kelkfoje rivalis. Ec sporade fajris veraj profundaj malamoj, teruraj jaluzoj. Tamen neniam daure. Sed estu kiel ajn, ne plu estis la bando kun bandestro kaj bandanoj, ec se grupo simpatie salutis alian en kafej’. Dank’ al Aleks Jendrik, la bando reformigis.”
“Kaj la anonimaj leteroj?”
“La ideo venis de Cezaro. Vi scias: Cezar’ Birman, la librovendisto. Li ciam legas krimromanojn. Li cerpis el ili tiun ideon, kiu sajnis al ni brilega. Estis nia humuro, cu ne? humur’ de vinstrataj buboj. Serca petolado. Ankau destinita komprenigi al la granda Jendrik, certe, certe… Sed ne vere minaca.”
“Cu vi ne pensis ke estas terura sperto travivi persekutigon per anonimaj leteroj? La vivo de multaj farigis tre maldolca pro tiu kruela metodo.”
“Oj, sinjoro, vi ne konis la grandan Jendrik! Alie vi komprenus. Li estis malvarma, aroganta, kruela. Tio stis nur muskareso sur lia dika elefanta hauto de homo ne plu kapabla senti.”
“Kiel vi reagis kiam vi eksciis pri lia morto?”
“Konsternige. Gi iel senigis nin je la ebleco lukti. La vigleco forfalis. Se lia projekto rekreis la bandon, lia morto gin preskau dissiris. Tiu suspektis tiun ci, kaj tiu ci tiun alian. Estis terura bato por ni kiam la famo disvastigis ke estis krima far’.”
“Cu vi mem suspektis sambandanojn?”
“Certe, certe, certe, certe. Ec mi suspektis…”
Li abrupte interrompis sin.
“Kiun?” Karal strece demandis.
“Cezaron. Li tro entuziasmas pri krimromanoj. Cu tio ne tusis lian prudenton? Tio povus doni la ideon makiaveli.”
“Aliajn?”
“Pli malpli. Ec f-inon Elmontan mi suspektis. Si estas tre inteligenta. Si scius kun kiu kunkulpi, kiun persvadi. Kaj siaage si riskas nenion, cu?”
“Kaj nun?”
“Nun mi suspektas plu neniun. Mi parolis kun ciu aparte. Ili estas bonaj buboj. Ne perfektaj. Kiu neniam friponis al la fisko, tro pagigis naivan turiston, au malfidelis el la geedza sfer’? Sed ne murdantoj. Mi hontas ke mi ilin ec nur duone suspektis.”
Lia vizago provis alpreni hontan esprimon, sen pli da sukceso ol antaue: lia ridemo tro stampigis, kaj la rezulto estis komika.
“Kiam ni sciis ke kulpas tiu albano, ni ciuj uf-is felice.”
Jano strecis sin.
“Vi
“Certe, certe. Estas konate de la tuta urbo ke nur tiu albano havis okazon fusmehaniki. Cu restas ia dubo?”
“Se ne estus dubo, mi ne pridemandus vin”, Karal diris serioze.
“Sed kial vi dubas? Li havis fizikan eblon, kompetenton, motivon…”
“Motivon?”
“Jes, cu oni ne parolis al vi pri tiu tombeja konflikto? Aleks Jendrik estis la cefa kontraustaranto, kun sia manio pri ordo — ‘Ciuj tomboj formu bellinian vicon’, li diradis — kaj ankau kun sia plezuro suferigi malfortulojn. Ho jes, certe, certe, la albanoj deziris lin en inferon. Inferon islaman, eble, sed inferon.”
“Tamen, cu pro tio oni murdas?”
“Ni ne, sed albanoj!” senhonte rasismis Marteno Rijoka.
“Sed cu albanoj murdus
Jen unuafoje la spicisto sukcesis farigi plene serioza. La ridaj linioj de la vizago kvazau mirakle forvisigis. Li gapis. Iom da konsterno invadis lian mienon. Sajnis ke pafante tiun frazon Jano detruis tutan mensan defendostrukturon.
“Damne! Vi pravas. Albanoj ponardus”, li malrapide diris, fidela al la loka sablono. “Sed se ne kulpas albanoj, kiu do?”
“Tion ni sercas! Vi, kiu bone konas la urbon, sendube povus nin helpi. Cu vi konsentos?”
“Certe, certe.”
“Cu viaopinie, Halim Ustari, la albana mehanikisto, akceptus murde fusi la auton por mono?”
“Ne. Ekskludu tiun ideon. Tiuj albanoj estas sovaguloj, sed havas striktan honorkodon, kaj monon malestimas. Ni havis multajn ekzemplojn pri tio. Albanon — almenau ce ni — oni ne subacetas.”
“Domage. Tiu hipotezo estus simpla maniero solvi la problemon. Nu, kion fari? Mi devas foriri nun. Dankon pro via afableco. Se vi havos ideon, vi scias kie min trovi.”
“Certe, certe”, la spicisto duvortis, kaj li rigardis fikse antau si, kvazau li penus enfokusigi penson kiu konstante svenadis.
21
Reirante al la policejo, Karal lasis la pensojn cenigi. Jene:
Strange, pri la filino de Rijoka. Si bildigis la patron sanceliganta, nerva, kulposenta. Li tia ne estas. Au cu la certeco ke Halim maljuste kaptigos klarigus lian sintenon? Li tamen ne sajnas murdoplananto.
Au cu krimis la filino? Pere de Petro si eble havis eblecon iri al la garago, eble uzis petegajn okulojn por delogi Halim. Estas io protektema en la albano. Eble si logis lin, kusis kun li, kaj lin per tio cantagis? Motivon? Helpi al la patro kaj al liaj amikoj, tiom adoremaj pri Vinstrato…
Au cu Aleksandro Jendrik provis posedi sin, sukcesis, kaj sin abrupte forlasis, kruele? Tio kongruus kun lia karaktero. Tiam la krimo estus venga. Halim, la justo-defendema, fortika bravulo, kun la figuro de bela sovagbesto kaj la delikata animo, ne estas guste tia tipo kiu ne tolerus la ekspluaton de eta malforta virino?
Des pli car Jendrik posedis akciojn en la minejo kie preskau ciuj albanoj laboras, eble ec li sidas en ties administra konsilantaro. Kiu scias cu li ne alprenis tie iun au alian decidon kiu kauzis ekstran malamon al li inter la albana ministaro? Kunfluo de motivoj ce Ana kaj Halim eble estus la solvo. Se si estas la amdonantino de Halim, si povis, kun siaj okuloj de fidela hundo, tiom konvinke petegi lin ke li konsentis mehanikan mortigon. Se ne okazus la eksplodo, cio ja signus neintencitan akcidenton.
Jes. Sed kial la eksplodo? Ha jes! Supozu ke Petro Balgana, la oficiala amato de Ana Rijoka, konstatis ke si malfidelas de li kun la multe pli bela, pli vira garaga kolego Halim. Se li iel eksciis pri la veturilfuso, li decidis vengi sin per tiu eksplodo, atentigante la policon ke temas pri krimo?
Sed kial li ne irus simple informi la policon ke Halim kaj Ana kunkulpis? Eble car li riskus morton, ponardan au alian, tial ke la polico ja ne tuj arestus Halim, gi tamen enketus, kontrolus kaj tiel la albano ekscius… Au car li ne estas certa kaj la ideo rekte perfidi kolegon… Sed se li ne estas certa kaj mem eksplodigis la autoruinon, tiam eble estas ne krimo, nur akcidento misinterpretita de Petro!
Se Ana kunkulpas, tio povus klarigi la de si menciitan nervecon de la patro. S-ro Rijoka eble intuis sian implikigon kun Halim kaj tial provis plene akuzi ci-lastan, pensante ke oni arestos la albanon, kiu, pro amo, neniam perfidos lian filinon.
Au cu Ana divenis la ligitecon de Stefano kun Karal, kaj rimarkis la junulon kiam li staris ce la kunfluejo, kaj si menciis siajn dubojn pri Petro kaj la patro por intence misdirekti la suspektojn?
Se tiu supozaro iel pravas, kiel kontroli gin? Cu enketi pri la rilatoj inter Halim kaj Ana? Cu diskuti kun Petro por timigi lin, montri al li ke oni suspektas lin pri la eksplodo kaj provi ricevi konfeson pri tiu ago kontraulega?
Ankorau pli kaj pli por fari!
22