riculinoj ce autodissekca kurso!”

“Cu Tereza havis malamikojn?”

“Mi dirus ke ne. Si estis tre fleksebla virino. Prezentu al vi: si ec ade-ade amikis kun mi, tiel malsama ciurilate. Si estis ege tolerema, eble tro. Kulposenta. Kontraue al mi! Mi ne havas skrupulojn, sed mi estas malkasa. Se io au io alia ne placas al mi, mi gin montras tuj. Si estis iom kasema, pro gentileco au malemo vundi… Ne, mi ne imagas ke iu povis deziri sian morton. Si stopis la vojon al neniu, male al la edzo.”

“Cu vi havas infanojn?”

“Ne.”

“Kaj si? Cu si havis?”

“Ne. Si ne naskis idojn de Aleks, tion mi garantias. Cu antaue? Ne, mi tion scius. Sed strange, kvankam bonaj amikinoj, ni neniam parolis pri nia respektiva pasinteco.”

Si pauzis enpensige, kaj returnis logeman vizagon al Karal, mielvocante:

“Belulo, cu la oficiala parto de via vizito baldau finigos? Cu ni transiru al neoficiala?”

“Unu pluan demandon,” Karal diris kun firma tono tamen enhavanta humuran nuancon, “kaj ni transiros al la neoficiala. Kion la nomo ‘Vilma’ sugestas al vi?”

“Vilma? Mi konas neniun tiunoman. Cu nun la neoficialan parton…?” Kaj si pasis tute proksimen al li kun vampirina ondomovo.

Sed Janon jam de kelktempe sia bela korpo cesis tenti. Li prononcis:

“Tute lasta demando unue: Vilma Fortaroko?”

“Fortaroko? Cu ne estas tiu perfidvizagulo en Ejga-Garago? Kiu estas Vilma? Lia edzino? Fratino? Mi ne konas.”

Karal levis sin. “Dankon pri via afabla respondemo”, li diris. “Nun ni transiras al la neoficiala parto. Gi konsistas el mia foriro. Gis revido, Dora!”, kaj, levinte manon al la buso, li sendis al si distancan, mokan kison, post kio li pasis al la pordo, gin malfermis, kaj rapidis for. Si lin rigardis senvoce, kvazau trafite de fulmo. Videble ne tion si atendis.

15

Montrigis ke Aleksandro Jendrik neniam faris testamenton. Tial ke li ne havis infanojn kaj ke ankau lia edzino mortis, la tuto de lia ricajo destinigis al la frato Jankarlo, lia sola vivanta parenco. Tiu heredajo estis fabela. Aleks Jendrik pli ricis ol imagis la valmuanoj, kaj ili ne emis rigardi lin senhava. Li posedis akciojn au aliajn valorpaperojn el tre prosperaj entreprenoj, kiel la proksima minejo, diversaj publiklaboraj firmaoj, medikamenta industrio, ktp. Krome, li proprietis imponan ricon el nemoveblajoj.

Pri cio ci, kaj ties signifo rilate la krimon, Jano Karal meditis dum li pasis survoje al la restoracio Ce l’ Fiso Vostumanta. Estis la tria posttagmeze, kaj suno brilis varme en sennuba cielo. La promeno laulonge de Mikva tre agrablis al la okuloj, sed la tro peza aero malhelpis gin plene gui. Tiu prema atmosfero sendube anoncis fulmotondron.

La Fiso Vostumanta estis senklienta tiuhore, kiel atendis Jano. Kiam li envenis, virino tridekjara alpasis malrapide al li, kun videbla deziro labori nur minimume. Post kiam li klarigis la celon de sia veno, si respondis kvazau indiferente:

“Vilma Fortaroko estas mi. Kion vi deziras?”

“Kie ni povas babili trankvile?” li demandis.

“Ci tie. Neniu venos antau longe. Mi estas tute sola.”

Ili sidigis ce tablo.

Estis agrabla restoracio, malhavanta cian lukson kaj pretendemon, sed tute komforta. Gi ellasis generalan impreson de simpla intimeco. Versajne familiaruloj tie ci regule frandis hejmecajn kuirajojn. Karal rigardis Vilman. Sia bruna hararo, pufatufa, havis rugkuprajn rebrilojn, kaj sia hauto tre fresan, rozecan aspekton. Relative altkreska, si estis, se ne bela, almenau placa lau natura, kamparana maniero. Au pli guste si estus placa se sia tuta sinteno ne esprimus cioampleksan indiferenton, kvazau la tuta vivo enhavus nenion interesan. Viglo al si mankis, kaj tio iel fusis portreton sen tio nepre satindan. Karal sin demandis cu si jam scias ke si heredis ricegon.

“Kion vi opinias pri la akcidento en kiu pereis ges-roj Jendrik?” li komencis.

Si dum momento rigardis kvazau nekomprene.

“Kiel mi povus ion opinii?” si rebatis.

“Nu, tamen, via edzo laboras en la garago kie…” Jano ne finis la frazon, sed si ne rapidis respondi.

“Guste”, si fine vortis. “Ec li kiu tie laboras komprenas nenion. Kiel do mi povus?”

“Kian impreson vi havis pri s-ro Jendrik?”

“Neniun. Mi lin vidis kelkfoje, ec ci tie, sed ne vere konis lin.”

“Cu vi aprobis au malaprobis liajn projektojn?”

“Politiko estas afero por viroj. Al mi estas egale.”

‘Tiu lasta frazo’, pensis Jano, ‘povus esti via devizo.’

“Kaj pri lia edzino, kia estis via impreso?”

Brilo — cu ruza? — pasis tra siaj okuloj, kaj si sajne hezitetis antau ol respondi.

“Mi satis sin”, si fine diris. “Si estis eleganta, bela virino. Si rilatis al mi tre amike. Mi ne komprenis sin. Si kelkfoje venis sola al la restoracio, kiam estis preskau neniu, kaj si petis min sidi ce sia tablo por babili. Si estis tre sola. Si parolis pri mi. Sin interesis la fakto ke mi estas orfa, nenion scias pri la veraj gepatroj. Si estis bonkora. Kelkfoje, lastatempe, si alportis donacetojn.”

“Kiel vi reagis al tiu stranga konduto?”

“Komence mi ne satis. Gi kvazau humiligis min. Mi abomenas kompaton de pli ricaj ol mi. Sed mi komprenis ke si faras gin ne pro ia supereca sento, sed car io sin turmentas.”

“Kio?” unuvortis Jano Karal.

“Si havis infanojn. Ili — mi ne scias kiel au kial — estis forprenitaj de si. Si diris plurfoje: ‘mi havas filinon viaagan sed mi ne konas sin’. Strange, cu ne? Si havis turmentoplenan vizagon.”

“Cu vi scias ion pri via infaneco?” la detektivo demandis.

La nuanceto de ruzo iom pliigis.

“Mi estis forlasita kiam mi estis kvinjara”, si diris trankvilavoce. “Pri miaj antauaj cirkonstancoj mi memoras nenion. Eble mi devenas de burga familio?”

La esprimo unue indiferenta, poste ruzeta, cedis lokon al gua rideto.

“Estus amuze, se laudevene mi estus burgino. Mi, burgino!” Si ripetis plurfoje tiun vortoasocion kun la mieno de frandema knabineto guanta bombonon.

“Kiu edukis vin? Kie?” la detektivo scivolis.

“Orfejo, unue, monahina. Poste farmista familio.”

“Kaj pli poste?”

“Pli poste mi venis urben kiel servistino, sed mi ne taugis en altklasaj familioj, kaj mi farigis kelnerino, unue en kafejoj, poste en restoracioj.”

“Cu vi satas?”

Denove si rigardis lin kvazau la demando estus sensignifa. Karal diris al si: ‘Oni povus pensi ke si ne havas sentojn’, se escepti la momenton kiam si fantaziis sin burgino.

“Ne estas malagrable”, si fine respondis.

“Kie vi renkontis vian edzon?”

“En restoracio kie li mangadis.”

“Kie vi estis sabaton la 3-an de septembro?”

“Ni ambau estis en Trilarika, mia bo-vilago, t.e. la vilago de mia edzo. Liaj gepatroj arangis grandan familian kunvenon okaze de la kvindeka datreveno de la geedzigo.”

“Cu vi havas gefratojn?”

“Mi havas el la farmo, kie mi estis adoptita. Verajn gefratojn miascie ne.”

Вы читаете Cu li bremsis sufice?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату