“Mia edzo… for”, si mallerte prononcis.
“Mi atendos lin”, li diris, kaj metis en sian vocon tiom da firmeco ke si povis nur akcepti lin.
“Venu”, si proponis, kaj kondukis lin al alia pordo. Kiam si gin malfermis, Karal estis refoje surprizita.
En la cambro ja estis nenio. Nur granda belega tapiso surplanke, du pufsegoj, divano, eta malalta tableto kaj ligna kofro: malmultaj ajoj, kiuj fakte pli akcentis ol nuligis la impreson pri vakuo.
Li sidigis sur la divanon.
“Cu…?” li komencis, sed si jam estis for.
Audigis flustraj vocoj kaj fu-fu-ridoj kiuj impresis malplace, kvazau oni mokus lin.
Jano bedauris ke li diris: “Mi atendos” sen informigi pri la probabla dauro. Li estis neracie certa ke lia “kliento” ne povas malproksimi, kaj tial li nenion demandis. Versajne li enirante pensis ke oni provos lin forruzi kaj pro tio decidis mem enpasi firme. Nun li sentis sin iom ridinda.
Post deko da minutoj, li decidis ke la atendo suficas kaj ke li nun foriros, eventuale kun ordono al Halim Ustari veni policejen. Sed precize tiumomente la pordo malfermigis.
La mehanikisto elmetis sian brilan rideton.
“Pardonu la virinojn”, li basvocis. “Ili neniam sentas sin komforte kun fremduloj. Kiel mi povas helpi vin?”
“Se paroli sincere, mi ne scias”, malkase diris Karal. “Eble babilante ni ekscios ion utilan. La akcidento misteras al mi ne malpli ol al aliuloj.”
“Mi estas je via dispono.”
“Fakte, de kiom da tempo vi laboras en Valmu?”
“Dek du jaroj.”
“Cu multaj albanoj laboras kiel vi en negranda entrepreno?”
“Ne. Mi estas escepto. Preskau ciuj laboras mine.”
“Kiel okazis ke vi trovis dungon en valmua garago?”
“Pluraj el miaj parencoj kaj amikoj laboras en la minejo. Mi estas mehanikisto. Kiam dungo vakigis, ili indikis al mi. Mi venis.”
“Cu placas al vi?”
“Jes. Valmu estas agrabla urbeto. Negranda, oni sentas sin hejme. La naturo estas bela. La salajro… nu, povus esti pli alta… sed kompare kun aliaj lokoj… En la garago la etoso estas sufice placa.”
“Kial ne plene placa?”
La albano sultrolevis, kvazau por substreki la absurdecon de tia demando. ‘Cu dungitula vivo povus esti plene placa?’ lia movo videble signifis. Tamen li respondis:
“Pro Fortaroko, la estro. Inter la du aliaj laboristoj kaj mi regas granda konfido, kamaradeco. Sed la estro… eble li faras sian plejon… tamen li ne rilatas al ni kun rekta koro, se vi komprenas mian diron. Estas io oblikva en la rilatoj, mi ne povas diri alimaniere.”
“Kaj Alsjo, la mastro?”
“Ni malofte vidas lin. Ne per propra pena laboro li akiras sian ricon.”
“Kiamaniere vi albanoj, kiel kolektivo, sentas vin ci-urbe?”
Halim denove levis la largajn sultrojn.
“Fremdaj”, li simple diris. “La valmuanoj ne estas malbonaj kontrau ni, sed ni sentas… fremdecon, neegalecon, kiel diri? Fojfoje impresas kvazau ili riprocus nian ceeston. Ne ni tamen petis laboron ci tie, sed la minekspluatantoj sercis laboristojn kaj petis nin veni.”
“Kion la albanoj generale pensis pri Jendrik?”
“Ili havis al li intensan malamon.”
“Kial?”
“Car li malpermesis ke ni havu propran tombejon, kaj la albanaro tion sentis kiel rifuzon al la propra identeco. Oni akuzis lin pri rasismo, ekspluata kaj supereca sinteno al malgranda fremda popolo, ktp.”
“Cu vi konscias ke tio, kion vi jus diris, ne faciligas vian pozicion rilate al la krimo?”
“Jes. Sed estas la vero. Cu mi diru la veron, au tion kio povas helpi min el viaj suspektoj?”
“La veron, kompreneble”, Jano respondis, sin demandante cu temas pri ekstrema malkaseco au pri ekstrema lerto en la arto montri sin senkulpa.
“La vero estas ke mi neniel kulpas pri la morto de s-ro Jendrik. Mi do diras la veron, car ju pli la vero konigos, des pli pruvigos mia senkulpeco. Mi trankvile asertas ke mi ege malsatis s-ron Jendrik, sed ankau ke mi ne kauzis lian akcidenton.”
“Cu vi konscias ke nur vi havis okazon fusi la bremsosistemon de la koncerna auto?”
“Jes. Lausajne.”
“Kion vi diras pri tio?”
“Ke mi ne kapablas kompreni. Tamen mi scias ke mi ne prilaboris la auton post kiam la estro restiris gin garagen. Mi gin tusis nur kiam s-ro Jendrik repetis gin: mi tiam translokis plurajn autojn kiuj stopis la vojon, kaj stiris lian eksteren al li. Mi dubas cu mi tiam manipulis gin pli ol tridek sekundojn.”
“Kiel vi komentos, se mi diras ke mi arestos vin, car la cirkonstancoj kunformas akuzan faktaron kontrau vi, dum ili montras ciujn aliajn senkulpaj?”
“Mi diros ke estas maljusteco, misjugo, sed komprenebla misjugo. Mi diros ke mi estis malbonsanca. Mi diros ke ec se ciuj homoj surtere deklarus min krimulo, Alaho estas cioauda, ciovida, Alaho estas cioscia kaj saga. Mi atendos en malliberejo ke la vero riveligu. Kaj mi diros ankau ke ne estas bona justico, kiu kondamnas homon senpruve, nur car cirkonstancoj sajne arigas kontrau li.”
“Vi estas ege kuraga.”
“S-ro policano, se vi estus vivinta vivon similan al la mia, au vi ne plu ekzistus, au vi estus lerninta tion, kion vi nomas kurago. Elekton mi fakte ne havis.”
“Vi akceptas vian sorton fatalisme. Vi tamen povus ribeli.”
“Vi min ne komprenis! Mi luktos, mi batalos per ekstrema energio por pruvi mian senkulpecon, por konvinki la mis-akuzantojn. Sed diru al mi: kiel mi povas pruvi ke mi ne tusis la auton dum tiuj horoj, se neniu ceestis? La vero donas forton al mia animo, sed gi videblas nur al Alaho kaj mi. Se vi ne kredas min, mi ne povas vin persvadi perforte. Mi sidas en la manoj alahaj.”
10
Jano malkontentis. La personeco de Halim Ustari lin incitis. Li sentis la albanon pli forta ol li, sed ne povis difini cu ties forto venas de supera ruzo au de la simpla potenco de la vero en homo kun profunda kredo religia.
Li decidis konsulti la lokajn policistojn.
*
Lin akceptis la fresvizaga blondulo kiun li jam vidis komence.
“Fermita ularo”, la juna policisto klarigis, post kiam Karal vortigis siajn demandojn pri la albanaro. “Ni ne konas ilin. Pro siaj lingvo, kutimoj, pensmaniero, ili enslosas sin en mondo kiun ni ne kapablas penetri. Nur unu persono eble povos helpi vin: Patro Manganella, la pastro de la sicilianoj…”
*
Patro Manganella estis tre malalta kaj maldika, preskau nano, fakte. Sed liaj okuloj fajris, liaj brakoj gestis large, kaj lia lango masinpafis elokventon je apenau sekvebla kadenco. Impresis, kvazau li dedicis tiom da energio al nerva funkciado, ke nenio plu restis por kreski au amasigi rezervojn. Pasante tien kaj reen, tien kaj reen, en sia eta cambro, li respondis al Karal:
“Jes. Mi estas katolika pastro, kompreneble, kaj mi estas je la servo de l’ siciliaj laboristoj. Sed, kiel vi scias, ankau turkoj, grekoj, albanoj laboras en la minejo au en aliaj entreprenoj de la regiono, kaj neniu okupigas pri ili. Jes ja, estas socialaj asistantinoj, sed tiuj ne suficas. Ili jam estas plene okupitaj per la juraj kaj materialaj problemoj. Kiam temas pri io pli intima, pli konscienca, pli profundkora, la turkoj, grekoj, albanoj havas neniun kun kiu paroli. Nur min.”