au arhivo ciujn detalojn pri tio au tio ci estas vere superhoma.

Cifoje, si konscience legis ciujn lokajn kronikojn pri la Miramont-regiono en la gazetaro de 1952, si trasercis ciun dokumenton ec nur aludantan al tiu nomo en la koncerna jaro, si ec telefonis al amiko de amikino, kies kuzo foje menciis kolegon kun frato en Miramont, sed ec tiu persono en 1952 ne logis tie. Fakte, sia plurtaga esplorado liveris ne unu eron de sugesto, ne unu ombron de fakto interesa.

La tuta miramonta vivo en 1952 — kaj, diveneble, en aliaj jaroj — sajne resumigis en tiajn imponajn altmomentojn kiel la fakto ke “la nova prezidanto de la muzika societo Dieso kaj Bemolo surprizis ciujn prezentante sian inauguran paroladon sub kanta formo”, ke “junulo gimnastikanta ce nefermita fenestro unuaetaga mallerte ellasis trikilograman halteron, kiu krevigis la tegmenton de la veturilo de s-ro N. V., staranta — felice senhome — ce la suba trotuaro”, au ke “la konkurson por la plej bela virbovo gajnis s-ro Ladika, agrikulturisto en Belkampo-ce-Miramont”, ktp ktp. Nenion valoran Izabela elfingris.

Finfine la vojo, iom pli larga nun, farigis rektlinia, kaj Karal povis preterpasi la bovinaron. Sed kiam, post ne tre longe, li alvenis en Miramont, liajn nervojn trafis plia turmento: okazis tiutage brutfoiro kaj nenie li trovis lokon por restigi sian veturilon. Post turnigado kaj rondirado en tiu nekonata urbo, kie cio sajnis al bovoj permesita, sed malpermesita al autoj, li fine malkovris duonloketon kie duono de la veturilo povis stari lege kaj duono eksterlege.

La urbo mem ne placis al li. ‘Senkaraktera’, li verdiktis. La magazenoj estis banalaj, la domoj stereotipaj, la stratoj mallargaj, kaj sajne ne eblis eskapi el prema bruta odoro kaj el “Muuuu, muuuu”-mugado, kiu konstante fonis.

Li alvenis al ronda placeto sur kies akso verdigre fieris “Norberto Klakavip, poeto de kamparaj beloj, Miramont 1801–1868”, kaj kiam li provis informigi pri la vojo policejen, la aknovizaga junulo al kiu li sin turnis aperis pli malvolonte senkonsila ol la centra statuo mem. Impresis, kvazau li estus demandinta pri malicaj fantomoj.

Trovinte sian celon post longa klopodado, li ne brulis per fajra entuziasmo kiam li vortigis sian peton al la loka policisto. Ties rigardo, kiam li prononcis “1952”, igis la detektivon senti sin krimulo.

Tamen, la lokano konsentis traserci. La arhivaj raportoj rivelis neniun interesan fakton, nenion rilatan al ebla fiago de s-ro Jendrik: nur etajn stelojn, akcidentojn, perdojn sen unco da mistero. Male, el la malnovaj hotelslipoj montrigis ke Aleksandro Jendrik logis dum unu semajno en Hotelo Moderna en 1952. Sed pri tio, kion li faris tiuokaze, kompreneble trovigis nenia informo. Malgrau la duba esprimo de l’ policisto, Jano decidis tien iri.

Se jugi lau la nuna aspekto, Hotelo Moderna cesis moderni cirkau 1915. Kontraste, la nuna posedanto kaj liaj dungitoj tute novis: ili ne laboris en gi pli ol kvin jarojn. La antauaj posedantoj jam mortis, kaj restis hodiau neniu el ilia dungitaro. Pri 1952 kaj iu s-ro Jendrik neniu sciis ion ajn.

Karal pli kaj pli malespere promenis tra la urbo. Li alparoladis eksjunulojn kiuj povus memori ion el 1952. Li montradis la foton de la arkitekto kaj de ties edzino. Li eniradis butikojn kaj demandadis ciam same. Nenia rezulto. Evidentigis ke la fama valmua arkitekto — kies reputacio tamen atingis Valcefan — lasis en la miramontaj mensoj malpli da spuroj ol vento sur lageto, au ol Norberto Klakavip, poeto de l’ kamparaj beloj, sur cefurba bretaro antologiplena.

Pro la brutfoiro, la restoracioj estis plenstopitaj kaj ties kelneraro nervostreca. Pridemandante, Karal sukcesis nur inciti senfrukte.

Laca, li fine revenis al sia veturilo, sur kies antauvitro trovigis informilo pri monpuno: la eksterlega duono venkis. Li certe sukcesos malvalidigi la punon — li ja venis kadre de oficiala enketo kaj povos klarigi la situacion — sed la afero tamen estis agaca: neniam bone impresas al la cefoj kiam oni sajne trouzas sian policanecon.

Stirante hejmen sub la plumba cielo, Karal pensis pri la felico de krimromanaj detektivoj. En tiaj rakontoj, homoj havas eksterordinaran memoron. Eventojn 25 jarojn malnovajn iu ciam sukcesas priskribi kun svarmo da detaloj. Au se neniu memoras, oni almenau trovas iun dokumenton, iun spuron, kiu malgrau la granda tempospaco kondukas al vojo mistersolva. Bedaurinde, ci tio estas vivo reala, ne verkista elcerbajo. Kaj la ekskurso al Miramont montrigis nevenkeble, nesangeble senfrukta.

Tamen, interesa penso trafis Janon Karal dum li veturis returne: se tiel malfacile estas al policano kaj al profesia referencistino elfosi ian informon pri la agoj de Jendrik en Miramont antau 25 jarojn, kiel albanoj alvenintaj maksimume dek jarojn poste povus sufice scii pri ili por logi cantage la arkitekton al la akcidenta loko?

19

“Stefan’!”

La juna viro surprizsaltis. Li promenis tra senhoma kvartalo precize car li volis esti sola kun siaj pensoj, kaj li tute ne imagis ke junulina voco povus lin voki tie. Li turnis sin. Mire, li vidis Anan, la amatinon de l’ kolego Petro, rapidi preskau kure al li.

Li faris kelkajn pasojn siadirekte.

“Stefano! Mi petegas vin!” Si jus rapidis tiel vigle ke si apenau povis paroli, manke de spiro.

“Kion mi povas fari por vi?” la junulo demandis per voco plej kvietiga.

“Cu ni povus babili ie en trankvil’?” si sanktavalis. “Mi nepre bezonas vian helpon.”

Stefano rigardis sin. Si estis eta, nebela, kun malfajnaj trajtoj, tro granda sensama buso, kaj haroj lauaspekte ne tre puraj. Tamen si havis carmon, kio pruvas ke inter estetika perfekto kaj efektiva seksa logo trovigas diferenco neklarigebla. Sia nuna petega esprimo lin kortusis.

“Mi estas libera nun. Kien vi proponas iri?”

Ili trovis preskau senhoman kafejon, kaj kiam la mendajoj estis antau ili sur la tablo, Ana neatendite ploris. Stefano ne sciis kiel reagi. Li rigardis la larmojn trankvile flui kaj sian kunulinon aspekti pli kaj pli senhelpa.

“Pardonu”, si fine flustris, metante postukon al la okuloj. “Estas nerva reago, mi supozas.”

“Kio okazis al vi?” Stefano demandis per voco pli mallauta ol kutime.

“Mi vivas en konstanta dubado ekde la morto de s-ro Jendrik, kaj mi ne eltenas plu.”

“Pri kio vi dubas?”

“Ne sajnigu vin nescia. Vi perfekte konas mian turmenton”, si diris per milde riproca voco.

“Kiel mi povus?” demandis la juna viro.

“Nu, vi scias. Kiam vi rakontis al tiu polican’, en la Maldensejo de la Lama Hirundo…”

“Cu estis vi kiu nin spionis?” li interrompis sin.

“Mi ne spionis. Ankau mi promenis tiuloke, ege malfelica. Estis bela tago, cu ne? Mi pasis lau la larga tervojo, kaj jen mi vidis vin kun tiu vir’. Mi tiam ne sciis ke estas policano. Vi ekiris vojeton serce al loko de kie oni vidus la riveron, kaj mi decidis vin sekvi. Mi suspektis vin. Vi ja laboras en la sama garago kiel Petro, kaj mi fojfoje pensis ke pri la krimo respondecas eble vi. Mi volis scii. Vi min tute ne audis, tiel absorbitaj vi estis en via diskuto. Sed mi audis cion.”

“Kaj kion vi pensis?”

“Mi komprenis ke via akompananto estas policano kaj ke vi estas bonul’. Nur bonulo kaj nur honesta detektivo povis paroli kiel vi parolis. Mi pensis ke eble mi povus helpi vin trovi la veron. Mi timas gin. Mi terure timas la veron. Sed dubadi plu mi jam ne povas.”

El la mansaketo si tiris slosilon kaj paperfolion.

“Mia patro estas la prezidanto de la ReVa-grupo, pri kiu vi audis: Marteno Rijoka, la spicisto sur Vinstrato. Vi konas, cu ne?”

“Jes, mi konas la butikon.”

“Nu, li havas lignodometon supre de la monto. La ReVa-grupo ofte kunvenis tie…”

“Kia stranga loko!” Stefano interrompis. “Kial ili ne preferas kunveni en la urbo?”

“Estas parto de la ludo. Ili formas bandon da buboj kiuj reludas ludojn el sia infaneco. Tie supre ili retrovas iom misteran, komplotan etoson taugan por ilin ravi.”

“Tamen! Plenkreskuloj…”

“Guste plenkreskuloj bezonas retrovi junecan fantazion. Rejunige, cu vi komprenas? Estu kiel ajn, la grava punkto estas ke ili kunvenos en tiu kabano venontan sabaton. Jen slosilo de gi, kaj plano de la areo. Cu gi estas

Вы читаете Cu li bremsis sufice?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату