decidinte tiri el si maksimumon da informoj. La salono, kie ili sidis, estis vere vasta kaj nun place lumigata de la suno.
“Jes, belan”, si ehis.
“Mi esperas,” diris Stefano, kiu trovis tiun vastan apartamenton ne kongrua kun sekretaria salajro, “ke foje mi perlaboros sufice da mono por havigi al mi ion similan, ec se mi devas okupi gin kun kamaradoj.”
“Espereble via revo realigos”, si respondis. “Tiu ci apartamento estas iom granda, sed gi tuj placis al mi, kiam mi vidis gin unuafoje. Kaj gi estas tre proksima al mia laborloko.”
“Ha jes? Cu vi do laboras ci-apude?”
“Jes, mi sekretarias en la regiona administracio.”
“Devas esti interese”, Stefano diris per lauda, gratula tono.
“Jes. Mi ekscias multon pri la tuta Sanktavalo, ec pri la tuta lando, fakte, kvankam nia oficejo estas regiona. Cio estas tiel multaspekte interligita niatempe.”
Stefano, trasercante la menson por trovi manieron cerpi pri si pliajn informojn, audace ekdiris:
“Mi bedauras, ke mi ne trovis la tuton de via dokumento. Mi nevole vidis iom el ci tiuj folioj, kaj ili sajnas tre gravaj, cefe konsidere al la baldaua vocdonado.”
“Cu vere?” si diris kun kvazau-naiva esprimo. “Mi faris tiujn fotokopiojn kiel servon al amiko. Mi mem ne rigardis la enhavon. Mi ne multe interesigas pri la vocdonado. Mi ankorau havas nelaumodajn ideojn: por mi politiko estas afero vira.”
Kun sincera mieno de satanto, Stefano trinkis iom el la vere refresiga nektaro. Lia gesto estis des pli malrapida, ke li volis uzi la tempon por serci interesajn demandojn, kiuj tamen aspektu nature. Car la inspiro ne venis, li provis cerpi gin el biskvitoj, sen pli da sukceso.
“Kaj vi?” si demandis per sia belsona voco. “Kion vi faras en la vivo?”
“Nuntempe mi estas senlaborulo”, li respondis.
“Cu vere? Kia malfelico!” si ekkrietis. “Mi scias, ke por junuloj, kiuj devus eniri la profesian vivon, ne estas facile trovi dungigon hodiau. Mi deziras al vi plej agrablan bonsancon en via sercado. Simpatia knabo kiel vi, kun inteligenta vizago, tamen certe trovos ion taugan, lau mi.”
“Espereble”, li prononcis kun profunda gemspiro. Li sentis sin ne tre talenta cifoje en sia strebado informigi. Eble la lasta rimarko de f-ino Munzo malfermis pordon al posta pli bona konatigo. Li do indikis al si siajn nomon, adreson kaj telefonnumeron por la kazo se, hazarde en sia grava oficejo, si audus pri ebla laboro. Kaj li adiauis sin.
“Mi treege dankas vin”, si diris al li sursojle.
“Ne dankinde”, li automate respondis, kaj li peze pasis al la lifto, nekontenta pri siaj detektivaj kapabloj: pri si li sciis preskau nenion pli ol enirinte.
3
“Jocjo, filo de Karleto, eble min savos vi!” Stefano kriis tiel laute, ke du preterpasantoj turnis sin por lin akre rigardi.
Stefano, kiel scias ciu kulturita leganto — t.e. persono jam leginta la aliajn rakontojn el la krimkroniko sanktavala — estas homo neniel rimarkinda: mezgranda, mezpeza, mezbela, mezforta, ordinare vestita, lin karakterizas la manko de tipaj karakterizoj (pro tio jam en la lernejaj jaroj oni donis al li la kromnomon “Mezetul”).
La junulo, al kiu li direktis la preskau solenan formulon notitan ci-supre, male prezentas per si tipon tre difinitan, tiun de troulo: li estas tro maldika, tro altkreska, kun tro longaj membroj kaj sultroj tro mallargaj, liaj haroj estas tro senordaj, kvazau neniam kombilo ilin tusus — au car neniam kombilo ilin tusas —, lia rigardo tro mirplena, kaj cefe lia maniero sin teni multe tro klina: sajnas, ke ekdorminte unu nokton kun kresko de 1,60 metro, li vekigis la morgauon du metrojn alta kaj neniam repacigis kun tiu fakto.
Se nur aldoni, ke li estas ido de Karleto, la restoraciisto, kiu estas bokuzo de Jano Karal, la edzo de Goja, onklino de Stefano, vi tuj komprenos la parencan rilaton inter tiuj du knaboj, kaj se plu diri, ke Jocjo (mallongigo de Jozefo, ne de Johano) agas 21 jarojn, kaj ke du pasioj plenigas lian vivon, spionromanoj kaj elektroniko, vi jam scios multon gravan pri nia nova simpatia rolulo. Kaj por ke vi sciu cion vere sciindan, ni krome precizigu, ke Jocjo havas specialan talenton por enamigi al virinoj pli agaj ol li, kiuj superece traktas lin kiel amuzan sentoobjekton antau ol lin forlasi ege malfelica. Nunperiode, li “oftumas” (kiel oni diras en Sanktavalo) kun iu nerimarkinda sekretariino nomata Lizabeta, kies gusto por strangajoj eble klarigas sian akcepton, versajne portempan, al lia aminduma fervoro.
Kiam li audis la saluton de Stefano, la okuloj de Jocjo, kutime mirplenaj, igis miregplenegaj: li gapis.
“Ej! Stefano! Estas vi!” li krietis, montrante per tiuj kvar vortoj, ke mankas al li nek kapablo observi, nek povo sin esprimi koncize, du kvalitoj ege valoraj en polica enketado.
“Jocjo, mi bezonegas vian helpon”, Stefano diris. “Cu vi havus momenton por auskulti min?”
“Dekojn da momentoj, centojn da momentoj”, respondis Jocjo, kiu ciam estis malavara, per la tro naza voco, kiun Naturo donacis al li.
Pluvego abrupte ekfalis, kaj ambau junuloj kure rifugis al oportuna kafejo.
Stefano rakontis pri la okazajoj jus raportitaj ci-supre, kaj esprimis sian elrevigon ce la penso, ke f-ino Munzo nun konas lin, tiel ke farigis praktike neeble, ke li observu sin nerekonate. Li elokvente vortigis sian mallaudan opinion pri tiu polico, kiu samminute petas onin porti dokumenton al virino, kaj diskrete spioni sin, kvazau la du ordonoj ne kontraudirus sin reciproke.
Kiam Stefano menciis la monbiletojn el la murfendo, la svenon kaj la misteran dokumenton, la okuloj de Jocjo brilis per io pli ol miro. Li guis. Stefano bezonis nek klarigi nek peti. Jam la troulo flaris partoprenon en viva spionromano, kaj liaj naztruoj movigetis, kiel ce hundo spurtrova.
Pro devoj en la familia restoracio, Jocjo ne estis libera antau la fino de la vespero, sed li senpacience deziris partopreni en la spionaventuro. Li promesis, ke ci-nokte jam li iros Tribunalstraten por observi kiel eble plej multe. “Si nur eliru,” li anoncis, “kaj mi spionsekvos sin gis infero se necese.”
*
Estis la unua nokte, kaj Stefano jam dormis la profundan dormon de l’ junago.
“Tintin tintin tintin”, vokis la telefono.
La nevo de Goja Karal havas cambron en apartamento, kiun li kunluas kun tri aliaj studentoj, sed dum la paskaj ferioj la tri estis for, ciu en sia familio, tiel ke Stefano, kies patrino mortis kaj patro, reedziginta, foriris eksterlanden, nun okupis la apartamenton sola.
“Tintin tintin tintin.”
Stefano plu dormis.
“Tintin tintin tintin.”
“Kio estas?” li fine oscedis en la telefonon.
“Kruco da krudo! Mizera mezetul! Vi krepuska korpusklo! Se vi ne respondas al la telefono, nia enketo komplete fusigos!” tondris, kiel vi jam divenis, sagaca leganto, la voco de Jocjo kolera.
La vorto ‘enketo’ efikis tute veke.
“Kie vi estas?” Stefano demandis.
“En telefonbudo. Auskultu. Mi sekvis vian belan buklulinon. Felice, ke si eliris, car mi estis tuj forironta. Mankas io en nia organizo: anstatauantoj, sed pri tio ni parolos…”
“Alifoje”, interrompis Stefano. “Tempon vi ne havas, cu?”
“Nu, ne. Mi do sekvis sin. Si nun estas eksterurbe en domo kun du apartamentoj. Si estas en la supra apartamento. Mi audis sin kaj sian gastiganton supreniri stupare, tiel mi scias. Estas negranda domo kun gardeno cirkaue; gi trovigas ce t.n. Vojo Rozarba, tio estas ne malproksime de la soseo al Farobel, en Punjano, do notu: Vojo Rozarba n-ro 12. Mi telefonas al vi, car mi tute forgesis kunpreni mian elektronikan ekipon. Vi imagas, kiel bone estus surbendigi… Sed dum mi iros preni gin, iu alia devas observi la domon por vidi, cu si eliras. Tial mi vokis vin. Ni esperu, ke ne estos tro malfrue, kaj ke si ne jam eliris.”
“Nu, bone, mi tuj venos, reiru gardi. Cu vi rigardis la nomon de la loganto de tiu apartamento?”