“Cu vi konas iun s-ron Erikon Malven?” demandis Jano akre rigardante la kelnerinon. Se tiu demando trafis sin, tio apenau videblis. Eble okazis minimuma strecigo de la palpebroj, sed ec pri tio la detektivo ne jurus.

“Ne”, si diris unusilabe.

La interparolo vere malviglis, kaj Karal decidis gin fini. Elironte, li havis senton pri malsukceso, kvankam li ne povis klare diri kia espero ne realigis. Sed tuj antau ol malfermi la pordon, li turnis sin kaj ekkriis:

“Pardonu, mi forgesis rutinajon.”

Si rigardis lin atende.

“Bonvolu montri identigilon”, li petis. Si pasigis al li la identigan karton. Li zorge notis la numeron, same kiel la naskiglokon kaj — daton. Kun granda intereso li rimarkis ke si naskigis la 23-an de Julio. Car, lau la knabinfoto, la filino de Tereza Jendrik naskigis en marto, Vilma evidente ne idis el la forpasinta riculino. Tiu malsameco ne surprizis Janon, car Eriko Malven ne havas favoran reputacion kiel privata detektivo. Sed gi donis nutrajon al lia emo mediti.

Elirinte el la restoracio, li sin demandis kiel la hereda afero malplektigos. Se okazis trompo, cu Vilma heredos? Versajne jes, car la testamento menciis nur sian nomon, sen precizigo kiel “mia filino”, kiu pruvus eraron pri la intenco de gia verkintino. Se aliaj eblaj heredantoj grumblus, ili versajne havus sancojn sukcesi en proceso kontrau tiu ero testamenta. Sed car s-ino Jendrik sajne ne havis parencojn, neniu starigos la pridubadon. Au cu eble la stato intervenos kun la espero plenigi siajn kasojn? Stranga situacio!

16

“Jen perfekta loko”, Stefano diris. Karal iris apud la nevon. La vidajo estis pentrinda. Tra arko el brancoj riveligis okulkaresa porcio el la valo, de la transriveraj montetoj, verdaj-kovritaj, gis la piedo de Eta Baruna, kun intere simfonio el diverskoloraj kampoj, rivero kaj vilageto, kies domoj aspektis kvazau ili kunigis rifuge por serci protekton ce alta pregeja sonorilturo. Stonegoj trovigis tute tauge por sidado, kaj la du viroj tiris el dorsosako la piknikon.

Stefano, kompense por tutdimanca laboro super urgajoj, ricevis libertagon, kaj la detektivo decidis uzi la okazon por diskuti kun li la disajn scierojn pri la stranga akcidento.

“Mi vin delonge ne vidis, kaj mi ne povis raporti la konversacion kiun mi hazarde audas inter mia kamarado Petro kaj lia amatin’”, la junulo komencis, kun tipe sanktavalaj fraztono kaj elizimanio.

Krako audigis ie en la arboj, kvazau branceton besto tretis, au defaligis sciuro.

“Kiu si estas?”

“Si nomigas Ana Rijoka, kaj…”

“Rijoka?” interrompis la policano. “Kie mi audis tiun nomon?” Kaj preninte el poso notlibreton, li komencis gin foliumi.

“Li estas spicisto en Vinstrato”, klarigis Stefano.

“Spicisto el Vinstrato? Jes. Tio elvokas ion, sed… Diable! Mi audis tiun nomon ie.”

“Nu,” la junulo daurigis, “la filino aludis sian patron, diris ke li igis nerva ekde la morto de Jendrik, ke si faras al si demandojn pri li, kaj prononcis jenajn misterajn vortojn, kiujn miaopinie vi nepre devas koni: ‘ili estis vere minacaj kelkfoje’. Krome si trovis ankau Petron neklarigeble nerva. Sajnis ke si pensas pri la ebla kulpeco de ambau patro kaj amato, ne scias cu estas io prava en siaj duboj, kaj trovigas komplete kaj time konfuzita.”

“Ha jes! Mi memoras”, Karal diris, trovinte la gustan pagon. Ekscitite, li ekstaris kaj komencis pasi tien kaj reen. “Estis en anonima letero al s-ro Jendrik. Iu petis lin veni apud la vojon kondukantan al la kabano de s-ro Rijoka, sur monto Baruna. Tiu letero tre gravas, car precize gi ebligis la akcidenton. Temis pri cantaga afero, kaj al tiu rendevuo la arkitekto veturis surmonte en tiu tragika vespero.”

“Cu tiu spicisto estas implikita?” Stefano demandis.

“Tiun eblecon ni ne preterlasu. Kiam mi vidis lian nomon sur la letero, mi pensis ke estas nur precizigo pri la loko kie la renkontigo okazos. Sed nun se la filino mem de tiu vinstratano konsideras la eblecon ke sia patro kulpus, tio vekas demandojn. Des pli car la logantaro de Vinstrato havis speciale fortan malamon al Jendrik.”

“Kaj Petro Balgana?”

“Cu eblus ke li estus la engaraga plenumanto de plano ellaborita de tuta grupo da vinstratanoj, de la fama ReVa-asocio?”

“Teorie oni povus imagi ion similan. Sed se oni pensas pri la konkretaj homoj, mi kredas ke ne. Unue car Ana montrigis pli dubema ol certa: si konstatis pli grandan nervecon en la du viroj kiuj al si plej proksimas, si pensis pri ebla kulpeco, sed ne de ambau kune — mi ne bone esprimigis kiam mi jus rakontis. Videble si demandis sin cu unu el ili kulpis, kaj, se jes, kiu. Sed pri kunplanado si havis neniun ideon. Due, simple car Rijoka kaj Petro tute ne akordas. La spicisto malaprobas la amon de l’ filino al tiu smirmana junul’ — kiel li diras. Spicisto havas purajn manojn, garagisto ne…”

“Kia stulta jugo!”

“Stulta jes, sed efektiva.”

“Tamen, la ideo pri kunkulpeco…”

“… ne taugus ci-kaze,” Stefano frazfinis, “car Petro ne tusis la auton. Estus neeble ke mi tion ne vidus. Mi ja estis tre atenta la tutan tagon, car la veturilo de la arkitekto staris en mia garag’, kaj mi laboras tie precize por informigi pri Jendrik, pro la anonimaj leteroj. Se iu sabotis la veturilon, povas esti nur Halim. Sed kunkulpeco de Halim, Petro kaj Rijoka estas neimagebla. Ili apartenas al tute malsamaj mondoj.”

“Jes, vi sendube pravas. Kial Petro implikus sin en tian riskan aferon? Li ja ne havas motivon.”

“Kaj cu Halim havus motivon?”

Karal pripensis silente. Milda vento dancigis la brancojn antau ili. Boateto pasis sur la rivero malsupre, kaj en unu pastejo, piede de la monto, du homaj punktetoj antauenigis vastan senordan safaron, ludil-aspekte.

Dum la silento dauris, sciureto audace venis steli nukson falintan el sako piknika. Sed la du viroj gin ne vidis, tiel firme ilin katenis ilia rezonado.

“Eble tiu afero de la tomboj?” dube prononcis Karal. “Sajnas al mi nesufica motivo por organizi mortigon per autofusado. Ec pli riska ol simpla ponardofrapo foje dumnokte, eventuale kun noto diranta: ‘La albana komunumo kondamnas tiun kiu ne respektas la religiajn devojn de alia gento’, au io simila. Se la tuta albana kolektivo solidarus, la polico neniam sukcesus trovi la kulpulon. Ili ciuj povus falsalibie kovri unu el si.”

“Vi scias, Kara-Karal, mi min demandas cu tiu afero pri la albana krimmetodo ne estas pure kaj nure antaujugo. Kliso. Car Halim havas turkaspektajn lipharojn, ni fantazias lin kiel sovagulon kun trancilo interdente, nokte luppasantan serce al viktimo. Sed tiu estas kina au romana bildo, ne karna estul’. Halim estas moderna homo, mehanikisto, ne sovagulo el la albanaj montoj. Mi stas certa ke ne li krimis, sed ne pro tiu primetoda misrezono, nur car mi konas lin persone kaj dubas ke li entute povus krimi. Tamen vi diras ion kio sonas gusta al miaj oreloj: se Halim murdis, tio estas ne pro li mem sed nome de la tuta citiea albanaro.”

“Cu vi, konante lin, pensas ke li eble lasis iun veni por fusi la auton inter la 6-a kaj la 9-a vespere tiun sabaton, cu por mono, cu por alia avantago?”

“Ne. Vi povus proponi pagi al li milionon kondice ke li faru facilan krimon, li ne faros gin. Kaj simile por alia avantago.”

“Kaj cu iu povus devigi lin per ia premrimedo, cantago au io simila?”

“Lau mi, ne. Li preferus malliberi au morti. Precize tion mi trovas ege simpatia en Halim: li ne estas subpremebla. Se Fortaroko minacus kalumnii lin al la mastro por trudi al li agon kiun li ne konsentas fari, li preferus maldungigi ol agi kontrau la konscienco. Io simila jam okazis al li en antaua dungiteco. Li preferis perdi la postenon ol lasi aliajn trudi al li ion kritikeblan.”

“Tiu ci afero vere estas incita. La sola persono kiu havis la okazon efektivigi la kriman faron havas nesufican motivon kaj lia karaktero ne konformas kun la krimpostuloj. Kaj tiuj kiuj havus motivon ne povis gin plenumi.”

“Kiuj havas motivon?”

“La Fortaroko-paro havus tre fortan motivon. Vilma Fortaroko, la edzino de via laborejestro, heredas ricegon de s-ino Jendrik!”

“Kion? La edzino de Jobo? Nekredeble! Mi ec ne sciis ke si konas sin.”

Вы читаете Cu li bremsis sufice?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату