“Efektive, tiu bildo pri la albanoj estas tre disvastigita en Valmu. Mi ne sciis de kie gi venas.”

“Krome okazis grava konflikto inter kristanaj kaj islamaj albanoj, car la islamanoj ne trinkas alkoholajojn kaj diris ke la tuta afero rezultas el la drinkado. Ni kristanoj pro tio timis, car ni estas malplimulto ci tie.”

“Estis tamen vere ke tiuokaze la drinkinto kauzis la pasi-ekfajron, kiu…” Karal komencis, kiam eksonis bruego.

“Cu vi audas?” krietis la juna albano. “Jen la pastro revenas kun la kafoj. La enirpordo malfermata vibrigas la tutan barakon.”

Efektive, ciu paso en la koridoro sonoris. Kiel tondre devas esti, se tuta grupo da laboristoj kune koridoras!

“Jen la kafoj”, anoncis la pastro kvazau triumfe, enirante kun pleto tritasa. Sed li haltis abrupte, dirante: “Kiaj mienoj! Pri kio do vi parolis?”

“Pri la pikmortiginto kiu ne eltenis la bruon”, Karal respondis per malgaja tono.

“Terura afero!” gemspiris Patro Manganella. “Jen al kia ekstremo kondukas ci tiuj vivkondicoj! Cu vi scias kiu fakte respondecas pri tiu mortigo? Nek la islamano kiu ponardis, nek la kristano kiu drinkis. Nur tiuj uloj kiel Aleks Jendrik kiuj devus konstrui decajn domojn por ci tiuj homoj, sed anstataue ilin stakigas ci tie kaj dedicas la komunuman monon al stultaj projektoj kiel konstrui autososeon.”

La pastro bolis kolere.

“La nervojn!” li kriis plu. “La nervojn ili preteratentas. Oni konstante bombastas pri la progresoj de la sano, de la higieno. Sed nervan higienon cu ili atentas? Mi satus vidi la grandan Jendrik pasigi ec nur monaton ci-barake! Li farigus murdisto pli rapide ol ciuj sicilianoj, albanoj, turkoj kaj portugaloj, kiujn li tiel facile akuzas pri tro fulma ekbolo…”

“Sed felice li mortis”, diris la juna vundito.

“Jes, felice li mortis”, ehis la pastro, ne tre pastre.

“Kion oni pensas pri lia morto en la minejo?” Karal demandis.

“La generala sento estas: uf! Oni kontentas ke li mortis. Neniu komprenas kiel. Kelkaj sin demandas cu povas respondeci Halim Ustari. La plimulto pensas ke ne.”

“Cu oni ne pensas ke Halim sindedice agis por likvidi la arkitekton, car estis en cies intereso ci tie ke Jendrik cesu diktatori en la urbaj instancoj?”

“Ne. La plimulto tion ne opinias. Estis efektive cies intereso, sed oni ne bezonis lin murdi por tio.”

“Kiel do…?”

“Ciuj ja sciis ke ekde la venonta elektado — ne tre malproksima nun — li perdos sian postenon en la urba estraro, kaj en la konsilantaro sian konservativan plimulton.”

“Imprese, kiel bone vi, fremda laboristo, konas la lokan politikon!”

“Ciuj el ni interesigis pri Aleksandro Jendrik. Oni scias kiom li influis siajn kolegojn. Ec ce konservativa plimulto la tombeja afero au tiu pri niaj barakoj versajne solvigus facile se ne fusinfluus tiu aca arkitekto. Sekve, kiam ni havis informojn pri la politika sento de la vocdonantoj (ni kompreneble ne vocdonas ec pri niaj aferoj, car ni havas la honoron estis nur… gastoj!), tio nin tre interesis. Kaj ciu komprenis ke por liberigi Valmuon de lia fia influo, oni bezonas nur pacienci gis la venonta vocdonado…”

Karal estus plezure diskutinta plu kun tiu simpatia junulo, kies opinioj malfermis novajn perspektivojn pri la motiv-problemo. Bedaurinde, la pastron oni aliloke atendis, kaj la du viroj ne povis resti. Plu traktante la temon, ili elpasis al la auto.

Ili haltis antau barako apud la minaj-eltirejo mem. Ci tie la sicilia grandagesta preskau-nano rendevuis kun grupo da albanaj sindikataj aktivuloj. Super la barako, arangita kantine, pasis laukable ercoplenaj vagonetoj kun ritma, incita grinco.

En la kantino sidis kvinopo laborista. Al ili la pastro pasis, sekvata de Karal. Frapis la okulojn la malalta kresko de tiuj viroj. Se jugi lau la albanoj kiujn Jano vidis gis nun, Halim estis neordinare altkreska. Sed eble la kunigo de tiuj malgranduloj estis pure hazarda. La detektivo ekkonsciis ke pri la albanoj, kiel gento, li finfine scias nenion.

La pastro prezentis Janon kiel al la vundito, sen mencii lian veran funkcion. Post nelonge, la konversacio turnigis cirkau la fama akcidento.

“Kelkajn el niaj samgentanoj trafis insultoj enurbe”, diris nerva jus-eksjuna malaltulo. “Homoj kriis: ‘albanoj — murdistoj’ al pluraj el ni. Cu vi imagas? Ciu malamis Aleksandron Jendrik, ni estas senkulpaj, sed oni tamen igas nin pekkaproj!”

“Cu vere?” Karal indigne diris. “Sed kiabaze?”

“Ej, sinjoro, ili ne bezonas bazon. Ni estas fremduloj, kaj tio suficas. Malbonsanco por ni, ke Halim Ustari laboris guste en tiu garago.”

“Sed, honeste, cu vi ne opinias ke li povis…”

Karal ne havis eblecon daurigi. Ciuj sin turnis al li kun malamaj vizagoj. Videble lia nura suspekto ilin profunde ofendis. Kolere, ili kriacis indignajn protestojn.

“Mia amiko ne imagas Ustarin kulpa”, intervenis pacige la sicilia pastro. “Li tion plurfoje konfidis al mi. Li nur volis substreki ke se oni rigardas sole la faktojn, Halim staras en malbona pozicio. Cu ne tiel, Jano?”

La detektivon surprizis la uzo de la persona nomo, sed gi estis diplomatie efika. La albanoj retrankviligis. Juna laboristo kun trajtoj kvazau hakile cizitaj kaj bluringoj sub okulparo profunde ensovita ekparolis malgajvoce:

“Jes, pri tio vi pravas. Se ni ne konus lin, se ni vidus la aferojn de ekstere, se li estus simpla valmuano, ni konante la faktojn versajne konkludus kiel ili.”

“Sed por ni ne estas dubo”, prononcis sveltulo. “Halim ne estas tia homo. Kaj kial li farus gin? Ne estas viro kiu agas kontraukonscience.”

La konversacio dauris, pri la arkitekto, la garago, la vivkondicoj. Gi certe interesis Janon, sed fakte alportis nenion novan. La samaj opinioj kiel ce la jus vidita vundito ci tie esprimigis.

Kiam la pastro transiris al la sindikata au alia temaro por kiu li rendevuis kun la grupo, Karal ilin adiauis kaj iris vidi minan ingenieron, kiun li deziris pridemandi pri la albanoj. Sed tiu konfesis ke li ilin ne konas. Nenion pli la detektivo eksciis.

Revenante urben, li lasis sin pli kaj pli stampi de unu obseda ideo: se — mensoge pri sia honesta mieno — tiuj albanoj kolektive arangis la murdon, estos absolute neeble rompi ilian defendon. La cefa sento kiun Jano tiris el sia vojago minejen ja estis impreso pri senmanka solidareco de la albanaj laboristoj. Eventuale eblus uzi la latentan rivalecon inter la frakcioj islama kaj kristana… Sed ec pri tio la policano serioze dubis. Kaj li instinkte abomenis tian manipuladon.

Kaj jen lin trafis subite la penso ke ci-afere trovigas du suspekteblaj ampleksaj kolektivoj: la albanoj unuflanke, la ReVa-grupo aliflanke.

‘Nur ke ili ne estu farintaj aliancon inter si…’ li preskau prege murmuris.

18

Karal malbonhumoris. Lia auto nur povis limaki post tiu bovinaro sajne pli inklina poete kontempladi la kamparon ol moderne rapidi al novaj horizontoj. Se almenau tiuj brutoj bonorde vicus, eble — kvankam verdire la vojo estis tre mallarga — li povus ilin preterpasi. Sed ne! Tiuj pezaj estajoj sajnis havi ion komunan kun la plej malpezaj gasmolekuloj: tendencon okupi la tutan disponeblan spacon.

Nuboj kovris la cielon, neplace, grize, humorfuse.

Por nutri sian paciencon, la detektivo provis pensi pri la krimmistero. Sed la sola ideo kiun li sukcesis naski per turmenta cerbostreco estis ke li enkete limakas ne malpli ol dum ci tiu partopreno, teda kaj malvola, en brutara procesio.

Lin incitis krome la fakto ke Izabela sukcesis trovi nenion pri la okazajoj aluditaj en la letero kiu logis la arkitekton al Monto Baruna. La mencio pri “la fi-agoj kiujn vi faris en 1952 en Miramont” antaue aspektis promesplena, kaj Izabela, la polica referencistino, generale trovas. Si havas nekredeble ampleksajn sliparojn kaj notlibrojn, konas parkere ciujn esencajn faktojn pri ciu kaj cio grava, kaj la facileco kun kiu si retrovas en gazeto

Вы читаете Cu li bremsis sufice?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату