciligos au komplikos nian sercadon, mi diri ne povus.”

13

La oficejo de Jankarlo Jendrik prezentis frapan kontraston kun tiu de lia pliaga frato. Gi ne estis senorda, sed la etoso ne impresis tiel efikece, tiel moderne. Karal trovis gin pli homa.

Jankarlo Jendrik estis sveltulo preskau du metrojn alta kun bronza hauto, nigraj haroj kaj brunaj okuloj kies malhelecon emfazis tre densaj nigraj brovoj kaj nigraj okulharoj pli longaj ol normale ce viro. Lia maniero sin teni tuj elvokis sportulon.

Li montrigis tre afabla.

“Mi atendis vian viziton pli frue”, li baritonis.

“Cu vere? Kial?” miris Jano.

“Mi ne scias. Eble car mi estas la persono kiu plej bone konis Aleksandron, kaj mi ciam audis ke por kompreni misteran morton oni devas plej funde scii pri la forpasinto.”

“Prave. La afero do sajnas al vi mistera?”

“Ho jes! Cu ne al ciuj?”

“Cu vi ne opinias ke mehanika akcidento…”

“Ne tuj post garaga kontrolo”, la frato interrompis.

“Au malsano? Cerba, kora? Krurparalizo?” Jano sugestis.

“Racie mi devus kredi je tiuj, eble, sed fakte mi ne kredas.”

“Kial?”

“Mi jus diris: estas neracie de mi. Nomu tion intuo se vi volas. Eble car Aleks estis mia granda frato kaj mi ne imagas lin venkebla de tiaj fizikaj kolapsoj.”

“Cu vi trovis lin entute venkebla? Venkinda, eventuale?”

“Jes. Venkinda. Mi neniam vortigis tion al mi, sed nun kiam vi gin diras, gi sonas tute trafa. Mi eble pasigis mian tutan vivon provante foje lin superi, sed neniam sukcesis. Kial mi elektis la saman profesion, se ne por brili pli ol li? Sed li estis pli bona. Kial mi ekjetis min en politikon, se ne por lin renkonti sur sama batalkampo kaj lin faligi teren? Mi eble sajnos neakceptinde memcentra al vi, sed jena penso min traflugis: tiu stulta morto frustras min de mia unua ebla venko super li. Preskau certe en la venonta vocdonado mi venkus lin finfine. Mia partio venkos lian kaj mi nedubeble okupos lian lokon en la Urba Estraro. Sed se li ne plu ceestas, ne plu estas venko. La cirkonstancoj jus favoris min: lia projekto detrui Vinstraton estis eraro. Politike tia mispaso ne lasas homon stara.”

“Kion vi opinias pri lia akcidento, se malsano ne sajnas probabla al vi?”

“Ej, se mi scius kion pensi, mi pli felicus. Gi konsternas min. Mia frato tiom autis tiumonte, kaj li estas rektapensulo, viro konanta siajn limojn. Li ne stirus se li sentus sin laca, dormema, kapdolora. Kaj ne estas — pardonu, estis — kiel tiuj junaj sencerbuloj kiuj eksperimentas je l’ kosto de l’ vivo. Li ne bremsus nur lastminute se estus ia risko.”

“Kion vi sugestus por klarigi la aferon?”

“Mi ne scias. Cu estus sanco ke li renkontis iun survoje kiu fusis la veturilon? Ne. Tio estus fantaziega. Sekve, se ne estis malbonhazarda akcidento — tre neprobabla post kontrolo ce Alsjo — povas esti nur krima fusado engaraga. Sed kiu tion faris, kaj kial? Neniu havas motivon tie, cu?”

“Cu vi uzas la saman garagon?”

“Ne. Alsjo estas bonega, sed dekstrulo. Mi iras al sampartiano, socialisto, la Fiat-garago ce Fontabela Bulvardo.”

“Kaj via edzino?”

Sajnis al Jano ke Jankarlo Jendrik iom ekskuigis.

“Si efektive vizitadas Ejga-Garagon, sed ne nur tiun, si ne estas tre stabila en siaj kutimoj, si iras jen al unu jen al alia.”

“Kiel si rilatis al la bofratino?”

“Al Tereza? Normale. Si…”

La viro iomete embarasigis. Au cu estis mispercepto de Karal?

“Ili estis tre bonaj amikinoj antaue. Nun malpli. Mi ne scias kial. Eble ili tro volis fari cion kune, kaj tedigis unu de la alia.”

“Cu vi iam suspektis ke si povus esti malfidela al vi?”

“Malfidela? Cu vere vi kredas je fideleco ce homoj jam dudek jarojn geedzaj? Mi ne postulus ke si neniam konu alian viron. Estus nehome.”

“Kaj vi?”

“Mi? Kompreneble mi havas am-aferojn. Sed mi ne vidas kian rilaton tio havas…”

“Neniun. Nur tion, ke babilante oni ekscias detaletojn kiuj povas utili al enketo. Diru, cu vi konas la albanan mehanikiston kiu prizorgis la auton de via frato?”

“Tute ne.”

“Kion vi scias pri la malamikoj de via frato?”

“Li certe havis multajn. Li kolerigis la islamajn albanojn per la rifuzo lasi orienti kelkajn tombojn al Mekko. Li kolerigis la amantojn de malnova Valmu per la projekto pri larga autososeo lau Mikva. Kaj li certe havis ciaspecajn malamikojn pri kiuj ni scias nenion. Li estis diktatoreca, ambicia, mon- kaj povdezira. Li ne facile toleris kontraudiron. Kiam li sentis emon posedi ion, li ne multe hezitis pri la rimedoj.”

“Cu li faris agojn nelaulegajn?”

“Mi dubas. Li estis inteligenta kaj singarda. Li generale trovis legajn manierojn atingi sian celon. Sed skrupulojn li ne multe havis.”

“Cu vi scias pri io speciala kion li faris en 1952?”

“1952? Kial tiu precizeco? Unuavide ne. Estas proksimume la epoko kiam li edzigis. Mi povus scii nenion, car mi estis en Kanado tiutempe.”

“Cu vi audis pri minacoj kiujn li estus lastatempe ricevinta?”

“Ne. Li menciis nenion similan al mi. Sed ni ne estis sufice proksimaj kore por ke li rakontu al mi pri tiaj konfidencaj aferoj.”

“Cu viaopinie iu malamikis sufice al lia edzino por deziri sian morton?”

“Ne lau mia scio. Cu vi pensas ke sin oni celis?”

“Povus esti. Ankau si pereis. Ni ne scias kiu estis trafinda, cu li, cu si, cu ambau.”

La konversacio plu dauris, aperanta al Jano pli kaj pli senutila. Li fine adiauis kaj foriris. El la interparolo elstaris liamense la diroj pri la ama vivo de la paro. Kiel konsideri gin lau la perspektivo de la anonimajoj? Cu Jankarlo diris la veron, au cu li lerte alprenis senjaluzan sintenon car lin genis la detektiva sondado? Ne estis facile konkludi.

Вы читаете Cu li bremsis sufice?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату