veturilo, kio signas ruzan menson makiavelan.”

“Cu estas iu makiavela en via garago?”

“Eble jes. La laborejestro Fortaroko. Mi ne satas lin. Nenio difinebla. Sed li impresas min kiel falsulo. Kvazau li penus aperi alia ol li funde estas. Tiurilate estas vera malo de Halim.”

“Cu Fortaroko havis eblecon fusi la auton kiam li gin provstiris?”

“Mi ne imagas kiel. Kompreneble li havus la tempon, sed kiam li revenis, la bremsoj kaj cio funkciis normale; alie, li ne sukcesus meti gin bonorde en la garagon. Kaj kiam Halim gin eligis el gia loko, ankau li devis bremsi. Krome, kian motivon Fortaroko havus?”

“Por koni eblajn motivojn, ni devos pli profunde esplori. Eble ec Halim havas motivon, kiun vi ne suspektas. Kaj kion vi diras pri Petro Balgana?”

“Mi taksas lin bona knabo. Ni ofte diskutis kune, ofte kune mangis, au trinkis en kafejo. Li estas brava junulo. Eble ne vast-imaga. Ne interesigas pri la mondo, politiko, kulturo. Neambicia, simpla juna viro. Iom malvarma, iom malfelica, ema pensi ke la vivo ciam grizos, sed simpatia. Ne multo dirinda pri li.”

“Kiel li reagas al la akcidento?”

“Gi igas lin nerva, estas vere. Sed cu tio estus signo de kulpo? Lau mi, ne. Nur ke la reputacio de la garago lin zorgigas, kaj ankau ke mortis en impresa maniero paro kiun li tamen ofte vidis ci tie. Ec min, novulon ci-urbe, la katastrofo tusas. Estas tremige pensi ke tiun s-ron Jendrik mi vidis tute viva kaj vigla antau kelkaj tagoj, kaj nun li mortis, karbigita post tragika falo.”

Silento svebis kelkminute. Gin rompis Karal:

“Cu vi scias kie estis la posedanto de la garago — kiel do li nomigas?”

“Alsjo. Mihaelo Alsjo.”

“Jes. Kie estis s-ro Alsjo tiun sabaton?”

“Mi ne scias, sed certe ne en la garago. Fakte, li ofte estas for.”

“Kaj Fortaroko?”

“Post la kontrolveturado per la auto de s-ro Jendrik, li foriris. Mi ne scias kien. Restis nur la laborista triopo.”

“Iliajn alibiojn mi devos kontroli”, Karal diris kun enpensiga mieno.

“Mi ne nomus tion alibioj…” Stefano lace respondis.

*

La “alibiojn” Jano Karal kontrolis. S-ro Alsjo pasigis la tutajn sabaton kaj dimancon en Valcefa, kie diversaj personoj vidis lin. S-ro Fortaroko iris dum la sama semajnfino al la devena vilago, car liaj gepatroj tie festis la kvindekan datrevenon de sia geedzigo. Multnombra parencaro atestis pri lia ceesto tie. Nek unu nek la alia el la du “cefoj” do povis reveni al la garago por iel saboti la auton. La misternebulo pli kaj pli densigis.

8

“Goja…”

Apenau prononcinte la nomon de sia edzino, la detektivo silentis. Ili sidis cetable, kun eta taso da kafo antau si. Goja foliumis receptolibron kun koncentriga esprimo.

“Mi revenas Valcefan speciale por diskuti kun vi miajn enketproblemojn, kaj vi ec ne auskultas min”, li diris duongrumble duonserce.

Goja plu foliumis, legetis, foliumis.

La policano eligis pezan gemspiron.

“Cu vi parolis al mi?” demandis Goja ridete turnante la kapon al la edzo kaj fiksante sur lin okulojn de purkonscienca bebo.

“Jes”, li respondis iom pli dure ol li konscie deziris. “Mi revenis hejmen por konsulti psikologinon elstaran per sia sperto vasta — kvankam ne oficiala — pri krim-aferoj, kaj si preferas perdigi en libracon kiu… kiu…”

“Ho, pardonu, kara”, si petis. “Mi lasis min distri de dommastrinaj problemoj anstatau dedici mian tutan brilan cerbon al via cagreneto.” Sia voco petole patrinis.

“Fakte, Goja, mi ne tre emas serci nun. Stefano min maltrankviligas.”

“Stefano?” Goja abrupte seriozigis. Si havis fortan korinklinon al la nevo, kaj la tono de Jano efikis sobrige.

“Nenio grava, certe. Sed ni tiel kutimis vidi lin komiki, ke kompleta foresto de sprito en li aperas nenormala.”

“Al kio vi alskribas tiun sangon?”

“La morto de Jendrik lin zorgigas. Li trovigas en strategia loko en tiu garago, kaj vundas lin la konstato ke li pri la krimo nenion komprenas. Plie, li estis tie por informigi precize pri Jendrik kaj ties malamikoj, kaj pensis pri sia rolo tre serioze, kvazau li havis antauscion pri krimprovo kaj devis gin malhelpi. Lau sia sento, li fiaskis en sia komisio.”

“Kompatinda li! Mi tamen ne dubas ke li faris cion eblan. Junuloj ciam volas pli ol estas eble. Nu, rerakontu al mi la aferon.”

Jano duafoje revuis la tutan faktaron. Goja auskultis atente, sen ec okulumo al la receptolibro kusanta antau si.

“Se oni rigore konsideras la faktojn,” li finis sian prezenton, “unu konkludo trudigas: povis kulpi nur la albano. Versajne li trovis sistemon por misfunkciigi la bremsojn post difinita tempospaco. Nur al li estis oportune. Li estis sola tutajn tri horojn en la garago, kaj tre lertas pri mehaniko.”

“Se nur li povis, nur li kulpas”, Goja eldiris sentence. “Kial nek vi nek Stefano akceptas la propran konkludon?”

“Be!” prononcis Jano, sultroleve esprimante sian nekontenton. Kaj post pauzo li aldonis:

“Li ne impresas krimule. Mi scias ke estas stulte tion diri. Se krimuloj aspektus krimule, ni ne perdus tiom da tempo kurante post ili tra nebulo. Kaj tamen…”

“Tamen?”

“Tamen lia tuta sinteno tro disradias sincerecon kaj senpekecon. Mi ne kapablas kredi lin kulpa.”

“Sed cu oni povas jugi anon de alia popolo lau niaj kriterioj? Eble lia konscienco estas pura, car lau sia konceptado li devis mortigi la arkitekton kaj devas nun silenti pri gi. Se li opinias ke li agis juste, lia sen-ombra sinteno perfekte klarigas.”

“Cu vere?” dubis Jano, sed la rezono de Goja tamen trafis lin pensige. Li devos pli scii pri la albana estmaniero.

9

La strato estis mallarga, la domoj elsvitis odoron jen muskecan jen iom siman, el kafejo audigis fremdasona, melankolia muziko.

Karat sonorigis ce pordo. Bruoj audigis interne, sed neniu venis. Li ree sonorigis. Finfine la pordo malrapide malfermigis. Staris antau li virino eble 30-jara, kun bela vizago, sed vestita brune kaj nigre en tia maniero, ke la korpoformoj ec ne diveneblis.

“Polico”, li diris, kaj eniris tuj.

Du infanoj pasis de cambro al alia turnante al li scivolemajn okulojn. Rigardis ankau alia virino, multe pli aga ol la unua, kiu fermis la pordon de la cambro kie si staris. Jano havis tempon mire ekvidi modernan kuirejon. Ke li ekmiris montris ke li havis antaujugon, kaj tio lin incitis. Io en la doma etoso igis lin nerva. Cu la malfacile interpreteblaj bruoj? Sajnis al li ke la domo plenas je homoj. Pluraj familioj eble logis en gi.

La belvizaga virino tie staris sen diri ion ajn, sen inviti lin eniri, kaj li sentis embarason.

“Cu ni povus ie sidi kaj paroli?” li demandis.

Вы читаете Cu li bremsis sufice?
Добавить отзыв
ВСЕ ОТЗЫВЫ О КНИГЕ В ИЗБРАННОЕ

0

Вы можете отметить интересные вам фрагменты текста, которые будут доступны по уникальной ссылке в адресной строке браузера.

Отметить Добавить цитату