“Jes. Fama nomo. Estas Rikardo Ospaci.”
*
“Cu si ne foriris?” demande flustris Stefano.
“Sendube ne. Plu estas lumo, kaj oni audas du vocojn, unu viran, unu virinan. Mi esperas, ke estas la sama virino, kaj ke Veronika ne eldomigis, dum mi provis vin skui el la ronkado.”
“Kion ekzakte vi volas fari?”
“Nu, mi havas hejme tre sensivan mikrofonon. Kun pila portebla magnetofono ni povus per gi surbendigi multon.”
“Sed cu via drato estas sufice longa?”
“Jes. La malfacilajo estos trovi, kiel fiksi la mikrofonon al stango sufice alta por atingi la fenestron. Pripensu la aferon dum mi forflugas por preni mian ekipajon.” Kaj apenau li finis paroli, jam li ekrajdis sian motorciklon, kaj veturis for.
Stefano rigardis la domon. Ne estis multe da lumo, sed tio estis avantago por iu, kiu kompreneble deziras resti nevidata. Felice la domanoj ne havis hundon, au gi estus jam bojinta. La junulo tre singarde pasis cirkau la domo sukcesante ne brui.
Ju pli li rigardis, des pli li opiniis nefarebla la intencon de Jocjo. Se ties ekipo ne enhavas longan stangon por la mikrofono, neniam prosperos al ili solvi la problemon. Longa branco ne trovigas pursance en tia loko. Stefano sercis, sed vidis nenion taugan.
“Necesos grimpi al la balkono”, murmuris interna voceto. Al tiu sugesto la knabo respondis tremete. Altigi sin al la balkono signifus preni sur sin konsiderindan riskon. Se li faros bruon kaj oni malkovros lin, oni prave kulpigos lin pri provo ensteligi au almenau atenci privatecon. Kaj cu estas eble tien grimpi tute senbrue?
Stefano estas bona gimnasto, kaj se li povus salte kapti la randon de l’ balkono, li senpene sukcesus levi la korpon al gi. Sed, unue, eble la balkono estas tro alta, kaj, due, fari tion kun plena silento estus superi la kapablon de ordinarulo.
Cu stupetaro solvus la problemon? Parto de Stefano diris “jes”: tiu parto volis raporti al la onklo rezultojn indajn je gratulo. Alia parto diris “ne”: tiu ci timis eltrovigon; gi akre memoris la fojon, kiam, en monta lignodomo ne malproksime de Valmu, oni malkovris lin en sranko, kie li sin kasis, kaj la multajn malagrablajn sekvojn de tiu aventuro.
Tamen vivi senriske ne estas vere vivi. La riskojn oni nur kalkulu. Cu iu povus vidi lin de la vojo? Ci-hore preterpasas neniu. Tamen iu povus reveni al unu el la apudaj domoj automobile. La risko fakte estas malgranda, kaj oni povas forigi gin uzante la parton de l’ balkono, kiun autolumoj ne povas — au apenau povas — prilumi de la vojo.
Pli serioza estas la risko, ke oni audus lin el interne. Vidi oni ne povus, car la kurtenoj estas fermitaj, kaj estus vere ne tre probable, ke iu venus sur la balkonon guste, kiam Stefano tien grimpos. La risko do dependas cefe de la audebleco, kun kiu la junulo prenos kaj metos la stupetaron.
La fina risko — fina en la mensa listigo de Stefano, sed logike komenca — estas… ne trovi stupetaron. Tiun riskon oni povas alfronti tuj. Sercu, amiko Stefano: estas la sola rimedo scii, cu oni vere deziras trovi au ne!
Stefano sercis kaj trovis. Stupetaro kusis laulonge de muro. La junulo komencis levi gin kun plej delikataj movoj. Kiam io metala renversigis, tusite de unu el la ekstremajoj de la stupetaro, la knabo havis la impreson, ke la bruo vibrigas la tutan domon kaj longe longe resonas. Li haltis meze de sia movo kaj provis subpremi la bruon de sia spiro. Tion li sukcesis, sed sajnis al li, ke lia koro batas tiel laute, ke iu altirita de la falbruo nepre perceptos gin.
Fakte nenio okazis. Li apenau rekomencis singarde levi la stupetaron, kiam lia koro jam ree misbatis. Io glacia jus falis sur lian nukon, kaj, pro lia nerva stato, gi preskau surprizsaltigis lin kun bruaj konsekvencoj. Li felice regis sin. Estis nur guto el la posttagmeza pluvego, kiun vento forskuis de sur folio.
Tenante la stupetaron, li pasis al la balkono. Kato el ie ekaperis kaj frotis sin ce liaj kruroj kun amika ronrona zumzumo. Amika, sendube, sed gena, car la besteto trovis nenion pli sprita ol salti kaj resalti tuj antau la piedoj de Stefano. Por iu, kiu tenas senspire relative pezan stupetaron, la akompano ne estis ideala.
Kiam finfine li staris sub la balkono kaj arangis ce gi la stupetaron, la junulo firme decidis, ke ne li supreniros. Jocjo estas maniulo pri spionromanoj, li do prenu la honoron. Stefano, pri la fakto, ke li sukcesis meti guste la stupetaron sen fari ec plej etan bruon, ne malmulte fieris. Li grimpis du, tri, kvar stupetojn kaj auskultis. Sen ia dubo audigis vocoj vira kaj virina. Sed la sencon de ilia interparolo oni ne povis kompreni.
La balkono lauiris la murojn ne nur ce la antauo de la domo, sed ankau lau parto de la flankoj, kaj ce unu flanko Stefano fiksis la stupetaron, por ke la virino ne vidu gin, se si elirus.
Strange, kiel la tempo pasas malrapide, kiam oni atendas. Laca resti senage, la junulo pliafoje komencis supreniri, kiam veturilo pasis sur la vojo. Ties reflektoroj aperis tre potencaj, kaj li horore konstatis, ke ili bonege prilumas la stupetaron. Li havis la tempon rifugi en la malsupran mallumon antau ol la stupetaro estis plene prilumata, sed tamen…
*
Stefanon skue surprizis flustro en la orelon:
“Cu vi frenezas? Mi parolis pri stango, ne pri stupetaro!”
“Ej! Finfine vi! Mi tute ne audis vin.”
“Mi lasis la motorciklon en la paralela vojo, por ne brui. Sed ni ne bezonas vian stupetaron, rigardu!” Kaj Jocjo fiere montris fiskanon.
“Mi havis la ideon survoje”, li klarigis. “Cu si ankorau enestas?”
“Mi opinias, ke jes.”
“Bone. Tamen via stupetaro helpos, sajnas al mi”, li diris, kaj li fiksis la mikrofonon al la ekstremajo de la fiskapta stango per fortaj kaucukaj ligiloj, kiujn li kunprenis. Li senbrue grimpis, stupon post stupo, kaj metis la mikrofonon ce la balkona fenestropordo. La magnetofonon li surhavis, fiksitan per rimeno.
Longtempe ili tiel restis: Stefano malsupre, rigardante kun zorga mieno, Jocjo tute kviete sur la stupetaro, kun la mikrofono tenata cefenestre.
Finfine la lumo estingigis en la apartamento. Jocjo murmure demandis:
“Kion vi opinias? Cu ili nun gekusos?”
“Sajnas, ke jes.”
“Do ni foriru. Cu ni remetu la stupetaron, au lasu gin tiel?”
“Ni remetu gin. Helpos al neniu, se ili havos la impreson, ke iu provis ensteligi au spioni.”
Ili sukcesis remeti la stupetaron tute senbrue, kaj revenis al siaj respektivaj hejmoj. Ili sin sentis tro lacaj por tuj auskulti la plurajn bobenojn da bendo.
*
“Cu vi auskultis?” Stefano telefone demandis al Jocjo, tuj kiam li ellitigis.
“Jes”, respondis la alia.
“Nu, kaj kio? Cu interese?”
“Treege interese”, diris la magnetofonulo.
“Diru tuj, mi estas terure senpacienca”, petegis Stefano. Sed io en la voco jocja ne placis al li.
“Ni surbendigis teatran radioprogramon”, lamentis la kunspiono. “Si certe eliris, dum mi telefonis al vi…”
4
“Auskultu, geamikoj, kial resti ci tie? Mi proponas al vi glason en la apuda trinkejo. Estas tre trankvile tie.”
Stefanon, kiu jus prononcis laute tiujn vortojn, ciuj rigardis des pli scivole, car — krom Veronika — neniu konis lin. Sed tuj poste la vizagoj sin turnis al la centra figuro, respekte atendante ties respondon.
“Kial ne?” diris ci tiu per vibra baritono, “estas bona ideo, ni iru.” Kaj li majeste ekiris.
Rik Ospaci aspektis kiel profeto, kun siaj bela barbo kaj fajraj okuloj. Kiam li sidis, li sajnis altkreska, sed post kiam li starigis, oni konstatis, ke li apenau superas la mezan korpoalton: li havis torson misproporcie grandan