“Lau trompa raporto de iu fidetektivo el Valcefa, Vilma estus la filino de la bela Tereza.”
“Diable! Sed tio memorigas ion al mi. Gin rakontis mehanikisto kiu antaue laboris en Ejga-Garago sed poste foriris. Li foje revenis saluti la ekskolegojn kaj rakontis ke hazarde li trovigis en iu restoracio kie laboras la edzino de Jobo, kaj la Jendrik-paro sidis tie. Vilma rakontis pri sia kompatinda infaneco, si akcentis la kormizeron de iu forlasita de la patrino, kaj videble profunde kortusis Terezan Jendrik. Al la ekskolego — kaj ankau, sajne, al la arkitekto mem — la tuta afero aperis fusa-misa, kiel melodramo odoranta falsecon je cent pasoj, sed la sinjorin’ gin sorbis kiel soifanto akvon.”
“Sajnas ke plano disvolvigis por altiri s-inon Jendrik en kaptilon kun la celo senpezigi sin je parto de sia mono”, Jano hipotezis.
“Do Fortaroko estas la kulpulo. Li estras la laborejon, li estas tre sperta mehanikisto, li havis pli ol simplan intereson: la edzino partoprenis en tuta plano monkapta. Cio indikas lin, cu ne?”
“Jes. Sed li ne revenis garagen post kiam ciuj povis vidi ke la auto perfekte funkcias. Mi petis Remon kontroligi la alibion. Mia kolego Izidoro vizitis tutan aron da personoj kiuj ceestis la edzigdatrevenan feston. Ciuj pretas juri ke la ge-Fortarokoj restis de antau la kvara gis noktomezo sen foriri ec kvaronhoreton.”
Stefano komike grimacis.
“Kara-Karal! Via kontraustaro al cio kion mi sugestas estas deprima. Mi sentas ke ci tiu sperto vakcinos min kontrau plua kunlabor’ kun leutenanto Remon.”
Tion dirinte li ekstaris, turnante la dorson al la vidajo. Jano, kiu lin rigardis, mire vidis lin paligi, dum lia buso restis malfermita kaj li faris mangeston ne tre kompreneblan. Ambau viroj instinkte silentis. Audigis krako: iu trete rompis sekan brancon.
“Iu nin spionis”, flustris Stefano, kaj li kuris for.
*
Stefano kaj la onklo retrovigis ce la krucigo inter du vojetoj. Ambau kapneis al la alia.
“Estas normale”, la junulo diris. “En ci tiu arbaro tiom abundas vojetoj! Plie, nek vi nek mi estas el Valmu. Ni do konas la eblecojn multe malpli ol lokano.”
“Kia li estis?”
“Li — au si — estis ombro, silueto. Ne tre granda. Mi nenion vidis precize. Nur ke iu staras tie kaj silente forpasas. Kiam mi ekkuris, li estis jam malproksime. Estis diversaj vojetoj kaj multaj eblecoj sin kasi.”
“Mi esperas”, Karal komentis kun peza, serioza mieno, “ke tio ne endangerigos iun. Se la spiono ricevis la impreson ke ni proksimas al la vero, cu li ne provos likvidi iun kiu povus komuniki al ni ion gravan?”
“Tamen estus pliigi la riskojn”, Stefano diris kvazau por sin trankviligi.
“Fakte jes, tio pliigus niajn sancojn trovi la murdinton, sed mortigintoj ofte ne rezonas tiamaniere…”
17
Karal reiris al Valcefa. Li raportis pri cio nova al leutenanto Remon kaj iris por viziti Erikon Malven, la detektivon kiu false indikis Vilman kiel filinon de s-ino Jendrik. Se Malven mensogis pri s-ino Fortaroko, tio certe ne estis pro pura humuro. Estis probable ke la fidetektivo kunplanis kun la ge-Fortarokoj por dividi inter si la profitojn de l’ falsaja investo. Ankau li do havis seriozan motivon likvidi s-inon Jendrik kaj ties edzon, kiu, vivanta, heredus de si.
Malfelice, la detektivo estis for, ec eksterlande, lau la sekretariino kiu respondis al Karal. Domage! Estus interese prezenti la nekongruajn faktojn al tiu sinjoro. Versajne li tuj flaris dangeron. Al multaj demandoj ekzistis sen li neniu rimedo trovi respondon. Necesos lin malkovri kaj submeti al pridemandado pere de la internacia polica organizo. Bedaurinde, tiu sistemo neniam liveras la samajn pens-instigajn elementojn kiel rekta kontakto, car mankas aro da neraporteblaj detaletoj: vizagesprimo, voctono, okulmovoj kaj multaj aliaj — ekzemple odorsangoj — kiujn la konscia menso ne rimarkas, sed kiuj registrigas en la primitiva, besta tavolo de la psiko, kie ili plektigante fakte naskas intuon.
*
Reveninte Valmuon, Karal iris al la logejo de Patro Manganella, kun kiu li rendevuis. La malgranda sicilia pastro antaue konsentis ke la detektivo akompanu lin al la minejo por tie babili kun kelkaj laboristoj.
Ili unue haltis ce ligna barakaro, je kelka distanco de la minaj instalajoj, kiujn oni, pro la terena situo, ankorau ne povis vidi, sed kies bruon oni tamen jam bone audis.
“Mi unue montros al vi kiel aspektas tiuj logejoj”, la pastro diris dum ili eliris el la auto.
Tiu logloko konsistis el serio da longaj barakoj starigitaj paralele. La pastro eniris la unuan.
Ili trovigis antau longa koridoro kun vico da pordoj ambauflanke.
“Vidu unu el iliaj cambroj”, diris Patro Manganella, frapante ce pordo kaj gin tuj malfermante.
“Ho, senkulpigu”, li petis retirigante. “Mi opiniis ke tiuhore enestus neniu kaj…”
“Ne gravas, patro, male, male, envenu”, el interne sonis juna voco. Ambau eniris.
Tiu cambro estis unuavide ne malplaca, kun la lignaj bonodoraj muroj kaj fenestro kiu enlasis belan kvanton da sunlumo. Por pasigi unu au du noktojn estus ec tute tauge. Sed tie vivi semajnojn, monatojn, estus alia afero. Trovigis nur du litoj, du enmuraj srankoj, du bretoj, tablo ne tre granda, unu sego kaj du ne tre komfortaj braksegoj. La ejo plenis je ajoj plej diversaj, kaj oni sentis ke la manko de spaco ci tie starigas ne etan problemon.
En unu el la apogsegoj sidis tre juna viro kun piedo amplekse bandagita. Eble lin plej karakterizis la malgrandeco de la kapo, kun vizago preskau malaperanta sub nigra hararo densa kaj abunda.
“Mi gojas akcepti viziton”, la junulo diris kun fajna esprimrica mieno.
“Kio okazis al vi?” la pastro bon-onkle demandis.
“Ba! Akcidento”, la laboristo respondis, kaj li detale klarigis kiel farigis la afero, dum Patro Manganella interpunkciis lian rakonton per serio da “Aj!”, “Uc!”, “C,c,c!”, “Dipatrino!”, “Nu!” au “Ma!” kaj da grandaj gestoj en kiuj lia tuta korpo partoprenis.
La pastro prezentis Janon kiel konaton interesatan pri la labor- kaj vivkondicoj, silentante pri lia polica aparteno. La juna laboristo estis albana.
“Cu la trinkbutiko estas malfermita nun?” la siciliano demandis.
“Jes”, respondis la alia.
“Do mi iros aceti tri kafojn, se vi volas, estos pli agrable”, kaj antau ol atendi respondon, li jam estis for.
“Mi dankas lin pri la ideo alporti kafon”, la junulo diris al Karal. “Rigardu ci tiun cambron, oni ec ne rajtas havi porteblan gasan au elektran forneton, tiom ili timas ke la barako brulus. Oni do ne povas varmigi ec unu tason da akvo!”
“Cu longe vi logos ci tie?” Jano demandis.
“Oj, se mi scius! ‘Portempa logado’, ili diris, ‘atende gis domoj pretos por vi’. Portempa logado! Portempe definitiva, sen ia dubo.”
“Unuavide tia ligna barako ne sajnas malkomforta.”
“Unuavide ne. Car mi estas sola nun. Sed se vi audus la bruon! Nenia son-izolo! Se iu enbarakigas piedpinte je la dua matene, tenante la suojn en la mano por ne brui, lia kata movigo resonigas la tutan konstruajon gis la lasta cambro. Kaj se vi auskultas transistoron au volas kanti au ludi muzikon dum pluvas ekstere, kion vi fakte bezonas por iom malstreci vin post plena tago da minaj-elfoso, cu ne? vi partoprenigas la tutan logantaron en via koncerto!”
“Kelkfoje devas esti neelteneble”, Jano komentis kun tono komprenula.
“Kamarado foje ne eltenis. Li estis tre nerva, ege laca, havis gravajn zorgojn eksterlaborajn, nokton post nokto ekdormis nur malfrue. Iunokte, post kiam li finfine jus endormigis, jen alvenis alia laborulo kiu iom tro drinkis kaj kiu bruacis enirante. La dormanto vekigis, furiozigis, kolere kriacis, ili disputis vekante ciun, ec la plej profundadorman, kaj fine la unua kaptis sekurbutonan trancilon, kaj la bruinton mortpikis.”
“Terure!”
“Jes. Pro tio la tuta urbeto komencis imagi ke albanoj estas sovaguloj kun ponardo cezona, pretaj frapi morten ce minimuma kontraudiro.”