14
Malfermis la pordon juna nigrahara servistino.
“Cu mi povus paroli kun s-ino Jendrik?” demandis Karal. Post minuteto, la servistino revenis por inviti Janon sekvi sin. Li eniris vastan salonon place arangitan.
“Kiel mi povas utili al vi, kara?” demandis malalta, iom rauka voco.
Refoje la detektivo konsciigis pri negusta antaubildo. Li iel atendis vidi elegantan burginon eble iom embarasitan de la ideo fronti al polica enketisto. Fakte li trovis kontrau si ne tre grandan virinon kun cigaredo celipe, haroj malnature blondaj, kaj io vulgara en la maniero duonsidi sur brako de apogsego. La vorto “kara” direktita al nekonato kaj la skrapa voco, preskau vireca, kronis la impreson pri neburgeco.
Li restis stare, car si ne petis lin sidi, kaj polica regulo rekomendas tre atenti la etiketon. Sed li tion ne satis.
“Mi dezirus babili kun vi kadre de la enketo…” li komencis, perceptante en si genon ne tre kompreneblan, car li kutime sentis sin komforte en plej strangaj situacioj.
“Jes, jes, klare”, si kapjesis. “Cu vi volas viskion?”
“Ne, dankon”, li respondis. “Mi ne rajtas drinki dum mi plenumas oficialan funkcion.”
Si ekridis.
“Hm! Rigida, serioza, severa! Bubeto, mi admiras vin. Mi ciam sentas egan respekton al iu kiu observas regulojn niaepoke.” Si ridegis.
“Do, se vi permesos…” Karal provis komenci.
“Permesi mi ciam gojas”, si plu ridis. “Mi ec permesas al vi rompi la kontraudrinkan regulon. Similan regulon ne havas mi, sed mi starigas gin nun kaj tuj, por la plezuro gin malobservi.” Si alprenis moke solenan tonon por deklari: “Estas malpermesite trinki alkoholajon ci tie”, kaj, levigante kun ironia esprimo si aldonis: “Kaj nun, ek al la rompo! De la regulo, kara, de la regulo. Ne de la botelo!”
Si prenis el sranketo botelon kaj provizis glason per impresa dozo da viskio, dum sonis sia gorga, ne vere natura rido. Si tiam rigardis la detektivon de piede kapen kaj refoje eksplodis per rido.
“Hej, belulo! Cu vi restos stare la tutan tempon? Cu mian permeson vi atendas? Admirinde! Kara, kara! Vi vere estas aminda bubeto!”
Karal decidis eksidi. Tiu virino impresis lin strange. Unuflanke, si lin korpe allogis, aliflanke sia tro familiara sinteno kaj sia emo lin konstante moki al li tute ne placis.
“Sinjorino…” li trian fojon komencis.
“Dora, diru al mi ‘Dora’, bela brunharul’. ‘Sinjorino’ sonas tiel severa!” Si ridis plu.
“Mi diros kiel al mi placos. Kaj pli placas ‘sinjorino’ nun”, li diris tute firme. Li daurigis:
“Sinjorino, vi eble trovas la aferon amuza, sed multaj parolas pri tragedio. Cu lasas vin indiferenta la fakto ke viaj gebofratoj brule mortis?”
“Ne, tute ne, tio tremigas min”, si diris mallaute. Percepteblis sangigo en si. “Devis esti terura vivofino!”
“Kion vi opiniis pri Aleksandro Jendrik?”
“Mi lin admiris. Li estis viro. Pli ol Jankarlo. Jankarlo estas largkora idealisto, Aleks ne.”
“Cu por vi largkoreco ne estas vira?”
“Efektive ne. Mi ciam trovas ke en Jankarlo estas io patrina. Li zorge patrinas pri siaj karaj malnovaj domoj, pri siaj karaj ekspluatatoj. Por mi vireco enhavas kruelecon. Kruela Aleksandro estis.”
Jano komprenis sian jusan sangigon. Dum li staris tie obeante etiketajn au regularajn principojn, si malestimis lin. Tuj kiam li asertis sian autoritatecon, si taksis lin vira.
Tiu penso lin tiklis flate, kaj li subite jetis al si alispecan rigardon. La vulgara esprimo fakte ne forstelis la harmonian allogon de vizago beltrajte cizita. Si estis bela. La ne tre altkreska korpo estis perfekte proporcia. Li okule karesis la admirindajn krurojn kaj la placajn kurbojn de siaj kokso kaj brusto. Li ec komencis trovi ke la vulgara sinteno donas al sia carmo pli pikan kvaliton, kiam voceto en li admonis: ‘Jano! Ne lasu vin deflankigi de via celo!’ Cu si perceptis lian preskau palpan rigardon? Li esperis ke ne, sed certis ke jes. Li provis uzi kiel eble plej neutralan vocon por demandi:
“Kruela homo nepre vekas malamon. Cu li havis multajn malamikojn?”
“Ho jes, certe. Tial oni lin murdis, cu ne?”
“Vi ekskludas akcidentan morton?”
“Jes. Aleks estas la tipo mem de homo kiu altiras murdon.”
“Kiu murdis lin?”
“Al tio mi sercas respondon ekde la okazajo. Mi ne kapablas imagi.”
“Vi tamen konas la faktojn, havis tempon pripensi, rezoni…”
“Jes. Mi konkludis ke estas tiu albana mehanikisto. Sed mi ne satas mian dedukton. Li estas tiel bela, tiel vira.”
“Cu?”
“Cu vi ne samopinias? Mi provis delogi lin. Mi foje vidis lin en la nagejo. Li estas la pratipo de viro. Largaj muskolaj sultroj, maldika talio, esprimo sovaga. Ha! Kia figuro! Tiuj albanoj estas multe pli allogaj ol niaj citieaj moluloj. Aliaj albanoj impresis min same. Ne, ne same. La garagisto pli ol iu ajn.”
En Jano konstateble venkis la jusa admona voceto. Li rimarkis ke ju pli si parolas, des malpli si lin logas. Sia obsedo pri viroj, siaj sablonaj diroj pri la vira sekso impresis malnature. Li sentis sin kaptita de falsa idearo, kvazau si estus sorbinta gin lude, ce l’ komenco, sed poste ne plu sciis kiel elludigi. Cio ci lin repusis per sia malvereco, kvankam verdire li samtempe iom sentis kompaton.
“Cu via delogprovo sukcesis?”
“Ne. La monstro…” Si pauzis, kaj dum sekundo sia alloga vizago montris esprimon de besta malamo. “La monstro mokis min. Cu vi imagas tian pretendemon? Tiu mizera laboristo havas okazon samliti kun rica edzino de fama arkitekto, kulturita virino, eleganta belulino, kaj… kaj li kracas sur tian oferton! Kiel li povis?”
“Kruela, lia rifuzo! Tio des pli flamigis vin, cu ne?”
Si direktis al li intensan rigardon plenan je miro, kvazau si pensus: ‘Cu jen fine viro kiu komprenas?’
“Jes”, si diris malrapide. “Mi des pli deziras lin. Ofte mi revas pri lia figuro, pri lia nobla sinteno, kaj lia korpo vizitas min dumsonge. Sed mi scias ke
“Kaj kion pri via bofratino?”
“Tereza? Kial vin interesus Tereza?”
“Si mortis. Se estis krimo, oni eble celis sin.”
“Cu vere? Mi ne pensis pri tio. Tereza!”
Si restis silenta kelksekunde, post kio si aldonis per alia tono:
“Kelkfoje oni estas komplete misjugita. Mi tuj montros, kion iu miskapulo skribacis al mi.”
Si trinkis ampleksan gluton da viskio kaj iris al meblo, ce kiu si sercis tra paperoj relative longan tempon. Fine si pasigis folion al Jano. Estis anonima letero.
“Oni bonintence avertas min ke Jankarlo estas la amanto de Tereza! Kompatinda Jankarlo! Se Tereza virigas lin, li guu pace. Kial mi zorgus? Mi ne scias cu estas vere au ne — plej versajne ne — sed la ulo kiu sendis tion al mi videble ne imagas ke por mi havi edzon ne signifas gin… pardonu, mi devas diri ‘lin’, kvankam verdire Jankarlo… ke por mi havi edzon ne signifas lin posedi.”
“Kiajn rilatojn vi havis kun via bofratino?”
“Antau kelkaj jaroj, tre amikajn. Sed iutage, proksimume kiam mi ricevis tiun ci leteron, si farigis pli malvarma. Ni nin reciproke vidis multe malpli, sed tamen ciam restis amikaj. Eble mi estis kontenta iagrade liberigi je si.”
“Vi kunsekvis kurson pri mehaniko, cu ne?”
Si rideksplodis.
“Ha! Vi scias ec tion! Bona sercema fureto vi estas. Je-e-es,” si moke emfazis la vorton, “ni studis me-ha- ni-kon. Estis mia ideo. Mi volis aperi kompetenta liafake antau mia albana sopirato. Mi estas inteligenta, fingre lerta. Mi fieras pri mia mehanika kompetento. Kaj amuzis min skandali la tutan urbon. Imagu! Du elegantaj