Poste venis parazita bruo kiu genis la audadon. El la malfacile audebla parto komprenigis ke ili faras diversajn hipotezojn pri la krimo. Kiam la bendo refarigis klara, Jobo Fortaroko estis diranta:
“… komplete mistera. Mi ne povas kredi ke estas Halim. Kaj mi juras ke la auto funkciis perfekte kiam mi gin provis. Kaj la tri diras ke neniu tusis gin. Mi fine pli kaj pli kredas al mia unua hipotezo. Estas akcidento: lia kruro paralizigis au io simila. Kiel nekropsio povus sciigi pri tia afero kiam korpo komplete brulis?”
“Kaj tiu Stefano? Li ne estas de longe ce vi. Eble li faris ion. Mi kelkfoje trovas lin strange scivola.”
“Sed kial li farus gin? La samo validas pri Petro. Ili havas neniun intereson en tiu murdo. Ne, certe estis pura hazarda ekmalsano…”
Poste ili transiris al alia temo, kaj la bendo haltis.
La du policanoj rigardis unu la alian, dum longa senbrua minuto.
“Kion vi opinias?” Remon fine demandis.
“Valora dokumento. Ni nun havas kvazaupruvon, cu ne? ke la plej-profitantoj ne planis la aferon. Mia enketo per tio ne faciligas. Sed estas almenau agrable homojn definitive forigi el la suspekto.”
Remon kapjesis silente, kun profundpensa aspekto.
25
“Cu vi estas vere certa?” Karal demandis al la nevo.
Ili sidis en la apartamento de la detektivo, en Valcefa, kaj Goja jus alportis fumantan pladon. Si konis la frandemon de Stefano, kaj malgrau la admonoj de Jano, lau kiu tia sinteno forigus la efikon de la skoldo, si volis ke la junulo havu bonmangan konsolon post sia aventuro. Fakte, Stefano estis ricevinta severan paroladon de la jugisto, kaj monpuno estis decidita por li, sed la fakto ke lin petis iri la filino mem de la caled-posedanto kompreneble mildigis la verdikton. Pri tio ankorau revis la junulo.
Karal revortigis la demandon:
“Cu certecon vi havas?”
“Jes”, respondis la nevo. “Estis en la policejo. Ili forgesis ke mi ne konas ilin kaj do antaue ne sciis pri kiu temas. Ciuj parolis samtempe, sed mi ne dubas pri mia audado: iu tre nete diris ke mi ternis dum Cezaro Birman komencis rakonti ion gravegan. Kiam li tion diris, mi repensis pri la naza voco, kaj ekmemoris: en lia librejo mi gin audis iutage.”
“Cezaro Birman”, Karal ripetis enpensige, kaj li foliumis sian notlibreton.
“Ha, jen!” li ekkriis, trovinte la gustan pagon. “Estis s-ro Rijoka. Li menclis ke Cezaro Birman, la librovendisto, tre satas krimromanojn. Havis li la ideon pri anonimaj leteroj.”
“Lau vi”, Karal daurigis direktante la vizagon al Stefano, “li do praktike konfesis la krimon?”
“Ne. Tute ne”, la knabo respondis. “Li sajne esprimis la planon al f-ino Elmonta. Li havis la ideon kiamaniere murdi per auta akcidento. Sed tio ne signifas ke li ion faris.”
“Kompreneble ne”, Jano diris, ne tre konvinkita, kvazau li rifuzus vidi ke nova espero trompigas.
“Mi ec dirus”, Stefano emfazis, “ke lia tono estis tiu de senkulpulo kiu pretas forigi miskomprenon.”
“Hm, tamen…” la detektivo prononcis dube.
“Iom pli da legomoj?” Goja demandis al la nevo. Si servis lin. Videble ankau sia vizago esprimis provon analizi la incitan misteron. Sed siaj pensoj iris alivoje.
“Mi meditis pri Fortaroko”, si diris. “Vi sciu, Jano, kiam vi parolas pri pruvo ke ili ne kulpas, vi troigas, miaopinie. Fakte ni ne scias cu ili diris la veron.”
Karal rakontis al Stefano pri la restoracia bendo.
“Efektive”, la junulo komentis. “Se si kulpus kune kun la privata detektivo, eble por forkuri ien kun li, dum la edzo suspektas nenion, si povus uzi tiujn samajn vortojn. Ili staras ekstersuspekte nur se ambau diras la veron. Se unu el ili trompas la alian, li au si ne povis paroli alimaniere sen malkasi sian krimon.”
“Vi pravas. Mi scias ke vi pravas”, Jano cagrene diris. “Sed mi ne satas vian diron. Neniam eblas forstreki iun tute certe el la suspektolisto…”
26
Karal alvenis senbrue. La kvar viroj estis tiel absorbitaj de sia diskuto ke ili ne audis lin. Ili sidis ce liberaera kafejo kun bela vidajo al Tjazo kaj la montoj. La lokaj policistoj antaue konigis al Jano la kutimon de tiu kvaropo unufoje semajne kuntrinki tie aperitivon, kaj li decidis profiti de la okazo. Li silente sidigis sur segon malantau ili, kaj strece auskultis.
“Mi preferas tion”, tenoris Rijoka. “Kiam vi komencis konfesi en mia caledo, mi vere ektimis. Mi ciam rigardis dangera vian guston por krimromanoj. Kaj tamen mi ne kapablus vidi krimulon en vi.”
Ili momente silentis. Karal rimarkis ke ili rondpasigas fotojn.
“Ci tiu stas bonega!” diris unu. “Rigardu, Cezaro, vi nepre devos meti gin.”
“Bonega, efektive”, respondis naza voco. “Jes. Mi metos gin en mian libron.”
“Kion vi opinias?” demandis etulo, kiu, kun tre nervaj gestoj, tiris el sia teko la fotojn kiuj rondiris. “Cu vi vendos pli da ekzempleroj se la afero estos solvita, au se gi restos neklarigebla?”
“Mi min demandas”, respondis la nazvoculo. “Unuflanke, estas io frustra en sensolva mistero; aliflanke, mistero sensolva estas pli mistera. Mi min demandas cu mi ne preferas gin nesolvita.”
“Ciaokaze, ne dependos de vi, sed de la polica kapablo”, diris Rijoka. “Kaj ci-foje gi ne montras sin tre lerta. Sajnas al mi ke gi paralizigas en plekto el kontraudiroj kiel muso en araneaj’.” Kaj li ekridegis sian sonoran ridon.
Karal opiniis la momenton oportuna. Li ekstaris senbrue kaj alproksimigis al la tablo.
“Sinjoroj, jen precize ano de la polico gojus diskuti kun vi. Cu vi permesas?” li diris amikigeme.
La kvaropon videble surprizis tiu subita alveno, sed ne longe. Jam la spicisto premis la manon de Karal, dirante:
“Ni jam renkontigis ce mi. S-ro… Pardonu, mi forgesis vian nomon.”
“Karal. Jano Karal. Kiel vi fartas?”
“Bone, dankon. Permesu ke mi prezentu la plej petolajn bubojn el la grupo kiun mi tiufoje priskribis al vi. Cezaro Birman, libristo.”
La nazvoculo manpremis. Li estis mezgranda, kun ronda vizago en kiu okulvitroj kvazau okupis cefpozicion.
“Julio Safir, drogisto.”
Rea manpremo, cifoje al granda forta dikulo, rugvizaga, kiu sajnis sub konstanta premo de seneliraj fortoj.
“Mateo Sanktajana, fotisto.”
Ci tiu estis eta nervulo kun frunto tre sulka. Iel, li pensigis Janon pri koboldo.
“Mi ne volas esti maldiskreta,” mensogis Karal, kiam ciuj ree sidis, “sed vi prezentis s-ron Birman kiel libriston. Cu librovendiston au libroverkiston? Mi alvenante nevole audis frazon kiu starigis dubon en mi.”
“Vi tute ne maldiskretas”, respondis Cezaro Birman. “Mi estas triobla, speco de Sankta Triunuo…” — Rijoka ekridis — “profesie librovendisto, satokupe librovoranto, fantazie libroverkisto.”
“Kaj kiajn librojn vi satus verki?”
La ronda vizago ridete montris parte oran dentaron.
“Librojn pri krimo. Tial min jus tiklis premi la manon de autenta policano.”
“Krimlibrojn, vere? Cu romanojn?”
“Jes, romanojn. Sed ankau historie verajn rakontojn. Mi trovas krimologion fako ege interesa.”
“Li planas verki serion,” diris la eta fotisto, “kiu nomigus: ‘Krima Kroniko de Sanktavalo’, pri la krimoj kiuj okazis kaj okazas niaregione.”