legebla?”
“Ho jes, mi bone rekonas. Tre klara plano. Kaj la slosilo?”
“Mi farigis gin. Mi konservas mian propran. Estas familia caledo, kaj ciu en la familio havas slosilon.”
“Sed kion ekzakte vi volas? Ke mi eniru?”
“Jes. Ili ne alvenos antau la tria posttagmeze. Vi iros pli frue, malslosos kaj eniros. Eble vi havos okazon trovi dokumentojn por traserci, kvankam mi ne scias kie ili metas ilin. Sed iom antau la tria vi ensovos vin en la grandan srankon salonan. De tie vi perfekte audos la tutan kunvenon.”
“Cu vi opinias ke valoras la riskon?”
“Ne estas risko, car tiu sranko estas preskau malplena (nur kelkaj malnovaj tukoj, kusenoj, tiaj aferoj estas en gi, sed oni ilin neniam uzas) kaj neniu iam ajn malfermas gin. Krome vi povos slosi gin de interne. Se mia patro provos preni ion el gi, li imagos ke mia patrino au mi forprenis la slosilon lastfoje car ni kontraukutime tien lokis ion valoran.”
“Kaj pri kio temos la kunven’?” Stefano dialekte demandis.
“Mi ne scias, sed certe valoros la penon auskulti. Kiel vi scias, la ReVa-grupo sendis anonimajn leterojn al Jendrik por lin forpremi el la projekto detrui Vinstraton. En unu el tiuj leteroj ili diris: ‘Vi mortos antau ol Vinstrato’, au ion similan. Mi scias. Mia patro gin faris gluante vortojn eltonditajn el gazeto. Mi vidis gin liacambre. Li estus furioza se li scius.”
“Kaj kiel mia ceesto helpos vin el via turmento?”
“Ne sajnigu vin pli stulta ol vi estas. Vi scias ke mi panikas je la ideo ke eble mia patro kunkomplotis por murdi Jendrik. Cu vi imagas kion tio signifas? Suspekti la propran patron pri mortigo? Havi kriman patron?”
“Sed cu vi ne sufice fidas al via patro por opinii la suspekton neebla?”
“Ne. Tio estas mia tragedi’. Mi pensas, ec — pli terure — mi
“Cu li estas malhonesta, jam iel malhonestis?”
“Ne. Ne pli ol aliaj similaj butikistoj. Sed pri Vinstrato li estas… kiel mi diru?… patologia. Obsedata. Li naskigis tie. Lia patro naskigis tie. Lia avo naskigis tie. Estas lia vivo. Vinstrato estas kvazau patrino al li. Li ne konsiderus tion krimo. Nur rajta defendo: se oni atencas mortige vian patrinon, vi mortigos por sin defendi, cu ne? Tiel li iom freneze rezonas.”
“Mi komprenas. Kelkfoje homoj perdas la prudenton se ili tro fervoras pri iu Afero.”
“Ekzakte. Tial mi petegas vin akcepti. Ili certe diskutos la akcidenton, kaj vi ne malpli certe ekscios cu ili organizis gin au ne. Ho Stefano! Mi petegas vin. Mi surgenue petegas vin. Iru, kaj eksciu la veron pri mia patro!”
Si estis vere kortusa. Si rigardis lin per grandaj brunaj okuloj kiel hundo al mastro, hundo sopiranta oston sed ne tute certa cu la amata mastro bonvolos.
“Bone”, Stefano diris simplavorte. “Mi iros.”
Kaj li enposigis la slosilon.
20
Tuj kiam oni unuafoje vidis s-ron Rijokan, oni sciis ke li satas ridi. La sulketaj okul-anguloj kaj la formo mem de la buso, se ne diri de la tuta vizago, surhavis la stampon de konstanta ridado, kaj humuro ciam fajreris en la brilaj brunaj okuloj. Altkreska, grizhara, dikbrusta kaj dikventra, li regis malantau la vendotablo kiel sukcesa aktoro estras la scenejon, sen ebla kontesto.
En la butiko staris nur unu alt-aga klientino, kun eta-eta korpo kaj eta-eta vizago, tiel veste, hare, haute griza kaj tiel fordonita al etampleksa kapmovado, ke si nepre elvokis muson mordetantan.
“Kaj kiel mi povas servi al la klienta mosto?” la spicisto diris kiam la maljunulino eliris, kaj, sen ia kialo, li ekridis per tia senretena rido ke lia dika ventro skuigis vibrigante la blankan kitelon.
‘Cu al tiu gajulo la filino atribuas turmentan kulposenton? Nekredeble!’ pensis Jano, dum li ridete diris:
“Cu al s-ro Rijoka mi havas la honoron paroli?”
“Ej, jes, mosto, Marteno Rijoka, preta vin servi.” La voco estis tenora, kaj la melodio pure sanktavala.
“Mi dezirus babili kelkan tempon kun vi”, Karal klarigis, dum ekgapis la alparolato.
“Polico”, la detektivo aldonis pro lia videbla nekompreno.
“Certe, certe”, la alia respondis kun mieno misstreca, kvazau ia subita zorgemo ne trovis kapablon sin montri sur vizago tro kutimanta ridi. Li kondukis Janon al postbutika ejo pli malpli arangita skribcambre.
“Mi enketas pri la morto de s-ro Jendrik”, Karal komencis, kiam ambau sidis en ledaj remburitaj braksegoj, kies stato perfidis jam longan uzadon.
“Certe, certe”, la spicisto kvazau automate ripetis, dum lia vizago provis doni funebran esprimon al muskoletoj delonge firmigintaj en tute mala direkto. “Terura morto, jes.”
“Nu, mi satus scii kion vi opinias pri gi.”
“Certe, certe.”
Dum longa minuto, s-ro Rijoka aperis senkonsila. Lia vizago estis batalkampo de disaj emocioj. Venkis la tendenco plej profunde radikanta: li ridis.
“Estas malgentile ridi pri morto,” li pardonpete vocis, “sed estus malhoneste pretendi funebron dum tiu morto alportis al mi kaj al ciuj miaj amikoj plej grandan senpezigon.”
“Kial?”
“Vi certe konas, cu ne? la tutan historion. Li volis stumpigi Vinstraton.”
En lia maniero elparoli ‘Vinstraton’ estis nuanco adora, miksajo el tenereco kaj respekto tute religia.
“Kaj do vi agis por ke li tion ne faru.”
“Certe, certe.”
Li memkontente ridetis, gis subite li montris ektimon.
“Ej, polica mosto, ne imagu ke ni faris pli ol reale. Ni ne arangis akcidenton. Ni nur kampanjis, pli kaj pli efike. La tuta urbo sendadis al ni mesagojn de subteno. Unuafoje de kiam Aleks Jendrik ekdiktatoris en la urba estraro, unuafoje li stumblis: tiu projekto signis la finon de lia politika kariero.”
“Cu vi nur kampanjis?”
Liaj okuloj stelis petole.
“Vi scias, cu ne? Fakte ni devus danki la grandan Jendrik.”
“Danki?”
“Jes. Ni suldas al li rejunigon. Vi ne imagas kia etoso regis sur ci tiu strato antau kvardek, kvindek jaroj! Nia strato estis unika en Valmu, eble ec en tuta Sanktavalo. Neniam en ia ajn urbo viglis tia bando da petoluloj, kian ni formis. La buboj el Vinstrato! Birman, Safir, Kalgera, Brauna, Malgoli, Pribal… Aj, kia bando! Sinjoro, ni spertis kamaradecon kiun la mondo ne fantazius hodiau. Diabletoj ni estis. Vi devus paroli kun f-ino Elmonta. Okdekjara si nun estas. Si estis nia instruistino. Tian viglan klason kiel la nian si neniam havis. Ni suferigis sin, sed sin regalis per tiom da kora varmo ke si ciam konservis placan kormemoron pri ni. Si finfine praktike anis al la bando, kiel speco de morala kaj jura konsilisto, avertante gis kie ni povis iri sen transpasi la limojn…”
La tenora voco iom malaltigis, sed konservante belan, placan sonorecon. Gi densis per emocio.
“Kaj kiam Vinstrato estis minacita, f-ino Elmonta kunvokis nin al si. Si entuziasmigis nin kiel antaue la klason, tiom si indignis! Vinstrato! Estis sia kaj nia universo! Nia kosmo!”
“Kaj kio rezultis el tiu kunsidado?”
“La bando reformigis. Preskau ciuj ceestis. Eksterordinare! Cezaro Birman, Julio Safir, Adamo Pribal, Mateo Sanktajana… Ciuj venis kaj juris lukti per la tutaj fortoj por savi Vinstraton.”
“Cu la vivo antaue ne disigis vin?”
“Ne. Kiam oni pasigis tian knabecon sur Vinstrato, oni gin ne forlasas. Promenu ci-strate, rigardu la nomon de ciu butiko, komparu kun la listo kiun f-ino Elmonta donos al vi. Vi retrovos nian tutan klason.”
“Fakte do la bando neniam malfarigis?”
“Ho jes, tamen. Ni restis ci tie, sed ni edzigis, havis infanojn, profesiajn respondecojn. Ni ofte vidis unuj la aliajn, jes ja, certe, certe, sed ne ciujn kune. Kelkaj estis pli ligitaj al tiu, aliaj al tiu ci. Ni estis triopoj, kvinopoj. Ni