carmoplenan. Mi auskultis, kaj audis nekredeblajojn lerte arangitajn por delogi naivan publikon. Min tusis lia nedubebla elokvento, kaj mi demandis al mi: kion li celas? Formigis en mi hipotezo: li celas povon, famon, ricon. Kaj mi testis mian hipotezon ce ciu lia vorto. Gi neniam estis kontraudirita. Konkludu mem.”
“Tamen,” pledis Stefano, “cu vi ne trovis impresaj liajn argumentojn pri la Biblio, la angeloj, ktp? Estas interese vidi, kiel logike li klarigas multajn tekstojn bibliajn, miraklojn, aperojn kaj similajojn per la agado de vizitantoj el la kosmo, el planedo de alia stel ol nia suno. Min tio ege impresis.”
“Ba! Ne min”, respondis Jano. “Li prezentas tiujn klarigojn kvazau li ilin ricevis fresdate de eksterteranoj, sed ili aperis jam antaulonge en la soveta revuo
“Fakte Rikardo Ospaci ekspluatas la religian bezonon”, Goja aldonis. “Cu vi rimarkis, kiom da junuloj tie lin auskultis religie? Nia generacio havis au tradician religion, au tiun alian religion, kiu estis kontraureligia sciencismo, au laikismo. Sed la juna generacio grandparte havas nek unu nek la alian. Ospaci parolas al ili pri eksterteraj estajoj, kiuj deziras interveni en la homajn aferojn, kiel la grekaj dioj au la mezepokaj angeloj, kaj la junuloj fervore kredas lin. Tio estas normala, car la emo eliri, ec se nur image, el nia eta tero profunde radikas en la homa kor, sed ilia sinteno estas zorgiga, car la politika programo de Rik Ospaci ne enhavas ion vere praktike utilan, kaj li riskas delogi al si multajn vocojn, kiuj pli utilus aliloke.”
“Nu, nu, lia politika programo…” komencis Stefano, ne sciante kiel fini la frazon, car li nur volis kontraustari la onklinon kaj ne havis ion precizan por rebati, “…gi estas tre fleksebla.”
“Guste tio estas dangera”, la policano diris. “La vocdonantoj, kiuj sendos tiajn ulojn al la parlamento, tute ne scias, kion iliaj elektitoj tie faros. Ne ligitaj per preciza politika programo, ili povos fari ion ajn.”
La tri plu iris dum momento silente. Malvarmetis la nokto, sed ne tiagrade, ke gi malagrablus. Milionoj da steloj lumis en vasto sennuba. ‘Tie supre trovigas pensantaj estajoj, tute certe,’ Stefano pensis, ‘ec se ni neniam kontaktos ilin.’ Li rigardis sian onklon. Ankau Karal pasante jen kaj jen jetis rigardon al tiu admirinda cielo, kaj en lia sinteno, kiam li levis la okulojn stelaren, Stefano perceptis timetan esprimon, kvazau la detektivo timus, ke la paroloj de Rik Ospaci enhavus pli da vero ol li racie allasas.
La voco de Goja subite sonis, disrompante la silenton.
“Ec se li ne ricevos sidlokon en la parlamento,” si diris kun la tono de persono pli pensanta laute ol vere deziranta ion komuniki, “almenau ion li rikoltos: la eblecon vivteni sin dank’ al sia halucino, au ruzo, au sperto, kio ajn vi konsideru gin. Liaj libroj tiom disvendigis, ke li jam tiris el ili ricegon, kaj la kotizoj al lia partio ankau amasigas lau impresa kadenco. Ne mirige, kiam oni vidis la fervoron de l’ ci-vespera publiko. Cu vi rimarkis, kiajn malamikajn rigardojn tiuj junuloj jetis al la kelkaj, kiuj kuragis kontraudiri?”
Respondis nur la bruo de la suoj ritme frapantaj la trotuaron, dum svebis en cies menso la sama demando: finfine, kiu estas tiu Rik Ospaci?
2
Jano Karal trovigis en la eta kvartala policejo de Tegolista strato, kiam envenis tri ekscititaj buboj, kies rapida spiro signis jusan kuradon.
“Rigardu, sinjoro, kion ni trovis”, diris la plej granda, kiu devis agi ne pli ol dek jarojn, kaj li triumfe transdonis al uniforma policisto rektangulan ujon el griza plasta materialo.
La policisto malfermis gin kaj ne povis reteni miran ekkrieton.
“Monbiletoj!” li diris, dum Jano faris kelkajn pasojn por stari malantau li kaj rigardi la kaptajon. Estis efektive faskoj da altvaloraj biletoj. La uniformulo rapide taksis, lau la dikeco, ke la tuto sume egalas kvar- au kvinoble lian monatan salajron. Li grimacis, kaj demandis:
“Kie vi tion trovis?”
La tri knaboj komencis samtempe.
“Ej! Ne ciuj kune!” li interrompis. “Ni procedu bonorde. Unue diru al mi viajn nomon, agon, adreson, kaj poste kie kaj kiel vi tion trovis.”
El la konfuza raportado, kiu sekvis, komprenigis, ke la infanoj ludis ce la muro de la malnova kaserolfabriko, jam plurajn jarojn forlasita nun, kiam sunradio briligis ion en fendo inter du stonoj. Scivolaj, ili iris rigardi tute proksime kaj malkovris la plastan saketon, kiun ili jus alportis.
“Mi gojas, ke vi trovigas ci tie,” la policisto flustris al Karal, “car mi bonvenigos konsilon de iu pli sperta ol mi. Kion ni faru per tiu mono? Ne estas ordinara perditajo, kiel estus paperujo trovita sur autobusa sego au ec surtrotuare. La monon oni tien lokis intence. Krome ekzistas neniu maniero identigi la posedanton.”
Karal responde turnis sin ne al li, sed al la infanoj:
“Restu ci tie momenteton, almenau unu el vi. Mi satus, ke vi montru al mi la lokon, kie vi trovis vian trezoron. Post minuto ni iros.” Kaj tion dirinte, li kapsignis al la uniformulo iri kun li al la apuda cambro, kie ili povos paroli en plena privateco.
Tie okazis telefona konversacio kun la cefo de Karal, leutenanto Remon, fine de kiu decidigis, ke oni remetos la monon en la truon, kie gi estis trovita, kaj ke oni provos arangi sistemon por scii, kiu venas repreni gin. Esperante, ke la koncernato ne rimarkis gian portempan malaperon, leutenanto Remon instrukciis Janon akompani la infanojn al la kasejo kaj tie diskrete atendi, gis alia policano venos anstataui lin. Intertempe li petos la helpon de la cefurba kontrauspiona servo, por ke gi venu arangi sistemon ebligantan nevidate foti la personon, kiu tusos la plastan poseton. De similaj sistemoj, funkciantaj plej diskrete ec nokte, la kontrauspionaj mostoj disponas diversajn specojn.
Tiel la afero organizigis. Antau ol Karal foriris kun la infanoj por remeti la plastan ujon, li zorge “kaptis” la fingropremojn de sur gi. La tri buboj tre fieris, kiam li petis ilin doni fingrostampan specimenon, kun la celo distingi la manipulajn spurojn de la nekonato disde iliaj. Karal forte rekomendis al la knaboj ne paroli pri sia trovajo, sed li sciis, ke li petas ion superhoman. Oni povis nur esperi, ke la famo preskau certe lancota de la triopo kaj de iliaj familianoj ne disvastigos gis la oreloj de tiu, al kiu la mono estas destinita.
“Tiuj uloj el la kontrauspiona servo estas vere kompetentaj”, Stefano diris kelkajn tagojn poste, rigardante la foton. “Mi ne sciis, ke ilia aparato krome stampas la daton kaj horon.”
“Jes, ili estas kompetentaj, kaj ili havas modernan ekipon”, respondis Karal.
La foto estis farita je la dua post noktomezo. Gi montris virinon ne tre grandan, kun placa vizago kaj — gesto neatendita en simila cirkonstanco — fingro de la maldekstra mano sovita en la haroj, kun buklo volvita cirkau gi, dum la dekstra kaptis la plastan saketon plenan je monbiletoj.
*
En la ciovendejo svarmis acetantoj. Oni multe parolis pri ekonomia krizo, sed se jugi lau la sumoj, kiuj elspezigis en tia magazeno, el la krizo eskapis ampleksa tavolo da logantoj.
“Pardonu!” petis Stefano nevole surtretinte piedon de altulo, kiu, hezitante inter diverskoloraj strumpetoj, gratis al si la nazpinton. La alia turnis al Stefano vizagon lumigitan per rideto, en kiu legigis malavara disdono de pardonoj.
La junulo plu trabatis al si vojon en la densa homamaso, kies konstantaj haltoj kaj turnigoj ne faciligis la iron. La altkreskulo, rezigninte la strumpetojn, pasis post li, ne pli glate. Ili tiel alvenis je negranda distanco de l’ masino fotokopia, kiun virineto nutradis per pago post pago de dika dokumento. Ciufoje kiam pago estis kopiita, si metis la originalan folion en tiun saman fakon, kiun trafis ciu preta kopio.
“Pardonu!” ekdiris la altkreska viro koliziante kun Stefano, kvankam pardonon devis peti ci-lasta, kiu kauzis la kunpusigon haltante tute subite.
Ke li tiel abrupte cesigis sian pluiron, tio ne estis senkauza: la ino fotokopianta ja jus metis maldekstran montran fingron al harbuklo lau tiel karakteriza gesto, ke Stefano tuj rekonis la virinon el la foto. Cu sentante, ke oni sin rigardas, cu pro la bruo de la plurhoma karambolo, kiun okazigis la senprepara halto de Stefano, si levis la okulojn, surprizsaltis kvazau rekone kaj, plej neatendite, svenis.
“Atentu”, “Iu malsanas!”, “Mi ja diris, ke mankas aero ci tie”, vocoj diverskoloraj samtempe kriis, inter kiuj unu infana — “cu la sinjorino subite mortis?” — elstaris malkvietige. Dum du viroj genuis apud la falinta junulino, Stefano trovis sin pusita ce la kopian masinon. Vidante la faskon da fotokopioj kaj aliaj folioj, li gin ekprenis sin demandante, cu estos pli sage gin redoni al la virino au gin havigi al la polico, konsidere al la mistero pri la mono